12 – Seksa Malmoraleco

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Seksa Malmoraleco.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

Mateo 5:28

sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.

Galatoj 5:24

Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.

Mateo 19:9

Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 177 pasaĵoj

Genezo 2:24

Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

Genezo 18:20-32

Kaj la Eternulo diris: Ĉar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza, tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, ĉu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aŭ ne; Mi sciiĝos. Kaj la viroj turniĝis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraŭ antaŭ la Eternulo. Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi? Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste. Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro; eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. Kaj li diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek.

Genezo 19:1-11

Kaj la du anĝeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis ĉe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere. Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi leviĝos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato. Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn, kaj ili manĝis. Antaŭ ol ili kuŝiĝis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, ĉirkaŭis la domon, de la junuloj ĝis la maljunuloj, la tuta popolo, de ĉiuj finoj. Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. Kaj Lot eliris al ili antaŭ la sojlon, kaj la pordon li ŝlosis post si. Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone! Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento. Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis ĉi tien kiel fremdulo, kaj vi volas juĝi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon. Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili ŝlosis; kaj la homojn, kiuj estis antaŭ la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj ĝis la grandaj, tiel ke tiuj laciĝis, serĉante la pordon.

Genezo 19:12-17

Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas ĉi tie? bofilon, aŭ viajn filojn aŭ viajn filinojn, aŭ ĉiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el ĉi tiu loko; ĉar ni ekstermos ĉi tiun lokon, ĉar granda fariĝis ilia kriado antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por ĝin pereigi. Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Leviĝu, eliru el ĉi tiu loko, ĉar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel ŝercanton. Kiam leviĝis la matenruĝo, la anĝeloj rapidigis Loton, dirante: Leviĝu, prenu vian edzinon kaj ambaŭ viajn filinojn, kiuj ĉi tie troviĝas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo. Sed ĉar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon. Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.

Genezo 19:24

Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo.

Genezo 19:26

Kaj lia edzino ekrigardis malantaŭen, kaj ŝi fariĝis kolono el salo.

Genezo 20:3

Kaj Dio venis al Abimeleĥ nokte en la sonĝo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, ĉar ŝi estas edzino de edzo.

Genezo 34:2

Kaj vidis ŝin Ŝeĥem, filo de Ĥamor la Ĥivido, princo de la lando, kaj li prenis ŝin kaj kuŝis kun ŝi kaj faris al ŝi perfortaĵon.

Genezo 34:7

Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili aŭdis, la viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon en Izrael, kuŝinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.

Genezo 34:26-27

Kaj Ĥamoron kaj lian filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de Ŝeĥem kaj eliris. La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.

Genezo 34:31

Sed ili diris: Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?

Genezo 38:15-26

Kaj Jehuda ŝin vidis, kaj li pensis, ke ŝi estas publikulino, ĉar ŝi kovris sian vizaĝon. Kaj li turnis sin al ŝi ĉe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. Ĉar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj ŝi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi? Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed ŝi diris: Donu al mi garantiaĵon, ĝis vi sendos. Kaj li diris: Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li. Kaj ŝi leviĝis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco. Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiaĵon el la manoj de la virino; sed li ŝin ne trovis. Kaj li demandis la homojn de ŝia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim ĉe la vojo? Kaj ili diris: Ĉi tie ne estis publikulino. Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi ŝin ne trovis, kaj ankaŭ la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino. Tiam Jehuda diris: Ŝi prenu ĝin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja ĉi tiun kapron, sed vi ŝin ne trovis. Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malĉastiĝis, kaj ŝi eĉ gravediĝis de malĉasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku ŝin, kaj oni ŝin brulmortigu. Kiam oni ŝin kondukis, ŝi sendis, ke oni diru al ŝia bopatro: Mi gravediĝis de la viro, al kiu apartenas ĉi tio. Kaj ŝi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la ŝnuretoj kaj ĉi tiu bastono. Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: Ŝi estas pli prava ol mi, ĉar mi ne donis ŝin al mia filo Ŝela. Kaj li ŝin ne plue konis.

Genezo 39:7-12

Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kuŝiĝu kun mi. Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas ĉe mi nenion en la domo, kaj ĉion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn; neniu en ĉi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, ĉar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros ĉi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaŭ Dio? Dum ŝi paroladis al Jozef ĉiutage kaj li ne volis obei ŝin kaj kuŝiĝi kun ŝi kaj esti kun ŝi, okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo; tiam ŝi kaptis lin je lia vesto, dirante: Kuŝiĝu kun mi. Sed li lasis sian veston en ŝiaj manoj kaj forkuris for el la domo.

Genezo 39:13-20

Kaj kiam ŝi vidis, ke li lasis sian veston en ŝia mano kaj forkuris el la domo, ŝi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; ĉi tiu venis al mi, por kuŝiĝi kun mi; sed mi ekkriis per laŭta voĉo; kaj kiam li aŭdis, ke mi ekkriis per laŭta voĉo, li lasis sian veston ĉe mi kaj forkuris for el la domo. Kaj ŝi kuŝigis lian veston apud si, ĝis lia sinjoro venis en sian domon. Kaj ŝi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi; sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo. Kiam lia sinjoro aŭdis la vortojn de sia edzino, kiujn ŝi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo-tiam li forte ekkoleris. Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la reĝo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.

Eliro 20:14

Ne adultu.

Eliro 20:17

Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Eliro 22:19

Ĉiu, kiu kuŝis kun bruto, estu mortigita.

Levidoj 18:6-18

Neniu alproksimiĝu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon: Mi estas la Eternulo. La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru: ŝi estas via patrino, ne malkovru ŝian nudecon. La nudecon de via patredzino ne malkovru: ĝi estas la nudeco de via patro. La nudecon de via fratino, filino de via patro aŭ filino de via patrino, ĉu ŝi naskiĝis en la domo, ĉu ŝi naskiĝis ekstere, ne malkovru ilian nudecon. La nudecon de filino de via filo aŭ de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; ĉar tio estas via nudeco. La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskiĝis de via patro, ŝi estas via fratino, ne malkovru ŝian nudecon. La nudecon de fratino de via patro ne malkovru: ŝi estas korpoparencino de via patro. La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; ĉar ŝi estas korpoparencino de via patrino. La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimiĝu: ŝi estas via onklino. La nudecon de via bofilino ne malkovru: ŝi estas edzino de via filo, ne malkovru ŝian nudecon. La nudecon de edzino de via frato ne malkovru: ĝi estas nudeco de via frato. La nudecon de virino kaj de ŝia filino ne malkovru: filinon de ŝia filo kaj filinon de ŝia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon: ili estas korpoparencinoj; tio estas malĉasteco. Kaj virinon kune kun ŝia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri ŝian nudecon apud ŝi, dum ŝia vivo.

Levidoj 18:19-23

Kaj al virino dum ŝia monata malpureco ne alproksimiĝu, por malkovri ŝian nudecon. Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kuŝu pro semo, malpuriĝante kun ŝi. Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Moleĥ, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo. Kaj kun virseksulo ne kuŝu, kiel oni kuŝas kun virino: tio estas abomenaĵo. Kaj kun nenia bruto kuŝu, malpuriĝante per ĝi; kaj virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo.

Levidoj 19:29

Ne senhonorigu vian filinon, prostituante ŝin; por ke la lando ne fariĝu prostituista kaj por ke la lando ne pleniĝu de malĉasteco.

Levidoj 20:10-16

Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino. Kaj se iu kuŝis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaŭ ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili. Kaj se iu kuŝis kun sia bofilino, ili ambaŭ estu mortigitaj: abomenaĵon ili faris, ilia sango estu sur ili. Kaj se iu kuŝis kun viro kiel kun virino, abomenaĵon ili ambaŭ faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili. Kaj se iu prenis virinon kaj ŝian patrinon, tio estas malĉastegeco: per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malĉasteco inter vi. Kaj se iu kuŝis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankaŭ la bruton mortigu. Kaj se virino alproksimiĝis al ia bruto, por sekskuniĝi kun ĝi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

Levidoj 20:17-21

Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aŭ filinon de sia patrino, kaj li vidis ŝian nudecon kaj ŝi vidis lian nudecon, tio estas maldecaĵo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaŭ la okuloj de sia popolo: la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon. Kaj se iu kuŝis kun virino dum ŝia malsano kaj malkovris ŝian nudecon, li vidatigis ŝian elfluejon kaj ŝi malkovris la elfluejon de sia sango: ili ambaŭ estu ekstermitaj el inter sia popolo. Kaj la nudecon de la fratino de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; ĉar li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon. Kaj se iu kuŝis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo: ili portu sian pekon, ili mortos seninfanaj. Kaj se iu prenis la edzinon de sia frato, tio estas malpuraĵo: la nudecon de sia frato li malkovris, seninfanaj ili estos.

Levidoj 21:7-9

Virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpuŝitan de sia edzo, ili ne prenu; ĉar pastro estas sankta al sia Dio. Tial tenu lin sankte, ĉar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin. Se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, ŝi senhonorigas sian patron: oni forbruligu ŝin per fajro.

Levidoj 21:14

Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.

Nombroj 5:12-13

Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se ies edzino forflankiĝos kaj pekos kontraŭ li, kaj iu viro kuŝos kun ŝi sekskuniĝe, kaj tio estos kaŝita antaŭ ŝia edzo, ĉar ŝi malpuriĝis kaŝe, kaj ne estos atestanto pri ŝi kaj ŝi ne estos kaptita;

Nombroj 5:29

Tio estas la leĝo pri la ĵaluzo, kiam virino forflankiĝos kun alia viro anstataŭ sia edzo kaj malpuriĝos,

Nombroj 25:6

Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaŭ la okuloj de Moseo kaj antaŭ la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

Readmono 5:18

Kaj ne adultu.

Readmono 5:21

Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Readmono 22:5

Ne devas esti apartenaĵo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion.

Readmono 22:20-21

Sed se tiu afero estos vera kaj ne troviĝos signoj de virgeco ĉe la junulino: tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de ŝia patro, kaj la loĝantoj de ŝia urbo priĵetu ŝin per ŝtonoj, ke ŝi mortu; ĉar ŝi faris malhonoraĵon en Izrael, malĉastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

Readmono 22:22

Se estos trovita viro, kuŝanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaŭ, la viron, kiu kuŝis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.

Readmono 22:23-24

Se juna virgulino estos fianĉigita kun viro, kaj iu renkontos ŝin en la urbo kaj kuŝos kun ŝi: tiam konduku ilin ambaŭ al la pordego de tiu urbo, kaj priĵetu ilin per ŝtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke ŝi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

Readmono 22:25-27

Sed se sur kampo renkontos la viro la fianĉigitan junulinon, kaj la viro ŝin kaptos kaj kuŝos kun ŝi: tiam oni mortigu sole la viron, kiu kuŝis kun ŝi; sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, ĉar tiu afero estas tia, kiel se iu leviĝas kontraŭ sian proksimulon kaj mortigas lin; li renkontis ja ŝin sur kampo, la fianĉigita junulino eble kriis, sed neniu ŝin savis.

Readmono 22:28-29

Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fianĉigitan kaj kaptos ŝin kaj kuŝos kun ŝi, kaj oni ilin trovos: tiam la viro, kiu kuŝis kun ŝi, donu al la patro de la junulino kvindek arĝentajn monerojn, kaj ŝi fariĝu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis ŝin; li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo.

Readmono 22:30

Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.

Readmono 23:2

Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

Readmono 23:17-18

Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael. Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio.

Readmono 27:20

Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

Readmono 27:21

Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

Readmono 27:22

Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

Readmono 27:23

Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

Jugistoj 16:1

Ŝimŝon iris en Gazan kaj vidis tie malĉastulinon kaj eniris al ŝi.

Jugistoj 19:1-2

En tiu tempo, kiam ne ekzistis reĝo ĉe Izrael, loĝis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Leĥem de Jehuda. Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Leĥem de Jehuda, kaj ŝi restis tie kvar monatojn.

Jugistoj 19:22-30

Dum ili ĝojigadis sian koron, jen la loĝantoj de la urbo, homoj malmoralaj, ĉirkaŭis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene: Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu. Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili: Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; ĉar tiu homo venis en mian domon, ne faru tian malnoblaĵon. Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio plaĉas al vi; sed kun ĉi tiu viro ne faru tian abomenindaĵon. Sed la homoj ne volis aŭskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis ŝin, kaj faris al si amuzon kun ŝi dum la tuta nokto, ĝis la mateno; kaj ili forliberigis ŝin, kiam leviĝis la matenruĝo. Kaj la virino venis antaŭ la mateniĝo, kaj falis antaŭ la pordo de la domo de tiu homo, kie estis ŝia sinjoro; kaj ŝi kuŝis, ĝis fariĝis lume. Matene leviĝis ŝia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kuŝas antaŭ la pordo de la domo, kaj ŝiaj manoj estas sur la sojlo. Kaj li diris al ŝi: Leviĝu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis ŝin sur la azenon, leviĝis, kaj iris al sia loko. Kiam li venis en sian domon, li prenis tranĉilon, prenis sian kromedzinon kaj distranĉis ŝin kun ŝiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en ĉiujn regionojn de Izrael. Kaj ĉiu, kiu tion vidis, diris: Ne estis kaj ne vidiĝis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, ĝis nun; atentu tion, konsiliĝu, kaj decidu.

Jugistoj 20:10-11

kaj ni prenos po dek homoj el ĉiu cento, el ĉiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu manĝaĵon por la popolo, por ke ĉi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraŭ ĝi konforme al la malnoblaĵo, kiun ĝi faris en Izrael. Kaj kolektiĝis kontraŭ la urbo ĉiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.

1 Samuel 2:22

Eli estis tre maljuna; li aŭdis ĉion, kiel agas liaj filoj kun ĉiuj Izraelidoj, kaj ke ili kuŝas kun la virinoj, kiuj kolektiĝas antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.

2 Samuel 11:2-5

Okazis, ke vespere David leviĝis de sia kuŝejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la reĝa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta. Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke ŝi estas Bat-Ŝeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la Ĥetido. Tiam David sendis senditojn, por preni ŝin; kaj ŝi venis al li, kaj li kuŝis kun ŝi; kiam ŝi repuriĝis de sia malpureco, ŝi revenis en sian domon. Kaj la virino gravediĝis, kaj ŝi sendis, por sciigi Davidon, dirante: Mi gravediĝis.

2 Samuel 12:9-12

Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, ke ŝi estu via edzino. Tiele diris la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaŭ viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kuŝos kun viaj edzinoj antaŭ ĉi tiu suno. Ĉar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaŭ la tuta Izrael kaj antaŭ la suno.

2 Samuel 13:11-14

Sed, kiam ŝi ilin alportis al li por manĝi, li kaptis ŝin, kaj diris al ŝi: Venu, kuŝiĝu kun mi, mia fratino. Tiam ŝi diris al li: Ne, mia frato, ne perfortu min; ĉar tiel ne estas farate en Izrael; ne faru tian malnoblaĵon. Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi fariĝus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la reĝo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi. Sed li ne volis obei ŝiajn vortojn, kaj kaptis ŝin kaj perfortis ŝin kaj kuŝis kun ŝi.

1 Regoj 11:1-6

La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn, el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo. Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron. En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David. Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj. Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.

1 Regoj 14:24

Ankaŭ malĉastistoj estis en la lando; ili faris ĉiujn abomenindaĵojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj.

1 Regoj 15:12

Kaj li elpelis la malĉastistojn el la lando, kaj forigis ĉiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj.

1 Regoj 22:46

La lastan kvanton da malĉastistoj, kiuj restis ankoraŭ dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.

2 Regoj 23:7

Kaj li detruis la domojn de malĉastistoj, kiuj estis ĉe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Aŝtar.

Ijob 31:1

Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

Sentencoj 2:16-17

Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj, Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;

Sentencoj 5:3-4

Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon, Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo. Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto, Akra kiel ambaŭtranĉa glavo.

Sentencoj 5:20

Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?

Sentencoj 6:24-29

Por gardi vin kontraŭ malbona virino, Kontraŭ glata lango de fremdulino. Ne deziregu en via koro ŝian belecon, Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj. Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon. Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu? Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn? Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno.

Sentencoj 6:32

Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

Sentencoj 7:5-10

Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj. Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado; Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan, Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo, Kaj iris la vojon al ŝia domo, En krepusko, en vespero de tago, Kiam fariĝis nokto kaj mallumo. Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.

Sentencoj 7:21-27

Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris. Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno; Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon. Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Atentu la vortojn de mia buŝo. Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, Ne eraru sur ŝia irejo; Ĉar multajn ŝi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas ŝiaj mortigitoj. Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol, Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto.

Sentencoj 11:6

La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.

Sentencoj 22:14

La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.

Sentencoj 23:27-28

Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto. Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.

Sentencoj 29:3

Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron; Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon.

Sentencoj 30:20

Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon.

Predikanto 7:26

Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi.

Jesaja 1:21

Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj.

Jesaja 57:3

Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino!

Jeremia 3:1-3

Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo. Levu viajn okulojn al la altaĵoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? Ĉe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malĉastado kaj malbonagoj. Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti.

Jeremia 3:6-8

La Eternulo diris al mi en la tempo de la reĝo Joŝija: Ĉu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? ŝi iris sur ĉiun altan monton kaj sub ĉiun verdan arbon kaj tie malĉastis. Kaj post kiam ŝi faris ĉion ĉi tion, Mi diris: Revenu al Mi; sed ŝi ne revenis. Kaj tion vidis ŝia perfidema fratino Judujo. Mi vidis ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj donis al ŝi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis ŝia perfidema fratino Judujo, sed ŝi iris kaj ankaŭ malĉastis.

Jeremia 3:20

Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo.

Jeremia 5:7-8

Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj ĵuris per ne- dioj. Mi ĵurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en malĉastejojn. Ili fariĝis kiel voluptemaj pasiaj ĉevaloj; ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo.

Jeremia 7:9

Ŝtelante, mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,

Jeremia 13:27

via adulto, via voluptegeco, viaj malĉastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindaĵojn. Ve al vi, ho Jerusalem! ĉu vi ne puriĝos? kiam do fine?

Jeremia 23:14

sed ĉe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran: ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili ĉiuj fariĝis por Mi kiel Sodom, kaj la loĝantoj de la urbo kiel Gomora.

Jeremia 29:23

pro tio, ke ili faris abomenindaĵon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malveraĵon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.

Lamentado 5:11

La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.

Jehezkel 16:15-17

Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malĉasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante vin al li. Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltaĵojn, kaj sur ili vi malĉastis, kiel neniam estis kaj neniam estos. Vi prenis viajn ornamaĵojn el oro kaj el arĝento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malĉastis kun ili.

Jehezkel 16:20-22

Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi buĉis ilin al ili kiel manĝaĵon. Ĉu malgranda estas via malĉasteco? Vi buĉis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili. Kaj en ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj malĉastaĵoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.

Jehezkel 16:25-29

En la komenco de ĉiu vojo vi konstruis viajn fialtaĵojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al ĉiu pasanto, kaj vi malĉastis. Vi malĉastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malĉastis, kolerigante Min. Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraŭ vin kaj malgrandigis vian destinitaĵon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filiŝtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto. Kaj vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi; vi malĉastis kun ili, kaj tamen ne kontentiĝis. Vi multigis viajn malĉastaĵojn ĝis la lando de komercado, Ĥaldeujo, sed ankaŭ tio vin ne kontentigis.

Jehezkel 16:30-34

Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras ĉion ĉi tion, farojn de plej senhonta malĉastistino? Kiam vi aranĝis viajn malĉastejojn ĉe la komenco de ĉiu vojo kaj faris viajn fialtaĵojn sur ĉiu strato, vi estis ne kiel malĉastistino, kiu ŝatas donacojn; sed kiel malĉastanta virino, kiu anstataŭ sia edzo akceptas fremdulojn. Al ĉiuj malĉastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al ĉiuj viaj amantoj, kaj vi subaĉetas ilin, ke ili de ĉiuj flankoj venu malĉasti kun vi. Ĉe via malĉastado fariĝas kun vi la malo de tio, kion oni vidas ĉe aliaj virinoj: oni ne postkuras vin por malĉastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

Jehezkel 16:35-38

Tial, ho malĉastistino, aŭskultu la vorton de la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi malŝparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al viaj amistoj kaj al ĉiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili- pro tio Mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis, kaj ĉiujn, kiujn vi amis, kaj ĉiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraŭ vi de ĉirkaŭe, kaj Mi malkovros antaŭ ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindaĵon. Kaj Mi juĝos vin laŭ la juĝoj kontraŭ adultulinoj kaj kontraŭ sangoverŝantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoverŝo kruela kaj severa.

Jehezkel 16:41-43

Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi juĝon antaŭ la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi ĉesigos vian malĉastadon, kaj vi ne plu donos donacojn. Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviliĝos sur vi tiel, ke Mi trankviliĝos kaj ne plu koleros. Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.

Jehezkel 22:9-11

Kalumniantoj estis ĉe vi, por verŝi sangon; sur la montoj oni manĝis ĉe vi, malĉastaĵojn oni faris meze de vi. Nudaĵon de patro oni malkovris ĉe vi, perfortis virinon dum ŝia monataĵo. Oni faris abomenindaĵon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malĉastaĵo, oni perfortis ĉe vi sian fratinon, filinon de sia patro.

Jehezkel 23:1-21

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino. Kaj ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis; tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj. Iliaj nomoj estas: la nomo de la pli aĝa, Ohola; kaj la nomo de ŝia fratino, Oholiba. Ili fariĝis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem. Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj. Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis. Kaj ŝi ne forlasis ankaŭ sian malĉastadon kun la Egiptoj, kiuj kuŝadis kun ŝi dum ŝia juneco, palpadis ŝiajn virgajn mamojn, kaj verŝadis sur ŝin sian malĉastaĵon. Tial Mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis voluptan pasion. Ili malkovris ŝian nudaĵon, prenis ŝiajn filojn kaj ŝiajn filinojn, kaj ŝin mem ili mortigis per glavo. Kaj ŝi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri ŝi estis farita juĝo. Tion vidis ŝia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptaĵoj ŝi agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi, kaj ŝia malĉastado estis ankoraŭ pli granda, ol la malĉastado de ŝia fratino. Ŝi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj ĉiuj estis ĉarmaj junuloj. Mi vidis, ke ŝi malpuriĝis, kaj ke ambaŭ havas la saman konduton. Sed ĉi tiu malĉastis ankoraŭ pli. Kiam ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de Ĥaldeoj, kolore pentritajn, kun zonoj ĉirkaŭ siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el Ĥaldeujo, ilia naskiĝlando, tiam ŝi volupte ekamis ilin, kiam ŝi vidis ilian bildon, kaj ŝi sendis al ili senditojn en Ĥaldeujon. Kaj la Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi, kaj ili malpurigis ŝin per sia malĉastaĵo, kaj ŝi malpuriĝis per ili; kaj poste ŝia animo trosatiĝis de ili. Kaj kiam ŝia malĉastado kaj ŝia hontindeco fariĝis tro malkaŝa, tiam Mia animo tediĝis de ŝi, kiel Mia animo tediĝis de ŝia fratino. Sed ŝi malĉastadis ĉiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam ŝi malĉastadis en la lando Egipta. Kaj ŝi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevaloj. Kaj vi ripetis la malĉastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.

Jehezkel 23:27-30

Kaj Mi faros finon al via malĉastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros. Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis. Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkaŝiĝos la nudeco de via malĉastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malĉastaĵoj. Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malĉastis laŭ la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj.

Jehezkel 23:35-39

Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj. Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo! ĉu vi volas juĝi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindaĵojn? Ĉar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel manĝaĵon por ili. Ankoraŭ ĉi tion ili faris al Mi: ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; kaj, buĉinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi ĝin; jen tiel ili agis en Mia domo.

Jehezkel 23:40-45

Ili ankaŭ sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamaĵoj, kaj sidiĝis sur luksa lito, antaŭ kiu estis aranĝita tablo, kaj sur ĝin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon. Kaj tie estis aŭdata ĝojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaŭ ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn. Mi diris pri la maljuniĝinta en adultado: Ŝi alkutimiĝis al la malĉastado kaj ne povas ĉesi. Oni venadis al ŝi, kiel oni venas al malĉastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malĉastulinoj. Sed la homoj virtaj juĝos ilin laŭ la juĝo kontraŭ adultulinoj kaj laŭ la juĝo kontraŭ sangoverŝantinoj; ĉar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.

Jehezkel 23:48-49

Kaj Mi faros finon al la malĉastado en la lando, kaj tio estos averto por ĉiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malĉastado. Kaj oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

Hosea 1:2

Kiam la Eternulo komencis paroli al Hoŝea, la Eternulo diris al Hoŝea: Iru, prenu al vi edzinon malĉastulinon kaj naskigu infanojn malĉastajn, ĉar la lando malĉastiĝis for de la Eternulo.

Hosea 2:2-5

Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj, por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco, kaj ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis en la tago de sia naskiĝo, ke Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva, kaj ne mortigu ŝin per soifo. Ankaŭ ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto; ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn.

Hosea 4:2

Malbenado kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis, kaj sangoverŝo sekvas sangoverŝon.

Hosea 4:12-14

Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio. Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos. Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?

Hosea 5:3-4

Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kaŝita antaŭ Mi: vi nun malĉastas, ho Efraim, kaj Izrael malpuriĝis. Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, ĉar spirito de malĉasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.

Hosea 9:1

Ne ĝoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, ĉar vi malĉaste foriĝis de via Dio, vi preferas proamaĵajn donacojn ol ĉiujn grenejojn plenajn de greno.

Joel 3:3

kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro manĝaĵo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.

Nahum 3:4

Tio estas pro la granda malĉastado de la malĉastistino, kiu ĉarmas per sia beleco, estas lerta sorĉistino, kaj vendas naciojn per sia malĉastado kaj gentojn per sia sorĉado.

Malahi 2:14-16

Vi diras: Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraŭ kiu vi agis perfide, kvankam ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino. Tion ne faris eĉ seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraŭ la edzino de sia juneco. Kiu elmalamis ŝin kaj forpuŝas ŝin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortaĵo, diras la Eternulo Cebaot: estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.

Malahi 3:5

Kaj Mi venos al vi, por juĝi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraŭ la sorĉistoj kaj adultuloj, kontraŭ tiuj, kiuj ĵuras mensoge, kontraŭ tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraŭ tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

Mateo 5:27-28

Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu; sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.

Mateo 5:32

sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malĉasteco, igas ŝin adulti; kaj kiu edziĝos kun forsenditino, tiu adultas.

Mateo 15:19

Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj:

Mateo 19:9

Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas.

Mateo 26:41

Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.

Marko 7:21-23

Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco; ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

Marko 10:11-12

Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi; kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas.

Marko 10:19

Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.

Luko 16:18

Ĉiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edziĝas kun alia, adultas; kaj kiu edziĝas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.

Luko 18:20

Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.

Joano 8:3-11

Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.

Agoj 15:20

sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de sango.

Agoj 15:29

ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!

Agoj 21:25

Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraŭ idoloferitaĵoj kaj sango kaj sufokitaĵo kaj malĉasteco.

Romanoj 1:24-27

Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonoriĝu inter ili mem; kiuj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen. Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto.

Romanoj 1:28-29

Kaj ĉar ili malŝatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecaĵojn; plenigite de ĉia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,

Romanoj 1:32

kiuj, sciante pri la juĝo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaŭ konsentas al la farantoj de ili.

Romanoj 6:12-13

Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj deziroj; ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.

Romanoj 6:19

Mi parolas home pro la malforteco de via karno; ĉar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco ĝis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco ĝis sanktigo.

Romanoj 7:3-5

Se do, dum la edzo vivas, ŝi kuniĝas kun alia viro, ŝi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera de la leĝo, kaj ne estas adultulino, kvankam kuniĝinte kun alia viro. Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la leĝo per la korpo de Kristo, por kuniĝi kun alia, nome kun tiu, kiu leviĝis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio. Ĉar dum ni estis en karno, la laŭpekaj pasioj, kiuj estis per la leĝo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.

Romanoj 7:23

sed mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj.

Romanoj 8:1-8

Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo. Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto. Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno; por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito. Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito. Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco; ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei; kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio.

Romanoj 8:12-13

Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno; ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.

Romanoj 12:1

Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo.

Romanoj 13:9

Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Romanoj 13:13-14

Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo. Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

1 Korintanoj 5:1

Efektive oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco, kaj tia malĉasteco, kia ne ekzistas eĉ inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.

1 Korintanoj 5:9-13

En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malĉastuloj; ne tute kun la malĉastuloj de ĉi tiu mondo, aŭ kun la aviduloj kaj rabemuloj, aŭ kun idolanoj; ĉar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo; sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malĉastulo, aŭ avidulo, aŭ idolano, aŭ insultanto, aŭ drinkulo, aŭ rabemulo; kun tia homo eĉ ne kunmanĝu. Ĉar kiel koncernas min juĝi la eksterulojn? Ĉu vi ne juĝas la internulojn, dum la eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.

1 Korintanoj 6:9-11

Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj, nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

1 Korintanoj 6:13

Manĝaĵoj por la ventro, kaj la ventro por manĝaĵoj; sed Dio neniigos kune ĝin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malĉasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

1 Korintanoj 6:15-18

Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? ĉu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malĉastistino? Nepre ne! Aŭ ĉu vi ne scias, ke tiu, kiu kuniĝas kun malĉastistino, estas kun ŝi unu korpo? ĉar: Ili, Li diris, estos unu karno. Sed tiu, kiu kuniĝas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito. Forkuru de malĉasteco. Ĉiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malĉastas, pekas kontraŭ sia propra korpo.

1 Korintanoj 7:1-5

Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por viro, ne tuŝi virinon. Sed pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon. La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo. Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

1 Korintanoj 7:9

Sed se ili ne povas sin deteni, ili edziĝu; ĉar estas pli bone edziĝi, ol bruladi.

1 Korintanoj 7:36

Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraŭ sia virgulino, se ŝi preteriras sian aĝfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedziĝu.

1 Korintanoj 10:8

Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.

1 Korintanoj 10:12-13

Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu. Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.

2 Korintanoj 5:10

Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj.

2 Korintanoj 7:1

Havante do ĉi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de ĉia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

2 Korintanoj 12:21

ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaŭ vi, kaj mi malĝojos pro multaj, kiuj jam antaŭe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

Galatoj 5:16-21

Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos. Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas. Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo. Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

Galatoj 5:24

Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.

Galatoj 6:7-8

Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

Efesanoj 2:3

inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj.

Efesanoj 4:19

kiuj, sensentiĝinte, fordonis sin al malĉasteco por la praktikado de ĉia malpureco kun avideco.

Efesanoj 5:3-5

Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.

Koloseanoj 3:5

Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

1 Tesalonikanoj 4:3-5

Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke vi vin detenu de malĉasteco; ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro, ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;

1 Tesalonikanoj 4:7-8

Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo. Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.

1 Timoteo 1:9-10

sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino;

2 Timoteo 2:22

Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.

2 Timoteo 3:2-6

Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion; havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu. Ĉar el ĉi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsaĝajn virinojn, ŝarĝitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,

Tito 2:12

instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,

Hebreoj 12:16

por ke ne estu iu malĉastulo aŭ malpiulo, kiel Esav, kiu por unu manĝo vendis sian unuenaskitecon.

Hebreoj 13:4

Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos.

Jakobo 1:12-15

Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas. Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun; sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata. Tiam la dezirado, gravediĝinte, naskas pekon; kaj la peko, maturiĝinte, naskas morton.

Jakobo 4:3-4

Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj. Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, fariĝas malamiko de Dio.

1 Petro 1:14

kiel infanoj de obeo, ne formiĝante laŭ la voluptoj, kiujn vi antaŭe havis en via nescio;

1 Petro 2:11

Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraŭ la animo;

1 Petro 4:1-3

Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj; por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio. Ĉar la tempo pasinta sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;

2 Petro 2:4-10

Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo; kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; kaj savis justan Loton, ĉagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj (ĉar tiu justulo, loĝante inter ili, en vidado kaj aŭdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj): la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo; sed precipe tiujn, kiuj iras laŭ la karno en volupto de malpuraĵo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti aŭtoritatojn;

2 Petro 2:14

havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno;

2 Petro 2:18

Ĉar, elparolante fanfaronaĵojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj ĵus forsaviĝis de tiuj, kiuj vivadas en eraro;

2 Petro 3:3

unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj propraj voluptoj,

1 Johano 2:16-17

Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.

Judas 1:4

Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.

Judas 1:6-8

Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago. Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro. Tamen tiel same ankaŭ ĉi tiuj en siaj sonĝadoj malpurigas la karnon, malestimas aŭtoritaton, kaj insultas honorojn.

Apokalipso 2:14

Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu.

Apokalipso 2:20-22

Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn. Kaj mi donis al ŝi tempon, por ke ŝi pentu; kaj ŝi ne volas penti pri sia malĉasteco. Jen mi ĵetos ŝin en liton, kaj la kun ŝi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri ŝiaj faroj.

Apokalipso 9:21

kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorĉoj, nek pri sia malĉastado, nek pri siaj ŝteloj.

Apokalipso 14:8

Kaj alia anĝelo, dua, sekvis, dirante: Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis ĉiujn naciojn el la vino de la kolero de ŝia malĉastaĵo.

Apokalipso 17:1-2

Kaj unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la juĝon de la granda malĉastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; kun kiu la reĝoj de la tero malĉastis, kaj la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de ŝia malĉasteco.

Apokalipso 18:3

Ĉar per la vino de la kolero de ŝia malĉasteco falis ĉiuj nacioj; kaj la reĝoj de la tero malĉastis kun ŝi, kaj la komercistoj de la tero riĉiĝis per la potenco de ŝia lukso.

Apokalipso 18:9

Kaj la reĝoj de la tero, kiuj malĉastis kun ŝi kaj voluptis, ploros kaj ĝemos pri ŝi, kiam ili rigardos la fumon de ŝia brulado,

Apokalipso 19:2

ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj; ĉar Li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per sia malĉasteco, kaj Li venĝis la sangon de Siaj servistoj el ŝia mano.

Apokalipso 21:8

Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net