19 – Eklezio

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Eklezio.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

Mateo 18:20

Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Mateo 20:26-28

Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

Agoj 4:31-35

Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio. Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna. Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj. Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 313 pasaĵoj

Genezo 28:17

Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas ĉi tiu loko! ĝi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj ĉi tie estas la pordego de la ĉielo.

Genezo 28:22

tiam ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de ĉio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.

Eliro 13:21-22

Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte. Ne foriĝadis de antaŭ la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.

Eliro 19:5-6

Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero. Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

Eliro 19:22

Eĉ la pastroj, kiuj alproksimiĝos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.

Eliro 25:8

Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi loĝu inter ili.

Eliro 33:9-11

Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo. Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris ĉe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo leviĝadis kaj adorkliniĝadis ĉiu ĉe la pordo de sia tendo. Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne foriĝadis el la tabernaklo.

Levidoj 10:9-10

Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj. Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo;

Nombroj 9:15-16

En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaŭ aspekto de fajro ĝis la mateno. Tiel estis ĉiam: nubo ĝin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto.

2 Samuel 7:6

Ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, ĝis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo.

1 Regoj 6:12-13

Koncerne la domon, kiun vi konstruas: se vi irados laŭ Miaj leĝoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados ĉiujn Miajn ordonojn, por agadi laŭ ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David, kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.

1 Regoj 8:10-11

Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

1 Regoj 9:1

Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,

2 Regoj 22:8

Kaj la ĉefpastro Ĥilkija diris al la skribisto Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan, kaj li ĝin legis.

2 Regoj 23:7

Kaj li detruis la domojn de malĉastistoj, kiuj estis ĉe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Aŝtar.

1 Kroniko 22:19

Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

2 Kroniko 5:13-14

kaj ili estis kvazaŭ unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni aŭdis kvazaŭ unu voĉon, laŭdantan kaj dankantan antaŭ la Eternulo; kaj kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna: tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo; kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.

2 Kroniko 7:1-3

Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon. Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.

2 Kroniko 23:19

Kaj li starigis la pordegistojn ĉe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura.

2 Kroniko 30:8

Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj: donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por ĉiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.

2 Kroniko 31:4

Kaj li ordonis al la popolo, kiu loĝis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.

2 Kroniko 36:15

La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon.

Nehemja 8:8

Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legataĵon.

Nehemja 10:39

Ĉar en tiujn ĉambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie troviĝas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

Psalmo 16:3

Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

Psalmo 22:22

Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Psalmo 23:6

Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Psalmo 27:4

Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

Psalmo 28:9

Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

Psalmo 34:3

Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.

Psalmo 42:4

Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en la domon de Dio, Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.

Psalmo 65:4

Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo.

Psalmo 68:6

Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.

Psalmo 79:13

Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

Psalmo 84:1-4

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj. Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot! Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio. Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio. Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.

Psalmo 84:10

Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.

Psalmo 89:7

Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.

Psalmo 92:13

Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.

Psalmo 111:1

Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.

Psalmo 122:1

Kanto de suprenirado. De David. Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.

Psalmo 127:1

Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.

Psalmo 133:1

Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, Se fratoj vivas kune!

Psalmo 149:1

Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Sentencoj 22:6

Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.

Sentencoj 27:17

Fero akriĝas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.

Predikanto 5:1

Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.

Jesaja 6:1

En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.

Jesaja 6:8-9

Kaj mi ekaŭdis la voĉon de la Sinjoro, kiu diris: Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris: Jen mi estas, sendu min. Tiam Li diris: Iru kaj diru al tiu popolo: Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.

Jesaja 52:11

Foriru, foriru, eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon; eliru el ĝia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.

Jesaja 56:6-7

Kaj la fremdulojn, kiuj aliĝis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, ĉiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo, Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj ĝojigos en Mia preĝejo; iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.

Jeremia 3:15

Kaj Mi donos al vi paŝtistojn laŭ Mia koro, kiuj paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco.

Jeremia 23:1-4

Ve al la paŝtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la ŝafojn de Mia paŝtataro! diras la Eternulo. Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la paŝtistoj, kiuj paŝtas Mian popolon: Vi diskurigis Miajn ŝafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo. Sed Mi kolektos la restaĵon de Miaj ŝafoj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian paŝtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multiĝos. Kaj Mi starigos super ili paŝtistojn, por ke ili paŝtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.

Jeremia 23:11

Ĉar profeto kaj pastro hipokritas; eĉ en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo.

Jehezkel 3:17-21

Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi. Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon. Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano. Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.

Jehezkel 22:26

Ĝiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktaĵojn; ili ne distingas inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, ne montras la diferencon inter malpuraĵo kaj puraĵo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.

Jehezkel 34:2-6

Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj? La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas. La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas.

Jehezkel 34:7-10

Tial, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis - pro tio, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili.

Jehezkel 34:20-22

Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo grasa kaj ŝafo malgrasa. Ĉar vi puŝas per la flanko kaj per la ŝultro kaj frapas per viaj kornoj ĉiujn malfortajn, ĝis vi forpelas ilin eksteren, Mi helpos al Miaj ŝafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo.

Jehezkel 34:23

Kaj Mi starigos super ili unu paŝtiston, kiu paŝtos ilin, Mian servanton David; li paŝtos ilin, kaj li estos por ili paŝtisto.

Jehezkel 37:27

Kaj Mi loĝos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Jehezkel 44:4

Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.

Jehezkel 44:23

Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo.

Jehezkel 44:27

Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Jehezkel 45:4

La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimiĝas al la Eternulo, por servi al Li; ĝi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo.

Joel 2:28-29

Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn. Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos Mian spiriton.

Amos 3:7

La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.

Hagaj 2:7-9

Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot. Al Mi apartenas la arĝento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot. La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Malahi 2:7

Ĉar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia buŝo oni devas serĉi instruon; ĉar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.

Malahi 3:10

Alportu la tutan dekonaĵon en la provizejon, por ke estu manĝaĵo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, ĉu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la ĉielo kaj ĉu Mi ne verŝos sur vin benon abundan.

Mateo 4:19

Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.

Mateo 4:23

Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo.

Mateo 6:7

Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco.

Mateo 6:33

Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.

Mateo 7:15

Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.

Mateo 9:35-38

Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon. Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston. Tiam li diris al siaj disĉiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj. Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

Mateo 10:1

Kaj li alvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

Mateo 10:8

Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu.

Mateo 10:17

Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos;

Mateo 10:40-42

Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis. Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo. Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el ĉi tiuj malgranduloj en la nomo de disĉiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

Mateo 13:54

Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn?

Mateo 16:18-19

Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.

Mateo 18:12-13

Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis? Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis.

Mateo 18:15-17

Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton. Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita. Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.

Mateo 18:20

Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Mateo 20:26-28

Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

Mateo 21:12-13

Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj, kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj li diris al ili: Estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

Mateo 21:14-15

Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin. Sed la ĉefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindaĵojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn: Hosana al la Filo de David, indignis,

Mateo 23:8-12

Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj. Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro. Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto. Sed la pli granda el vi estos via servanto. Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.

Mateo 24:24

ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn.

Mateo 25:36

nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.

Mateo 27:51

Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;

Mateo 28:19-20

Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.

Marko 1:39-41

Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn. Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi. Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita.

Marko 3:14-15

Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn:

Marko 6:2

Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin aŭdante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la saĝeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencaĵoj farataj per liaj manoj?

Marko 7:7-9

Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj. Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. Kaj li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.

Marko 7:13

vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.

Marko 9:41

Ĉar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

Marko 11:15-17

Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

Marko 13:2

Kaj Jesuo diris al li: Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.

Marko 13:9

Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.

Marko 15:38

Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre.

Marko 16:15-18

Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj; ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.

Marko 16:20

Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.

Luko 4:16

Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi.

Luko 4:32-36

kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto. Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo, dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio. Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin. Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.

Luko 4:44

Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.

Luko 5:10

kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon: Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.

Luko 6:6

Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.

Luko 6:40

Disĉiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, ĉiu estos kiel lia instruisto.

Luko 9:1-2

Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn. Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn.

Luko 12:31-32

Sed celu Lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon.

Luko 13:10-14

Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi. Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion. Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.

Luko 15:4-7

Kiu el vi, havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras, por serĉi tiun, kiun li perdis, ĝis li ĝin trovos? Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn ŝultrojn, ĝojante. Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis mian ŝafon, la perditan. Mi diras al vi, ke tiel same estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton.

Luko 17:3

Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.

Luko 23:45

kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo.

Luko 24:52-53

Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo; kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.

Joano 2:15-17

kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn; kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis.

Joano 6:53

Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.

Joano 10:16

Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto.

Joano 13:34-35

Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.

Joano 16:2-3

Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.

Joano 17:11

Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.

Joano 17:16-17

Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.

Joano 17:21-22

por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis. Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu;

Joano 21:15-17

Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro: Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Paŝtu miajn ŝafidojn. Li diris al li ankoraŭ la duan fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Zorgu pri miaj ŝafoj. Li diris al li la trian fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon: Ĉu vi min amas? kaj respondis al li: Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li: Paŝtu miajn ŝafojn.

Agoj 1:8

Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero.

Agoj 1:14-15

Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj. Kaj en tiuj tagoj Petro, stariĝinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, ĉirkaŭ cent dudek):

Agoj 2:1-4

Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

Agoj 2:41-47

Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj. Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj. Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj. Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono. Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro, laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.

Agoj 4:31-35

Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio. Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna. Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj. Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.

Agoj 5:11-16

Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur ĉiujn aŭdantajn pri tio. Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona. Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin; kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj; tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili. Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.

Agoj 5:42

Kaj ĉiutage en la templo kaj dome ili ne ĉesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.

Agoj 6:4

Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto.

Agoj 6:7-11

Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la disĉiploj multiĝis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido. Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindaĵojn kaj signojn inter la popolo. Sed stariĝis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano. Kaj ili ne povis rezisti al la saĝeco kaj la Spirito, per kiu li parolis. Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris: Ni aŭdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Dio.

Agoj 7:48-49

Tamen la Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto: La ĉielo estas Mia trono, Kaj la tero estas Mia piedbenketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?

Agoj 8:1

Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro.

Agoj 8:4-8

Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton. Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston. Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris. Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis. Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.

Agoj 9:1-2

Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro, kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.

Agoj 9:3-9

Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo; kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari. Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun. Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon. Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.

Agoj 9:20-22

Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio. Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris: Ĉu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn. Sed Saŭlo des pli fortiĝis, kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.

Agoj 9:26-29

Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliĝi al la disĉiploj; kaj ĉiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disĉiplo. Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo. Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem, kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.

Agoj 9:31

Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.

Agoj 10:42

Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.

Agoj 11:21

Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro.

Agoj 11:26

kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj.

Agoj 12:1-3

Kaj ĉirkaŭ tiu tempo la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj. Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano. Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj.

Agoj 12:5-7

Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon. Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj.

Agoj 13:42-46

Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton. Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio. En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio. Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis. Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.

Agoj 14:1-3

Kaj en Ikonio ili ambaŭ eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis. Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraŭ la fratoj. Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj fariĝu per iliaj manoj.

Agoj 14:23

Kaj elektinte presbiterojn por ili en ĉiu eklezio, kaj preĝinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis.

Agoj 14:27

Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis ĉion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido.

Agoj 16:25-26

Sed ĉirkaŭ la noktomezo Paŭlo kaj Silas preĝis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj aŭskultis ilin; kaj subite fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis; kaj tuj ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj ĉies katenoj falis.

Agoj 17:11-12

Kaj ĉi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, ĉar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj. Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj.

Agoj 17:17

Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo ĉiutage kun la renkontitoj.

Agoj 18:4

Kaj li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.

Agoj 18:26

kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio.

Agoj 19:8-9

Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la daŭro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio. Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn, kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos.

Agoj 19:23

Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo.

Agoj 20:20-21

kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo, ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaŭ Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Agoj 20:28-31

Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango. Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta; kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn. Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj.

Agoj 22:4-5

Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn. Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por puniĝi.

Agoj 24:14

Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la profetoj;

Agoj 24:22

Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris: Kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon.

Romanoj 1:1

Paŭlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,

Romanoj 8:19

Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio.

Romanoj 10:14-15

Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto? kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!

Romanoj 12:4-8

Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion, tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia. Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido; aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado; aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo.

Romanoj 12:10

En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;

Romanoj 15:16

ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj fariĝu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.

Romanoj 16:1-5

Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea; por ke vi akceptu ŝin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu ŝin, en ĉiuj aferoj, pri kiuj ŝi bezonos vin; ĉar ŝi ankaŭ estis helpantino de multaj, kaj de mi mem. Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo, kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj eklezioj de la nacianoj; kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaaĵo de Azio por Kristo.

Romanoj 16:16

Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj eklezioj de Kristo vin salutas.

1 Korintanoj 1:2

al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun ĉiuj, kiuj en ĉiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:

1 Korintanoj 1:9-13

Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi ĉiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama juĝo. Ĉar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de Ĥloe, ke ekzistas inter vi malpacoj. Kaj la jenon mi volas diri, ke ĉiu el vi diras: Mi estas de Paŭlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo. Ĉu Kristo estas dividita? ĉu Paŭlo krucumiĝis por vi? aŭ ĉu vi baptiĝis en la nomon de Paŭlo?

1 Korintanoj 1:23

sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon;

1 Korintanoj 2:1

Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio.

1 Korintanoj 2:4-8

Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio. Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

1 Korintanoj 2:13

Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.

1 Korintanoj 3:6-9

Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia laboro. Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio.

1 Korintanoj 3:10-11

Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas. Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.

1 Korintanoj 3:16-17

Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio? Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.

1 Korintanoj 4:1-2

Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.

1 Korintanoj 5:11-13

sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malĉastulo, aŭ avidulo, aŭ idolano, aŭ insultanto, aŭ drinkulo, aŭ rabemulo; kun tia homo eĉ ne kunmanĝu. Ĉar kiel koncernas min juĝi la eksterulojn? Ĉu vi ne juĝas la internulojn, dum la eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.

1 Korintanoj 6:19

Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,

1 Korintanoj 9:13-14

Ĉu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, manĝas el la templaj manĝaĵoj, kaj tiuj, kiuj deĵoras ĉe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.

1 Korintanoj 9:16

Ĉar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; ĉar neceseco kuŝas sur mi; ĉar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!

1 Korintanoj 9:18

Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.

1 Korintanoj 9:27

sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

1 Korintanoj 10:16-21

Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano. Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io? Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj.

1 Korintanoj 11:1

Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo.

1 Korintanoj 11:17-19

Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo. Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion. Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi.

1 Korintanoj 11:26-30

Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos. Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro. Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko. Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon. Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.

1 Korintanoj 12:1

Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.

1 Korintanoj 12:4-11

Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.

1 Korintanoj 12:12-13

Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

1 Korintanoj 12:14-27

Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado? Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis. Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo? Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas. Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto.

1 Korintanoj 12:28-30

Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj? ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas?

1 Korintanoj 14:3-5

Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon. Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion. Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.

1 Korintanoj 14:19

tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.

1 Korintanoj 14:22-25

Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj. Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj ĉiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aŭ nekredantoj, ĉu ili ne diros, ke vi frenezas? Sed se ĉiuj profetos, kaj envenos nekredanto aŭ neklerulo, li estos konvinkata de ĉiuj, li estos juĝata de ĉiuj; la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizaĝon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas ĉe vi.

1 Korintanoj 14:26-33

Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, ĉiu havas psalmon, havas instruon, havas malkaŝaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Ĉio fariĝu por edifo. Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aŭ triope je plejmulto, kaj laŭvice; kaj unu interpretu; sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio. Kaj la profetoj parolu duope aŭ triope, kaj la aliaj interdiferencigu. Sed se al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu. Ĉar vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj ricevu konsilon; kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj; ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj.

1 Korintanoj 14:34-38

La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo. Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio. Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj? Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro. Sed se iu ne scias, li ne sciu.

1 Korintanoj 14:39-40

Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj. Sed ĉio fariĝu konvene kaj laŭorde.

1 Korintanoj 15:9

Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.

1 Korintanoj 15:33

Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn.

1 Korintanoj 16:20

Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.

2 Korintanoj 2:17

Ĉar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercaĵo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaŭ Dio ni parolas en Kristo.

2 Korintanoj 3:5-6

ne kvazaŭ ni taŭgas ion fari per ni mem, sed nia taŭgeco estas el Dio, kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

2 Korintanoj 4:2

sed ni formetis la kaŝitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies konscienco antaŭ Dio.

2 Korintanoj 4:5

Ĉar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo.

2 Korintanoj 5:1

Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj.

2 Korintanoj 5:20

Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repaciĝu al Dio.

2 Korintanoj 6:1

Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio

2 Korintanoj 6:4

sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj,

2 Korintanoj 6:16-17

Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tuŝu malpuraĵon; Kaj Mi vin akceptos,

2 Korintanoj 8:4

petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;

2 Korintanoj 8:23-24

Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo. Vi do elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

2 Korintanoj 11:12-13

Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni. Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo.

2 Korintanoj 12:12

Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj potencaĵoj.

2 Korintanoj 13:12-14

Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj sanktuloj vin salutas. La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.

Galatoj 1:8-10

Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

Galatoj 6:1-3

Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas.

Galatoj 6:10

Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

Efesanoj 1:22-23

kaj ĉion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super ĉio por la eklezio, kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas ĉion en ĉio.

Efesanoj 2:19-22

Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio, konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem; en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo; en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

Efesanoj 3:5-10

kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio, al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco. Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo; kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion; por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio,

Efesanoj 3:21

estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.

Efesanoj 4:1-6

Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.

Efesanoj 4:11-16

Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj; por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

Efesanoj 5:19-21

parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro, dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo; submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo.

Efesanoj 5:23-27

Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio. Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis, por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto, por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.

Efesanoj 5:29-32

ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion; ĉar ni estas membroj de lia korpo. Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.

Filipianoj 2:1-4

Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Filipianoj 3:17

Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon.

Filipianoj 4:3

Kaj mi petegas vin ankaŭ, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, ĉar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.

Koloseanoj 1:18

Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Koloseanoj 1:24-25

Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio; kies diakono mi fariĝis laŭ la aranĝo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio,

Koloseanoj 2:19

kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laŭ la kreskigo de Dio.

Koloseanoj 3:12-16

Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj. La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.

1 Tesalonikanoj 2:4-9

sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn. Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo. Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj. Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.

1 Tesalonikanoj 4:9

Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;

1 Tesalonikanoj 5:11-14

Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas. Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj.

2 Tesalonikanoj 1:4-5

tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas; tio estas evidenta signo de la justa juĝo de Dio; por ke vi montriĝu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaŭ suferas;

2 Tesalonikanoj 3:6

Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni.

2 Tesalonikanoj 3:14-15

Sed se iu ne obeos al la parolo de ĉi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontiĝu. Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

1 Timoteo 1:6-7

kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado, dezirante esti instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.

1 Timoteo 2:7-8

por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero. Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.

1 Timoteo 2:9-14

Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj; sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj. Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon;

1 Timoteo 3:1-7

Fidinda estas la diro: Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron. Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto; reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.

1 Timoteo 3:8-13

Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon; tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco. Kaj tiuj ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj. Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio. La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn. Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

1 Timoteo 3:15

sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.

1 Timoteo 4:1

Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,

1 Timoteo 4:6-7

Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis; sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco;

1 Timoteo 4:11-16

Tion ordonu kaj instruu. Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco. Ĝis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon. Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj. Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.

1 Timoteo 5:17-22

La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado. Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron. Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj. La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu. Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco. Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta.

1 Timoteo 6:3

Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino,

2 Timoteo 1:11-12

al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto. Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.

2 Timoteo 2:2-3

Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn. Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.

2 Timoteo 2:15-19

Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero. Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco, kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto, kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj. Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

2 Timoteo 2:23-26

Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema, en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.

2 Timoteo 3:16-17

Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.

2 Timoteo 4:1-5

Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno; prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado. Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj; kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj. Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.

Tito 1:5-9

Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi; se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj. Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon; sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta, tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.

Tito 2:15

Tion parolu, kaj konsilu kaj riproĉu kun ĉia aŭtoritato. Neniu vin malestimu.

Hebreoj 2:12-14

dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi. Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,

Hebreoj 3:6

sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino.

Hebreoj 3:13

sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;

Hebreoj 5:12-14

Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo. Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto. Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.

Hebreoj 10:21

kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,

Hebreoj 10:24-25

kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj; ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.

Hebreoj 12:22-23

sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj, al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj, kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,

Hebreoj 13:7

Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.

Hebreoj 13:17-18

Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi. Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en ĉio honeste vivi.

Jakobo 2:2-5

Ĉar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaŭ malriĉulo en malpura vestaro; kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras: Sidiĝu ĉi tie en bona loko; kaj diras al la malriĉulo: Staru tie, aŭ sidiĝu sube apud mia piedbenketo; ĉu vi ne diferencigas en vi mem, kaj fariĝas juĝistoj malbone pensantaj? Aŭskultu, miaj amataj fratoj; ĉu Dio ne elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

Jakobo 5:14-16

Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li. Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

1 Petro 2:5-10

vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. Ĉar estas enhavate en skribo: Jen Mi kuŝigas en Cion bazangulan ŝtonon, elektitan, valoregan; Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita. Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula; kaj: Ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo; ili falpuŝiĝas pro la vorto, malobeante, por kio ankaŭ ili estas difinitaj. Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

1 Petro 4:8-11

antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj; estu gastamaj unu al alia sen murmurado; laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio; se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.

1 Petro 4:17

Ĉar jam venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?

1 Petro 5:1-5

La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro: Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin, ne devige, sed volonte, laŭ Dio; ne pro avideco, sed bonvole; ne kvazaŭ sinjorante super la heredo, sed fariĝante ekzemploj al la grego. Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro. Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliaĝuloj. Tial ankaŭ vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

1 Petro 5:14

Salutu unu la alian per ama kiso. Paco al vi ĉiuj, kiuj estas en Kristo.

2 Petro 2:1-3

Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

1 Johano 1:3

kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;

1 Johano 1:7

sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de ĉia peko.

1 Johano 2:6

kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.

1 Johano 2:19

De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; ĉar se ili el ni estus, ili restus ĉe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontriĝu, ke ili ĉiuj ne estas el ni.

1 Johano 2:26-27

Ĉi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo. Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri ĉio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel ĝi vin instruis, vi restas en li.

1 Johano 3:9-11

Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li naskiĝis de Dio. Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo: ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton. Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian;

1 Johano 3:14

Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.

1 Johano 3:16-18

Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li? Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero.

1 Johano 4:1

Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.

2 Johano 1:9-11

Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.

3 Johano 1:9-11

Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas. Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas. Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion.

Apokalipso 1:4

Johano al la sep eklezioj en Azio: Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaŭ Lia trono;

Apokalipso 1:20

la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la anĝeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.

Apokalipso 2:1-7

Al la anĝelo de la eklezio en Efeso skribu: Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj: Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj; kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne laciĝis. Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi forlasis vian unuan amon. Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el ĝia loko, se vi ne pentos. Sed ĉi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaŭ malamas. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Apokalipso 2:8-11

Kaj al la anĝelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu fariĝis senviva kaj vivis: Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano. Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto.

Apokalipso 2:12-17

Kaj al la anĝelo de la eklezio en Pergamo skribu: Tiele diras la portanto de la akra dutranĉa glavo: Mi scias, kie vi loĝas: tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, eĉ en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie loĝas Satano. Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu. Kaj vi ankaŭ havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same. Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraŭ ili per la glavo de mia buŝo. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

Apokalipso 2:18-29

Kaj al la anĝelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno: Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj. Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn. Kaj mi donis al ŝi tempon, por ke ŝi pentu; kaj ŝi ne volas penti pri sia malĉasteco. Jen mi ĵetos ŝin en liton, kaj la kun ŝi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri ŝiaj faroj. Kaj mi pereigos ŝiajn idojn per morto; kaj ĉiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internaĵojn kaj korojn; kaj mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj. Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al ĉiuj, kiuj ne havas ĉi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundaĵojn de Satano, kiel oni diras: Mi ne ĵetos sur vin alian ŝarĝon. Tamen tion, kion vi havas, tenu, ĝis mi venos. Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj; kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro; kaj mi donos al li la matenan stelon. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 3:1-6

Kaj al la anĝelo de la eklezio en Sardes skribu: Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva. Fariĝu vigla, kaj firmigu la restaĵojn, kiuj estis preskaŭ mortantaj; ĉar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaŭ mia Dio. Memoru do, kiel vi ricevis kaj aŭdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaŭ ŝtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi. Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankaĵoj; ĉar ili estas indaj. La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 3:7-13

Kaj al la anĝelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas: Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon. Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis. Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la loĝantojn sur la tero. Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon. La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 3:14-22

Kaj al la anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo. Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda; mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu. Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu. Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi. Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 7:15

Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.

Apokalipso 11:1

Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris: Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en ĝi.

Apokalipso 11:19

Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio, kaj vidiĝis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.

Apokalipso 14:12

Ĉi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.

Apokalipso 15:8

Kaj la templo pleniĝis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, ĝis finiĝos la sep plagoj de la sep anĝeloj.

Apokalipso 18:4

Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el ŝiaj plagoj;

Apokalipso 18:20

Ĝojegu super ŝi, ho ĉielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; ĉar Dio decidis pri ŝi laŭ via juĝo.

Apokalipso 19:5-9

Kaj el la trono eliris voĉo, dirante: Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj. Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon de granda homamaso kaj kvazaŭ voĉon de multaj akvoj kaj kvazaŭ voĉon de fortaj tondroj, dirantajn: Haleluja! ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis. Kaj estis donite al ŝi, ke ŝi sin vestu per bisino luma kaj pura; ĉar la bisino estas la justaĵoj de la sanktuloj. Kaj li diris al mi: Skribu: Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido. Kaj li diris al mi: Tio estas la veraj vortoj de Dio.

Apokalipso 21:2-4

Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

Apokalipso 21:9-14

Kaj venis unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la Ŝafido. Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, havantan la gloron de Dio; ĝia lumo estis simila al ŝtono plej altvalora, kvazaŭ jaspiso kristaleca; kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du anĝeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj; oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj. Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la Ŝafido.

Apokalipso 21:22

Kaj templon en ĝi mi ne vidis; ĉar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la Ŝafido estas ĝia templo.

Apokalipso 22:16

Mi, Jesuo, sendis mian anĝelon, por atesti al vi ĉi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net