29 – Demonoj
Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Demonoj.
Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Demonoj.
Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo;
”Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,
”Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!
”Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi; sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu. Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis.
”Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis. Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo. Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon.
”Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.
”Ili ne buĉu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malĉaste adoras. Leĝo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.
”Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
”Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorĉistoj, por malĉasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun animon kaj ekstermos ĝin el inter ĝia popolo.
”Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mortigitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili.
”Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ iliaj dioj. Kaj Izrael aliĝis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael.
”ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;
”Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaŭ nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj.
”Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.
”La Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj portis ĝin el Eben-Ezer en Aŝdodon. Kaj la Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj enportis ĝin en la templon de Dagon kaj starigis ĝin apude de Dagon. Sed kiam la Aŝdodanoj en la morgaŭa tago leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko. Kiam ili en la morgaŭa tago matene leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis. Pro tio la pastroj de Dagon, kaj ĉiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Aŝdod, ne paŝas sur la sojlon de Dagon ĝis la nuna tago. Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Aŝdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Aŝdod kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Kiam la Aŝdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris: Ne restu ĉe ni la kesto de la Dio de Izrael, ĉar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.
”Kaj la spirito de la Eternulo foriĝis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo. Kaj la servantoj de Saul diris al li: Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin; tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elserĉu homon, kiu povoscias ludi harpon: kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam fariĝos al vi bone.
”Kaj ĉiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul fariĝadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito foriĝadis de li.
”En la morgaŭa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel ĉiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.
”Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.
”Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj. Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David. Tiam Salomono konstruis altaĵon al Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaŭ Jerusalem, kaj al Moleĥ, abomenindaĵo de la Amonidoj.
”Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris antaŭ Li dekstre kaj maldekstre de Li. Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie. Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio? Kaj tiu diris: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Tiam Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de ĉiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
”kaj ili forlasis ĉiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandaĵon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al Baal; kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorĉadis kaj aŭguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.
”Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo.
”Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaŭ pro tio, ke li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi,
”Satano leviĝis kontraŭ Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.
”Li starigis ĉe si pastrojn por la altaĵoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.
”Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
”Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano. Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon. Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Ĉu vane Ijob timas Dion? Vi ŝirmis ja ĉiuflanke lin kaj lian domon, kaj ĉion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastiĝis sur la tero. Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. Tiam la Eternulo diris al Satano: Jen ĉio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaŭ la Eternulo.
”Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo. Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe. Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo. Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu. Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto.
”Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpuriĝis de sango.
”Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj. Ili ĉiuj ekparolos kaj diros al vi: Vi ankaŭ senfortiĝis, kiel ni, vi similiĝis al ni; en Ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.
”Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!
”Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros: Ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn, kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis ĝiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?
”Ne ĝoju, tuta Filiŝtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; ĉar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj ĝia produkto estos fluganta serpento.
”En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordiĝeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbiĝantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.
”Jen oni vidas ŝarĝojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn kaj sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.
”Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kaŝu, diru: Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodaĥ, hontigitaj estas ĝiaj idoloj, frakasitaj estas ĝiaj statuoj.
”Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la reĝo de Tiro, kaj diru al li: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas sigelo de perfekteco, plena de saĝo kaj plej alta grado de beleco. Vi estis en Eden, la ĝardeno de Dio; ĉiaspecaj multekostaj ŝtonoj vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; ĉio estis preta en la tago de via kreiĝo. Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj ŝtonoj. Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreiĝo, ĝis troviĝis en vi malbonago.
”Pro la grandeco de via komercado via interno pleniĝis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi deĵetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj ŝtonoj. De via beleco fieriĝis via koro, pro via majesteco vi perdis vian saĝon; tial Mi ĵetos vin sur la teron kaj faros vin mokataĵo antaŭ la reĝoj. Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaŭ la okuloj de ĉiuj viaj vidantoj. Ĉiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.
”Li diris al mi: Ne timu, Daniel, ĉar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto. Sed la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo.
”Tiam li diris: Ĉu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo. Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom Miĥael, via protektanto.
”Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li. Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro.
”En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu estos rememorataj; ankaŭ la profetojn kaj la malpuran spiriton Mi forigos de la lando.
”Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo. Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis. Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj. Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio. Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo. Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion. Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi. Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu. Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.
”Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.
”Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco.
”Kaj kiam vesperiĝis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis ĉiujn malsanulojn;
”Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo. Kaj jen ili kriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? ĉu vi venis ĉi tien, por turmenti nin antaŭ la tempo? Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj tie. Kaj la demonoj petegis lin, dirante: Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj. Kaj li diris al ili: Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutaĵo en la maron, kaj pereis en la akvoj. Kaj la paŝtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis ĉion, kaj pri la demonhavintoj.
”Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton. Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael. Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.
”Kaj li alvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.
”Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu.
”Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: Ĉu ĉi tiu estas la filo de David?
”Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: Ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj. Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados; kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno? Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj. Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon. Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas. Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita. Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.
”Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin. Tiam ĝi diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj ornamita. Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaŭ al ĉi tiu malbona generacio.
”Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo.
”Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo; sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris. Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaŭ la lolo. Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li: Sinjoro, ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do ĝi havas lolon? Kaj li diris al ili: Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li: Ĉu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu ĝin?
”kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo; kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj. Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo.
”Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
”De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante: Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi! Sed turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaŭ min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.
”Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon. Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi. Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien. Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.
”Vere mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo.
”Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena?
”Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj;
”Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.
”Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj. Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li. Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.
”Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj. Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo. Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.
”Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.
”Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.
”Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn:
”Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn. Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon? Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari. Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari. Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon. Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon. Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos; sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; ĉar oni diris: Li havas malpuran spiriton.
”La semisto semas la vorton. Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan.
”Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno; ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin. Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj. Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li; kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro. Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj. Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj. Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro. Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis. Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.
”Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj;
”Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu. Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.
”Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj. Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino. Kaj li diris al ŝi: Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. Sed ŝi respondis kaj diris al li: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj. Kaj li diris al ŝi: Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino. Kaj kiam ŝi iris en sian domon, ŝi trovis la infaninon kuŝigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.
”Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi. Kaj li parolis tiun diron malkaŝe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin. Sed turninte sin kaj rigardante la disĉiplojn, li admonis Petron, dirante: Iru malantaŭ min, Satano, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.
”Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton; kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis. Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta. Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto. Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon. Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis. Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis. Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin? Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado.
”Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.
”Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;
”Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis. Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano. Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo. Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo. Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas. Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via. Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu. Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren; ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu, kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo. Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion. Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.
”kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto. Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo, dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio. Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin. Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
”Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin. Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo.
”kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj.
”En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.
”kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,
”La parabolo estas jena: La semo estas la vorto de Dio. Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj aŭdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj.
”Kaj kiam li surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj loĝis ne en domo, sed en la tomboj. Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaŭ li, kaj laŭtvoĉe diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min. Ĉar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. Ĉar ĝi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per ĉenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn. Kaj Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li diris: Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin. Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon. Kaj estis tie granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili. Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutaĵo en la lagon, kaj sufokiĝis. Kaj kiam iliaj paŝtistoj vidis la okazintaĵon, ili forkuris, kaj rakontis ĝin en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, ĉe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis. Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto saniĝis. Kaj la tuta homamaso, el la ĉirkaŭaĵo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; ĉar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en ŝipeton kaj returne veturis. Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante: Reiru al via domo, kaj rakontu ĉion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo ĉion, kion Jesuo faris por li.
”Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.
”Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante: Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, ĉar li estas mia sola infano; kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin. Kaj mi petis viajn disĉiplojn, ke ili elpelu ĝin; sed ili ne povis. Kaj Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon. Kaj dum li venis, la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro. Kaj ĉiuj miregis pro la majesto de Dio. Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj disĉiploj:
”Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante: Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo. Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo. Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos. Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.
”Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis. Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn. Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo. Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Ĉiu regno, dividita kontraŭ si, dezertiĝas; kaj domo, dividita kontraŭ domo, falas. Kaj se ankaŭ Satano dividiĝas kontraŭ si, kiel staros lia regno? ĉar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn. Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj juĝantoj. Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin.
”Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedaĵoj; sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon. Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas. Kiam la malpura spirito eliris el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon; kaj ne trovante ĝin, diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin balaita kaj ornamita. Tiam ĝi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili, enirinte, loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua.
”Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi.
”Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago?
”Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du. Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.
”Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon; sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.
”Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, ĉar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de ĝi.
”Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj. Kaj multaj el ili diris: Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin aŭskultas? Aliaj diris: Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?
”Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,
”Jesuo respondis: Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon. Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li: Kion vi faras, tion faru senprokraste.
”Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno? Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.
”Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.
”Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis.
”Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li.
”Sed kontraŭstaris al ili Elimas, la magiisto (ĉar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido. Sed Saŭlo, kiu estas Paŭlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin, diris: Ho vi, plena de ĉia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de ĉia justeco, ĉu vi ne ĉesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro? Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn. Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintaĵon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.
”Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por preĝado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per aŭgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon. Ŝi sekvis Paŭlon kaj nin, kaj kriadis, dirante: Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo. Kaj tion ŝi faris dum multe da tagoj. Sed Paŭlo, ĉagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito: Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el ŝi. Kaj ĝi eliris en tiu sama horo. Sed ŝiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Paŭlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj,
”Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn; tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.
”Sed ankaŭ kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas. Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris. Kaj la malbona spirito responde diris al ili: Jesuon mi konas, kaj Paŭlon mi konas; sed kiuj estas vi? Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin ĵetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.
”Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da moneroj arĝentaj.
”liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi.
”Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
”Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal.
”Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
”transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito saviĝu en la tago de la Sinjoro Jesuo.
”Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.
”Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj. Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?
”por ke Satano ne gajnu profiton kontraŭ ni: ĉar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.
”Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.
”Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?
”(ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj, sed potencaj antaŭ Dio por la deĵetado de fortikaĵoj); deĵetante diskutojn, kaj ĉian altaĵon levatan kontraŭ la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante ĉiun penson al la obeo al Kristo,
”Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo.
”Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo. Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo. Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.
”Kaj pro la treega grandeco de la malkaŝoj-por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altiĝu.
”multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta;
”en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo;
”por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio,
”Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; ankaŭ ne donu lokon al la diablo.
”Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo. Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari.
”super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.
”kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en ĝi.
”ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano.
”neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo, kiu kontraŭmetas sin kaj levas sin super ĉion, kion oni nomas Dio aŭ adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaŭ li estas Dio. Ĉu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi? Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkaŝiĝu siatempe. Ĉar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraŭ la malhelpanto, ĝis li estos formovita. Kaj tiam malkaŝiĝos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia buŝo kaj neniigos per la apero de sia alveno; tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj, kaj kun ĉia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.
”Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraŭ la malbonulo.
”el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.
”ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.
”Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,
”ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano.
”Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
”kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.
”Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,
”Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaŭ kredas kaj tremas.
”Sed se vi havas akran ĵaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraŭ la vero. Ĉi tiu saĝeco ne devenas de supre, sed estas monda, laŭsenta, demona.
”Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
”Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti;
”Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo;
”Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi aŭdis, ke antikristo venas, jam leviĝis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo. De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; ĉar se ili el ni estus, ili restus ĉe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontriĝu, ke ili ĉiuj ne estas el ni. Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias ĉion. Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi ĝin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero. Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon.
”kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo. Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li naskiĝis de Dio. Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo: ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.
”Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.
”Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio; kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo.
”Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo.
”Ĉar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo. Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.
”Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago.
”Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu.
”Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano. Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.
”Mi scias, kie vi loĝas: tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, eĉ en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie loĝas Satano.
”Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al ĉiuj, kiuj ne havas ĉi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundaĵojn de Satano, kiel oni diras: Mi ne ĵetos sur vin alian ŝarĝon.
”Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.
”Kaj la kvina anĝelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la ĉielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la ŝlosilo de la puto de la abismo. Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto leviĝadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumiĝis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto. Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero. Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdaĵon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio. Kaj al ili estis komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam ĝi pikvundas homon. Kaj en tiuj tagoj la homoj serĉos morton, kaj ĝin tute ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj morto forflugos de ili. Kaj la formoj de la akridoj similis ĉevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaŭ kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝoj de homoj. Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj. Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de ĉaroj, de multe da ĉevaloj kurantaj en militon. Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn. Ili havis super si reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.
”Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorkliniĝi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj arĝentaj kaj kupraj kaj ŝtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek aŭdi, nek marŝi;
”Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin.
”Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon.
”Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj; kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo. Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi. Kaj mi aŭdis grandan voĉon en la ĉielo, dirantan: Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo; ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio. Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem. Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, kaj vi, kiuj en ili loĝas. Ve al la tero kaj al la maro! ĉar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.
”Kaj kiam la drako vidis, ke ĝi estas ĵetita sur la teron, ĝi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon. Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke ŝi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie ŝi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizaĝo de la serpento. Kaj la serpento elĵetis el sia buŝo, post la virinon, akvon kvazaŭ riveron, por ke ĝi igu ŝin forportiĝi de la fluo. Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian buŝon, kaj englutis la riveron, kiun la drako elĵetis el sia buŝo. Kaj la drako furiozis kontraŭ la virino, kaj foriris, por fari militon kontraŭ la restintojn de ŝia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;
”kaj ĝi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo. Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj ĝiaj piedoj estis kiel de urso, kaj ĝia buŝo kiel buŝo de leono; kaj la drako donis al ĝi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan aŭtoritaton. Kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis; kaj la tuta tero miris post la besto; kaj ili adorkliniĝis al la drako, ĉar ĝi donis sian aŭtoritaton al la besto; kaj ili adorkliniĝis al la besto, dirante: Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraŭ ĝi? kaj estis donita al ĝi buŝo, parolanta grandaĵojn kaj blasfemaĵojn; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato agadi dum kvardek du monatoj. Kaj ĝi malfermis la buŝon por blasfemoj kontraŭ Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la loĝantojn de la ĉielo. Kaj estis donite al ĝi fari militon kontraŭ la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato sur ĉiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio. Kaj adorkliniĝos al ĝi ĉiuj loĝantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo. Se iu havas orelon, tiu aŭskultu. Se iu malliberigas, en malliberecon li iras; se iu per la glavo mortigos, li devas per la glavo esti mortigita. Ĉi tie estas la pacienco kaj la fido de la sanktuloj.
”Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj ĝi havis du kornojn, simile al ŝafido, kaj ĝi parolis kiel drako. Kaj ĝi ekzercas la tutan aŭtoritaton de la unua besto antaŭ ĝi. Kaj ĝi devigas la teron kaj la loĝantojn sur ĝi adorkliniĝi al la unua besto, kies morta vundo saniĝis. Kaj ĝi faras grandajn signojn, devigante eĉ fajron malsupreniri el la ĉielo sur la teron antaŭ la homoj. Kaj ĝi trompas la loĝantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al ĝi fari antaŭ la besto; dirante al la loĝantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis. Kaj estis donite, ke ĝi donu spiron al la bildo de la besto, por ke eĉ parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke ĉiuj, kiuj ne volas adorkliniĝi al la bildo de la besto, estu mortigitaj. Kaj ĝi devigas ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la riĉajn kaj la malriĉajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aŭ sur la frunto; por ke neniu povu aĉeti aŭ vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aŭ la numeron de ĝia nomo. Ĉi tie estas saĝeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; ĉar ĝi estas la numero de homo; kaj ĝia numero estas sescent sesdek ses.
”Kaj alia anĝelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda voĉo: Se iu adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aŭ sur sia mano, tiu ankaŭ trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentiĝos en fajro kaj sulfuro antaŭ la sanktaj anĝeloj kaj antaŭ la Ŝafido; kaj la fumo de ilia turmento leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj ne havas paŭzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ĉiu, kiu ricevas la markon de ĝia nomo.
”Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego,
”Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto; ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.
”Kaj unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la juĝon de la granda malĉastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; kun kiu la reĝoj de la tero malĉastis, kaj la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de ŝia malĉasteco. Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn. Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindaĵoj kaj la malpuraĵoj de ŝia malĉasteco, kaj sur sia frunto nomon skribitan: MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALĈASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAĴOJ DE LA TERO. Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte ŝin, mi miris per granda miro. Kaj la anĝelo diris al mi: Kial vi miris? mi diros al vi la misteron de la virino, kaj de la besto, kiu portas ŝin kaj kiu havas la sep kapojn kaj la dek kornojn.
”La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la loĝantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke ĝi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos. Ĉi tie estas la signifo, kiu havas saĝecon: la sep kapoj estas sep montoj, sur kiuj sidas la virino; kaj ili estas sep reĝoj; la kvin jam falis, la unu estas, la alia ankoraŭ ne venis; kaj kiam li venos, li devos resti kelkan tempon. Kaj la besto, kiu ekzistis kaj ne ekzistas, estas ankaŭ oka, kaj estas el la sep; kaj ĝi iras en pereon. Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, estas dek reĝoj, kiuj ankoraŭ ne ricevis regnon; sed ili ricevas aŭtoritaton kiel reĝoj, kun la besto, por unu horo. Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj aŭtoritaton al la besto.
”Tiuj militos kontraŭ la Ŝafido, kaj la Ŝafido venkos ilin, ĉar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Reĝo de reĝoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj. Kaj li diris al mi: La akvoj, kiujn vi vidis, kie sidas la malĉastistino, estas popoloj kaj homamasoj kaj nacioj kaj lingvoj. Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, kaj la besto, malamos la malĉastistinon, kaj faros ŝin izolita kaj nuda, kaj manĝos ŝian karnon, kaj forbruligos ŝin per fajro. Ĉar Dio enmetis en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj doni sian regnon al la besto, ĝis la vortoj de Dio plenumiĝos. Kaj la virino, kiun vi vidis, estas la granda urbo, kiu havas reĝecon super la reĝoj de la tero.
”Kaj li forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia malpura spirito, kaj malliberejo de ĉia malpura kaj malaminda birdo.
”Kaj mi vidis la beston, kaj la reĝojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraŭ la sidanta sur la ĉevalo kaj kontraŭ lia armeo. Kaj la besto estis kaptita, kaj kun ĝi la falsa profeto, kiu faris antaŭ ĝi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorkliniĝis al ĝia bildo; ili ambaŭ estis ĵetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la ĉevalo, la glavo, kiu eliris el lia buŝo; kaj ĉiuj birdoj satiĝis per ilia karno.
”Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj, kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.
”Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo, kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. Kaj ili supreniris laŭlarĝe de la tero kaj ĉirkaŭis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la ĉielo, kaj ekstermis ilin.
”Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne.
”