28 – Anĝeloj

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Anĝeloj.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

Psalmo 34:7

Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.

Hebreoj 1:13-14

Sed al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj? Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

Luko 15:10

Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 183 pasaĵoj

Genezo 3:24

Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

Genezo 16:10-12

Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos ĝin kalkuli. Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon. Kaj li estos homo sovaĝa; lia mano estos kontraŭ ĉiuj, kaj la manoj de ĉiuj kontraŭ li, kaj li loĝos antaŭ ĉiuj siaj fratoj.

Genezo 18:1-2

Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero.

Genezo 19:11-15

kaj la homojn, kiuj estis antaŭ la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj ĝis la grandaj, tiel ke tiuj laciĝis, serĉante la pordon. Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas ĉi tie? bofilon, aŭ viajn filojn aŭ viajn filinojn, aŭ ĉiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el ĉi tiu loko; ĉar ni ekstermos ĉi tiun lokon, ĉar granda fariĝis ilia kriado antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por ĝin pereigi. Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Leviĝu, eliru el ĉi tiu loko, ĉar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel ŝercanton. Kiam leviĝis la matenruĝo, la anĝeloj rapidigis Loton, dirante: Leviĝu, prenu vian edzinon kaj ambaŭ viajn filinojn, kiuj ĉi tie troviĝas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.

Genezo 22:11-12

Kaj ekvokis al li anĝelo de la Eternulo el la ĉielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas. Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.

Genezo 22:15-18

Kaj denove anĝelo de la Eternulo vokis al Abraham el la ĉielo, kaj diris: Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo, ke ĉar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan; tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian voĉon.

Genezo 28:12

Kaj li sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero, kaj ĝia supro atingas la ĉielon, kaj jen anĝeloj de Dio iras sur ĝi supren kaj malsupren.

Genezo 31:11

Kaj anĝelo de Dio diris al mi en la sonĝo: Jakob! kaj mi diris: Jen mi estas.

Genezo 32:1-2

Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontiĝis kun li anĝeloj de Dio. Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Maĥanaim.

Eliro 3:2-3

Kaj aperis al li anĝelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetaĵo. Kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas. Kaj Moseo diris: Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetaĵo ne forbrulas.

Eliro 14:19-20

Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili; kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto.

Eliro 23:20

Jen Mi sendas anĝelon antaŭ vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.

Eliro 23:23

Kiam Mia anĝelo iros antaŭ vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la Ĥetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:

Eliro 25:18-22

Kaj faru du kerubojn el oro; per forĝa laboro faru ilin ĉe la du randoj de la fermoplato. Faru unu kerubon ĉe unu flanko kaj unu kerubon ĉe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj. Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj. Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi. Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.

Eliro 32:34

Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia anĝelo iros antaŭ vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.

Eliro 33:2

Kaj Mi sendos antaŭ vi anĝelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn.

Nombroj 7:89

Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.

Nombroj 20:16

kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la fino de viaj limoj;

Nombroj 22:22-30

Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li. Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon. Tiam la anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko. Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove ĝin batis. Kaj la anĝelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren. Kiam la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono. Tiam la Eternulo malŝlosis la buŝon de la azenino, kaj ĝi diris al Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn? Kaj Bileam diris al la azenino: Ĉar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin. Kaj la azenino diris al Bileam: Ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago? ĉu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris: Ne.

Nombroj 22:31-35

Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li kliniĝis, kaj ĵetiĝis vizaĝaltere. Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al li: Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, ĉar malbona estas via vojo antaŭ Mi. La azenino ekvidis Min, kaj forturniĝis antaŭ Mi jam tri fojojn; se ĝi ne forturniĝus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj ĝin Mi lasus vivi. Tiam Bileam diris al la anĝelo de la Eternulo: Mi pekis, ĉar mi ne sciis, ke Vi staras kontraŭ mi sur la vojo; nun, se tio ne plaĉas al Vi, mi iros returne. Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Bileam: Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la ĉefoj de Balak.

Josuo 5:13-15

Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jeriĥo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaŭ li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li: Ĉu vi estas nia, aŭ ĉu el niaj malamikoj? Kaj tiu diris: Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li: Kion mia sinjoro diros al sia sklavo? Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo: Demetu viajn ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.

Jugistoj 2:4

Kaj kiam la anĝelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, la popolo levis sian voĉon kaj ploris.

Jugistoj 5:20

El la ĉielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraŭ Sisera.

Jugistoj 6:12

Kaj aperis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj diris al li: La Eternulo estas kun vi, brava heroo!

Jugistoj 6:21-22

Kaj la anĝelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektuŝis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la anĝelo de la Eternulo foriris de antaŭ liaj okuloj. Tiam Gideon vidis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo; kaj Gideon diris: Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! ĉar mi vidis anĝelon de la Eternulo, vizaĝon kontraŭ vizaĝo.

Jugistoj 13:6

Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene: Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.

Jugistoj 13:18-20

Sed la anĝelo de la Eternulo diris al li: Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi estas neordinara. Kaj Manoaĥ prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis: kiam la flamo leviĝis de la altaro al la ĉielo, tiam la anĝelo de la Eternulo leviĝis en la flamo de la altaro. Kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis, kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere.

2 Samuel 24:15-17

Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno ĝis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan ĝis Beer-Ŝeba sepdek mil homoj. Kaj la anĝelo etendis sian manon kontraŭ Jerusalemon, por pereigi ĝin; sed la Eternulo bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo, kiu ekstermis la popolon: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo estis tiam ĉe la draŝejo de Aravna, la Jebusido. Kaj, ekvidinte la anĝelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante: Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.

1 Regoj 19:5-8

Kaj li kuŝiĝis kaj endormiĝis sub la genisto; kaj jen anĝelo ektuŝis lin, kaj diris al li: Leviĝu, manĝu. Li ekrigardis, kaj jen ĉe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj kruĉon kun akvo. Kaj li manĝis kaj trinkis, kaj denove kuŝiĝis, por dormi. Kaj la anĝelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektuŝis lin, kaj diris: Leviĝu, manĝu, ĉar vin atendas granda vojo. Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio.

1 Regoj 22:19

Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris antaŭ Li dekstre kaj maldekstre de Li.

2 Regoj 1:15

Tiam anĝelo de la Eternulo diris al Elija: Iru kun li, ne timu lin. Kaj li leviĝis, kaj iris kun li al la reĝo.

2 Regoj 2:11-12

Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon. Eliŝa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn.

2 Regoj 6:17

Kaj Eliŝa ekpreĝis kaj diris: Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj ĉevaloj kaj ĉaroj ĉirkaŭ Eliŝa.

2 Regoj 19:15

Kaj Ĥizkija ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;

2 Regoj 19:35

En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.

1 Kroniko 21:14-16

Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj. Kaj Dio sendis anĝelon al Jerusalem, por fari en ĝi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo-ekstermanto: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo staris tiam apud la draŝejo de Ornan, la Jebusido. David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la ĉielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejaĝuloj, kovritaj per sakaĵoj, ĵetis sin vizaĝaltere.

1 Kroniko 21:29-30

La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altaĵo en Gibeon. Sed David ne povis iri antaŭ ĝin por demandi Dion; ĉar lin timigis la glavo de la anĝelo de la Eternulo.

2 Kroniko 3:10-11

Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro. La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la dua kerubo.

2 Kroniko 5:8

Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre.

2 Kroniko 32:20-21

Sed la reĝo Ĥizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpreĝis pri tio kaj kriis al la ĉielo. Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.

Nehemja 9:6

Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la ĉielon, la ĉielon de ĉieloj, kaj ĝian tutan armeon, la teron, kaj ĉion, kio estas sur ĝi, la marojn, kaj ĉion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al ĉio, kaj la armeo de la ĉielo adorkliniĝas antaŭ Vi.

Ijob 1:6

Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano.

Ijob 2:1

Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo.

Ijob 38:7

Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?

Psalmo 8:4-5

Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Psalmo 34:7

Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.

Psalmo 35:5-7

Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu. Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu. Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.

Psalmo 68:17

Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.

Psalmo 78:24-25

Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, Kaj Li donis al ili ĉielan grenon. Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege.

Psalmo 78:49

Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.

Psalmo 91:11-12

Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj. Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

Psalmo 99:1

La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.

Psalmo 103:20-21

Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto. Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

Psalmo 104:4

Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;

Psalmo 148:2

Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.

Jesaja 6:1-7

En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon. Serafoj staris supre de Li; ĉiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizaĝon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis. Kaj unu vokadis al alia, kaj diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro. Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la kolonoj de la pordo, kaj la domo pleniĝis de fumo. Kaj mi diris: Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa, kaj la Reĝon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj. Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro, kaj li ektuŝis mian buŝon, kaj diris: Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.

Jesaja 37:16

Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;

Jesaja 37:35-36

Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David. Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.

Jehezkel 1:4-14

Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo. El la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo. Kaj ĉiu havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn. Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro. Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn. Iliaj flugiloj estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo. La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar. Iliaj vizaĝoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; ĉe ĉiu el ili du flugiloj tuŝis unu la alian kaj du kovris ilian korpon. Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado. La aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj. Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.

Jehezkel 1:15-21

Rigardante la kreitaĵojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitaĵoj troviĝis po unu rado ĉe la kvar vizaĝoj. La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, ĉiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaŭ unu rado troviĝus en la alia. Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado. Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de ĉiuj kvar estis plenaj de okuloj ĉirkaŭe. Kaj kiam la kreitaĵoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitaĵoj leviĝis de la tero, leviĝadis ankaŭ la radoj. Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj leviĝadis kune kun ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj. Kiam tiuj iris, ili ankaŭ iradis; kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris; kiam tiuj leviĝis de la tero, la radoj leviĝadis apud ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj.

Jehezkel 1:22-25

Super la kapoj de la kreitaĵoj estis io simila al firmamento, kvazaŭ terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre. Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de ĉiu el ili kovris du flugiloj. Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis. Kiam aŭdiĝis voĉo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn.

Jehezkel 3:13

Kaj aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.

Jehezkel 10:1-8

Kaj mi vidis: jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de trono, aperis super ili. Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene: Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj ĵetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaŭ miaj okuloj. La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton. Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo. Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis aŭdata ĝis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas. Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante: Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj ĉi tiu eniris kaj stariĝis apud la rado, tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj ĉi tiu prenis kaj eliris. Kaj ĉe la keruboj montriĝis similaĵo de homa mano sub iliaj flugiloj.

Jehezkel 10:9-17

Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud ĉiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso. Kaj laŭ aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaŭ unu rado estus en la alia. Irante, ili moviĝadis sur ĉiujn kvar flankojn, ili ne deturniĝadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis ĝin, ili ne deturniĝadis dum la irado. Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaŭ la radoj, estis ĉirkaŭe plenaj de okuloj; ĉiuj kvar havis siajn radojn. La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion aŭdi. Ĉiu havis kvar vizaĝojn: unu vizaĝo estis vizaĝo de kerubo, la dua vizaĝo estis vizaĝo de homo, la tria estis vizaĝo de leono, kaj la kvara estis vizaĝo de aglo. Kaj leviĝis la keruboj. Tio estis tiu kreitaĵo, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por leviĝi de la tero, tiam ankaŭ la radoj ne deturniĝadis de ili. Kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris, kaj kiam tiuj leviĝis, ili ankaŭ leviĝadis; ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en ili.

Jehezkel 10:18-22

Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la keruboj. Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaŭ miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili stariĝis ĉe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili. Tio estis la kreitaĵo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael ĉe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj. Ĉiu el ili havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu havis kvar flugilojn, kaj similaĵo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj. Kaj la aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel tiuj vizaĝoj, kiujn mi vidis ĉe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. Ĉiu moviĝis laŭ la direkto de sia vizaĝo.

Jehezkel 11:22

Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.

Daniel 3:23-28

Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon. Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo. Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj. Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro. Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili. Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio.

Daniel 4:13

Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la ĉielo,

Daniel 4:17

Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super ĝi la plej humilan el la homoj.

Daniel 6:22

Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita pura antaŭ Li; kaj ankaŭ antaŭ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon.

Daniel 7:10

Fajra rivero elfluis kaj disverŝiĝis antaŭ Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li. La juĝantoj sidiĝis, kaj la libroj malfermiĝis.

Daniel 8:16-17

Kaj el meze de Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris: Gabriel, klarigu al li la vizion. Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.

Daniel 9:21-22

dum mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero; kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris: Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.

Daniel 10:10-14

Sed jen mano ektuŝis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn. Kaj li diris al mi: Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj stariĝu sur via loko, ĉar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante. Li diris al mi: Ne timu, Daniel, ĉar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto. Sed la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo. Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, ĉar la vizio koncernas tempon estontan.

Daniel 10:15-21

Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero kaj silentis. Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn. Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron? Tiam denove ektuŝis min tiu bildo de homo kaj refortigis min. Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis. Tiam li diris: Ĉu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo. Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom Miĥael, via protektanto.

Daniel 12:1

En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro.

Joel 2:1-11

Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu ĉiuj loĝantoj de la lando; ĉar venas la tago de la Eternulo, ĝi estas jam proksima; tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena ĉielruĝo disvastiĝas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis ĝis nun, kaj ankaŭ post ĝi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio. Antaŭ ĝi ekstermas fajro, kaj post ĝi bruligas flamo; antaŭ ĝi la lando estas kiel la Edena ĝardeno, kaj post ĝi absoluta dezerto; kaj neniu saviĝos de ĝi. Ili aspektas kiel ĉevaloj, ili kuras kiel rajdantoj. Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj ĉaroj, kiel krakado de fajro, kiam ĝi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretiĝinta por batalo. Popoloj tremas antaŭ ĝi, ĉiuj vizaĝoj paliĝas. Kiel herooj ili kuras, kiel kuraĝaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; ĉiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo. Unu alian ne puŝas, ĉiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin ĵetas, sed restas sendifektaj. Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel ŝtelisto. Antaŭ ili skuiĝas la tero, tremas la ĉielo; la suno kaj la luno senlumiĝas, kaj la steloj perdas sian brilon. Kaj la Eternulo ektondras per Sia voĉo antaŭ Sia armeo; ĉar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; ĉar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos ĝin elteni?

Zeharja 1:8-14

Mi vidis en la nokto: jen viro sidas sur ruĝa ĉevalo, kaj li troviĝas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li troviĝas ĉevaloj ruĝaj, brunaj, kaj blankaj. Mi demandis: Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la anĝelo, kiu parolis kun mi, diris al mi: Mi montros al vi, kiuj ili estas. Kaj la viro, kiu troviĝis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris: Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron. Kaj ili mem ekparolis al la anĝelo de la Eternulo, kiu troviĝis inter la mirtoj, kaj diris: Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca. Tiam ekparolis la anĝelo de la Eternulo kaj diris: Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj? Kaj la Eternulo respondis al la anĝelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn. Tiam diris al mi la anĝelo, kiu parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro;

Zeharja 2:1-5

Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezurŝnuron. Mi demandis: Kien vi iras? Kaj li respondis al mi: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas. Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li, kaj diris al li: Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo: Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi. Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi.

Zeharja 3:1-7

Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li. Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro. Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo. Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaŭ li: Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris: Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn. Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la anĝelo de la Eternulo. Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se vi irados laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie.

Zeharja 6:4-5

Mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, mia sinjoro? La anĝelo respondis kaj diris al mi: Tio estas la kvar spiritoj de la ĉielo, kiuj eliras post sia starado antaŭ la Reganto de la tuta tero.

Mateo 1:20-24

Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito. Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni. Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;

Mateo 2:13

Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi.

Mateo 2:19-20

Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto.

Mateo 4:6

kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

Mateo 4:11

Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.

Mateo 13:39-42

kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj. Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo. La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon, kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

Mateo 13:49-50

Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

Mateo 16:27

Ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

Mateo 18:10

Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

Mateo 22:30

Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.

Mateo 24:31

Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

Mateo 24:36

Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola.

Mateo 25:31

Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;

Mateo 26:53

Ĉu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da anĝeloj?

Mateo 28:2-7

Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.

Marko 1:13

Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.

Marko 8:38

Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj.

Marko 12:25

Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.

Marko 13:27

Kaj tiam li elsendos la anĝelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.

Marko 13:32

Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.

Marko 16:5-7

Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin! Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.

Luko 1:11-20

Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado. Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo. Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo. Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan. Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo: Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon. Kaj la anĝelo responde diris al li: Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon. Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe.

Luko 1:26-38

Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta. Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla. Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.

Luko 2:8-15

Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo. Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro. Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni.

Luko 4:10-11

ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu, kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

Luko 9:26

Ĉar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj.

Luko 12:8-9

Kaj mi diras al vi: Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ la homoj, la Filo de homo ankaŭ konfesos antaŭ la anĝeloj de Dio; sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiu estos malkonfesita antaŭ la anĝeloj de Dio.

Luko 15:7

Mi diras al vi, ke tiel same estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton.

Luko 15:10

Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

Luko 16:22

Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita.

Luko 20:36

ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo.

Luko 22:43

Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin.

Luko 24:4-7

Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo, dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi.

Luko 24:23

kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas.

Joano 1:51

Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

Joano 5:2-4

En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis.

Joano 20:11-13

Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.

Agoj 1:9-11

Kaj tion dirinte, li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj. Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.

Agoj 5:18-20

kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon. Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris: Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo.

Agoj 7:53

vi, kiuj ricevis la leĝon, kiel anoncitan per anĝeloj, sed ĝin ne observis.

Agoj 8:26

Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto.

Agoj 10:3-4

Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li: Kornelio. Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio.

Agoj 12:5-10

Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon. Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min. Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li.

Agoj 12:11-16

Kaj Petro, rekonsciiĝinte, diris: Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda. Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj preĝantaj. Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti, kaj rekonante la voĉon de Petro, ŝi pro ĝojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaŭ la pordego. Kaj oni diris al ŝi: Vi frenezas. Sed ŝi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Ĝi estas lia anĝelo. Sed Petro daŭrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis.

Agoj 12:21-23

Kaj en difinita tago Herodo, vestita en reĝaj vestoj, sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili. Kaj la popolo kriis: Ĝi estas voĉo de dio, kaj ne de homo. Kaj anĝelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj manĝate de vermoj, li senspiriĝis.

Agoj 23:8

Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ.

Agoj 27:23-24

Ĉar en tiu nokto staris apud mi anĝelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas, dirante: Paŭlo, ne timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi ĉiujn, kiuj marveturas kun vi.

1 Korintanoj 6:3

Ĉu vi ne scias, ke ni juĝos anĝelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo?

1 Korintanoj 11:10

pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj.

1 Korintanoj 13:1

Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.

Galatoj 1:8

Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.

Koloseanoj 2:18

Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovoŝvelinte per sia karna menso,

1 Tesalonikanoj 4:16

Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj;

Hebreoj 1:5

Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo?

Hebreoj 1:6

Kaj ankoraŭ, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio.

Hebreoj 1:7

Kaj pri la anĝeloj Li diras: Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;

Hebreoj 1:13-14

Sed al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj? Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

Hebreoj 2:5-7

Ĉar ne al anĝeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas. Sed iu atestis ie, dirante: Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? Vi malaltigis lin malmulte antaŭ la anĝeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;

Hebreoj 2:16

Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas.

Hebreoj 9:5

kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli.

Hebreoj 12:22-23

sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj, al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj, kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,

Hebreoj 13:2

Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.

1 Petro 1:12

Kaj al ili malkaŝiĝis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la ĉielo; en kiujn aferojn anĝeloj deziras enrigardi.

1 Petro 3:22

kiu estas dekstre de Dio, irinte en la ĉielon; al li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

2 Petro 2:11

sed kontraŭe, anĝeloj, superante laŭ forto kaj potenco, ne faras insultan akuzon kontraŭ ili antaŭ la Sinjoro.

1 Johano 4:1-2

Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio;

Judas 1:9

Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu.

Apokalipso 1:20

la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la anĝeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.

Apokalipso 3:5

La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj.

Apokalipso 4:4-5

Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn. Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;

Apokalipso 4:6-11

kaj antaŭ la trono kvazaŭ vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde ĉirkaŭ la trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe. Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la kvara kreitaĵo similis aglon flugantan. Kaj la kvar kreitaĵoj, havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante: Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta. Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante: Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.

Apokalipso 5:2

Kaj mi vidis fortan anĝelon, proklamantan per granda voĉo: Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi ĝiajn sigelojn?

Apokalipso 5:6-8

Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron. Kaj li venis, kaj prenis ĝin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono. Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitaĵoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, havantaj ĉiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la preĝoj de la sanktuloj.

Apokalipso 5:11-14

Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Kaj la kvar kreitaĵoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.

Apokalipso 7:1-3

Post tio mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon. Kaj mi vidis alian anĝelon suprenirantan de la sunleviĝo, havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda voĉo al la kvar anĝeloj, al kiuj estis donite difekti la teron kaj la maron, dirante: Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaŭ ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.

Apokalipso 7:11-12

Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio, dirante: Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.

Apokalipso 8:2-6

Kaj mi vidis la sep anĝelojn, kiuj staras antaŭ Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj. Kaj alia anĝelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu ĝin al la preĝoj de ĉiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaŭ la trono. Kaj la fumo de la incenso, kun la preĝoj de la sanktuloj, leviĝis antaŭ Dio el la mano de la anĝelo. Kaj la anĝelo prenis la incensilon, kaj li plenigis ĝin per la fajro de la altaro, kaj ĵetis ĝin sur la teron; kaj fariĝis tondroj kaj voĉoj kaj fulmoj kaj tertremo. Kaj la sep anĝeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.

Apokalipso 8:7-13

Kaj la unua trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis. Kaj la dua anĝelo trumpetis, kaj kvazaŭ granda monto, per fajro brulanta, estis ĵetita en la maron; kaj triono de la maro fariĝis sango; kaj mortis triono de la kreitaĵoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la ŝipoj pereis. Kaj la tria anĝelo trumpetis, kaj falis el la ĉielo granda stelo, brulanta kiel torĉo, kaj ĝi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj; kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj fariĝis absintaĵo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, ĉar ili maldolĉiĝis. Kaj la kvara anĝelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumiĝu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same. Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis unu aglon, flugantan en meza ĉielo, dirantan per granda voĉo: Ve! ve! ve al la loĝantoj sur la tero, pro la ceteraj voĉoj trumpetaj de la tri anĝeloj ankoraŭ trumpetontaj!

Apokalipso 9:1

Kaj la kvina anĝelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la ĉielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la ŝlosilo de la puto de la abismo.

Apokalipso 9:13-16

Kaj la sesa anĝelo trumpetis, kaj mi aŭdis voĉon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaŭ Dio, dirantan al la sesa anĝelo, kiu havis la trumpeton: Malligu la kvar anĝelojn, ligitajn apud la granda rivero Eŭfrato. Kaj malligiĝis la kvar anĝeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj. Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi aŭdis ilian nombron.

Apokalipso 10:1-7

Kaj mi vidis alian fortan anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, vestitan per nubo; kaj la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro; kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron; kaj li ekkriis per granda voĉo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj voĉoj. Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj ĝin ne skribu. Kaj la anĝelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos; sed en la tagoj de la voĉo de la sepa anĝelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finiĝos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.

Apokalipso 10:8-11

Kaj la voĉo, kiun mi aŭdis el la ĉielo, parolis al mi denove, dirante: Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la anĝelo, staranta sur la maro kaj sur la tero. Kaj mi iris al la anĝelo, kaj diris al li: Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi: Prenu ĝin, kaj formanĝu ĝin; kaj ĝi maldolĉigos al vi la ventron, sed en via buŝo ĝi estos dolĉa kiel mielo. Kaj mi prenis la libreton el la mano de la anĝelo, kaj formanĝis ĝin; kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa kiel mielo, kaj kiam mi ĝin manĝis, mia ventro maldolĉiĝis. Kaj ili diris al mi: Vi devas denove profeti ĉe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj reĝoj.

Apokalipso 11:15-17

Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne. Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio, dirante: Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis.

Apokalipso 12:7-8

Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj; kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo.

Apokalipso 14:3

kaj ili kantas kvazaŭ novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero.

Apokalipso 14:6-10

Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon, kaj dirantan per granda voĉo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj. Kaj alia anĝelo, dua, sekvis, dirante: Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis ĉiujn naciojn el la vino de la kolero de ŝia malĉastaĵo. Kaj alia anĝelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda voĉo: Se iu adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aŭ sur sia mano, tiu ankaŭ trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentiĝos en fajro kaj sulfuro antaŭ la sanktaj anĝeloj kaj antaŭ la Ŝafido;

Apokalipso 14:15-16

Kaj alia anĝelo eliris el la templo, kriante per granda voĉo al la sidanta sur la nubo: Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; ĉar venis la horo por rikolti, ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis. Kaj la sidanta sur la nubo ĵetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltiĝis.

Apokalipso 14:17-20

Kaj alia anĝelo eliris el la enĉiela templo, ankaŭ havante akran rikoltilon. Kaj alia anĝelo eliris el la altaro, havante aŭtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda voĉo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante: Sendu vian akran rikoltilon, kaj detranĉu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; ĉar tute maturiĝis ĝiaj vinberoj. Kaj la anĝelo ĵetis sian rikoltilon en la teron kaj detranĉis la vinberarbon de la tero kaj ĵetis ĝin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio. Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, ĝis la bridoj de la ĉevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.

Apokalipso 15:1

Kaj mi vidis alian signon en la ĉielo, grandan kaj mirindan: sep anĝelojn havantajn sep plagojn, la finajn, ĉar en ili finiĝis la kolero de Dio.

Apokalipso 15:6-8

kaj elvenis el la templo la sep anĝeloj, havante la sep plagojn, vestite per linaĵo pura kaj luma, kaj zonite ĉirkaŭ la brusto per ora zono. Kaj unu el la kvar kreitaĵoj donis al la sep anĝeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por ĉiam kaj eterne. Kaj la templo pleniĝis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, ĝis finiĝos la sep plagoj de la sep anĝeloj.

Apokalipso 16:1-12

Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep anĝeloj: Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio. Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorkliniĝis al ĝia bildo. Kaj la dua elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango, kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro. Kaj la tria elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango. Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis; ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas. Kaj mi aŭdis la altaron dirantan: Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj. Kaj la kvara elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro. Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron. Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego, kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj. Kaj la sesa elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo.

Apokalipso 16:17

Kaj la sepa anĝelo elverŝis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda voĉo el la templo, for de la trono, dirante: Fariĝis!

Apokalipso 17:1-3

Kaj unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la juĝon de la granda malĉastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; kun kiu la reĝoj de la tero malĉastis, kaj la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de ŝia malĉasteco. Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn.

Apokalipso 18:1

Post tio mi vidis alian anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, havantan grandan aŭtoritaton; kaj la tero lumiĝis per lia gloro.

Apokalipso 18:21

Kaj forta anĝelo prenis ŝtonon, kvazaŭ grandan muelŝtonon, kaj ĵetis ĝin en la maron, dirante: Tiel per puŝego deĵetiĝos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu troviĝos.

Apokalipso 19:4

Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj falis kaj adorkliniĝis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante: Amen, Haleluja!

Apokalipso 19:17

Kaj mi vidis unu anĝelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda voĉo, dirante al ĉiuj birdoj, kiuj flugas en meza ĉielo: Venu, kolektiĝu al la granda festeno de Dio;

Apokalipso 20:1-2

Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,

Apokalipso 21:9-10

Kaj venis unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la Ŝafido. Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio,

Apokalipso 21:17

Kaj li mezuris ĝian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laŭ mezuro de homo, tio estas, de anĝelo.

Apokalipso 22:8-9

Kaj mi, Johano, estis la aŭdanto kaj la vidanto de ĉi tio. Kaj kiam mi aŭdis kaj vidis, mi falis, por adorkliniĝi antaŭ la piedoj de la anĝelo, kiu montris tion al mi. Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de ĉi tiu libro; adorkliniĝu al Dio.

Apokalipso 22:16

Mi, Jesuo, sendis mian anĝelon, por atesti al vi ĉi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net