26 – Registaro

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Registaro.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

2 Regoj 21:16

Ankaŭ da senkulpa sango Manase elverŝis tre multe, ĝis li plenigis Jerusalemon de unu rando ĝis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.

Psalmo 2:1-4

Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon? Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

Apokalipso 11:15-18

Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne. Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio, dirante: Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis. Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 419 pasaĵoj

Genezo 2:7

Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.

Genezo 9:6

Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo.

Genezo 10:32

Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laŭ siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disiĝis la popoloj sur la tero post la diluvo.

Genezo 11:1-9

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.

Genezo 12:2

Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.

Genezo 35:11

Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multiĝu; popolo kaj popolaro fariĝos el vi, kaj reĝoj eliros el via lumbo.

Genezo 41:40-44

Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi. Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando. Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis ĝin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran ĉenon sur lian kolon. Kaj li veturigis lin sur sia dua ĉaro; kaj oni kriis antaŭ li: Genuiĝu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando. Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta Egipta lando.

Eliro 7:10-13

Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento. Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel. Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

Eliro 11:4-8

Kaj Moseo diris: Tiel diris la Eternulo: En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo. Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj. Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis kaj neniam plu estos. Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj. Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

Eliro 12:29-30

Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj. Tiam Faraono leviĝis en la nokto, li kaj ĉiuj liaj servantoj kaj ĉiuj Egiptoj; kaj fariĝis granda kriado en Egiptujo; ĉar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.

Eliro 15:18

La Eternulo reĝos ĉiam kaj eterne.

Eliro 18:19-22

Aŭskultu mian voĉon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaŭ Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio. Instruu al ili la leĝojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari. Kaj vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn. Kaj ili juĝadu la popolon en ĉiu tempo; ĉiun grandan aferon ili venigu al vi, sed ĉiun malgrandan aferon juĝu ili; tiel fariĝos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.

Eliro 18:25-26

Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj. Kaj ili juĝadis la popolon en ĉiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj ĉiun aferon malgrandan juĝadis ili.

Eliro 19:6-7

Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj. Moseo venis, kaj alvokis la ĉefojn de la popolo, kaj prezentis al ili ĉiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.

Eliro 22:28

Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.

Levidoj 18:24-28

Ne malpuriĝu per ĉio ĉi tio; ĉar per ĉio ĉi tio malpuriĝis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaŭ vi. Kaj malpuriĝis la tero, kaj Mi postulas respondon pri ĝia malbonagado, kaj la tero elĵetas siajn loĝantojn. Sed vi observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenaĵoj, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi (ĉar ĉiujn tiujn abomenaĵojn faris la homoj de tiu tero, kiuj loĝis antaŭ vi, kaj la tero malpuriĝis); por ke la tero ne elĵetu ankaŭ vin, kiam vi malpurigos ĝin, kiel ĝi elĵetis la popolon, kiu estis antaŭ vi.

Levidoj 20:22-24

Kaj observu ĉiujn Miajn leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin, por ke ne elĵetu vin la lando, en kiun Mi kondukas vin, por tie loĝi. Kaj ne agu laŭ la leĝoj de la popolo, kiun Mi forpelas de antaŭ vi, ĉar ĉion ĉi tion ili faris kaj Mi ekabomenis ilin. Kaj Mi diris al vi: Vi heredos ilian landon, kaj Mi ĝin donos al vi, por ke vi posedu ĝin, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj.

Levidoj 26:46

Tio estas la leĝoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

Readmono 17:14-17

Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi, kaj diros: Mi starigos super mi reĝon, kiel ĉiuj popoloj ĉirkaŭ mi: tiam starigu super vi reĝon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi reĝon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato. Sed li ne multigu al si ĉevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi ĉevalojn; la Eternulo diris al vi: Ne iru plu returne laŭ tiu vojo. Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro multigu al si.

Readmono 17:18-20

Sed kiam li sidiĝos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron laŭ tio, kio troviĝas ĉe la pastroj Levidoj; kaj ĝi estu ĉe li, kaj li legadu en ĝi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo kaj ĉi tiujn leĝojn, por plenumi ilin; por ke ne altiĝu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.

Readmono 32:8

Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, Kiam Li disloĝigis la homidojn, Li starigis la limojn de la popoloj Laŭ la nombro de la idoj de Izrael;

Jugistoj 8:22-23

Kaj la Izraelidoj diris al Gideon: Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; ĉar vi savis nin el la manoj de Midjan. Sed Gideon diris al ili: Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin: la Eternulo regu vin.

Jugistoj 17:6

En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.

1 Samuel 8:1-3

Kiam Samuel maljuniĝis, li faris siajn filojn juĝistoj de Izrael. La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la nomo de lia dua filo estis Abija; ili juĝadis en Beer-Ŝeba. Sed liaj filoj ne iris laŭ lia vojo; ili serĉis profiton, ili prenadis subaĉeton kaj juĝadis maljuste.

1 Samuel 8:6-7

Ne plaĉis la afero al Samuel, kiam ili diris: Starigu al ni reĝon, por ke li juĝadu nin. Kaj Samuel ekpreĝis al la Eternulo. Kaj la Eternulo diris al Samuel: Obeu la voĉon de la popolo en ĉio, kion ili diros al vi; ĉar ne vin ili forpuŝis, sed Min ili forpuŝis de regado super ili.

1 Samuel 8:9-18

Nun obeu ilian voĉon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la reĝo, kiu reĝos super ili. Kaj Samuel raportis ĉiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis de li reĝon. Kaj li diris: Tiaj estos la rajtoj de la reĝo, kiu reĝos super vi: viajn filojn li prenos por siaj ĉaroj kaj por siaj ĉevaloj, kaj ili kurados antaŭ lia ĉaro; kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenaĵojn de lia ĉaro; kaj viajn filinojn li prenos kiel ŝmiraĵistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn. Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj. Kaj el viaj semitaĵoj kaj vinberĝardenoj li prenos dekonaĵon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj. Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj. El viaj ŝafoj li prenos dekonon, kaj vi fariĝos por li sklavoj. Tiam vi ekkrios pro via reĝo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne aŭskultos vin.

1 Samuel 8:19-20

Sed la popolo ne volis obei la voĉon de Samuel kaj diris: Ne, reĝo estu super ni; kaj ni ankaŭ estu kiel ĉiuj popoloj, kaj nia reĝo juĝadu nin kaj iradu antaŭ ni kaj kondukadu niajn militojn.

1 Samuel 9:17

Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li: Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo.

1 Samuel 10:1

Tiam Samuel prenis kruĉeton kun oleo kaj verŝis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris: Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel ĉefon super Sia heredaĵo.

1 Samuel 10:19

Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el ĉiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li: Reĝon starigu super ni. Stariĝu do nun antaŭ la Eternulo laŭ viaj triboj kaj familioj.

1 Samuel 10:24-25

Kaj Samuel diris al la tuta popolo: Ĉu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? ĉar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris: Vivu la reĝo! Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la reĝado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaŭ la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon ĉiun al lia domo.

1 Samuel 10:26-27

Kaj Saul ankaŭ iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektuŝis. Sed la sentaŭguloj diris: Kiamaniere helpos nin ĉi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li ŝajnigis, ke li ne aŭdas.

1 Samuel 11:6-7

Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li aŭdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero. Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en ĉiujn regionojn de Izrael, dirante: Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaŭ la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.

1 Samuel 11:12

Kaj la popolo diris al Samuel: Kiuj estas tiuj, kiuj diris: Ĉu Saul reĝos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu.

1 Samuel 11:15

Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal, kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.

1 Samuel 12:12-15

Sed kiam vi vidis, ke Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, venis kontraŭ vin, vi diris al mi: Ne, reĝo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via reĝo. Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi. Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio. Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj.

1 Samuel 12:19-20

Kaj la tuta popolo diris al Samuel: Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; ĉar al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon. Sed Samuel diris al la popolo: Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturniĝu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.

1 Samuel 12:25

Sed se vi agos malbone, tiam ambaŭ, kiel vi, tiel ankaŭ via reĝo, pereos.

1 Samuel 13:8-14

Kaj li atendis sep tagojn ĝis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disiĝi de li. Tiam Saul diris: Alportu al mi la bruloferon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon. Apenaŭ li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin. Sed Samuel diris: Kion vi faris? Saul respondis: Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filiŝtoj kolektiĝis en Miĥmaŝ; kaj mi diris: Nun la Filiŝtoj atakos min ĉi tie en Gilgal, kaj mi ankoraŭ ne preĝis antaŭ la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon. Tiam Samuel diris al Saul: Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian reĝadon super Izrael por eterne. Sed nun via reĝado ne longe daŭros: la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

1 Samuel 15:22-23

Sed Samuel diris: Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj. Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo.

1 Samuel 15:24-26

Tiam Saul diris al Samuel: Mi pekis, ĉar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis ĝian voĉon. Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo. Sed Samuel diris al Saul: Mi ne iros kun vi returne; ĉar vi malŝatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo super Izrael.

1 Samuel 16:13

Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.

1 Samuel 24:5-8

Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detranĉis la vestanguleton de Saul. Kaj li diris al siaj homoj: La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo. Kaj David repuŝis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili leviĝi kontraŭ Saulon. Kaj Saul leviĝis el la kaverno kaj iris sur la vojon. Post tio leviĝis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene: Mia sinjoro, ho reĝo! Saul ekrigardis malantaŭen, kaj tiam David klinis sian vizaĝon al la tero kaj adorkliniĝis.

1 Samuel 24:20-22

Kaj jen nun mi eksciis, ke vi fariĝos reĝo, kaj fortikiĝos en via mano la regno de Izrael. Ĵuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro. Kaj David ĵuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun siaj homoj iris en la rifuĝejon.

1 Samuel 26:9-12

Sed David diris al Abiŝaj: Ne pereigu lin; ĉar kiu povas senpune etendi sian manon kontraŭ la sanktoleiton de la Eternulo? Kaj David diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aŭ venos lia tago kaj li mortos, aŭ li iros en militon kaj pereos. La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru. Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekiĝis, sed ĉiuj dormis; ĉar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.

2 Samuel 1:14-16

Tiam David diris al li: Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo? Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris: Alproksimiĝu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis. Kaj David diris al li: Via sango estu sur via kapo; ĉar via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi diris: Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.

2 Samuel 2:4

Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel reĝon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead enterigis Saulon,

2 Samuel 7:12-17

Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi kuŝiĝos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon. Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne. Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj. Kaj Mia favorkoreco ne deturniĝos de li, kiel Mi deturnis ĝin de Saul, kiun Mi forigis antaŭ vi. Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaŭ vi; via trono estos fortikigita por eterne. Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj konforme al ĉi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

2 Samuel 8:15

Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj David faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo.

2 Samuel 23:3

La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaŭ Dio.

1 Regoj 1:23

Kaj oni raportis al la reĝo: Jen estas la profeto Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere.

1 Regoj 1:39-40

Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris: Vivu la reĝo Salomono! Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj.

1 Regoj 3:3-4

Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laŭ la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altaĵoj. Kaj la reĝo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, ĉar tie estis la ĉefa altaĵo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro.

1 Regoj 3:5-14

En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en sonĝo, kaj Dio diris: Petu, kion Mi donu al vi. Kaj Salomono diris: Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, ĉar li iradis antaŭ Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono. Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi reĝigis Vian servanton anstataŭ mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri. Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco. Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; ĉar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon? Kaj tio plaĉis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion. Kaj Dio diris al li: Ĉar vi petis ĉi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi, tial jen Mi faras konforme al via parolo: jen Mi donas al vi koron saĝan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaŭ vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi. Sed ankaŭ tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, riĉecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la reĝoj dum via tuta vivo. Kaj se vi irados laŭ Miaj vojoj, observante Miajn leĝojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.

1 Regoj 8:22-23

Kaj Salomono stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la ĉielo, kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro;

1 Regoj 10:23

Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj per saĝeco.

1 Regoj 11:1-8

La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn, el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo. Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron. En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David. Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj. Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David. Tiam Salomono konstruis altaĵon al Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaŭ Jerusalem, kaj al Moleĥ, abomenindaĵo de la Amonidoj. Kaj tiel li faris por ĉiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.

1 Regoj 11:9-11

Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn, kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis. Kaj la Eternulo diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio fariĝis ĉe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forŝiros de vi la regnon kaj donos ĝin al via servanto.

1 Regoj 12:12-14

Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago. Kaj la reĝo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis; kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

1 Regoj 12:31-32

Kaj li konstruis domojn de altaĵoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi. Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li loĝigis en Bet-El la pastrojn de la altaĵoj, kiujn li aranĝis.

1 Regoj 13:4-5

Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris: Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si. Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo.

1 Regoj 13:33-34

Post tiu okazintaĵo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altaĵoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li fariĝu pastro de altaĵoj. Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.

1 Regoj 14:9-10

kaj vi agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi ĵetis malantaŭ vian dorson: tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos ĉe Jerobeam ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpuraĵon, ĉion ĝis la fino.

1 Regoj 14:16

Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon.

1 Regoj 15:1-3

En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam, filo de Nebat, ekreĝis Abijam super Judujo. Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom. Li iradis en ĉiuj pekoj de sia patro, kiujn ĉi tiu faris antaŭ li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

1 Regoj 15:11-14

Kaj Asa agadis, kiel plaĉas al la Eternulo, kiel lia patro David. Kaj li elpelis la malĉastistojn el la lando, kaj forigis ĉiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj. Kaj eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon kaj forbruligis ĉe la torento Kidron. Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta ĉe la Eternulo dum lia tuta vivo.

1 Regoj 15:25-26

Nadab, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en la dua jaro de Asa, reĝo de Judujo; kaj li reĝis super Izrael du jarojn. Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.

1 Regoj 15:30

pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.

1 Regoj 15:33-34

En la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Baaŝa, filo de Aĥija, super la tuta Izrael en Tirca por la daŭro de dudek kvar jaroj. Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.

1 Regoj 16:4

Kiu mortos ĉe Baaŝa en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos ĉe li sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo.

1 Regoj 16:7

Per la profeto Jehu, filo de Ĥanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baaŝa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaŭ la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.

1 Regoj 16:12-13

Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baaŝa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baaŝa per la profeto Jehu, pro ĉiuj pekoj de Baaŝa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolaĵoj.

1 Regoj 16:18-19

Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la reĝa domo kaj ekbruligis ĉirkaŭ si per fajro la reĝan domon, kaj mortis, pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, irante laŭ la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.

1 Regoj 16:25-26

Kaj Omri faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li. Kaj li iris laŭ la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolaĵoj.

1 Regoj 16:30-33

Kaj Aĥab, filo de Omri, faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li. Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat: li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorkliniĝis al li. Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario. Kaj Aĥab faris sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.

1 Regoj 18:4

kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kaŝis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)

1 Regoj 18:17-19

Kaj kiam Aĥab ekvidis Elijan, Aĥab diris al li: Ĉu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon? Sed li respondis: Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn. Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaŭ la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Aŝtar, kiuj estas nutrataj ĉe la tablo de Izebel.

1 Regoj 19:1-2

Aĥab rakontis al Izebel ĉion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis ĉiujn profetojn per glavo. Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri: La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaŭ en ĉi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de ĉiu el ili.

1 Regoj 21:17-24

Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: Leviĝu, iru renkonte al Aĥab, reĝo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinberĝardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi ĝin; kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo: Vi mortigis, kaj vi ankoraŭ prenas en posedon! Kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaŭ vian sangon. Kaj Aĥab diris al Elija: Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris: Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael. Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baaŝa, filo de Aĥija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon. Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante: La hundoj formanĝos Izebelon apud la murego de Jizreel. Kiu mortos ĉe Aĥab en la urbo, tiun manĝos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun manĝos la birdoj de la ĉielo.

1 Regoj 21:25-29

(Estis neniu tia, kiel Aĥab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel. Li fariĝis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al ĉio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.) Kiam Aĥab aŭdis tiujn vortojn, li disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakaĵo kaj iradis malĝoje. Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: Ĉu vi vidas, kiel Aĥab humiliĝis antaŭ Mi? Pro tio, ke li humiliĝis antaŭ Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

1 Regoj 22:38-39

Kaj oni lavis la ĉaron ĉe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malĉastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris. La cetera historio de Aĥab, kaj ĉio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj ĉiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

1 Regoj 22:43-44

Li iradis tute laŭ la vojo de sia patro Asa; li ne deturniĝis de ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo. Nur la altaĵoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraŭ oferportadis kaj incensadis sur la altaĵoj. Kaj Jehoŝafat havis pacon kun la reĝo de Izrael.

1 Regoj 22:51-53

Aĥazja, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis super Izrael du jarojn. Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laŭ la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon. Kaj li servadis al Baal kaj adorkliniĝadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.

2 Regoj 1:16-17

Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaŭ ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataŭ li ekreĝis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo; ĉar li ne havis filon.

2 Regoj 3:1-3

Jehoram, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek- oka jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis dek du jarojn. Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro. Tamen li restis aliĝinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.

2 Regoj 8:16-18

En la kvina jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, post Jehoŝafat, reĝo de Judujo, ekreĝis Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo. Li havis la aĝon de tridek du jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem. Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.

2 Regoj 8:26-27

La aĝon de dudek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, reĝo de Izrael. Kaj li iradis laŭ la vojo de la domo de Aĥab, kaj faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar li estis boparenco de la domo de Aĥab.

2 Regoj 9:5-8

Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris: Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris: Al kiu el ni ĉiuj? Li respondis: Al vi, ho estro. Tiu leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael. Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Aĥab, por ke Mi venĝu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de ĉiuj servantoj de la Eternulo, verŝitajn de la mano de Izebel. Kaj pereos la tuta domo de Aĥab; kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.

2 Regoj 9:30-37

Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion aŭdis, ŝi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro. Kiam Jehu eniris en la pordegon, ŝi diris: Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro? Tiam li levis sian vizaĝon al la fenestro, kaj diris: Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aŭ tri korteganoj. Kaj li diris: Elĵetu ŝin! Kaj ili ŝin elĵetis. Kaj ŝia sango ŝprucis sur la muron kaj sur la ĉevalojn, kaj oni dispremis ŝin per la piedoj. Li eniris kaj manĝis kaj trinkis, kaj diris: Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu ŝin, ĉar ŝi estas reĝidino. Kaj oni iris, por enterigi ŝin, sed oni trovis nenion de ŝi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj. Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel; kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri: Tio estas Izebel.

2 Regoj 10:18-24

Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili: Aĥab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe; kunvoku do al mi ĉiujn profetojn de Baal, ĉiujn liajn servantojn, kaj ĉiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; ĉar mi volas fari grandan oferadon al Baal; ĉiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal. Kaj Jehu diris: Aranĝu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis. Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis ĉiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal pleniĝis de rando ĝis rando. Kaj li diris al la estro de la vestejo: Elportu vestojn por ĉiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili. Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Reĥab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal: Esploru kaj rigardu, ĉu ne estas ĉi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, ĉar ĉi tie devas esti sole nur servantoj de Baal. Ili eniris, por fari buĉoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris: Se ĉe iu el vi saviĝos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstataŭos la animon de tiu.

2 Regoj 10:27

Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el ĝi ekskrementejon ĝis la nuna tempo.

2 Regoj 10:31

Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laŭ la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Regoj 11:14

Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono, laŭ la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis: Konspiro, konspiro!

2 Regoj 12:2-3

Jehoaŝ agadis tiel, kiel plaĉas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada. Nur la altaĵojn oni ne senfunkciigis; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.

2 Regoj 13:1-2

En la dudek-tria jaro de Joaŝ, filo de Aĥazja, reĝo de Judujo, Jehoaĥaz, filo de Jehu, fariĝis reĝo super Izrael en Samario por la daŭro de dek sep jaroj. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.

2 Regoj 13:10-11

En la tridek-sepa jaro de Joaŝ, reĝo de Judujo, Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, por la daŭro de dek ses jaroj. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo; li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.

2 Regoj 14:1-4

En la dua jaro de Joaŝ, filo de Joaĥaz, reĝo de Izrael, Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, fariĝis reĝo. Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem. Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joaŝ. La altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.

2 Regoj 14:23-24

En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, ekreĝis Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, en Samario, kaj li reĝis kvardek unu jarojn. Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Regoj 15:1-5

En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, reĝo de Izrael, ekreĝis Azarja, filo de Amacja, reĝo de Judujo. Li havis la aĝon de dek ses jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem. Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja. Nur la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. La Eternulo frapis la reĝon, kaj li fariĝis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la reĝo, estis ĉefo de la domo kaj regis la popolon de la lando.

2 Regoj 15:8-9

En la tridek-oka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Zeĥarja, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis ses monatojn. Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Regoj 15:13-14

Ŝalum, filo de Jabeŝ, fariĝis reĝo en la tridek-naŭa jaro de Uzija, reĝo de Judujo. Kaj li reĝis unu monaton en Samario. Kaj iris Menaĥem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis Ŝalumon, filon de Jabeŝ, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.

2 Regoj 15:17-18

En la tridek-naŭa jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Menaĥem, filo de Gadi, fariĝis reĝo super Izrael, kaj li reĝis dek jarojn en Samario. Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Regoj 15:23-24

En la kvindeka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥja, filo de Menaĥem, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis du jarojn. Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Regoj 15:27-28

En la kvindek-dua jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥ, filo de Remalja, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis dudek jarojn. Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.

2 Regoj 15:32-35

En la dua jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, ekreĝis Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo. Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok. Li agadis bone antaŭ la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija. Sed la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. Li konstruis la supran pordegon ĉe la domo de la Eternulo.

2 Regoj 16:1-4

En la dek-sepa jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, ekreĝis Aĥaz, filo de Jotam, reĝo de Judujo. La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David. Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj eĉ sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj. Li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.

2 Regoj 17:1-2

En la dek-dua jaro de Aĥaz, reĝo de Judujo, Hoŝea, filo de Ela, fariĝis reĝo en Samario super Izrael, kaj li reĝis naŭ jarojn. Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, sed ne tiel, kiel la reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.

2 Regoj 18:1-6

En la tria jaro de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, ekreĝis Ĥizkija, filo de Aĥaz, reĝo de Judujo. Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zeĥarja. Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. Li forigis la altaĵojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; ĉar ĝis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al ĝi, kaj oni nomis ĝin Neĥuŝtan. La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter ĉiuj reĝoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaŭ li. Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo.

2 Regoj 18:14-16

Tiam Ĥizkija, reĝo de Judujo, sendis al la reĝo de Asirio en Laĥiŝon, por diri: Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la reĝo de Asirio metis sur Ĥizkijan, reĝon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da arĝento kaj tridek kikaroj da oro. Kaj Ĥizkija fordonis la tutan arĝenton, kiu troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo. En tiu tempo Ĥizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn Ĥizkija, reĝo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la reĝo de Asirio.

2 Regoj 20:13-17

Kaj Ĥizkija elaŭdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la arĝenton kaj la oron kaj la aromaĵojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj ĉion, kio troviĝis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Ĥizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedaĵo. Kaj venis la profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li: Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris: El lando malproksima ili venis, el Babel. Kaj li diris: Kion ili vidis en via domo? Kaj Ĥizkija respondis: Ĉion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj. Tiam Jesaja diris al Ĥizkija: Aŭskultu la diron de la Eternulo: Jen venos tagoj, kaj ĉio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj ĝis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.

2 Regoj 21:1-7

La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥefci-Ba. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj. Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn forigis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Aĥab, reĝo de Izrael, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi. Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem Mi estigos Mian nomon. Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo. Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li aŭguradis kaj sorĉadis, kaj starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin. Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,

2 Regoj 21:16

Ankaŭ da senkulpa sango Manase elverŝis tre multe, ĝis li plenigis Jerusalemon de unu rando ĝis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.

2 Regoj 21:19-22

La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Meŝulemet, filino de Ĥaruc, el Jotba. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase. Li iradis laŭ tute la sama vojo, laŭ kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorkliniĝadis antaŭ ili. Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laŭ la vojo de la Eternulo.

2 Regoj 22:1-2

La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat. Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis tute laŭ la vojo de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren, nek maldekstren.

2 Regoj 22:8-13

Kaj la ĉefpastro Ĥilkija diris al la skribisto Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan, kaj li ĝin legis. Kaj la skribisto Ŝafan venis al la reĝo kaj alportis al la reĝo respondon, kaj diris: Viaj servantoj elŝutis la monon, kiu troviĝis en la domo, kaj donis ĝin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo. Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante: Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis ĝin antaŭ la reĝo. Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la libro de la instruo, li disŝiris siajn vestojn. Kaj la reĝo ordonis al la pastro Ĥilkija, kaj al Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj al Aĥbor, filo de Miĥaja, kaj al la skribisto Ŝafan, kaj al Asaja, servanto de la reĝo, dirante: Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraŭ ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi ĉion, kio estas skribita por ni.

2 Regoj 23:12-14

Kaj la altarojn, kiuj estis sur la tegmento de la supra ĉambro de Aĥaz, kiujn faris la reĝoj de Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la domo de la Eternulo, la reĝo detruis, kaj li kuris de tie kaj ĵetis ilian cindron en la torenton Kidron. Ankaŭ la altaĵojn, kiuj estis antaŭ Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn aranĝis Salomono, reĝo de Izrael, por Aŝtar, abomenindaĵo de la Cidonanoj, kaj por Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindaĵo de la Amonidoj, la reĝo malpurigis. Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj.

2 Regoj 23:24-26

Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo. Ne estis antaŭ li reĝo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li. Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.

2 Regoj 23:31-32

La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.

2 Regoj 23:36-37

La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.

2 Regoj 24:8-9

La aĝon de dek ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Neĥuŝta, filino de Elnatan, el Jerusalem. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro.

2 Regoj 24:13-16

Kaj li elprenis el tie ĉiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo. Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando. Kaj li forkondukis Jehojaĥinon en Babelon; kaj la patrinon de la reĝo kaj la edzinojn de la reĝo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon. Kaj ĉiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forĝistojn, mil, ĉiujn bravajn militistojn, la reĝo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.

2 Regoj 24:18-20

La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim. Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel.

2 Regoj 25:6-7

Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li juĝon. La filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.

1 Kroniko 10:13-14

Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaŭ pro tio, ke li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi, sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la reĝadon al David, filo de Jiŝaj.

1 Kroniko 11:1-2

Kaj kunvenis ĉiuj Izraelidoj al David en Ĥebronon, kaj diris: Jen ni estas via osto kaj via karno. Ankaŭ hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kiam Saul estis ankoraŭ reĝo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.

1 Kroniko 28:4-5

Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu reĝo super Izrael por ĉiam; ĉar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li favoris min, farante min reĝo super la tuta Izrael. Kaj el ĉiuj miaj filoj-ĉar multe da filoj donis al mi la Eternulo- Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la reĝado de la Eternulo super Izrael.

1 Kroniko 28:6-8

Kaj Li diris al mi: Via filo Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; ĉar Mi elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro. Kaj Mi fortikigos lian regnon por ĉiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel ĝis nun. Kaj nun antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaŭ la oreloj de nia Dio: observu kaj atentu ĉiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu ĉi tiun bonan landon kaj heredigu ĝin al viaj infanoj post vi eterne.

1 Kroniko 29:26-28

David, filo de Jiŝaj, estis reĝo super la tuta Izrael. La tempo, dum kiu li reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn. Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de aĝo, riĉeco, kaj gloro; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Salomono.

2 Kroniko 1:1-4

Salomono, filo de David, fortikiĝis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte. Kaj Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj centestrojn, la juĝistojn, kaj ĉiujn estrojn en la tuta Izrael, la ĉefojn de la patrodomoj. Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altaĵo en Gibeon, ĉar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto. Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por ĝi; ĉar li aranĝis por ĝi tendon en Jerusalem.

2 Kroniko 6:12-14

Kaj li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn (ĉar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la larĝon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta ĝin meze de la antaŭkorto: li nun stariĝis sur ĝi, ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la ĉielo), kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro;

2 Kroniko 7:1-5

Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon. Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco. Kaj la reĝo kaj la tuta popolo faris oferojn antaŭ la Eternulo. La reĝo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio.

2 Kroniko 7:12-14

Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li: Mi aŭdis vian preĝon, kaj Mi elektis al Mi ĉi tiun lokon kiel domon de oferoj. Se Mi ŝlosos la ĉielon tiel, ke ne estos pluvo, aŭ se Mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron, aŭ se Mi sendos peston sur Mian popolon, sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.

2 Kroniko 12:13-14

La reĝo Reĥabeam fortikiĝis en Jerusalem, kaj li reĝis. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino. Li agis malbone, ĉar li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo.

2 Kroniko 13:17

Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.

2 Kroniko 13:20

Kaj Jerobeam ne plu refortiĝis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.

2 Kroniko 14:2-5

Asa agadis bone kaj juste antaŭ la Eternulo, sia Dio. Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn. Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn. Li forigis el ĉiuj urboj de Judujo la altaĵojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.

2 Kroniko 15:17

Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.

2 Kroniko 16:10

Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon, ĉar li indignis kontraŭ li pro tio; ankaŭ kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.

2 Kroniko 16:12

En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj; tre forta fariĝis lia malsano; sed eĉ en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj.

2 Kroniko 17:3-6

Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj, sed nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael. Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat, kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro. Lia koro altiĝis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.

2 Kroniko 18:18-22

Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris dekstre kaj maldekstre de Li. Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, reĝon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie. Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio? Kaj tiu respondis: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Kaj Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

2 Kroniko 18:23-27

Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi? Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi. Tiam la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ, kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco. Sed Miĥaja diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.

2 Kroniko 18:33-34

Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj vundis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita. Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago; kaj la reĝo de Izrael staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj ĝis la vespero, kaj li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno.

2 Kroniko 20:35-37

Poste Jehoŝafat, reĝo de Judujo, amikiĝis kun Aĥazja, reĝo de Izrael, kiu agadis malpie. Li kuniĝis kun li, por fari ŝipojn, irontajn en Tarŝiŝon. Kaj li konstruis ŝipojn en Ecjon-Geber. Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Mareŝa, eldiris profetaĵon pri Jehoŝafat jene: Pro tio, ke vi kuniĝis kun Aĥazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la ŝipoj rompiĝis kaj ne povis iri en Tarŝiŝon.

2 Kroniko 21:5-6

La aĝon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem. Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.

2 Kroniko 21:16-19

Kaj la Eternulo ekscitis kontraŭ Jehoram la spiriton de la Filiŝtoj, kaj de la Araboj, kiuj loĝis apude de la Etiopoj; kaj ili iris kontraŭ Judujon kaj penetris en ĝin, kaj forprenis la tutan havaĵon, kiu troviĝis en la reĝa domo, ankaŭ liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis ĉe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoaĥaz. Kaj post ĉio ĉi tio la Eternulo frapis liajn internaĵojn per nesanigebla malsano. Kaj tio daŭris de tago al tago; kaj kiam finiĝis du jaroj, liaj internaĵoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj.

2 Kroniko 22:2-4

La aĝon de kvardek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri. Li ankaŭ iradis laŭ la vojoj de la domo de Aĥab, ĉar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi. Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin.

2 Kroniko 22:9

Kaj li serĉis Aĥazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kaŝita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, ĉar oni diris: Li estas filo de Jehoŝafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Aĥazja restis neniu, kiu povus reĝi.

2 Kroniko 23:12-13

Kiam Atalja aŭdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la reĝon, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo. Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis: Konspiro, konspiro!

2 Kroniko 23:16-18

Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo. Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun ĝojo kaj kantoj, laŭ la preskribo de David.

2 Kroniko 24:1-2

La aĝon de sep jaroj havis Joaŝ, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- Ŝeba. Joaŝ agadis bone antaŭ la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.

2 Kroniko 24:20-22

La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis. Ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo sur la korto de la domo de la Eternulo. Kaj la reĝo Joaŝ ne memoris la favorkoraĵon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. Ĉi tiu, mortante, diris: La Eternulo vidu, kaj punu.

2 Kroniko 25:1-2

La aĝon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem. Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne el plena koro.

2 Kroniko 25:27

De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis.

2 Kroniko 26:3-5

La aĝon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem. Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja. Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zeĥarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.

2 Kroniko 26:16-21

Sed kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li malboniĝis. Li krimis kontraŭ la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado. Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuraĝuloj; kaj ili stariĝis kontraŭ la reĝo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, ĉar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaŭ Dio, la Eternulo. Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraŭ la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaŭ la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado. Kiam sin turnis al li la ĉefpastro Azarja kaj ĉiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaŭ li mem rapidis eliri, ĉar la Eternulo lin frapis. Kaj la reĝo Uzija restis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo de leprulo; ĉar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis ĉefo de la reĝa domo kaj regis la popolon de la lando.

2 Kroniko 27:1-2

La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok. Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis.

2 Kroniko 28:1-3

La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, kiel lia patro David. Li iradis laŭ la vojoj de la reĝoj de Izrael, kaj li eĉ faris fanditajn statuojn de Baaloj; li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj;

2 Kroniko 28:22-25

En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la Eternulo, li, la reĝo Aĥaz. Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris: La dioj de la reĝoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kaŭzis falon al li kaj al la tuta Izrael. Kaj Aĥaz kolektis ĉiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li ŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en ĉiuj anguloj de Jerusalem. Kaj en ĉiuj urboj de Judujo li faris altaĵojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.

2 Kroniko 29:1-3

Ĥizkija fariĝis reĝo, havante la aĝon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zeĥarja. Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. En la unua jaro de sia reĝado, en la unua monato, li malŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.

2 Kroniko 32:20-23

Sed la reĝo Ĥizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpreĝis pri tio kaj kriis al la ĉielo. Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo. Tiamaniere la Eternulo savis Ĥizkijan kaj la loĝantojn de Jerusalem el la mano de Sanĥerib, reĝo de Asirio, kaj el la manoj de ĉiuj; kaj Li gardis ilin ĉirkaŭe. Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al Ĥizkija, reĝo de Judujo. Kaj post tio li altiĝis en la okuloj de ĉiuj nacioj.

2 Kroniko 32:31

Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii ĉion, kion li havis en sia koro.

2 Kroniko 33:1-9

La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj. Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn detruis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi. Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem estos Mia nomo eterne. Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo. Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin. La skulptaĵon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne; kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi ĉion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, leĝojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo. Manase delogis la Judojn kaj la loĝantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.

2 Kroniko 33:10-13

La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne aŭskultis. Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la reĝo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon. En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiliĝis antaŭ la Dio de siaj patroj. Kiam li preĝis al Li kaj petegis Lin, Li aŭskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.

2 Kroniko 33:15-17

Li forigis la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaŭ ĉiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li elĵetis tion eksteren de la urbo. Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur ĝi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael. Tamen la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis sur la altaĵoj, sed nur al la Eternulo, sia Dio.

2 Kroniko 33:21-23

La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al ĉiuj idoloj, kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis. Li ne humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiel humiliĝis lia patro Manase, sed li, Amon, multe kulpiĝis.

2 Kroniko 34:1-4

La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren nek maldekstren. En la oka jaro de sia reĝado, estante ankoraŭ knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altaĵoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj. Kaj oni detruis antaŭ li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disĵetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.

2 Kroniko 34:15-21

Kaj Ĥilkija ekparolis kaj diris al la skribisto Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan. Kaj Ŝafan alportis la libron al la reĝo, kaj li ankaŭ raportis al la reĝo jene: Ĉion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras. Oni elŝutis la arĝenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis ĝin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj. Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante: Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis el ĝi antaŭ la reĝo. Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la instruo, li disŝiris siajn vestojn. Kaj la reĝo ordonis al Ĥilkija, Aĥikam, filo de Ŝafan, Abdon, filo de Miĥa, la skribisto Ŝafan, kaj Asaja, servanto de la reĝo, dirante: Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro.

2 Kroniko 34:24-27

Tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaŭ la reĝo de Judujo. Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko, kaj ĝi ne estingiĝos. Kaj koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis: Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ Dio, kiam vi aŭdis Liajn vortojn pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, kaj vi humiliĝis antaŭ Mi, disŝiris viajn vestojn, kaj ploris antaŭ Mi: tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.

2 Kroniko 34:31-33

Kaj la reĝo stariĝis sur sia loko, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj leĝojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj li aligis al tio ĉiujn, kiuj troviĝis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la loĝantoj de Jerusalem agadis laŭ la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj. Kaj Joŝija forigis ĉiujn abomenindaĵojn el ĉiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj ĉiujn, kiuj troviĝis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.

2 Kroniko 36:2

La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem.

2 Kroniko 36:5

La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio.

2 Kroniko 36:9

La aĝon de ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo.

2 Kroniko 36:10

Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem.

2 Kroniko 36:11-14

La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio. Li ne humiliĝis antaŭ Jeremia, kiu profetis laŭ la vortoj de la Eternulo. Li defalis ankaŭ de la reĝo Nebukadnecar, kiu ĵurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael. Ankaŭ ĉiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al ĉiuj abomenindaĵoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.

2 Kroniko 36:16-21

Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla. Kaj Li venigis sur ilin la reĝon de la Ĥaldeoj, kaj ĉi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon: ĉio estis transdonita en lian manon. Kaj ĉiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la reĝo kaj de liaj altranguloj, ĉion li transportis en Babelon. Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis. Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili fariĝis sklavoj por li kaj por liaj filoj, ĝis venis la regado de la Persoj; por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia: Ĝis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. Ĉar dum la tuta tempo de sia dezerteco ĝi havis sabaton, ĝis finiĝis sepdek jaroj.

2 Kroniko 36:22-23

En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.

Ezra 1:1-3

En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon: Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem.

Ezra 10:14

Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero.

Ester 3:1-4

Post tiuj okazintaĵoj la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj, kiuj estis ĉe li. Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere. La servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, diris al Mordeĥaj: Kial vi malobeas la ordonon de la reĝo? Ĉar ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, ĉu la vortoj de Mordeĥaj konservos sian forton; ĉar li diris al ili, ke li estas Judo.

Ester 3:12-15

Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en la unua monato, en ĝia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al ĉiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la reĝo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super ĉiu regiono, kaj al la princoj de ĉiu popolo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo; en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo. Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu ĉiujn Judojn, de junulo ĝis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havaĵon oni disrabu. Kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon kaj proklamota al ĉiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago. La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed la urbo Ŝuŝan estis konsternita.

Ester 5:1-3

En la tria tago Ester vestis sin reĝe, kaj stariĝis sur la interna korto de la reĝa domo, kontraŭ la domo de la reĝo. La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de la domo. Kiam la reĝo ekvidis la reĝinon Ester, starantan sur la korto, ŝi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la reĝo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektuŝis la pinton de la sceptro. Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi, ho reĝino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas eĉ duono de la regno, ĝi estos donita al vi.

Ijob 9:24

La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizaĝon de ĝiaj juĝistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?

Ijob 34:17

Ĉu povas regi malamanto de justeco? Ĉu vi povas akuzi la Plejjustulon?

Ijob 34:18

Ĉu oni povas diris al reĝo: Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj: Malpiulo?

Psalmo 2:1-4

Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon? Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

Psalmo 2:6-11

Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto. Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, Hodiaŭ Mi vin naskis. Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero. Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos. Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero! Servu al la Eternulo kun timo, Kaj ĝoju kun tremo.

Psalmo 9:17-20

La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion. Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne. Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo. Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.

Psalmo 10:16

La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.

Psalmo 11:5

La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

Psalmo 22:27-28

Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj. Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj.

Psalmo 24:10

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. Sela.

Psalmo 33:10-12

La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj. La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio. Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

Psalmo 47:2-8

Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero. Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn. Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela. Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado. Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu! Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton! Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.

Psalmo 95:3

Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

Psalmo 98:6

Per trumpetoj kaj per sono de korno Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.

Psalmo 102:15

Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.

Sentencoj 8:15-16

Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco. Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.

Sentencoj 14:34-35

Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn. Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.

Sentencoj 16:10-15

Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo. Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro. Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono. Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron. Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni. Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.

Sentencoj 19:10-12

Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj. Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon. Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.

Sentencoj 20:2

Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo.

Sentencoj 20:8

Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.

Sentencoj 21:1

Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas.

Sentencoj 24:21-22

Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu. Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?

Sentencoj 25:2-7

Honoro de Dio estas kaŝi aferon; Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon. La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla. Forigu de arĝento la almiksaĵon, Kaj la puriganto ricevos vazon. Forigu malvirtulon de la reĝo, Kaj lia trono fortikiĝos en justeco. Ne montru vin granda antaŭ la reĝo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu; Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.

Sentencoj 28:15-16

Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malriĉa popolo. Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.

Sentencoj 29:2-4

Kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas. Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron; Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon. Reĝo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto ĝin ruinigas.

Sentencoj 29:12-14

Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj. Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ. Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam.

Sentencoj 31:4-5

Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn. Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj.

Predikanto 8:2-4

Mi diras: La reĝan ordonon plenumu, pro la ĵuro farita antaŭ Dio. Ne rapidu foriri de antaŭ li, kaj ne estu persistema en malbona afero; ĉar ĉion, kion li volos, li povos fari. Ĉar la vorto de reĝo estas potenca; kaj kiu povas diri al li: Kion vi faras?

Predikanto 10:20

Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.

Jesaja 1:7-10

Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj. Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinberĝardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo sieĝata. Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora. Aŭskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!

Jesaja 1:13-14

Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno! Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili fariĝis por Mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin.

Jesaja 2:4

Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

Jesaja 8:12

Ne nomu konspiro ĉion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion ĝi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru.

Jesaja 9:6-7

Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Jesaja 13:19-20

Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belaĵo de la Ĥaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio; neniu iam tie sidos, kaj por eterne ĝi restos neloĝata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj paŝtistoj tie ne ripozos.

Jesaja 14:4-5

vi eldiros ĉi tiun mokokanton pri la reĝo de Babel, kaj diros: Kiel kvietiĝis la premanto, ĉesiĝis la tributo! La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,

Jesaja 24:5-6

Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon. Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.

Jesaja 32:1

Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe.

Jesaja 33:22

Ĉar la Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo; Li helpos nin.

Jesaja 44:28

kiu diras pri Ciro: Li estas Mia paŝtisto, kaj li plenumos ĉiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem: Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.

Jesaja 45:1

Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj.

Jesaja 60:12

Ĉar popolo aŭ regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.

Jeremia 1:10

Vidu, Mi starigas vin hodiaŭ super la popoloj kaj super la regnoj, por elŝiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.

Jeremia 5:11

Ĉar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo.

Jeremia 5:15

Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion ĝi parolas.

Jeremia 6:13

Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon.

Jeremia 10:10

Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Reĝo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

Jeremia 12:17

Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.

Jeremia 18:5-10

Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo: Ĉu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael. Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin elŝiros, disfrapos, kaj pereigos; sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri ĝi, tiam Mi ankaŭ pentas pri la malfeliĉo, kiun Mi intencis fari al ĝi. Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin fortikigos kaj enradikigos; sed se ĝi faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, ne aŭskultante Mian voĉon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al ĝi.

Jeremia 25:26-27

kaj al ĉiuj reĝoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraŭ la alia, kaj al ĉiuj regnoj de la mondo, kiuj troviĝas sur la tero; kaj la reĝo de Ŝeŝaĥ trinkos post ili. Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu, kaj ne leviĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendas sur vin.

Jeremia 25:32-36

Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego leviĝos de la randoj de la tero. Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili fariĝos sterko sur la supraĵo de la tero. Ploru, ho paŝtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la ŝafoj; ĉar venis por vi la tempo de buĉo; Mi disĵetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo. Kaj ne ekzistos forkuro por la paŝtistoj, nek forsaviĝo por la regantoj de la ŝafaro. Estos aŭdata kriado de la paŝtistoj kaj plorado de la regantoj de la ŝafaro, ĉar la Eternulo faros ekstermon en ilia ŝafaro.

Jeremia 29:7

Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi transloĝigis vin, kaj preĝu por ĝi al la Eternulo; ĉar ĉe ĝia bonstato vi ankaŭ havos bonstaton.

Jeremia 50:23

Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertiĝis Babel inter la nacioj!

Jeremia 51:6-7

Forkuru el interne de Babel, kaj savu ĉiu sian animon, ke vi ne pereu pro ĝiaj malbonagoj; ĉar tio estas tempo de venĝo por la Eternulo, Li donas al ĝi repagon. En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron: el ĝi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili freneziĝis.

Jeremia 51:53

Eĉ se Babel leviĝus al la ĉielo kaj se ĝi fortikigus alte sian forton, tamen al ĝi venus de Mi ruinigantoj, diras la Eternulo.

Jeremia 51:57-58

Mi ebriigos ĝiajn eminentulojn, saĝulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekiĝos, diras la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot. Tiele diras la Eternulo Cebaot: La larĝaj muregoj de Babel estos subfositaj, kaj ĝiaj altaj pordegoj estos forbruligitaj per fajro; kaj vana fariĝos la penado de la popoloj, kaj gentoj estos lacigintaj sin por fajro.

Daniel 2:21

Li ŝanĝas la tempojn kaj jarojn; Li faligas reĝojn kaj starigas reĝojn; Li donas saĝon al la saĝuloj kaj prudenton al la prudentuloj;

Daniel 2:36-45

Tio estas la sonĝo. Nun ni diros al la reĝo la signifon. Vi, ho reĝo, estas reĝo super reĝoj, al kiu Dio de la ĉielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron; kaj ĉie, kie ajn loĝas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo, kaj faris vin reganto super ili ĉiuj. Vi estas la ora kapo. Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraŭ tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero. La kvara regno estos malmola, kiel fero; ĉar kiel fero disbatas kaj frakasas ĉion, tiel ankaŭ ĝi, simile al ĉiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados. Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero-tio estos regno de miksita konsisto, kaj ĝi enhavos parte la malmolecon de fero, ĉar vi vidis feron miksitan kun potargilo. Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaŭ la regno estos parte fortika, parte rompebla. Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandiĝos inter si, kiel fero ne kunfandiĝas kun argilo. Sed en la tempo de tiuj reĝoj Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia reĝado ne transiros al alia popolo; ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn, sed ĝi mem staros eterne. Vi vidis, ke ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, arĝenton, kaj oron; la granda Dio montris al la reĝo, kio estos poste. Tia estas precize la sonĝo kaj ĝia ĝusta klarigo.

Daniel 2:46-49

Tiam la reĝo Nebukadnecar ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn. La reĝo ekparolis al Daniel, kaj diris: Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la reĝoj, malkaŝanta kaŝitaĵojn, kaj tial vi povis malkaŝi tiun kaŝitaĵon. Tiam la reĝo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj riĉajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj ĉefo super ĉiuj saĝuloj de Babel. Daniel petis la reĝon, kaj ĉi tiu starigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la lando Babela; kaj Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo.

Daniel 3:1-7

La reĝo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la larĝon de ses ulnoj; kaj li starigis ĝin en la valo Dura en la lando Babela. Kaj la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar. Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la reĝo Nebukadnecar starigis; kaj ili stariĝis antaŭ la statuo, kiun Nebukadnecar starigis. Kaj heroldo laŭte proklamis: Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj: kiam vi aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorkliniĝu al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar. Kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu tuj estos ĵetita en ardantan fornon. Tial, kiam ĉiuj popoloj ekaŭdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorkliniĝis al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.

Daniel 3:8-15

En tiu tempo tuj aliris kelkaj Ĥaldeoj kaj akuzis la Judojn. Ili ekparolis, kaj diris al la reĝo Nebukadnecar: Ho reĝo, vivu eterne! Vi, ho reĝo, ordonis, ke ĉiu homo, kiu aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorkliniĝu al la ora statuo; kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu estu ĵetita en ardantan fornon. Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis. Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la reĝo. Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili: Ĉu intence vi, ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun mi starigis? De nun, kiam vi ekaŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorkliniĝi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorkliniĝos, tiam vi tuj estos ĵetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?

Daniel 3:16-23

Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la reĝo: Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio. Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaŭ savi nin el via mano, ho reĝo. Kaj se Li eĉ tion ne faros, vi tamen sciu, ho reĝo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorkliniĝos. Tiam Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare. Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon, kaj ĵeti ilin en la ardantan fornon. Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni ĵetis ilin en la ardantan fornon. Kaj ĉar la ordono de la reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro. Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.

Daniel 3:24-27

Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo. Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj. Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro. Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili.

Daniel 3:28-30

Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio. Nun mi donas ordonon: Se iu el ia popolo, gento, aŭ lingvo eldiros blasfemon kontraŭ Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; ĉar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere. Kaj la reĝo denove tre altigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.

Daniel 4:1-3

La reĝo Nebukadnecar al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero: Kresku via bonstato! Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta. Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia reĝado estas eterna, kaj Lia regado estas en ĉiuj generacioj.

Daniel 4:17

Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super ĝi la plej humilan el la homoj.

Daniel 4:25

Vi estos elpuŝita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la ĉielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.

Daniel 4:27

Tial, ho reĝo, volu favore akcepti mian konsilon: liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj; per tio via bonstato fariĝos longedaŭra.

Daniel 4:28-33

Ĉio ĉi tio efektiviĝis sur la reĝo Nebukadnecar. Post paso de dek du monatoj, promenante tra la reĝa palaco en Babel, la reĝo ekparolis, kaj diris: Ĉu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la reĝo mi aranĝis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto? Kiam ĉi tiu parolo estis ankoraŭ en la buŝo de la reĝo, eksonis voĉo el la ĉielo: Al vi, ho reĝo Nebukadnecar, estas dirate: La regno estas prenata for de vi; kaj vi estas elpuŝata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas. Tuj plenumiĝis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpuŝita el meze de la homoj, li komencis manĝis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la ĉielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj fariĝis kiel ĉe birdo.

Daniel 4:34-37

Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la ĉielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi laŭdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno daŭras en ĉiuj generacioj. Ĉiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laŭ Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la ĉielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontraŭstari al Lia mano, aŭ demandi Lin: Kion Vi faras? En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian reĝan honoron, mian majeston, kaj mian antaŭan aspekton; tiam elserĉis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto fariĝis ankoraŭ pli granda. Nun mi, Nebukadnecar, laŭdas, altigas, kaj gloras la Reĝon de la ĉielo, kies ĉiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas ĝustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.

Daniel 5:11

En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj saĝon, similan al la saĝo de la dioj; kaj la reĝo Nebukadnecar, via patro, la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj;

Daniel 5:18-21

Ho reĝo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron. Pro la potenco, kiun Li donis al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis. Sed kiam lia koro fieriĝis kaj lia spirito malhumiliĝis, li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro; kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.

Daniel 5:22-31

Vi, lia filo, ho Belŝacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis ĉion tion; sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris. Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita ĉi tiu surskribo. Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita: MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN. Jen estas la signifo de la vortoj: MENE: Dio kalkulis la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon; TEKEL: vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza; PERES: via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj. Tiam laŭ ordono de Belŝacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran ĉenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno. En tiu sama nokto Belŝacar, reĝo de la Ĥaldeoj, estis mortigita. Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la aĝon de sesdek du jaroj.

Daniel 6:1-9

Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon; kaj super ili tri ĉefajn estrojn, inter kiuj estis ankaŭ Daniel, por ke la satrapoj donadu al ili kalkulraportojn, kaj por ke la reĝo ne havu malprofiton. Sed Daniel superis la aliajn ĉefajn estrojn kaj satrapojn, ĉar li havis eksterordinaran saĝon; kaj la reĝo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno. Tiam la ĉefaj estroj kaj la satrapoj komencis serĉi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; ĉar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li. Tiam tiuj homoj diris: Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraŭ li en la leĝoj de lia Dio. Kaj tiuj ĉefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel: Ho reĝo Dario, vivu eterne! Ĉiuj ĉefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi reĝan dekreton kaj severe ordoni, ke ĉiun, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj. Tial konfirmu, ho reĝo, ĉi tiun decidon, kaj subskribu la ordonon, por ke ĝi ne estu malobeata, kiel leĝo de Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi. La reĝo Dario subskribis la dekreton.

Daniel 6:10-15

Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaŭ la fenestroj de sia ĉambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antaŭe. Tiam tiuj homoj ĉirkaŭis Danielon, kaj trovis lin preĝanta kaj petanta favorkorecon antaŭ sia Dio. Kaj ili iris, kaj diris al la reĝo koncerne la reĝan dekreton: Ĉu vi ne ordonis per dekreto, ke ĉiun homon, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj? La reĝo respondis kaj diris: Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla leĝo de Medujo kaj Persujo. Tiam ili respondis kaj diris al la reĝo: Jen Daniel, kiu estas el la transloĝigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho reĝo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn ĉiutage li preĝas siajn preĝojn. Aŭdinte tion, la reĝo forte afliktiĝis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis ĝis la subiro de la suno, por liberigi lin. Sed tiuj homoj ĉirkaŭis la reĝon, kaj diris al li: Sciu, ho reĝo, ke laŭ la leĝoj de Medujo kaj Persujo ĉiu malpermeso aŭ ordono, konfirmita de la reĝo, devas resti neŝanĝebla.

Daniel 6:16-18

Tiam la reĝo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj ĵetis lin en kavon de leonoj. Sed la reĝo diris al Daniel: Via Dio, al kiu vi senĉese servas, savu vin! Kaj oni alportis ŝtonon kaj metis ĝin sur la aperturon de la kavo; kaj la reĝo sigelis ĝin per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne fariĝu ia ŝanĝo koncerne Danielon. Poste la reĝo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne povis.

Daniel 6:19-23

Matene la reĝo leviĝis ĉe la tagiĝo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj. Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malĝoja voĉo Danielon; kaj ekparolinte, la reĝo diris al Daniel: Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! ĉu via Dio, al kiu vi senĉese servas, povis savi vin de la leonoj? Tiam Daniel respondis al la reĝo: Ho reĝo, vivu eterne! Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita pura antaŭ Li; kaj ankaŭ antaŭ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon. Tiam la reĝo tre ekĝojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montriĝis sur li; ĉar li kredis al sia Dio.

Daniel 6:24-28

Kaj la reĝo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj ĵeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaŭ iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraŭ antaŭ ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis ĉiujn iliajn ostojn. Post tio la reĝo Dario skribis al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero: Kresku via bonfarto! Mi donas ordonon, ke en ĉiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; ĉar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina. Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la ĉielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraŭ leonoj. Kaj Daniel havis sukceson dum la reĝado de Dario, kaj dum la reĝado de Ciro, la Perso.

Daniel 7:14

Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj lia regno ne detruiĝos.

Daniel 7:17-18

Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formiĝos sur la tero. Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.

Daniel 7:19-20

Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al ĉiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, manĝegis kaj frakasis kaj la restaĵon dispremis per la piedoj; kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur ĝia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaŭ kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj buŝon parolantan malhumile, kaj kiu laŭ sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.

Daniel 7:23-24

Kaj li diris: La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al ĉiuj regnoj, kaj ĝi manĝegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos ĝin. La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek reĝoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antaŭaj, kaj faligos tri reĝojn.

Daniel 7:25-26

Li blasfemos kontraŭ la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn kaj leĝojn. Ili estos transdonitaj en lian manon ĝis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo. Poste aperos juĝo, kaj ĝi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermiĝo.

Daniel 7:27

Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta ĉielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj ĉiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.

Daniel 11:27

Ambaŭ reĝoj havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj ĉe la sama tablo ili parolos malveraĵon; sed ili ne sukcesos, ĉar la fino estas ankoraŭ prokrastita ĝis certa tempo.

Daniel 12:1

En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro.

Hosea 8:4

Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.

Hosea 13:9-11

Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en Mi. Kie estas via reĝo? li savu vin en ĉiuj viaj urboj. Kie estas viaj juĝistoj, pri kiuj vi diris: Donu al mi reĝon kaj estrojn? Mi donis al vi reĝon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.

Jona 3:5-8

La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili. Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro. Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de liaj altranguloj jenon: La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon; kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortaĵoj de siaj manoj:

Miha 3:1-3

Mi diris: Aŭskultu, ho ĉefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron; tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi deŝiras de ili ilian haŭton kaj la karnon de iliaj ostoj. Kaj kiam ili manĝas la karnon de mia popolo, deŝiras de ili ilian haŭton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaŭ por poto kaj la karnon kvazaŭ por kaldrono:

Miha 3:9-10

Aŭskultu ĉi tion, ho ĉefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan, kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustaĵoj.

Miha 4:3

Kaj Li juĝos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

Miha 5:2

Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

Zeharja 14:9

Kaj la Eternulo estos Reĝo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola.

Zeharja 14:16-19

Ĉiuj restintoj el ĉiuj nacioj, kiuj venis kontraŭ Jerusalemon, venados ĉiujare, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de laŭboj. Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si. Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de laŭboj. Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de ĉiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de laŭboj.

Mateo 2:1-6

Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li. Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li. Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi. Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene: Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; Ĉar el vi venos reganto, Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.

Mateo 2:13-15

Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi. Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon, kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon.

Mateo 2:16

Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj.

Mateo 4:8-10

Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi. Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.

Mateo 6:24

Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Mateo 7:12

Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.

Mateo 10:17-20

Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos; kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj. Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos; ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos. Ĉar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi.

Mateo 10:23

Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; ĉar vere mi diras al vi: Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaŭ ol venos la Filo de homo.

Mateo 14:1-2

En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo, kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.

Mateo 14:3-11

Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo. Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin. Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto. Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo. Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos. Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin; kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo. Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino.

Mateo 17:24-27

Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris: Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn? Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj? Kaj kiam li diris: De la fremduloj; Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj. Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.

Mateo 22:17-21

Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj? Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.

Mateo 23:34

Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;

Mateo 24:6-9

Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. Sed ĉio tio estas komenco de suferoj. Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo.

Mateo 26:59-60

Kaj la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis malveran ateston kontraŭ Jesuo, por ke ili povu lin mortigi; kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:

Mateo 26:67-68

Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj, dirante: Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?

Mateo 27:11-14

Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras. Kaj kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis nenion. Tiam Pilato diris al li: Ĉu vi ne aŭdas, kiom da aferoj oni atestas kontraŭ vi? Kaj li ne respondis al li eĉ unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.

Mateo 27:27-31

Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton. Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon. Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj! Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon. Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.

Mateo 27:37

Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ.

Mateo 27:42

Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.

Mateo 28:18

Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero.

Marko 1:14-15

Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

Marko 6:14-16

Kaj la reĝo Herodo aŭdis pri tio, ĉar lia nomo jam konatiĝis; kaj li diris: Johano, la Baptisto, leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li. Sed aliaj diris: Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris: Tiu estas profeto, kvazaŭ unu el la profetoj. Sed, tion aŭdinte, Herodo diris: Johano, kiun mi senkapigis, leviĝis.

Marko 6:17-28

Ĉar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, ĉar li estis edziĝinta kun ŝi. Ĉar Johano diris al Herodo: Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato. Kaj Herodias klopodis kontraŭ li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis; ĉar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj aŭskultante lin, li embarasiĝis, kaj aŭskultis lin volonte. Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo, eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino: Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi. Kaj li ĵuris al ŝi: Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia regno. Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino: Kion mi petu? Kaj tiu diris: La kapon de Johano, la Baptisto. Kaj ŝi tuj eniris rapide al la reĝo, kaj petis, dirante: Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al ŝi. Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo, kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino.

Marko 12:14-17

Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu. Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De Cezaro. Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li.

Marko 13:7-8

Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.

Marko 13:9-11

Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili. Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj. Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.

Marko 14:53-56

Kaj oni forkondukis Jesuon al la ĉefpastro; kaj kunvenis ĉe li ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj. Kaj Petro malproksime sekvis lin ĝis interne de la korto de la ĉefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro. Sed la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis ateston kontraŭ Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis. Ĉar multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj iliaj atestoj ne akordiĝis.

Marko 14:63-65

Kaj la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn? Vi aŭdis la blasfemon: kion vi opinias? Kaj ili ĉiuj juĝis lin kondamninda al morto. Kaj iuj komencis kraĉi sur lin, kaj ĉirkaŭkovri lian vizaĝon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li: Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

Marko 15:1-5

Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato. Kaj Pilato demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras. Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis. Kaj Pilato denove lin demandis: Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas. Sed Jesuo ankoraŭ nenion respondis, tiel ke Pilato miris.

Marko 15:9

Kaj Pilato respondis al ili, dirante: Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?

Marko 15:12-13

Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili: Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj? Kaj ili denove ekkriis: Krucumu lin.

Marko 15:15-20

Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita. Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton. Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li; kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj! Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li. Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.

Marko 15:26

Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ.

Marko 15:32

La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

Luko 1:32-33

Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.

Luko 2:1-3

Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita. Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo.

Luko 3:1-2

En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene, dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zeĥarja, en la dezerto.

Luko 3:19-20

Sed Herodo, la tetrarĥo, riproĉite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri ĉiuj malbonaĵoj, kiujn Herodo faris, aldonis al ĉio ankaŭ ĉi tion, ke li enŝlosis Johanon en malliberejo.

Luko 9:7-9

Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj; kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiajn aferojn? Kaj li deziris vidi lin.

Luko 11:49-50

Tial ankaŭ diris la saĝo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos; por ke la sango de ĉiuj profetoj, kiu estis elverŝita de post la komenco de la mondo, estu postulita el ĉi tiu generacio,

Luko 12:58

Ĉar dum vi iradas kun via kontraŭulo al la reganto, survoje klopodu liberiĝi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin ĵetu en malliberejon.

Luko 16:13

Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Luko 19:26-27

Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas. Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.

Luko 20:22-25

Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne? Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili: Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro. Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.

Luko 21:12

Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo.

Luko 22:30

por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.

Luko 22:63-67

Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis? Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li. Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris: Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos;

Luko 23:2-4

Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo. Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras. Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro.

Luko 23:36-38

Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron, kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin. Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.

Joano 1:17

Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.

Joano 1:49

Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!

Joano 3:1-3

Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.

Joano 5:16

Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.

Joano 6:15

Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto.

Joano 12:12-13

En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!

Joano 18:33-39

Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Jesuo respondis: Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ ĉu aliaj diris ĝin al vi pri mi? Pilato respondis: Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris? Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie. Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon. Sed estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko: ĉu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?

Joano 19:3

kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.

Joano 19:8-12

Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis; kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis. Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin? Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon. Ĉe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas esti reĝo, parolas kontraŭ Cezaro.

Joano 19:14-15

Estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via Reĝo! Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro.

Joano 19:19-22

Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ. Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke. Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Reĝo de la Judoj. Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis.

Agoj 4:18-21

Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo. Sed Petro kaj Johano responde diris al ili: Ĉu estas juste antaŭ Dio aŭskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu; ĉar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis. Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; ĉar ĉiuj gloris Dion pro la faritaĵo.

Agoj 4:23-29

Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion, kion la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj diris al ili. Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris: Ho Plejpotenculo, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon? Leviĝis la reĝoj de la tero, Kaj la regantoj kolektiĝis kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito; ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael, por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis. Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo,

Agoj 5:17-18

Sed stariĝis la ĉefpastro, kaj ĉiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili pleniĝis de ĵaluzo, kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.

Agoj 5:19-29

Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris: Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo. Kaj tion aŭdinte, ili eniris ĉe la tagiĝo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la ĉefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi. Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis, dirante: Ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaŭ la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun. Kiam do la kapitano de la templo kaj la ĉefpastroj aŭdis ĉi tiujn vortojn, ili embarasiĝis pri ili, kio fariĝos el tiu afero. Tiam iu venis, kaj sciigis al ili: Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon. Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; ĉar ili timis la popolon, por ke ili ne estu priĵetitaj per ŝtonoj. Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaŭ la sinedrio. Kaj la ĉefpastro ilin demandis, dirante: Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en ĉi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo. Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol homojn.

Agoj 5:41

Sed ili foriris de antaŭ la sinedrio, ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.

Agoj 12:1-5

Kaj ĉirkaŭ tiu tempo la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj. Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano. Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo. Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio.

Agoj 12:6-17

Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon. Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min. Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li. Kaj Petro, rekonsciiĝinte, diris: Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda. Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj preĝantaj. Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti, kaj rekonante la voĉon de Petro, ŝi pro ĝojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaŭ la pordego. Kaj oni diris al ŝi: Vi frenezas. Sed ŝi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Ĝi estas lia anĝelo. Sed Petro daŭrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis. Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris: Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko.

Agoj 12:18-19

Kaj kiam tagiĝis, fariĝis inter la soldatoj ne malgranda ekscitiĝo, kio fariĝis kun Petro. Kaj Herodo, serĉinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojaĝis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.

Agoj 12:20-23

Kaj li estis tre kolera kontraŭ la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la reĝa ĉambelano, petis pacon, ĉar ilia lando estis nutrata de la lando de la reĝo. Kaj en difinita tago Herodo, vestita en reĝaj vestoj, sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili. Kaj la popolo kriis: Ĝi estas voĉo de dio, kaj ne de homo. Kaj anĝelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj manĝate de vermoj, li senspiriĝis.

Agoj 16:22-24

Kaj la popolo amase sin kolektis kontraŭ ili; kaj la urbestroj, forŝirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin. Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili ĵetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin; kaj li, ricevinte tiun ordonon, ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon.

Agoj 16:25-30

Sed ĉirkaŭ la noktomezo Paŭlo kaj Silas preĝis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj aŭskultis ilin; kaj subite fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis; kaj tuj ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj ĉies katenoj falis. Kaj la malliberejestro, vekiĝinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris. Sed Paŭlo vokis per laŭta voĉo, dirante: Nenian malbonon faru al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie. Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, kliniĝis antaŭ Paŭlo kaj Silas, kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris: Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?

Agoj 16:35-40

Sed kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri: Forliberigu tiujn homojn. Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Paŭlo: La urbestroj ĵus sendis, por ke vi forliberiĝu; tial nun elvenu kaj foriru pace. Sed Paŭlo diris al ili: Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin ĵetis en malliberejon; kaj ĉu ili nun elĵetas nin kaŝe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin. Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj ĉi tiuj timis, aŭdante, ke ili estas Romanoj; kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo. Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.

Agoj 17:6-8

Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaŭ la urbestrojn, kriante: Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaŭ ĉi tie; ilin Jason akceptis; kaj ili ĉiuj agas kontraŭ la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia reĝo, Jesuo. Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion aŭdis.

Agoj 17:26

kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj;

Agoj 22:24-30

la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurĝado, por ke li sciiĝu, kial oni tiel forte kriis kontraŭ li. Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Paŭlo diris al la apudstaranta centestro: Ĉu estas laŭleĝe por vi skurĝi Romanon ne kondamnitan? Kaj kiam la centestro tion aŭdis, li iris al la ĉefkapitano kaj raportis, dirante: Kion vi celas fari? ĉar ĉi tiu viro estas Romano. Kaj la ĉefkapitano venis, kaj diris al li: Diru al mi, ĉu vi estas Romano? Kaj li diris: Jes. Kaj la ĉefkapitano respondis: Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Paŭlo respondis: Sed mi naskiĝis tia. Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la ĉefkapitano ankaŭ timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis. Sed en la sekvanta tago, ĉar li volis certiĝi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Paŭlon malsupren, kaj starigis lin antaŭ ili.

Agoj 23:1-5

Kaj Paŭlo, fikse rigardante la sinedrion, diris: Fratoj, mi vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago. Kaj la ĉefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian buŝon. Tiam diris Paŭlo al li: Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; ĉu vi sidas, por juĝi min laŭ la leĝo, kaj kontraŭ la leĝo ordonas, ke oni min frapu? Kaj la apudstarantoj diris: Ĉu vi insultas la ĉefpastron de Dio? Kaj Paŭlo diris: Mi ne sciis, fratoj, ke li estas ĉefpastro; ĉar estas skribite: Estron de via popolo ne insultu.

Agoj 23:6-10

Sed kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio: Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata. Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la ĉeestantaro dividiĝis. Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ. Kaj fariĝis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj stariĝis, kaj forte insistis, dirante: Ni trovas nenian malbonon en ĉi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aŭ anĝelo? Kaj kiam fariĝis granda malpaco, la ĉefkapitano, timante, ke Paŭlo estos disŝirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikaĵon.

Agoj 25:6-12

Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aŭ dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidiĝis sur la tribunala seĝo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Paŭlon. Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris ĉirkaŭe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi; tiam Paŭlo responde pledis: Nek kontraŭ la leĝo de la Judoj, nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis. Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, respondis al Paŭlo, dirante: Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj? Sed Paŭlo diris: Mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti juĝata; kontraŭ la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaŭ vi tre bone scias. Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro. Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis: Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.

Agoj 25:20-21

Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon. Sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro.

Agoj 26:25-32

Sed Paŭlo diris: Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkaŝe parolas vortojn de vero kaj prudento. Ĉar tiujn aferojn tre bone scias la reĝo, al kiu mi parolas maltime; ĉar mi konvinkiĝis, ke nenio el ĉi tio estas kaŝita for de li, ĉar ĉi tio ne estas farita en angulo. Reĝo Agripo, ĉu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas. Kaj Agripo diris al Paŭlo: En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano. Kaj Paŭlo diris: Mi volus preĝi al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, ne nur vi, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj aŭskultas min hodiaŭ, fariĝu tiaj, kia mi estas, krom ĉi tiuj katenoj. Kaj stariĝis la reĝo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj; kaj apartiĝinte, ili parolis inter si, dirante: Tiu viro faris nenion meritantan morton aŭ katenojn. Kaj Agripo diris al Festo: Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.

Agoj 27:23-24

Ĉar en tiu nokto staris apud mi anĝelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas, dirante: Paŭlo, ne timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi ĉiujn, kiuj marveturas kun vi.

Agoj 28:16-19

Kaj kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis. Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili: Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo nek kontraŭ la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj, kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, ĉar en mi estis nenio meritanta morton. Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaŭ mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion.

Romanoj 13:1-7

Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon. Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon; ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon. Sekve estas necese submetiĝi, ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco. Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem. Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.

1 Korintanoj 2:6-8

Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

1 Korintanoj 6:12

Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.

1 Korintanoj 10:23

Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas.

1 Korintanoj 15:24-25

Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn.

Galatoj 3:28-29

Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.

Galatoj 4:30-31

Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino. Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.

Galatoj 5:1

Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

Galatoj 5:14

Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Galatoj 5:22-23

Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.

Efesanoj 1:21-22

multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta; kaj ĉion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super ĉio por la eklezio,

Efesanoj 2:12

ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.

Efesanoj 2:19

Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,

Efesanoj 6:12

Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.

Filipianoj 2:9-11

Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo, por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

Filipianoj 3:20

Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,

Koloseanoj 1:16

ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li;

Koloseanoj 2:8

Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo;

1 Timoteo 1:8-10

Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas, sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino;

1 Timoteo 1:17

Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

1 Timoteo 2:1-2

Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj; por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.

1 Timoteo 6:15

kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj,

2 Timoteo 2:12

se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos;

Tito 3:1-2

Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro, ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj, montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj.

Hebreoj 1:8

sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Hebreoj 8:1-2

Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo, servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro.

Hebreoj 11:36-38

kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo; ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero.

Hebreoj 13:17

Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.

1 Petro 2:9

Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

1 Petro 2:11-18

Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraŭ la animo; kondutante dece ĉe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado. Submetu vin al ĉiu homa institucio pro la Sinjoro; ĉu al la reĝo, la superreganto; ĉu al regantoj, kiel liaj senditoj por venĝo al malbonaguloj kaj por laŭdo al bonaguloj. Ĉar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsaĝaj; kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio. Ĉiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La reĝon honoru. Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun ĉia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaŭ al la malbonhumoraj.

2 Petro 2:6-8

kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; kaj savis justan Loton, ĉagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj (ĉar tiu justulo, loĝante inter ili, en vidado kaj aŭdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):

2 Petro 2:10-11

sed precipe tiujn, kiuj iras laŭ la karno en volupto de malpuraĵo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti aŭtoritatojn; sed kontraŭe, anĝeloj, superante laŭ forto kaj potenco, ne faras insultan akuzon kontraŭ ili antaŭ la Sinjoro.

1 Johano 3:4

Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco.

Judas 1:8

Tamen tiel same ankaŭ ĉi tiuj en siaj sonĝadoj malpurigas la karnon, malestimas aŭtoritaton, kaj insultas honorojn.

Apokalipso 1:4-6

Johano al la sep eklezioj en Azio: Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaŭ Lia trono; kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la reĝoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango, kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.

Apokalipso 3:21

Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono.

Apokalipso 4:2-6

Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono stariĝis en la ĉielo, kaj sur la trono unu sidanta; kaj la Sidanto estis en aspekto simila al ŝtono jaspisa kaj sardia; kaj jen ĉielarko ĉirkaŭ la trono, aspekte simila al smeraldo. Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn. Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio; kaj antaŭ la trono kvazaŭ vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde ĉirkaŭ la trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe.

Apokalipso 4:9-10

Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante:

Apokalipso 5:10-13

kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero. Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.

Apokalipso 7:9-11

Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido. Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio,

Apokalipso 7:15

Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.

Apokalipso 11:15-18

Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne. Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio, dirante: Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis. Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.

Apokalipso 13:1-2

kaj ĝi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo. Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj ĝiaj piedoj estis kiel de urso, kaj ĝia buŝo kiel buŝo de leono; kaj la drako donis al ĝi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan aŭtoritaton.

Apokalipso 14:8

Kaj alia anĝelo, dua, sekvis, dirante: Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis ĉiujn naciojn el la vino de la kolero de ŝia malĉastaĵo.

Apokalipso 16:19-20

Kaj la granda urbo disiĝis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaŭ Dio, por doni al ĝi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero. Kaj ĉiu insulo forflugis, kaj la montoj ne troviĝis.

Apokalipso 17:1-2

Kaj unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la juĝon de la granda malĉastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; kun kiu la reĝoj de la tero malĉastis, kaj la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de ŝia malĉasteco.

Apokalipso 17:9-13

Ĉi tie estas la signifo, kiu havas saĝecon: la sep kapoj estas sep montoj, sur kiuj sidas la virino; kaj ili estas sep reĝoj; la kvin jam falis, la unu estas, la alia ankoraŭ ne venis; kaj kiam li venos, li devos resti kelkan tempon. Kaj la besto, kiu ekzistis kaj ne ekzistas, estas ankaŭ oka, kaj estas el la sep; kaj ĝi iras en pereon. Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, estas dek reĝoj, kiuj ankoraŭ ne ricevis regnon; sed ili ricevas aŭtoritaton kiel reĝoj, kun la besto, por unu horo. Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj aŭtoritaton al la besto.

Apokalipso 17:14-18

Tiuj militos kontraŭ la Ŝafido, kaj la Ŝafido venkos ilin, ĉar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Reĝo de reĝoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj. Kaj li diris al mi: La akvoj, kiujn vi vidis, kie sidas la malĉastistino, estas popoloj kaj homamasoj kaj nacioj kaj lingvoj. Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, kaj la besto, malamos la malĉastistinon, kaj faros ŝin izolita kaj nuda, kaj manĝos ŝian karnon, kaj forbruligos ŝin per fajro. Ĉar Dio enmetis en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj doni sian regnon al la besto, ĝis la vortoj de Dio plenumiĝos. Kaj la virino, kiun vi vidis, estas la granda urbo, kiu havas reĝecon super la reĝoj de la tero.

Apokalipso 18:2-3

Kaj li forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia malpura spirito, kaj malliberejo de ĉia malpura kaj malaminda birdo. Ĉar per la vino de la kolero de ŝia malĉasteco falis ĉiuj nacioj; kaj la reĝoj de la tero malĉastis kun ŝi, kaj la komercistoj de la tero riĉiĝis per la potenco de ŝia lukso.

Apokalipso 18:9-10

Kaj la reĝoj de la tero, kiuj malĉastis kun ŝi kaj voluptis, ploros kaj ĝemos pri ŝi, kiam ili rigardos la fumon de ŝia brulado, starante malproksime pro timo de ŝia turmento, dirante: Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! ĉar en unu horo venis via juĝo.

Apokalipso 18:21

Kaj forta anĝelo prenis ŝtonon, kvazaŭ grandan muelŝtonon, kaj ĵetis ĝin en la maron, dirante: Tiel per puŝego deĵetiĝos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu troviĝos.

Apokalipso 19:15

Kaj el lia buŝo eliras akra glavo, por ke li per ĝi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca.

Apokalipso 19:16

Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan: REĜO DE REĜOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.

Apokalipso 19:17-19

Kaj mi vidis unu anĝelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda voĉo, dirante al ĉiuj birdoj, kiuj flugas en meza ĉielo: Venu, kolektiĝu al la granda festeno de Dio; por ke vi manĝu karnon de reĝoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de ĉevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de ĉiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj. Kaj mi vidis la beston, kaj la reĝojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraŭ la sidanta sur la ĉevalo kaj kontraŭ lia armeo.

Apokalipso 20:6

Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn.

Apokalipso 20:11-13

Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur ĝi, antaŭ kies vizaĝo forflugis la tero kaj la ĉielo; kaj ne troviĝis loko por ili. Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj. Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj.

Apokalipso 21:5-6

Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj. Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Apokalipso 22:1-5

Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido, meze de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton ĉiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj. Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la Ŝafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros; kaj ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto. Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net