10 – Bapto
Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Bapto.
Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Bapto.
Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.
”Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.
”Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, aŭdinte, pravigis Dion, ĉar ili ricevis la bapton de Johano. Sed la Fariseoj kaj la leĝistoj rifuzis por si la intencon de Dio, ĉar ili ne estis baptitaj de li.
”Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo.
”Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj.
”Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.
”Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
”Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj, ĉesu malbonagi.
”Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi saviĝu; ĝis kiam loĝos en vi viaj malbonaj pensoj?
”Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin. Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan. Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.
”Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? Donu do fruktojn taŭgajn por pento;
”Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.
”Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin. Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
”Kaj Jesuo responde diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaŭ diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. La baptado de Johano, de kie ĝi estis? El la ĉielo, aŭ el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros al ni: Kial do vi ne kredis al li? Sed se ni diros: El homoj, ni timas la popolon, ĉar ĉiuj opinias Johanon profeto. Kaj ili responde diris al Jesuo: Ni ne scias. Li ankaŭ diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
”Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.
”venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon. Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.
”Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan. Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
”Sed Jesuo diris al ili: Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? respondu al mi. Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros: Kial do vi ne kredis al li? Sed se ni diros: El homoj-ili timis la popolon, ĉar ĉiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto. Kaj responde ili diris al Jesuo: Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
”Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;
”Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,
”Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? Donu do fruktojn taŭgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. Kaj la hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.
”Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru?
”Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian draŝejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.
”Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis, kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.
”Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, aŭdinte, pravigis Dion, ĉar ili ricevis la bapton de Johano. Sed la Fariseoj kaj la leĝistoj rifuzis por si la intencon de Dio, ĉar ili ne estis baptitaj de li.
”Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li. Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
”Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.
”Post tio venis Jesuo kun siaj disĉiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis. Johano ankaŭ baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj.
”Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo. Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li. Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo.
”Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj, ol Johano (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj), li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.
”Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
”kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi aŭdis de mi; ĉar kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.
”Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
”Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.
”Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj. Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj. Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj.
”Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj. Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.
”Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
”Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi? Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin. Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante. Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.
”Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis;
”Ĉu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptiĝu ĉi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni? Kaj li ordonis, ke ili baptiĝu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraŭ kelkajn tagojn.
”Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito. Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio? Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.
”El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon, kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael.
”Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin aŭdis; ŝian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Paŭlo. Kaj kiam ŝi estis baptita, kun sia familio, ŝi nin petegis, dirante: Se vi juĝas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj loĝu en mia domo. Kaj ŝi devigis nin.
”Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio. Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al ĉiuj en lia domo. Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptiĝis senprokraste li kaj ĉiuj liaj domanoj.
”Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun ĉiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis.
”li diris al ili: Ĉu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li: Ni ankoraŭ eĉ ne aŭdis, ĉu estas Sankta Spirito. Kaj li diris al ili: En kion do vi baptiĝis? Kaj ili diris: En la bapton de Johano. Kaj Paŭlo diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo. Kaj tion aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. Kaj kiam Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.
”Kaj nun kial vi prokrastas? leviĝu, kaj baptiĝu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.
”Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo. Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo, sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko. Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li;
”Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
”Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.
”Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.
”Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
”Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj.
”Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston.
”Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj,
”eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis), kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo;
”Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,
”por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto, por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.
”en kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo; enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.
”Tial, ĉesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antaŭen al perfektiĝo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio, de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna juĝo. Kaj tion ni faros, se Dio permesos.
”Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;
”Ĉastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore; renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta.
”kiu ankaŭ vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la releviĝo de Jesuo Kristo;
”Feliĉaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.
”