08 – Jesuo

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Jesuo.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

Koloseanoj 1:16-17

ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.

Mateo 1:21-23

Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

Apokalipso 5:11-14

Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Kaj la kvar kreitaĵoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 391 pasaĵoj

Genezo 3:15

Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon.

Genezo 22:7-8

Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero? Kaj Abraham diris: Dio antaŭvidos al Si la ŝafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaŭ kune.

Eliro 3:14

Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.

Levidoj 5:17-18

Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj fariĝis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon: tiam li alportu virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.

Ijob 19:25

Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo.

Psalmo 22:1

Al la ĥorestro. Por ario: Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

Psalmo 22:14-18

Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno. Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon. Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas. Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.

Psalmo 31:5

En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

Psalmo 34:20

Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos.

Psalmo 41:9

Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, Levis kontraŭ min la piedon.

Psalmo 72:17

Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.

Psalmo 89:27

Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero.

Psalmo 118:22

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula.

Sentencoj 30:4

Kiu leviĝis en la ĉielon, kaj malleviĝis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu aranĝis ĉiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? Ĉu vi scias?

Jesaja 6:1-3

En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon. Serafoj staris supre de Li; ĉiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizaĝon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis. Kaj unu vokadis al alia, kaj diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

Jesaja 7:14-16

Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel. Buteron kaj mielon li manĝos, ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon. Sed antaŭ ol la knabo povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro ĝiaj du reĝoj.

Jesaja 9:2

Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

Jesaja 9:6-7

Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Jesaja 11:1-2

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.

Jesaja 11:9-10

Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron. En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.

Jesaja 35:5-6

Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos. Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.

Jesaja 42:1

Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Jesaja 44:6

Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot: Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

Jesaja 50:6

Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado.

Jesaja 52:13-15

Jen Mia servanto havos sukceson, li altiĝos kaj gloriĝos kaj staros tre alte. Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu alia kaj lia eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo), tiel li saltigos pri si multe da popoloj; reĝoj fermos antaŭ li sian buŝon, ĉar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne aŭdis.

Jesaja 53:1-12

Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo? Ĉar li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni. Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron. Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis. Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj. Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon. De malliberigo kaj de juĝo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita. Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo. Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elaĉetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano. La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si. Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Jesaja 61:1-3

La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj, por proklami favorjaron de la Eternulo kaj venĝotagon de nia Dio, por konsoli ĉiujn malĝojulojn, por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.

Jeremia 23:5

Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos reĝo, kaj li estos prudenta, kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero.

Jeremia 31:31-34

Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo; sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Daniel 2:44

Sed en la tempo de tiuj reĝoj Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia reĝado ne transiros al alia popolo; ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn, sed ĝi mem staros eterne.

Daniel 3:24-25

Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo. Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj.

Daniel 7:9-10

Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidiĝis la Antaŭtempulo. Lia vesto estis blanka kiel neĝo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, ĝiaj radoj estis flamanta fajro. Fajra rivero elfluis kaj disverŝiĝis antaŭ Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li. La juĝantoj sidiĝis, kaj la libroj malfermiĝis.

Daniel 7:13-14

Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li. Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj lia regno ne detruiĝos.

Daniel 9:25-26

Sciu, kaj komprenu: de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila. Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.

Miha 5:2

Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

Miha 5:4

Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertiĝos; ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero.

Hagaj 2:9

La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Zeharja 9:9

Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

Zeharja 11:13

Kaj la Eternulo diris al mi: Ĵetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek arĝentajn monerojn kaj ĵetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo.

Zeharja 12:10

Sed sur la domon de David kaj sur la loĝantojn de Jerusalem Mi verŝos spiriton de amo kaj de preĝoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malĝojos pri li, kiel oni malĝojas pri unuenaskito.

Zeharja 13:6-7

Se oni diros al li: Kio estas ĉi tiuj vundoj sur viaj manoj? tiam li respondos: Oni batis min en la domo de miaj amantoj. Ho glavo, leviĝu kontraŭ Mian paŝtiston kaj kontraŭ Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.

Mateo 1:1

La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.

Mateo 1:16

kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.

Mateo 1:17

Tial ĉiuj generacioj de Abraham ĝis David estas dek kvar generacioj, kaj de David ĝis la transloĝiĝo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la transloĝiĝo en Babelon ĝis la Kristo dek kvar generacioj.

Mateo 1:18

Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito.

Mateo 1:21-23

Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

Mateo 1:25

kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

Mateo 2:1-6

Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li. Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li. Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi. Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene: Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; Ĉar el vi venos reganto, Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.

Mateo 2:11

Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon.

Mateo 3:11-12

Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.

Mateo 3:13-17

Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin. Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Mateo 4:1-2

Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo. Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.

Mateo 4:17

De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.

Mateo 4:23-25

Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo. Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin. Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

Mateo 5:17

Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.

Mateo 6:25

Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?

Mateo 7:21

Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

Mateo 8:20

Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon.

Mateo 8:27

Kaj la homoj miregis, dirante: Kia estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro lin obeas?

Mateo 9:4

Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?

Mateo 9:6

Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn - tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.

Mateo 9:35

Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

Mateo 10:1

Kaj li alvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

Mateo 10:22

Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

Mateo 10:32-33

Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

Mateo 10:34-35

Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon. Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon;

Mateo 10:37-38

Kiu amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi. Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.

Mateo 11:19

La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj.

Mateo 11:27

Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.

Mateo 11:28-30

Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

Mateo 12:8

Ĉar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

Mateo 12:21

Kaj al lia nomo esperos la nacioj.

Mateo 12:22-23

Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: Ĉu ĉi tiu estas la filo de David?

Mateo 12:25

Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados;

Mateo 12:28

Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.

Mateo 12:40

ĉar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.

Mateo 12:50

Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

Mateo 13:41

La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon,

Mateo 14:19-21

Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

Mateo 14:25-26

Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.

Mateo 14:33

Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.

Mateo 14:35-36

Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn; kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.

Mateo 15:30

Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin;

Mateo 15:36-38

kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn. Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

Mateo 16:16

Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.

Mateo 16:20

Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.

Mateo 16:21

De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.

Mateo 16:27

Ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

Mateo 17:2

kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo.

Mateo 17:5

Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.

Mateo 17:22-23

Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj; kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis.

Mateo 18:10-11

Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.

Mateo 18:20

Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Mateo 19:21

Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.

Mateo 20:18-19

Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos.

Mateo 20:28

same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

Mateo 21:8-9

Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detranĉis branĉojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon. Kaj la homamaso, kiu iris antaŭ li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante: Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!

Mateo 21:12-15

Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj, kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj li diris al ili: Estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin. Sed la ĉefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindaĵojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn: Hosana al la Filo de David, indignis,

Mateo 21:42-44

Jesuo diris al ili: Ĉu vi neniam legis en la Skriboj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula: De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj? Tial mi diras al vi: La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn. Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos.

Mateo 22:41-46

Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis, dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David. Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj? Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo? Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.

Mateo 23:10

Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto.

Mateo 24:9

Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo.

Mateo 24:27

Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo.

Mateo 24:30

kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.

Mateo 24:35

La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Mateo 25:31-34

Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;

Mateo 26:26-29

Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo. Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi; ĉar ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj. Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro.

Mateo 26:38

Tiam li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu kun mi.

Mateo 26:53-54

Ĉu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da anĝeloj? Sed kiel plenumiĝus la Skriboj, ke tiel devas okazi?

Mateo 26:63-64

Sed Jesuo silentadis. Kaj la ĉefpastro diris al li: Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio. Jesuo diris al li: Vi diris; tamen mi diras al vi: Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan ĉe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la ĉielo.

Mateo 26:67-68

Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj, dirante: Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?

Mateo 27:11

Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras.

Mateo 27:17

Kiam do ili kolektiĝis, Pilato diris al ili: Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? ĉu Barabason, aŭ Jesuon, nomatan Kristo?

Mateo 27:22

Pilato diris al ili: Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Ĉiuj diris: Li estu krucumita.

Mateo 27:28-31

Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon. Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj! Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon. Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.

Mateo 27:37

Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ.

Mateo 27:41-43

Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliaĝuloj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li. Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris: Mi estas la Filo de Dio.

Mateo 27:46

Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

Mateo 27:50-54

Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton. Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio.

Mateo 28:2-7

Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.

Mateo 28:9-10

Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

Mateo 28:18-20

Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.

Marko 1:1

La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

Marko 1:8

Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

Marko 1:9-13

Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan. Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron. Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.

Marko 1:21-28

Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj. Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li. Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.

Marko 1:34

Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.

Marko 1:45

Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.

Marko 6:56

Kaj kien ajn li eniris, en vilaĝojn aŭ en urbojn aŭ sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tuŝu nur la randon de lia vesto; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, resaniĝis.

Marko 8:29

Kaj li demandis ilin: Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li: Vi estas la Kristo.

Marko 8:31

Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi.

Marko 9:31

Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri tagoj.

Marko 10:32-34

Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj; kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos.

Marko 10:45

Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

Marko 11:15-18

Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.

Marko 12:35

Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo: Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David?

Marko 13:13

Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

Marko 13:26

Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.

Marko 13:31

La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Marko 14:22-24

Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris: Prenu; ĉi tio estas mia korpo. Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi. Kaj li diris al ili: Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj.

Marko 14:61-62

Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la ĉefpastro demandis lin, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato? Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la ĉielo.

Marko 15:2

Kaj Pilato demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras.

Marko 15:17-20

Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li; kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj! Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li. Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.

Marko 15:26-28

Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ. Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li. Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.

Marko 15:32

La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

Marko 15:34

Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

Marko 15:37-39

Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton. Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre. Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris: Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio.

Marko 16:5-8

Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin! Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis.

Marko 16:19-20

Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio. Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.

Luko 1:31-33

Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.

Luko 1:34-35

Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.

Luko 2:7

Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.

Luko 2:11-14

ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo. Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

Luko 2:34-35

kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata; kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu.

Luko 3:21-22

Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis, kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.

Luko 4:14-15

Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo. Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.

Luko 4:17-21

Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite: La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon, Por proklami favorjaron de la Eternulo. Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis. Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj.

Luko 4:32-36

kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto. Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo, dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio. Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin. Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.

Luko 4:41

Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo.

Luko 5:4-8

Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado. Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis; kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo. Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo, dirante: Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo.

Luko 5:22

Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili: Kial vi diskutas en viaj koroj?

Luko 6:22

Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo.

Luko 9:20-22

Sed li diris al ili: Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris: La Kristo de Dio. Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru ĉi tion al neniu; dirante: La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.

Luko 10:22

Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.

Luko 12:8-9

Kaj mi diras al vi: Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ la homoj, la Filo de homo ankaŭ konfesos antaŭ la anĝeloj de Dio; sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiu estos malkonfesita antaŭ la anĝeloj de Dio.

Luko 18:31-33

Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita; kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.

Luko 19:10

Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

Luko 19:45-48

Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn, dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis lin pereigi, kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre atente aŭskultis lin.

Luko 20:17-18

Sed li, rigardante ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula? Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.

Luko 21:17

Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.

Luko 21:27

Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.

Luko 21:33

La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Luko 22:19-20

Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.

Luko 22:28-30

Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi; por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.

Luko 22:44

Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.

Luko 22:69-70

Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio. Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas.

Luko 23:3

Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras.

Luko 23:33-34

Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.

Luko 23:38

Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.

Luko 23:42-43

Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.

Luko 23:44-46

Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis; kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo. Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.

Luko 24:4-6

Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo,

Luko 24:27

Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Luko 24:44-47

Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon; kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem.

Luko 24:51-52

Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon. Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo;

Joano 1:1-3

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.

Joano 1:10-14

Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio. Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

Joano 1:17

Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.

Joano 1:29

La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

Joano 1:36

kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!

Joano 1:41

Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).

Joano 1:49

Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!

Joano 2:6-10

Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando. Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun.

Joano 2:15-19

kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn; kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis. La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion? Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj.

Joano 3:12-18

Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo. Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon. Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.

Joano 3:31

Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj.

Joano 3:35-36

La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon. Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

Joano 4:13-14

Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos; sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.

Joano 4:25-26

La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion. Jesuo diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.

Joano 5:18-24

Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio. Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; ĉar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaŭ faras. Ĉar la Patro amas la Filon, kaj montras al li ĉion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol ĉi tio, por ke vi miru. Ĉar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaŭ la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas. Ĉar la Patro juĝas neniun, sed Li donis ĉian juĝon al la Filo, por ke ĉiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon.

Joano 5:25-29

Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos. Ĉar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaŭ, ke ĉi tiu havu en si mem vivon; kaj Li donis al li la rajton fari juĝon, ĉar li estas la Filo de homo. Ne miru pro tio; ĉar venas horo, en kiu ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon, kaj eliros; la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.

Joano 6:35

Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

Joano 6:38

Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

Joano 6:51

Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

Joano 6:53-56

Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo. Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.

Joano 6:60-63

Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris: Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti? Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj disĉiploj pri tio murmuris, diris al ili: Ĉu tio faligas vin? Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antaŭe estis? La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.

Joano 6:65

Kaj li diris: Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.

Joano 6:66-68

Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis. Jesuo do diris al la dek du: Ĉu vi ankaŭ volas foriri? Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.

Joano 7:16-18

Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem. Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.

Joano 8:12

Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.

Joano 8:16

Tamen, eĉ se mi juĝas, mia juĝo estas vera; ĉar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis.

Joano 8:18

Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi.

Joano 8:23-24

Kaj li diris al ili: Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de ĉi tiu mondo, mi ne estas de ĉi tiu mondo. Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; ĉar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj.

Joano 8:28-29

Jesuo do diris: Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas. Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; ĉar mi ĉiam faras tion, kio plaĉas al Li.

Joano 8:58

Jesuo diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas.

Joano 9:35-38

Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio? Li respondis kaj diris: Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li? Jesuo diris al li: Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi. Kaj li diris: Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li.

Joano 10:7

Jesuo do diris denove al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Mi estas la pordo de la ŝafoj.

Joano 10:11

Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.

Joano 10:14-18

Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj. Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu. Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

Joano 10:25-30

Jesuo respondis al ili: Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi. Sed vi ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj. Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. Mi kaj la Patro estas unu.

Joano 10:30-33

Mi kaj la Patro estas unu. Tiam la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin. Jesuo respondis al ili: Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min? La Judoj respondis: Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio.

Joano 10:38

Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.

Joano 11:25-27

Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.

Joano 11:35

Jesuo larmis.

Joano 11:43-44

Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu. Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.

Joano 12:12-13

En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!

Joano 12:23

Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.

Joano 12:28

Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros.

Joano 12:32-33

Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.

Joano 12:41

Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.

Joano 12:48-49

Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago. Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru.

Joano 13:1

Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino.

Joano 13:31-32

Kiam li eliris, Jesuo diris: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li; kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin.

Joano 14:6-7

Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.

Joano 14:10-11

Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem.

Joano 14:12-15

Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro. Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros. Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

Joano 14:20

En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.

Joano 14:24

Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

Joano 14:28

Vi aŭdis, ke mi diris al vi: Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi.

Joano 15:1

Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.

Joano 15:5-7

Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari. Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas. Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.

Joano 15:9-11

Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena.

Joano 15:12-13

Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.

Joano 15:18

Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue, ol vin.

Joano 15:23

Tiu, kiu min malamas, malamas ankaŭ mian Patron.

Joano 16:14-15

Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

Joano 16:30

Nun ni scias, ke vi ĉion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.

Joano 16:32-33

Jen venas la horo, kaj eĉ jam venis, kiam vi disiĝos, ĉiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, ĉar la Patro estas kun mi. Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.

Joano 17:1-5

Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la ĉielo, li diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru; kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li. Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis.

Joano 17:9-10

Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj; kaj ĉio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili.

Joano 17:13-14

Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem. Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.

Joano 17:21-24

por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis. Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu; mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis. Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo.

Joano 18:5-6

Ili respondis al li: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantaŭen ekpaŝis kaj falis sur la teron.

Joano 18:36-37

Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie. Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon.

Joano 19:2-3

Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo; kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.

Joano 19:7

La Judoj respondis al li: Ni havas leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.

Joano 19:14-15

Estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via Reĝo! Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro.

Joano 19:19-22

Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ. Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke. Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Reĝo de la Judoj. Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis.

Joano 19:28

Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas.

Joano 19:30

Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

Joano 20:12-16

kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis. Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. Jesuo diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Ŝi, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos. Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro.

Joano 20:19

Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.

Joano 20:26-28

Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi. Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio.

Joano 20:30-31

Jesuo faris antaŭ la disĉiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro; sed ĉi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.

Joano 21:6-7

Kaj li diris al ili: Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni. Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron.

Joano 21:25

Estas ankaŭ multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se ĉiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.

Agoj 1:3

al kiuj ankaŭ post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;

Agoj 1:9-11

Kaj tion dirinte, li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj. Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.

Agoj 2:22-23

Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias, lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis;

Agoj 2:31

li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros.

Agoj 2:33

Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas.

Agoj 2:36

Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

Agoj 3:15

kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.

Agoj 4:10-12

estu sciate al vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi. Tiu estas la ŝtono, kiun vi konstruantoj malŝatis, kaj kiu fariĝis ŝtono bazangula. Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

Agoj 5:30-31

La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignaĵo. Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.

Agoj 7:55-56

Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio, kaj diris: Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.

Agoj 8:32

La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon;

Agoj 10:36

Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de ĉiuj);

Agoj 10:38

Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li.

Agoj 10:40-43

Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla, ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj. Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj. Pri li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.

Agoj 17:3

klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj releviĝi el la mortintoj, kaj dirante: Ĉi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.

Agoj 26:23

ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.

Romanoj 1:3-4

pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laŭ la karno, la difinita Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

Romanoj 5:1

Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

Romanoj 5:8-11

Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo; kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.

Romanoj 6:8-11

Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio. Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

Romanoj 6:23

Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Romanoj 8:1-3

Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo. Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto. Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;

Romanoj 8:35

Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?

Romanoj 8:38-39

Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Romanoj 9:5

kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen.

Romanoj 10:9

ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos;

Romanoj 14:9

Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.

1 Korintanoj 1:17-18

Ĉar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en saĝeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantiĝu. Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio.

1 Korintanoj 1:23-24

sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon; sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio.

1 Korintanoj 1:30

Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto;

1 Korintanoj 2:2

Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.

1 Korintanoj 2:8

kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

1 Korintanoj 5:4

en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo,

1 Korintanoj 5:7

Forpurigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. Ĉar por ni ankaŭ Pasko estas oferita, nome Kristo;

1 Korintanoj 8:6

tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.

1 Korintanoj 12:3

Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

1 Korintanoj 12:27-28

Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto. Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.

1 Korintanoj 15:3-6

Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj; kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj; kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du; poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis;

1 Korintanoj 15:20-28

Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj. Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno. Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. La lasta neniigota malamiko estas la morto. Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li. Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.

2 Korintanoj 3:14

sed iliaj animoj sensentiĝis; ĉar eĉ ĝis hodiaŭ, ĉe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,

2 Korintanoj 4:3-6

Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin. Ĉar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo. Ĉar Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.

2 Korintanoj 5:10

Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj.

2 Korintanoj 5:17

Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj.

2 Korintanoj 5:21

Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li.

2 Korintanoj 8:9

Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.

Galatoj 2:20

Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Galatoj 3:13

Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo;

Galatoj 4:4-5

sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton.

Efesanoj 1:17-23

por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de saĝeco kaj malkaŝo en la konado de Li; dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj, kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laŭ la energio de la efikeco de Lia forto, kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la ĉieloj, multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta; kaj ĉion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super ĉio por la eklezio, kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas ĉion en ĉio.

Efesanoj 2:20-22

konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem; en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo; en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

Efesanoj 4:10

La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.)

Efesanoj 4:15-16

sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

Efesanoj 5:1-2

Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.

Efesanoj 5:30

ĉar ni estas membroj de lia korpo.

Filipianoj 2:5-11

Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo, kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco. Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo, por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

Filipianoj 3:10-11

por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto, se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj.

Koloseanoj 1:13-20

kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo; en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj; li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas. Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio. Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu; kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo.

Koloseanoj 2:2-3

por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston, en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio.

Koloseanoj 2:9-10

ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco, kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato;

Koloseanoj 2:15

kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en ĝi.

Koloseanoj 3:1

Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.

1 Timoteo 2:5-6

Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;

1 Timoteo 3:16

Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero de pieco: Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la spirito, estis vidita de anĝeloj, pripredikita ĉe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

1 Timoteo 6:14-16

ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riproĉo, ĝis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj, kiu sola havas senmortecon, loĝante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

2 Timoteo 4:1

Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;

Tito 2:13

atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,

Hebreoj 1:1-3

Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn, kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj;

Hebreoj 1:5-6

Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo? Kaj ankoraŭ, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio.

Hebreoj 1:8-12

sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn. Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj. Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.

Hebreoj 2:18

Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.

Hebreoj 3:1

Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon,

Hebreoj 4:14-15

Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson. Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko.

Hebreoj 5:7-10

En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.

Hebreoj 7:24-28

sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla. Tial ankaŭ li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili. Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo; li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem. Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.

Hebreoj 8:1

Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo,

Hebreoj 8:7-8

Ĉar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko por dua. Ĉar riproĉante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:

Hebreoj 8:13

Dirante: Novan interligon-Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.

Hebreoj 9:11-12

Sed Kristo, aperinte kiel ĉefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el ĉi tiu kreo, nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte eternan elaĉeton.

Hebreoj 9:15-18

Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo. Ĉar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto. Ĉar testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto. Tial ankaŭ la unua testamento ne sen sango dediĉiĝis.

Hebreoj 9:22

Kaj laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio puriĝas per sango; kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo.

Hebreoj 9:24

Ĉar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la ĉielon mem, por aperi antaŭ la vizaĝo de Dio por ni;

Hebreoj 9:28

tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.

Hebreoj 10:12

sed li, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio;

Hebreoj 10:19-21

Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,

Hebreoj 12:2-3

direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio. Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj.

Hebreoj 12:24

kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.

Hebreoj 13:8

Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco.

Hebreoj 13:20-21

Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo, perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

Jakobo 2:1

Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.

1 Petro 1:3-5

Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj, en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la ĉielo por vi, kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo.

1 Petro 1:19-21

sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; kiu estis antaŭdifinita antaŭ la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi, kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.

1 Petro 2:4-6

al kiu alvenante, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. Ĉar estas enhavate en skribo: Jen Mi kuŝigas en Cion bazangulan ŝtonon, elektitan, valoregan; Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.

1 Petro 2:7-8

Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula; kaj: Ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo; ili falpuŝiĝas pro la vorto, malobeante, por kio ankaŭ ili estas difinitaj.

1 Petro 2:21-25

Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo; insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste juĝanta; li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resaniĝis. Ĉar vi estis kiel ŝafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Paŝtisto kaj Episkopo de viaj animoj.

1 Petro 3:18

Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

1 Petro 3:21-22

kiu ankaŭ vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la releviĝo de Jesuo Kristo; kiu estas dekstre de Dio, irinte en la ĉielon; al li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

2 Petro 1:1-2

Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo: Graco al vi kaj paco pligrandiĝu en sciado pri Dio, kaj pri Jesuo, nia Sinjoro;

2 Petro 1:11

ĉar tiel al vi estos riĉe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

2 Petro 1:16-17

Ĉar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston. Ĉar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia voĉo estis alportita el la brilega gloro: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;

2 Petro 3:18

Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen.

1 Johano 2:1-2

Infanetoj miaj, ĉi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan; kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaŭ pro la tuta mondo.

1 Johano 3:5

Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li.

1 Johano 5:20

Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

Judas 1:25

al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen.

Apokalipso 1:4-7

Johano al la sep eklezioj en Azio: Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaŭ Lia trono; kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la reĝoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango, kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.

Apokalipso 1:8

Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

Apokalipso 1:11

dirantan: Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj: al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.

Apokalipso 1:12-16

Kaj mi min turnis, por vidi la voĉon, kiu parolis kun mi. Kaj turniĝinte, mi vidis sep orajn lampingojn; kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan ĝispiede, kaj zonitan ĉirkaŭ la brusto per ora zono. Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel neĝo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo; kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en forno; kaj lia voĉo estis kiel voĉo de multaj akvoj. Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.

Apokalipso 1:17-18

Kaj kiam mi vidis lin, mi falis ĉe liaj piedoj kvazaŭ senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante: Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.

Apokalipso 5:5-6

kaj unu el la presbiteroj diris al mi: Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj ĝiajn sep sigelojn. Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.

Apokalipso 5:9

Kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi estas inda preni la libron kaj malfermi ĝiajn sigelojn; ĉar vi estis mortigita, kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

Apokalipso 5:11-14

Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Kaj la kvar kreitaĵoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.

Apokalipso 7:9-11

Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido. Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio,

Apokalipso 7:17

ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.

Apokalipso 11:15

Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne.

Apokalipso 12:11

Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem.

Apokalipso 14:1

Kaj mi rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.

Apokalipso 14:14

Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon.

Apokalipso 17:14

Tiuj militos kontraŭ la Ŝafido, kaj la Ŝafido venkos ilin, ĉar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Reĝo de reĝoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.

Apokalipso 19:11-16

Kaj mi vidis la ĉielon malfermitan; kaj jen blanka ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li juĝas kaj militas. Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem. Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas: La Vorto de Dio. Kaj la armeoj en la ĉielo sekvis lin sur blankaj ĉevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura. Kaj el lia buŝo eliras akra glavo, por ke li per ĝi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca. Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan: REĜO DE REĜOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.

Apokalipso 21:5-6

Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj. Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Apokalipso 22:3

Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la Ŝafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;

Apokalipso 22:12-13

Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

Apokalipso 22:16

Mi, Jesuo, sendis mian anĝelon, por atesti al vi ĉi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

Apokalipso 22:20-21

La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo. La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun ĉiuj sanktuloj. Amen.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net