18 – Falsaj Instruistoj
Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Falsaj Instruistoj.
Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Falsaj Instruistoj.
Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.
”kiel ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo.
”Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aŭ kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.
”Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi; sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu. Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
”Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis. Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo. Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon.
”ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
”Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago. Ne sekvu la amason por malbonaĵoj; kaj en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.
”Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.
”Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraŭ la sango de via proksimulo: Mi estas la Eternulo. Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.
”Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?
”Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; ĉar ĉiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;
”Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankiĝu dekstren, nek maldekstren.
”Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne. Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi.
”Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin. Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.
”Gardu vin, ke ne forlogiĝu via koro, kaj ke vi ne forflankiĝu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne kliniĝu antaŭ ili.
”Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.
”Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon, kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili: tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
”Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aŭ kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.
”Kaj se vi diros en via koro: Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo? Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos-tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.
”Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo.
”Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio? Kaj tiu diris: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Tiam Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de ĉiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
”Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio? Kaj tiu respondis: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Kaj Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
”La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon. Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla.
”Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.
”Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon? Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
”Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
”Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritas.
”Al la ĥorestro. De David. La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon. La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
”Mutiĝu la mensogaj buŝoj, Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, Kun fiero kaj malestimo.
”Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
”Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj Kaj portas Mian interligon en via buŝo, Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
”Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon. Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela. Vi amas ĉian parolon pereigan, Parolon malican. Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.
”Pli glata ol butero estas lia buŝo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.
”La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
”Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.
”Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.
”Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.
”La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
”Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.
”Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon. Ne opiniu vin saĝa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.
”Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.
”Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen. Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj. Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.
”Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas. Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon, Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.
”Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata. Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos. Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
”La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.
”Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.
”Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
”Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn. Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila. Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.
”Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.
”Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.
”Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn; Malveremulo atentas malpian langon.
”Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.
”Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
”Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.
”Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo; Ĉu vi trompus per via buŝo?
”Pli bona estas riproĉo nekaŝita, Ol amo kaŝita. Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.
”Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
”Ĉiu diro de Dio estas pura; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj Lin fidas. Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.
”Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo.
”Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar parolas la Eternulo: Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min. Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas. Ve al la popolo peka, al la gento ŝarĝita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malŝatis la Sanktulon de Izrael, ili forturniĝis malantaŭen. Kion oni ankoraŭ batu en vi, kiuj daŭrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.
”La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermiĝos.
”Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo! Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem estas kompetentuloj!
”La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura. Li estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem.
”tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.
”Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros: Ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,
”Kaj malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn.
”Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto.
”Kaj la Sinjoro diris: Ĉar ĉi tiu popolo alproksimiĝas per sia buŝo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaŭ Mi estas nur lernita ordono de homoj:
”Ho, via perverseco! Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? ĉu faritaĵo diras pri sia farinto: Li min ne faris? kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta?
”Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.
”Ĉar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas aŭskulti instruon de la Eternulo.
”Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon; flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael. Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael: Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj trompon kaj apogas vin sur ĉi tio: tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.
”kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion;
”Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj, amantaj dormeti. Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi; kaj ili estas paŝtistoj, kiuj nenion komprenas; ĉiu iras sian vojon, ĉiu siaflanke serĉas sian profiton, dirante:
”Kiun vi mokegas? kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,
”Ĉar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo. Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris: Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos. Kaj la profetoj estas kiel vento, ne troviĝas en ili la vorto de Dio; tiel fariĝu al ili.
”Io konsterna kaj terura fariĝis en la lando: la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
”Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon. Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
”Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili laciĝas de malbonagado. Vi loĝas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.
”Ilia lango estas vundanta sago, ĝi parolas trompe; per sia buŝo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraŭ li.
”Sed la Eternulo diris al mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro. Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando-per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;
”Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.
”Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni? Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto, laŭ la fruktoj de liaj agoj.
”Pri la profetoj. Disŝiriĝas en mi mia koro, ĉiuj miaj ostoj tremas; mi fariĝis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino, antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Liaj sanktaj vortoj.
”Ĉar profeto kaj pastro hipokritas; eĉ en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo. Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo: ili glitos tie kaj falos; ĉar Mi venigos sur ilin malfeliĉon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.
”sed ĉe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran: ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili ĉiuj fariĝis por Mi kiel Sodom, kaj la loĝantoj de la urbo kiel Gomora. Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj: Jen Mi manĝigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan; ĉar de la profetoj de Jerusalem disvastiĝas malpieco en la tuta lando.
”Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Eternulo. Ili diras al Miaj malŝatantoj: La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras: Ne trafos vin malfeliĉo.
”Ne kvietiĝos la kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos. Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.
”Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: Mi sonĝis, mi sonĝis. Kiel longe tio daŭros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malveraĵon, profetas la trompaĵon de sia koro? Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon per siaj sonĝoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal. Profeto, kiu vidis sonĝon, rakontu sonĝon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo. Ĉu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?
”Jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas sian propran parolon, kaj diras: Li diris. Jen Mi turnos Min kontraŭ tiujn, kiuj profetas malverajn sonĝojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogaĵoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al ĉi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.
”Kaj se iu el la profetoj aŭ pastroj aŭ el la popolo diros: Ŝarĝo de la Eternulo, Mi punos tiun homon kaj lian domon. Nur tiel diru ĉiu al sia proksimulo kaj ĉiu al sia frato: Kion respondis la Eternulo? aŭ: Kion diris la Eternulo? Kaj la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo, ne plu uzu; ĉar por ĉiu homo lia vorto fariĝos ŝarĝo, pro tio, ke vi malĝustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.
”Sed se vi diros: Ŝarĝo de la Eternulo, tiam tiele diras la Eternulo: Ĉar vi eldiris tiujn vortojn: Ŝarĝo de la Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo: tial jen Mi tute forlasos kaj forpelos de antaŭ Mia vizaĝo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; kaj Mi metos sur vin eternan honton kaj eternan malhonoron, kiu ne forgesiĝos.
”Ne aŭskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn sonĝoklarigistojn, nek viajn aŭguristojn, nek viajn sorĉistojn, kiuj diras al vi jene: Ne servu al la reĝo de Babel. Ĉar ili profetas al vi malveraĵon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.
”Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la reĝo de Babel; ĉar ili profetas al vi malveraĵon. Ĉar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi. Kaj al la pastroj kaj al la tuta ĉi tiu popolo mi diris jene: Tiele diras la Eternulo: Ne aŭskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene: Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaŭ estos revenigitaj el Babel; ĉar malveraĵon ili profetas al vi.
”Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas; ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.
”Mia popolo estis kiel erarvagantaj ŝafoj: ili paŝtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili vagis, ili forgesis sian ŝafejon.
”Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon. Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano. Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.
”Ĉar neniu profetaĵo estos plu vana, kaj neniu antaŭdiro estos dusenca en la domo de Izrael.
”Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru al tiuj, kiuj profetas laŭ sia propra bontrovo: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis!
”Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj profetoj, ho Izrael. Vi ne eliras al la breĉoj, nek baras baron ĉirkaŭ la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la Eternulo. Ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo. Ili diras: La Eternulo diris-sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumiĝos. Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antaŭdiron mensogan; vi diras: Tiel parolas la Eternulo-kvankam Mi ne parolis.
”Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon, jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
”Kaj Mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo. Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero- diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos; estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin, kaj forta vento ĝin krevigos. Kaj jen la muro falis; ĉu oni ne diros al vi: Kie estas la mortero, per kiu vi ŝmiris? Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi elpuŝos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj ŝtonojn de hajlo en Mia furiozo, por ĉion ekstermi. Mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj ŝmiris ĝin per maltaŭga mortero, kaj Mi diros al vi: Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj ŝmiris ĝin. Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al ĝi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
”Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laŭ elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili,
”Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon- tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
”Ĝiaj profetoj ŝmiras ilin per maltaŭga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antaŭdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.
”pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi rigardas vian koron kiel koron de dio, tial jen Mi venigos kontraŭ vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ la belaĵojn de via saĝeco kaj malaperigos vian brilon.
”kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraŭ la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon; kaj se iu, aŭdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo: li aŭdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon. Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu: tiam ĉi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto.
”Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos el Mia buŝo vorton, avertu ilin en Mia nomo. Kiam Mi diros pri la malvirtulo: Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraŭ lia konduto: tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. Sed se vi avertis la malvirtulon kontraŭ lia konduto, ke li deturnu sin de ĝi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto: tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.
”Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte; se la malvirtulo redonos la garantiaĵon, repagos la rabitaĵon, agados laŭ la leĝoj de la vivo, ne farante malbonagojn: tiam li restos vivanta kaj ne mortos.
”Dume la filoj de via popolo diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne ĝusta. Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili; kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta. Kaj vi diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Ĉiun el vi Mi juĝas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.
”Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj? La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas. La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas.
”Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis - pro tio, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili.
”Kaj pri vi, ho Miaj ŝafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo, al virŝafoj kaj virkaproj.
”Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo grasa kaj ŝafo malgrasa. Ĉar vi puŝas per la flanko kaj per la ŝultro kaj frapas per viaj kornoj ĉiujn malfortajn, ĝis vi forpelas ilin eksteren, Mi helpos al Miaj ŝafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo.
”Vi faris vin grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi; Mi tion aŭdis.
”Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn.
”Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio.
”Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraŭ tiu, kiu ne donas ion en ilian buŝon, ili predikas militon: Tial estos ĉe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne antaŭdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumiĝos super ili la tago. Hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon; ĉar ili ne havas respondon de Dio.
”Ĝiaj ĉefoj juĝas pro subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras: La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo.
”Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari: parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan juĝon faru en viaj pordegoj; ne intencu en via koro malbonon unu kontraŭ la alia, kaj ne amu mensogan ĵuron; ĉar ĉion ĉi tion Mi malamas, diras la Eternulo.
”La domaj dioj parolas sensencaĵon, la antaŭdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn sonĝojn, kaj konsolas per vantaĵo; tial ili diskuras kiel ŝafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas paŝtiston.
”Ve al la malsaĝa paŝtisto, kiu forlasas la ŝafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekiĝos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.
”En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu estos rememorataj; ankaŭ la profetojn kaj la malpuran spiriton Mi forigos de la lando. Se iu tiam diros profetaĵon, tiam lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, diros al li: Vi ne devas vivi, ĉar vi parolis malveraĵon en la nomo de la Eternulo; kaj lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, trapikos lin, kiam li profetos. En tiu tempo ĉiu el la profetoj hontos pri sia vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin harkovritan mantelon por trompi; sed ĉiu diros: Mi ne estas profeto, mi estas terkultivisto, ĉar al la tero mi alkutimiĝis de mia infaneco.
”Ĉar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia buŝo oni devas serĉi instruon; ĉar li estas sendito de la Eternulo Cebaot. Sed vi forkliniĝis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. Tial Mi ankaŭ faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaŭ la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la leĝo.
”Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.
”Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo.
”Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato. Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin.
”Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.
”Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
”Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.
”Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco.
”Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.
”Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
”Vi do aŭdu la parabolon de la semisto. Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo. Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas. Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
”Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio?
”Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi. Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
”Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.
”Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj? Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
”Sed turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaŭ min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.
”Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton. Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita. Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.
”Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj?
”Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj disĉiploj, dirante: La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo: ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras. Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro. Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj,
”kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj salutojn sur la placoj, kaj esti nomataj de homoj Rabeno. Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj. Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro. Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto. Sed la pli granda el vi estos via servanto. Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.
”Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri. Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon. Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.
”Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi. Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon. Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco. Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura. Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco. Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.
”Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras: Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj. Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn. Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj. Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena? Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja, filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.
”Kaj Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu. Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.
”Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.
”ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. Jen mi antaŭdiris al vi.
”La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
”Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.
”La semisto semas la vorton. Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan. Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas. Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.
”Kaj li diris al ili: Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi. Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
”Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. Kaj li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.
”ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn. Sed gardu vin; jen mi ĉion antaŭdiris al vi.
”La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
”Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo.
”Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi! ĉar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.
”Kaj li parolis ankaŭ al ili parabolon: Ĉu blindulo povas gvidi blindulon? ĉu ne falos ambaŭ en fosaĵon? Disĉiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, ĉiu estos kiel lia instruisto.
”La parabolo estas jena: La semo estas la vorto de Dio. Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj aŭdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj. Kaj la falintaj sur la ŝtonan lokon estas tiuj, kiuj, aŭdinte, kun ĝojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas. Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj aŭdis, kaj dum sia irado sufokiĝas per zorgoj kaj riĉo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton. Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, aŭdinte la vorton, konservas ĝin, kaj kun pacienco donas frukton.
”Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos. Atentu do, kiamaniere vi aŭdas; ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita eĉ tio, kion li ŝajne havas.
”Sed estas pli facile por la ĉielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la leĝo fali.
”Kaj li diris: Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj: La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin.
”La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
”Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn, kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo.
”Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj.
”Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj. Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero.
”Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.
”Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min? La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?
”Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.
”Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
”Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.
”Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas aŭdi mian vorton. Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, ĉar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de ĝi.
”Kiu estas de Dio, tiu aŭskultas la vortojn de Dio; vi ne aŭskultas, ĉar vi ne estas el Dio.
”Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj. Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: Ĉu ni ankaŭ estas blindaj? Jesuo diris al ili: Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko do restas.
”Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto. Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj. Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin. Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon. Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj.
”La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas; li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj.
”Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li; por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo? Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue: Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertiĝu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.
”Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago.
”Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
”Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
”tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.
”Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.
”Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos;
”Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.
”Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.
”Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno? Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.
”Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi.
”Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango.
”Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta; kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn. Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj.
”por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi.
”Ĉar la kolero de Dio malkaŝiĝas el la ĉielo kontraŭ ĉia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco;
”Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro mallumiĝis.
”Pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis,
”kiuj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.
”ĉar ne la aŭskultantoj de leĝo estos justaj antaŭ Dio, sed la plenumantoj de leĝo estos pravigitaj
”Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
”Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion; Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu; Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
”Tiel la leĝo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.
”Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,
”Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio. Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio. Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas.
”La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo.
”kiel estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis la nuna tago.
”Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.
”Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili. Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.
”Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj serĉas saĝecon; sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon; sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio. Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.
”Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio. Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita. Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado. Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.
”Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;
”Ĉar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.
”Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite. Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu. Ĉar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.
”Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.
”Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. Ĉar estas skribite: Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; kaj ankaŭ: La Eternulo scias la pensojn de saĝuloj, ke ili estas vantaj.
”Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.
”Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.
”Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.
”Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion. Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi.
”Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro. Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko. Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon. Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas. Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj. Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.
”tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo. Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenaĝuloj. En la leĝo estas skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al ĉi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos aŭskulti Min, diras la Eternulo.
”ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj. La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo. Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio. Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj? Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro. Sed se iu ne scias, li ne sciu.
”Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane.
”Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn. Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.
”por ke Satano ne gajnu profiton kontraŭ ni: ĉar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.
”Sed danko estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras ĉie per ni la bonodoron de Sia koniĝo. Ĉar ni estas al Dio dolĉa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj; al ĉi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas taŭga por ĉi tio? Ĉar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercaĵo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaŭ Dio ni parolas en Kristo.
”kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.
”sed iliaj animoj sensentiĝis; ĉar eĉ ĝis hodiaŭ, ĉe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo, sed ĝis hodiaŭ, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kuŝas sur ilia koro. Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata.
”sed ni formetis la kaŝitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies konscienco antaŭ Dio. Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.
”(ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj, sed potencaj antaŭ Dio por la deĵetado de fortikaĵoj); deĵetante diskutojn, kaj ĉian altaĵon levatan kontraŭ la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante ĉiun penson al la obeo al Kristo, kaj starante pretaj puni ĉian malobeon, tuj kiam via obeo plenumiĝos.
”Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo. Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.
”Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo. Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo. Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.
”Provu vin mem, ĉu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aŭ ĉu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.
”Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.
”Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.
”Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo. Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo. Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo.
”sed tio estis pro la kaŝe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu; al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.
”Sed kiam venis Kefas al Antioĥia, mi lin rezistis vizaĝon kontraŭ vizaĝo, ĉar li estis mallaŭdinda. Ĉar antaŭ ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmanĝis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido. Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke eĉ Barnabas mem fortiriĝis per ilia hipokriteco. Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laŭ la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaŭ ĉiuj: Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laŭ Judismo?
”Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.
”Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas.
”Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj. Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.
”por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,
”La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro;
”Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia.
”El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj.
”Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.
”ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo (ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero), provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro;
”kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;
”Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.
”Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco; super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;
”Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo,
”Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.
”Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo;
”Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovoŝvelinte per sia karna menso,
”Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetiĝas al dekretoj: Ne tuŝu, ne gustumu, ne palpu, pri ĉio, kio pereas per la uzado, laŭ la ordonoj kaj doktrinoj de homoj? Ĉio tio havas ŝajnon de saĝeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.
”ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis;
”elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona;
”neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo,
”tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj, kaj kun ĉia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.
”Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia.
”Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni.
”Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon, nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laŭ la fido-tiel faru. Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido; kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado, dezirante esti instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.
”kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero. Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj; por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.
”Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon;
”Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero,
”Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis; sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco;
”Tion ordonu kaj instruu. Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco. Ĝis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon. Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj. Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.
”La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado. Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron.
”Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj. La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu. Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco. Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta.
”Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino, tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj, disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.
”Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata scio; kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon. Graco estu kun vi.
”Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj.
”Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero. Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco,
”kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto, kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj. Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.
”Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema, en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.
”Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion; havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu.
”Ĉar el ĉi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsaĝajn virinojn, ŝarĝitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj, ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.
”Kaj kiel Janes kaj Jambres kontraŭstaris al Moseo, tiel same ĉi tiuj ankaŭ kontraŭstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj. Sed ili ne plu iros antaŭen; ĉar ilia malsaĝeco evidentiĝos al ĉiuj, kiel ankaŭ fariĝis ĉe tiuj.
”Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj. Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj ĉiam iros antaŭen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.
”Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certiĝis, sciante, de kiu vi ĝin lernis, kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.
”prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado. Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj; kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.
”tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn. Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido, kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno. Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj. Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido, ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero. Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj. Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por ĉiu bona faro senvaloraj.
”Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco;
”ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon; por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;
”konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj; pri ĉio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon, paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni.
”Admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj al siaj propraj sinjoroj kaj plaĉantaj al ili en ĉio; ne kontraŭdiremaj, ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en ĉio la doktrinon de Dio, nia Savanto.
”sed evitu malsaĝajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prileĝajn disputojn, ĉar ili montriĝas senutilaj kaj vanaj. Se iu estas herezulo ankoraŭ post unua admono kaj dua, evitu tiun, sciante, ke tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita.
”Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu. Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj;
”Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;
”Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj? Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.
”Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.
”Ĉar ĉe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la ĉielan donon kaj fariĝis partoprenantoj en la Sankta Spirito, kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo, kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraŭ al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro.
”Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj, sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn. Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj; kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?
”rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolĉeco, altkreskante, vin ĝenu, kaj por ke per tio multaj ne malpuriĝu; por ke ne estu iu malĉastulo aŭ malpiulo, kiel Esav, kiu por unu manĝo vendis sian unuenaskitecon. Ĉar vi scias, ke eĉ kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; ĉar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li ĝin serĉis.
”Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne profitis la okupiĝantaj pri ili.
”sciante, ke la provado de via fido faras paciencon. Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon. Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.
”Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem. Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo; ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.
”Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan juĝon. Ĉar multokaze ni ĉiuj falpuŝiĝas. Se iu ne falpuŝiĝas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaŭ la tutan korpon.
”Tiel ankaŭ la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandaĵojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero! Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.
”Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula; kaj: Ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo; ili falpuŝiĝas pro la vorto, malobeante, por kio ankaŭ ili estas difinitaj.
”Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono, Kaj sian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
”sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo; havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo.
”Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumiĝas en via frataro en la mondo.
”antaŭ ĉio sciante, ke neniu profetaĵo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. Ĉar neniam profetaĵo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio.
”Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.
”Ĉar se, forsaviĝinte el la malpuraĵoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato fariĝos pli malbona, ol la unua. Ĉar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte ĝin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita.
”kiel ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo.
”Vi do, amataj, ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco. Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen.
”Kaj jen estas la anonco, kiun ni aŭdis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom. Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron;
”Kaj per ĉi tio ni scias, ke ni konas lin: se ni observas liajn ordonojn. Kiu diras: Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li; sed en ĉiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektiĝis la amo al Dio. Per ĉi tio ni scias, ke ni estas en li: kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.
”Ĉi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo. Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri ĉio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel ĝi vin instruis, vi restas en li.
”Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio; kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo.
”Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laŭ la mondo, kaj la mondo ilin aŭskultas. Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.
”Kaj jen estas la amo: ke ni iradu laŭ Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi aŭdis de la komenco, ke vi iradu en ĝi.
”Ĉar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo. Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.
”Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.
”Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas. Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.
”Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj. Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.
”Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;
”Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.
”Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu. Kaj vi ankaŭ havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same. Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraŭ ili per la glavo de mia buŝo.
”Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn.
”Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo. Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda;
”Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.
”Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi. Kaj mi aŭdis grandan voĉon en la ĉielo, dirantan: Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo; ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio. Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem.
”Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el ŝiaj plagoj;
”kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj voĉo de fianĉo kaj fianĉino jam ne plu aŭdiĝos en vi; ĉar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; ĉar per via sorĉado ĉiuj nacioj trompiĝis.
”Kaj la besto estis kaptita, kaj kun ĝi la falsa profeto, kiu faris antaŭ ĝi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorkliniĝis al ĝia bildo; ili ambaŭ estis ĵetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;
”Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj, kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.
”Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne.
”Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
”kaj tute ne eniros en ĝin io malpura, nek faranto de abomenindaĵo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la Ŝafido.
”Ekstere estas la hundoj kaj la sorĉistoj kaj la malĉastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj ĉiu, kiu amas kaj faras mensogon.
”Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro: Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en ĉi tiu libro; kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.
”