23 – Amo

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Amo.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

Luko 6:27-29

Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.

1 Johano 4:7-11

Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas. Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo. Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.

Ijob 6:14

Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 326 pasaĵoj

Genezo 2:24

Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

Genezo 29:20

Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin.

Eliro 20:12

Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Eliro 20:17

Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Eliro 23:4-5

Se vi renkontos bovon de via malamiko aŭ lian azenon erarvagantan, rekonduku ĝin al li. Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.

Eliro 34:6

Kaj la Eternulo preteriris antaŭ li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;

Levidoj 19:17-18

Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li. Ne faru venĝon kaj ne portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem: Mi estas la Eternulo.

Levidoj 19:34

Kiel indiĝeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi, kaj amu lin kiel vin mem, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio.

Levidoj 25:35-37

Se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos apud vi, tiam subtenu lin; ĉu li estas fremdulo, ĉu pasloĝanto, li vivu kun vi. Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi. Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li manĝaĵon, ne postulu ĝian pligrandigon.

Nombroj 12:3

Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero.

Readmono 6:5

Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.

Readmono 7:9-10

Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj, kaj kiu repagas al Siaj malamantoj persone, pereigante ilin, ne prokrastas al Sia malamanto, al li persone Li repagas.

Readmono 10:18-19

kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston. Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Readmono 11:1

Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo.

Readmono 11:13

Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:

Readmono 13:3

tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Readmono 15:10-11

Donu al li, kaj ne ĉagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; ĉar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj faroj kaj en ĉiu entrepreno de via mano. Ĉar ne mankos malriĉuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene: malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malriĉulo en via lando.

Readmono 16:17

ĉiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

Readmono 30:6

Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.

Readmono 30:20

amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.

Josuo 22:5

Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.

1 Samuel 2:3

Ne parolu plu fieraĵon; Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.

1 Samuel 18:1-4

Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon. Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro. Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon. Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.

1 Samuel 20:41-42

Kiam la knabo foriris, David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli. Kaj Jonatan diris al David: Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de la Eternulo, dirante: La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.

Ijob 6:14

Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.

Psalmo 25:6-7

Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam. La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

Psalmo 25:9

Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

Psalmo 25:10

Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

Psalmo 31:23

Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.

Psalmo 36:5-7

Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj. Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.

Psalmo 40:11

Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

Psalmo 41:1-3

Al la ĥorestro. Psalmo de David. Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo. La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos feliĉa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj. La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.

Psalmo 51:1

Al la ĥorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo al Bat-Ŝeba. Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

Psalmo 69:16

Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.

Psalmo 86:5

Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.

Psalmo 86:15

Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

Psalmo 101:5

Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.

Psalmo 103:8-12

Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras. Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni. Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

Psalmo 103:17

Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,

Psalmo 107:1

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco:

Psalmo 107:8-9

Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.

Psalmo 117:2

Ĉar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

Psalmo 133:1

Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, Se fratoj vivas kune!

Psalmo 136:26

Gloru la Dion de la ĉielo, Ĉar eterna estas Lia boneco.

Psalmo 145:8-9

Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco. La Eternulo estas bona por ĉiuj; Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.

Psalmo 147:6

La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.

Sentencoj 3:3

Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.

Sentencoj 5:15-20

Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto. Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn. Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi. Via fonto estu benata; Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco. Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron. Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?

Sentencoj 6:16-19

Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas. Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon, Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.

Sentencoj 8:13

Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas.

Sentencoj 8:17

Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj serĉantoj min trovos.

Sentencoj 10:12

Malamo kaŭzas malpacon; Sed amo kovras ĉiujn pekojn.

Sentencoj 11:2

Se venis malhumileco, venos ankaŭ honto; Sed ĉe la humiluloj estas saĝo.

Sentencoj 11:17

Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.

Sentencoj 11:24-25

Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas. Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.

Sentencoj 13:24

Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.

Sentencoj 14:21

Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.

Sentencoj 14:31

Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.

Sentencoj 15:1

Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.

Sentencoj 15:25

La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.

Sentencoj 16:5-6

Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita. Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.

Sentencoj 16:18-19

Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco. Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.

Sentencoj 16:24

Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.

Sentencoj 17:9

Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.

Sentencoj 17:17

En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero.

Sentencoj 18:21

Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.

Sentencoj 18:24

Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Sentencoj 19:17

Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.

Sentencoj 19:22

Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.

Sentencoj 21:3-4

Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado. Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.

Sentencoj 21:13

Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.

Sentencoj 21:21

Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.

Sentencoj 21:23-24

Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj. Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.

Sentencoj 22:9

Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.

Sentencoj 22:10-11

Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo. Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko.

Sentencoj 25:21-22

Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.

Sentencoj 28:27

Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.

Sentencoj 29:22

Kolerema homo kaŭzas malpacojn, Kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn.

Sentencoj 29:23

La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron.

Sentencoj 30:18-19

Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias: La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.

Sentencoj 31:8-9

Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj. Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.

Predikanto 7:9

Ne rapidu koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj.

Alta Kanto 1:1-4

Alta kanto de Salomono. Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino. Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin. Altiru min; ni postkuros vin. La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn; Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.

Alta Kanto 1:9-16

Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino. Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la laĉoj de perloj. Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun arĝentaj enkrustaĵoj. Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras. Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato. Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinberĝardenoj de En-Gedi. Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj. Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma; Nia lito estas kiel freŝaj herboj;

Alta Kanto 2:1-9

Mi estas la lilio de Ŝaron, La rozo de la valoj. Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj. Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato. Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo. Plifortigu min per vinberkuko, Refreŝigu min per pomsuko; Ĉar mi estas malsana de amo. Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra ĉirkaŭprenu min. Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos. Ho, jen estas la voĉo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altaĵoj. Mia amato similas al gazelo aŭ al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante ĉe la krado.

Alta Kanto 2:10-17

Mia amato vokas, li parolas al mi: Leviĝu, mia amatino, mia belulino, ho venu; Ĉar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis; La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la voĉo de la turto jam aŭdiĝas en nia lando; La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Leviĝu, mia amatino, mia belulino, kaj venu. Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo, Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon; Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela. Kaptu al ni la ŝakalojn, la malgrandajn ŝakalojn, La detruantojn de la vinberĝardenoj, Kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas. Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu paŝtas inter la rozoj. Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similiĝu al gazelo aŭ al cervo Sur la montoj de aromaĵoj.

Alta Kanto 3:5-6

Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos. Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per ĉiaj pudroj de la parfumisto?

Alta Kanto 4:1-7

Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead. Viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili. Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo. Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil ŝildoj pendas sur ĝi, Ĉiuj ŝildoj de la potenculoj. Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, ĝemeloj de gazelino, Kiuj sin paŝtas inter la rozoj. Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altaĵo de olibano. Via tutaĵo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.

Alta Kanto 4:9-16

Vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino; Vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu ĉeno de sur via kolo. Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj! Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fianĉino; Mielo kaj lakto kuŝas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon. Vi estas ĝardeno ŝlosita, ho mia fratino, mia fianĉino; Vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita. Viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj; Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun ĉiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromaĵoj; Ĝardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon. Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu. Venu mia amato en sian ĝardenon Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.

Alta Kanto 5:1-4

Mi venis en mian ĝardenon, mia fratino, mia fianĉino; Mi deŝiris mian mirhon kaj miajn aromaĵojn; Mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaŭ mian lakton. Manĝu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriiĝu, ho miaj amikoj. Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la voĉo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; Ĉar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto. Mi jam demetis mian ĥitonon; kial mi ĝin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu? Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin.

Alta Kanto 5:8-9

Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo. Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele ĵurligas nin?

Alta Kanto 5:10-16

Mia amato estas blanka kaj ruĝa, Distinginda inter dekmilo. Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo; Liaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj; Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj, kiel kesto de ŝmiraĵisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon; Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj; Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj; Lia palato estas dolĉaĵoj; lia tutaĵo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.

Alta Kanto 6:3

Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi; Tiu, kiu paŝtas inter la rozoj.

Alta Kanto 6:5

Forturnu la okulojn for de mi, Ĉar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.

Alta Kanto 7:1-9

Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj, Majstre ellaboritaj. Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj; Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, Ĝemeloj de gazelino; Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon; Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita. Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj! Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn. Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj; Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.

Alta Kanto 7:10-13

Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi. Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj. Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon. La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!

Alta Kanto 8:3

Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Kaj lia dekstra ĉirkaŭprenu min!

Alta Kanto 8:4-5

Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos. Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, Sin apogante sur sia amato? Sub la pomarbo mi vekis vin; Tie, kie via patrino vin naskis, Kie vin naskis via naskintino.

Alta Kanto 8:6-7

Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; Ĉar la amo estas forta kiel la morto; La ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol; Ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro, La flamo de la Eternulo. Granda akvo ne povas estingi la amon, Kaj riveroj ne povas superakvi ĝin; Se homo proponus doni la tutan havaĵon de sia domo por la amo, Oni malestime lin forpuŝus.

Jesaja 2:11-12

La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. Ĉar la tago de la Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio aroganta, kiu estos malaltigita;

Jesaja 32:8

Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.

Jesaja 50:6

Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado.

Jesaja 53:3-7

Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron. Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis. Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj. Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon.

Jesaja 58:7

se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.

Jesaja 58:10

kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;

Jesaja 63:7

Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la laŭdon al la Eternulo, pro ĉio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.

Jeremia 31:3

De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante: Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.

Lamentado 3:22-23

Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis, Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.

Daniel 9:4

Kaj mi preĝis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

Hosea 2:19-20

Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco. Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.

Miha 6:8

Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Cefanja 2:3

Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn; serĉu veron, serĉu humilecon, por ke vi povu esti kaŝitaj en la tago de kolero de la Eternulo.

Cefanja 3:17

La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.

Zeharja 7:9-10

Tiele diras la Eternulo Cebaot: Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato; vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malriĉulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraŭ via frato.

Mateo 5:3-12

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos. Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton. Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion. Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

Mateo 5:22-24

sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.

Mateo 5:38-42

Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

Mateo 5:43-48

Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Mateo 6:1-4

Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo. Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

Mateo 6:14-15

Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.

Mateo 6:24

Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Mateo 7:1-5

Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi. Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.

Mateo 7:12

Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.

Mateo 11:28-30

Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

Mateo 18:3-4

kaj diris: Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo. Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo.

Mateo 18:12-14

Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis? Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis. Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.

Mateo 18:15

Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton.

Mateo 18:21-22

Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj? Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj.

Mateo 19:19

Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Mateo 19:21

Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.

Mateo 20:16

Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.

Mateo 20:26-28

Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

Mateo 22:37-39

Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Mateo 23:11-12

Sed la pli granda el vi estos via servanto. Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.

Mateo 25:34-40

Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Mateo 25:41-45

Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.

Mateo 26:7

venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta ŝmiraĵo, kaj ŝi verŝis ĝin sur lian kapon, dum li sidis ĉe manĝo.

Mateo 26:39

Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.

Marko 9:35

Kaj sidiĝinte, li alvokis la dek du, kaj diris al ili: Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj servanto de ĉiuj.

Marko 10:43-45

Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj. Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.

Marko 11:25-26

Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn. Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn.

Marko 12:30-33

kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono. Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj.

Marko 14:3

Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis ĉe manĝo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda ŝmiraĵo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, ŝi surverŝis lian kapon.

Luko 3:11

Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same.

Luko 6:27-31

Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin. Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same.

Luko 6:32-34

Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi.

Luko 6:35-38

Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

Luko 7:37-38

Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam ŝi eksciis, ke Jesuo sidas ĉe manĝo en la domo de la Fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo, kaj starante malantaŭe ĉe liaj piedoj, plorante, ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj viŝis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj ŝmiris ilin per la ŝmiraĵo.

Luko 7:41-47

Unu pruntedoninto havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek. Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos? Simon responde diris: Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan ŝuldon. Kaj li diris al li: Vi prave juĝis. Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon: Ĉu vi vidas ĉi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed ŝi priverŝis miajn piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj. Vi ne donis al mi kison; sed ŝi, de la tempo, kiam mi eniris, ne ĉesis kisadi miajn piedojn. Vi ne ŝmiris mian kapon per oleo; sed ŝi ŝmiris miajn piedojn per ŝmiraĵo. Pro tio mi diras al vi: Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; ĉar ŝi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas.

Luko 10:27

Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.

Luko 10:30-37

Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman.

Luko 14:8-11

Kiam vi estas invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon. Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi. Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

Luko 14:12-14

Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.

Luko 15:20-24

Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.

Luko 16:13

Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Luko 17:4

Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.

Luko 18:14

Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

Luko 19:8

Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.

Luko 21:3-4

Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj; ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis.

Luko 22:26-27

Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto. Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.

Luko 22:33

Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto.

Luko 23:34

Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.

Joano 3:16-17

Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.

Joano 3:30

Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.

Joano 10:17

Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu.

Joano 11:35-36

Jesuo larmis. La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis!

Joano 12:3

Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo.

Joano 13:1

Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino.

Joano 13:5

Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.

Joano 13:14-17

Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn. Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi. Vere, vere, mi diras al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto. Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras.

Joano 13:23

Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis.

Joano 13:34-35

Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.

Joano 14:15

Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

Joano 14:21

Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.

Joano 14:23-24

Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li. Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

Joano 15:9-15

Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi.

Joano 15:17

Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian.

Joano 16:27

ĉar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.

Joano 17:23

mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.

Joano 17:26

kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.

Joano 21:15-17

Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro: Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Paŝtu miajn ŝafidojn. Li diris al li ankoraŭ la duan fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Zorgu pri miaj ŝafoj. Li diris al li la trian fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon: Ĉu vi min amas? kaj respondis al li: Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li: Paŝtu miajn ŝafojn.

Agoj 2:44-46

Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono. Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro,

Agoj 4:34-35

Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.

Agoj 7:59-60

Kaj ili ŝtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton. Kaj li genuiĝis, kaj kriis per laŭta voĉo: Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormiĝis.

Agoj 8:32-33

La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon; En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.

Agoj 20:35

En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.

Romanoj 5:5-10

kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni. Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj. Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti. Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

Romanoj 8:35-37

Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo? Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

Romanoj 8:38-39

Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Romanoj 12:3

Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.

Romanoj 12:9-13

Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona. En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron; en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj; kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.

Romanoj 12:14-18

Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj. Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj. Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj. Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj.

Romanoj 12:19-21

Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro. Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.

Romanoj 13:8-10

Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.

Romanoj 14:1

Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.

Romanoj 14:10-12

Sed vi, kial vi juĝas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? ĉar ni ĉiuj staros antaŭ la tribunala seĝo de Dio. Ĉar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, Kaj ĉiu lango gloros Dion. Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.

Romanoj 14:13-15

Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon. Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estas malpura. Ĉar se pro manĝaĵo via frato ĉagreniĝas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via manĝaĵo tiun, por kiu Kristo mortis.

Romanoj 14:19

Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.

Romanoj 15:1-7

Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem. Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi. Ĉar Kristo ankaŭ ne plaĉis al si mem, sed, kiel estas skribite: La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min. Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon. Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo; por ke vi unuanime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.

Romanoj 16:16

Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj eklezioj de Kristo vin salutas.

Romanoj 16:17-18

Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili. Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

1 Korintanoj 2:9

sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

1 Korintanoj 6:7

Certe jam estas ĉe vi granda domaĝo, ke vi faras procesojn unu kontraŭ alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?

1 Korintanoj 7:1-5

Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por viro, ne tuŝi virinon. Sed pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon. La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo. Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

1 Korintanoj 9:19

Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn.

1 Korintanoj 10:24

Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo.

1 Korintanoj 10:32-33

Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio; tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.

1 Korintanoj 12:25-26

por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.

1 Korintanoj 13:1-8

Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.

1 Korintanoj 13:13

Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

1 Korintanoj 14:1

Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu.

1 Korintanoj 16:14

Ĉio via estu farata en amo.

2 Korintanoj 5:14-15

Ĉar la amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas jene, ke ĉar unu mortis pro ĉiuj, tial ĉiuj mortis; kaj li mortis pro ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis.

2 Korintanoj 6:4-10

sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre, per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.

2 Korintanoj 8:2-5

nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco. Ĉar mi konstatas, ke laŭ sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole, petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj; kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.

2 Korintanoj 8:7-9

Sed kiel al vi ĉio abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco. Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaŭ. Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.

2 Korintanoj 8:12

Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo.

2 Korintanoj 8:24

Vi do elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

2 Korintanoj 9:7

Ĉiu faru laŭ tio, kion li intencas en la koro, ne domaĝante, nek pro neceseco; ĉar Dio amas donacanton ĝojan.

2 Korintanoj 10:1

Mi mem, Paŭlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolĉanimeco de Kristo, mi, kiu en via ĉeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuraĝas rilate al vi:

2 Korintanoj 12:10

Mi do plezuron havas en malfortaĵoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; ĉar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

2 Korintanoj 13:11-12

Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi. Salutu unu la alian per sankta kiso.

2 Korintanoj 13:14

La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.

Galatoj 3:28

Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Galatoj 5:6

Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

Galatoj 5:13-15

Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian. Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

Galatoj 5:19-21

Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

Galatoj 5:22-23

Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.

Galatoj 6:1-2

Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.

Galatoj 6:3-4

Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas. Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.

Galatoj 6:9-10

Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos. Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

Efesanoj 1:4

kiel Li elektis nin en li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo;

Efesanoj 1:15-16

Pro tio mi ankaŭ, aŭdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al ĉiuj sanktuloj, ne ĉesas danki pro vi, vin nomante en miaj preĝoj;

Efesanoj 2:4-5

Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis),

Efesanoj 2:10

Ĉar ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili.

Efesanoj 3:17-19

por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo, kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.

Efesanoj 4:1-3

Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

Efesanoj 4:28-32

Ŝtelinto ne plu ŝtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto. El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj. Kaj ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elaĉeto. Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico; kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.

Efesanoj 5:1-2

Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.

Efesanoj 5:21

submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo.

Efesanoj 5:25

Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,

Efesanoj 5:28-30

Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion; ĉar ni estas membroj de lia korpo.

Efesanoj 5:31-33

Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Efesanoj 6:1-5

Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso), por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero. Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro. Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;

Efesanoj 6:23-24

Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. Graco estu kun ĉiuj, kiuj sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.

Filipianoj 1:8-10

Ĉar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la koramo de Kristo Jesuo. Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo,

Filipianoj 2:1-4

Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Filipianoj 2:5-8

Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo, kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco.

Filipianoj 4:1

Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

Koloseanoj 1:3-4

Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam preĝante por vi, aŭdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al ĉiuj sanktuloj,

Koloseanoj 1:24

Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;

Koloseanoj 2:2

por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,

Koloseanoj 3:8-11

Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo; ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis; kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.

Koloseanoj 3:12-17

Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj. La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio. Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

Koloseanoj 3:18-21

Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili. Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro. Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.

Koloseanoj 3:22-23

Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

Koloseanoj 4:5-6

Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon. Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al ĉiu.

1 Tesalonikanoj 3:12-13

kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin; por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

1 Tesalonikanoj 4:9-10

Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian; ĉar vi ja tion faras al ĉiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde,

1 Tesalonikanoj 5:11-15

Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas. Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj. Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj.

2 Tesalonikanoj 1:3-5

Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de ĉiu al ĉiu, tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas; tio estas evidenta signo de la justa juĝo de Dio; por ke vi montriĝu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaŭ suferas;

2 Tesalonikanoj 3:5

Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.

1 Timoteo 1:5

Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;

1 Timoteo 1:14

kaj la graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.

1 Timoteo 4:12

Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco.

1 Timoteo 5:8

Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

1 Timoteo 6:11

Sed vi, ho homo de Dio, forsaviĝu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon.

2 Timoteo 1:3-4

Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi pleniĝu de ĝojo;

2 Timoteo 1:7-8

Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado. Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio,

2 Timoteo 2:24-25

Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema, en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,

2 Timoteo 3:2-5

Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion; havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu.

2 Timoteo 3:10

Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,

Tito 2:1-8

Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco; ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon; por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita; konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj; pri ĉio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon, paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni.

Tito 3:1-5

Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro, ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj, montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj. Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,

Filemon 1:4-5

Mi ĉiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj preĝoj, aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj;

Filemon 1:7-9

Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia. Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena, tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo;

Hebreoj 6:10

ĉar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraŭ servante.

Hebreoj 8:12

Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.

Hebreoj 10:24-25

kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj; ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.

Hebreoj 12:6-9

Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas. Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas? Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj. Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?

Hebreoj 13:1-3

La fratamo daŭradu. Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante. Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo.

Hebreoj 13:16

Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio.

Jakobo 1:9

Sed la malaltranga frato ĝoju pri sia alteco;

Jakobo 1:19-21

Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri; ĉar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio. Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.

Jakobo 1:26

Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.

Jakobo 2:2-6

Ĉar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaŭ malriĉulo en malpura vestaro; kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras: Sidiĝu ĉi tie en bona loko; kaj diras al la malriĉulo: Staru tie, aŭ sidiĝu sube apud mia piedbenketo; ĉu vi ne diferencigas en vi mem, kaj fariĝas juĝistoj malbone pensantaj? Aŭskultu, miaj amataj fratoj; ĉu Dio ne elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas? Sed vi malhonoradis la malriĉulon. Ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin antaŭ la tribunalojn?

Jakobo 2:8-9

Tamen, se vi plenumas la reĝan leĝon laŭ la Skribo: Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone; sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la leĝo, kiel malobeintoj.

Jakobo 2:13

Ĉar al tiu, kiu ne kompatis, la juĝo estos senkompata; la kompato sin altigas super la juĝo.

Jakobo 2:15-17

Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo, kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.

Jakobo 3:5-6

Tiel ankaŭ la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandaĵojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero! Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.

Jakobo 3:13-14

Kiu inter vi estas saĝa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de saĝeco. Sed se vi havas akran ĵaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraŭ la vero.

Jakobo 3:16-18

Ĉar kie estas ĵaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj ĉia malnobla ago. Sed la saĝeco, kiu estas de supre, estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco. Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.

Jakobo 4:1-3

De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? ĉu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj? Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas. Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.

Jakobo 4:6-11

Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite: Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi. Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj. Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon. Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos. Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aŭ juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon; sed se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed juĝanto.

Jakobo 4:17

Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.

Jakobo 5:8-10

Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn; ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas. Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj; jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj. Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro.

Jakobo 5:16

Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

1 Petro 1:22

Ĉastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;

1 Petro 2:1-2

Formetinte do ĉian malbonon kaj ĉian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj ĉiajn kalumniojn, kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,

1 Petro 2:17-18

Ĉiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La reĝon honoru. Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun ĉia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaŭ al la malbonhumoraj.

1 Petro 2:21-23

Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo; insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste juĝanta;

1 Petro 3:8-9

Fine, estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; ne repagantaj malbonon kontraŭ malbono, nek insulton kontraŭ insulto, sed kontraŭe benadantaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.

1 Petro 4:8-10

antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj; estu gastamaj unu al alia sen murmurado; laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;

1 Petro 5:5-7

Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliaĝuloj. Tial ankaŭ vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe; surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.

1 Petro 5:14

Salutu unu la alian per ama kiso. Paco al vi ĉiuj, kiuj estas en Kristo.

2 Petro 1:5-7

Kaj pro tiu sama kaŭzo viaflanke aplikante ĉian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion; kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon; kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.

1 Johano 2:5

sed en ĉiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektiĝis la amo al Dio. Per ĉi tio ni scias, ke ni estas en li:

1 Johano 2:9-11

Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraŭ ĝis nun. Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligaĵo. Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, ĉar la mallumo blindigis al li la okulojn.

1 Johano 2:15

Ne amu la mondon, nek la mondaĵojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li.

1 Johano 3:1

Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, ĉar ĝi Lin ne konis.

1 Johano 3:11

Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian;

1 Johano 3:14-18

Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto. Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li? Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero.

1 Johano 3:23

Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.

1 Johano 4:7-12

Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas. Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo. Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian. Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en ni;

1 Johano 4:16-21

Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo. Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo. Ni amas, ĉar Li unue nin amis. Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis. Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.

1 Johano 5:1-3

Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li. Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn. Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

2 Johano 1:3

Graco, kompato, paco, estos ĉe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.

2 Johano 1:5-6

Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaŭ novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian. Kaj jen estas la amo: ke ni iradu laŭ Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi aŭdis de la komenco, ke vi iradu en ĝi.

Judas 1:21-23

konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu; kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante eĉ la veston makulitan de la karno.

Apokalipso 1:5

kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la reĝoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,

Apokalipso 2:4

Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi forlasis vian unuan amon.

Apokalipso 2:19

Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.

Apokalipso 3:19

Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

Apokalipso 7:16-17

Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.

Apokalipso 21:2

Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.

Apokalipso 21:4-7

kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis. Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj. Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo. La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net