24 – Familio
Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Familio.
Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Familio.
Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas;
”Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.
”Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso), por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero. Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.
”Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.
”Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li. Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo. Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li.
”Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo. Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita.
”Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno. Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.
”Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis. Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis.
”Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon. Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo.
”Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj.
”Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo. Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo. Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo. Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis. Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo? Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi. Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin. Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato? Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano.
”Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio; kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo.
”Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set. Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis.
”Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj,
”Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio.
”Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron.
”Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero.
”Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj. Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj. Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj reĝoj devenos de vi. Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
”Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed ŝia nomo estu Sara. Kaj Mi benos ŝin, kaj Mi donos de ŝi al vi filon; kaj Mi benos ŝin, kaj de ŝi devenos popoloj, reĝoj de popoloj devenos de ŝi. Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos?
”Ĉar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.
”Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis. Kaj Sara gravediĝis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris. Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
”Kaj Isaak enkondukis ŝin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj li ekamis ŝin. Kaj Isaak konsoliĝis pri sia patrino.
”Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastiĝos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj beniĝos per vi kaj per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.
”Kaj Jakob ekamis Raĥelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Raĥel, via pli juna filino. Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu ŝin al vi, ol ke mi donu ŝin al alia viro; loĝu ĉe mi. Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin.
”Kiam Raĥel vidis, ke ŝi ne naskas al Jakob, ŝi enviis sian fratinon, kaj ŝi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, ĉar alie mi mortos. Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
”Kaj la Eternulo diris al Jakob: Reiru en la landon de viaj patroj kaj en vian naskiĝlandon, kaj Mi estos kun vi.
”Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al ĉiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj puriĝu kaj ŝanĝu viajn vestojn.
”Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaŭ ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ li, kaj li ekkriis: Elirigu ĉiujn for de mi. Kaj neniu restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj. Kaj li laŭte ekploris, kaj aŭdis la Egiptoj, kaj aŭdis la domo de Faraono. Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; ĉu mia patro vivas ankoraŭ? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li.
”Kaj Jozef jungis sian ĉaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Goŝen. Kaj kiam li ekvidis lin, li ĵetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.
”Kaj Jozef enloĝigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedaĵon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis. Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laŭ la nombro de la infanoj.
”ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,
”Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
”Kiu batas sian patron aŭ sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
”Vidvinon kaj orfon ne premu.
”kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaŭ kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!
”kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malĉastos por siaj dioj kaj malĉastigos viajn filojn por siaj dioj.
”Ĉiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu: Mi estas la Eternulo, via Dio.
”Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.
”Ĉiu, kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, estu mortigita: sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.
”Virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpuŝitan de sia edzo, ili ne prenu; ĉar pastro estas sankta al sia Dio.
”Edzinon li prenu al si virgulinon. Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.
”Tio estas la leĝo pri la ĵaluzo, kiam virino forflankiĝos kun alia viro anstataŭ sia edzo kaj malpuriĝos, aŭ kiam viron atakos spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon; tiam li starigu la edzinon antaŭ la Eternulo, kaj la pastro agu kun ŝi laŭ la tuta tiu leĝo. Kaj la edzo estos pura de kulpo, kaj la edzino portos sian pekon.
”Prave parolas la filinoj de Celofĥad; efektive donu al ili heredan posedaĵon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedaĵon de ilia patro al ili. Kaj al la Izraelidoj diru jene: Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedaĵon al lia filino; kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedaĵon al liaj fratoj; kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al la fratoj de lia patro; kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu ĝin. Kaj tio estu por la Izraelidoj leĝa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
”Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofĥad: Ili povas fariĝi edzinoj de tiuj, kiuj plaĉos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu; por ke ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, ĉar ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj. Kaj ĉiu filino, kiu heredas posedaĵon en la triboj de la Izraelidoj, devas edziniĝi kun iu el la familioj de la tribo de ŝia patro, por ke la Izraelidoj heredu ĉiu la posedaĵon de siaj patroj; kaj por ke posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo.
”Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj pri la tago, en kiu vi staris antaŭ la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb, kiam la Eternulo diris al mi: Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.
”Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
”Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas;
”Kaj ne boparenciĝu kun ili: vian filinon ne donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo; ĉar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj dioj, kaj ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ekstermos vin rapide.
”kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.
”Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos;
”Observu kaj obeu ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj plaĉa antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.
”Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.
”Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro multigu al si.
”kaj kiu fianĉiĝis kun virino kaj ne prenis ŝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia viro ŝin prenos.
”Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata: tiam ĉe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaŭ la filo de la ne amata, la unuenaskito; sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el ĉio, kio troviĝas ĉe li; ĉar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.
”Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne aŭskultas la voĉon de sia patro nek la voĉon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne aŭskultas ilin: tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejaĝuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia loĝoloko; kaj ili diru al la plejaĝuloj de lia urbo: Ĉi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne aŭskultas nian voĉon, li estas manĝegemulo kaj drinkemulo. Tiam ĉiuj homoj de lia urbo priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdos kaj ektimos.
”Se iu prenos edzinon kaj envenos al ŝi kaj ekmalamos ŝin, kaj li akuzos ŝin kalumnie kaj kurigos pri ŝi malbonon famon, kaj diros: Ĉi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimiĝis al ŝi kaj ne trovis ĉe ŝi virgecon: tiam la patro de la junulino kaj ŝia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco de la junulino al la plejaĝuloj de la urbo al la pordego; kaj la patro de la junulino diru al la plejaĝuloj: Mian filinon mi donis al ĉi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis ŝin; kaj jen li akuzis ŝin kalumnie, dirante: Mi ne trovis ĉe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaŭ la plejaĝuloj de la urbo. Tiam la plejaĝuloj de tiu urbo prenu la edzon kaj punu lin; kaj ili kondamnu lin al punpago de cent arĝentaj moneroj, kaj ili donu tion al la patro de la junulino pro tio, ke tiu kurigis malbonan famon pri junulino Izraelida; kaj ŝi restu lia edzino, li ne povas forigi ŝin de si dum sia tuta vivo. Sed se tiu afero estos vera kaj ne troviĝos signoj de virgeco ĉe la junulino: tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de ŝia patro, kaj la loĝantoj de ŝia urbo priĵetu ŝin per ŝtonoj, ke ŝi mortu; ĉar ŝi faris malhonoraĵon en Izrael, malĉastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi. Se estos trovita viro, kuŝanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaŭ, la viron, kiu kuŝis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
”Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
”Se iu prenos virinon kaj fariĝos ŝia edzo, kaj okazos, ke ŝi ne plaĉas al li, ĉar li trovis ĉe ŝi ion hontindan: tiam li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo. Kaj se ŝi eliros el lia domo kaj iros kaj edziniĝos kun alia viro; kaj tiu lasta edzo ŝin ekmalamos kaj skribos al ŝi eksedzigan leteron kaj donos en ŝian manon kaj forsendos ŝin el sia domo; aŭ mortos tiu lasta viro, kiu prenis ŝin kiel edzinon: tiam ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne povas preni ŝin denove kiel edzinon, post kiam ŝi estas malpurigita; ĉar tio estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredaĵon.
”Se iu antaŭ nelonge edziĝis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.
”Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
”Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
”La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
”Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo. Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.
”Kaj nun ĵuru al mi per la Eternulo, ke ĉar mi faris favorkoraĵon al vi, tial ankaŭ vi faros favorkoraĵon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco, ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al ĉiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraŭ morto.
”Kaj vi aliros matene laŭ viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ apartaj homoj.
”Ĉar se vi forkliniĝos, kaj aliĝos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparenciĝos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi: tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
”Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi: ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.
”Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, ĉiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj ĉiu foriris de tie al sia posedaĵo.
”Sed Rut diris: Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aŭ ke mi returnu min kaj ĉesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaŭ iros, kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos; via popolo ankaŭ estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.
”kaj ankaŭ Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo, por ke la nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaŭ.
”Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi: Ĥana, kial vi ploras? kaj kial vi ne manĝas? kaj kial tiel afliktiĝas via koro? ĉu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?
”Kaj ŝi faris sanktan promeson, kaj diris: Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tuŝos lian kapon.
”Pri ĉi tiu knabo mi preĝis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin. Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.
”La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
”Samuel estis servisto antaŭ la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.
”Dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis, kaj li plaĉis kiel al la Eternulo, tiel ankaŭ al la homoj.
”Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.
”La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn, el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo. Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron. En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
”ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la tero kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj.
”Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj diris al ili: Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael. Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon: apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj. Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo: Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.
”Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu. Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
”Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.
”Por doni juĝon al orfo kaj premato, Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.
”Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino. Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
”Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.
”Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon. Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
”Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino. Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
”Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo. Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.
”Mi malfermos per sentenco mian buŝon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva. Kion ni aŭdis kaj sciiĝis, Kion rakontis al ni niaj patroj, Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris. Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis leĝon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj, Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos, Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj. Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn; Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
”Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
”Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
”Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,
”Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj. Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj. Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
”Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!
”La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.
”Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro. Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj. Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.
”Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.
”Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!
”Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, Se fratoj vivas kune!
”Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino. Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias. Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero. Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
”Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj. Ili gloru la nomon de la Eternulo, Ĉar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo.
”Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;
”La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon; Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
”Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton; Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu. Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino. Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
”Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo. Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
”Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj. Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro. Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo. Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.
”Via fonto estu benata; Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco. Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron.
”Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino.
”Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino.
”Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo.
”Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
”Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
”Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
”Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
”Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.
”Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.
”Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino.
”Saĝa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.
”Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
”En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero.
”Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro, Kaj malĝojo por sia patrino.
”Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
”Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado. Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
”Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
”Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.
”Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.
”Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.
”Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.
”Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.
”Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
”Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.
”Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.
”Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.
”Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos. Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol. Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro. Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon.
”Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos. Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton. Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li. Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos. Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.
”Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
”Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj.
”Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron.
”Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.
”Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
”Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo.
”Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon; Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj; Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;
”Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.
”Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias: La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.
”Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj! Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.
”Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj. Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos. Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo. Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj. Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon. Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj; Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon. Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn. Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto. Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon. Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo. Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo. Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj. Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando. Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto. Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago. Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango. Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco. Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante: Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn. Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata. Donu al ŝi laŭ la fruktoj de ŝiaj manoj; Kaj ŝiaj faroj ŝin gloros ĉe la pordegoj.
”Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmiĝos? Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
”Ĝuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por ĉiuj viaj vantaj tagoj; ĉar ĉi tio estas via apartenaĵo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.
”Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formiĝas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu ĉion faras.
”Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraŭ ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros: Mi ne havas plezuron de ili;
”Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edziĝofesto, En la tago de la ĝojo de lia koro.
”Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
”Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;
”Kiel gravedulino ĉe la alproksimiĝo de la naskado turmentiĝas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaŭ Vi, ho Eternulo. Ni estis gravedaj, ni turmentiĝis, ni naskis kvazaŭ venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la loĝantoj de la mondo.
”La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaŭ; Patro al la filoj konigos Vian verecon.
”Aŭskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj: la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.
”Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.
”Ĉar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero. Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpuŝitan, diras via Dio.
”Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.
”Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn.
”Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fianĉo ĝojas pri la fianĉino, tiel ĝojos pri vi via Dio.
”Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj.
”Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.
”Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
”Mi vidis ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj donis al ŝi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis ŝia perfidema fratino Judujo, sed ŝi iris kaj ankaŭ malĉastis.
”Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, ĉar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.
”se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfeliĉo: tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne.
”prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multiĝu tie kaj ne malmultiĝu.
”Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj. Jen ĉiu proverbisto diros pri vi proverbon: Kia la patrino, tia la filino.
”Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.
”Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto: Ne sekvu la leĝojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj.
”Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe vi.
”Vidvinon aŭ eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aŭ vidvinon, kiu vidviniĝis de pastro, ili prenu.
”Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco. Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.
”Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.
”Ĝemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakaĵon pro sia fianĉo.
”Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn.
”Ĉu iras du kune, se ili ne interkonsentis?
”ĉar filo malhonoras patron, filino batalas kontraŭ sia patrino, bofilino kontraŭ sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.
”Tiele diras la Eternulo Cebaot: Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato; vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malriĉulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraŭ via frato.
”Vi diras: Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraŭ kiu vi agis perfide, kvankam ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino. Tion ne faris eĉ seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraŭ la edzino de sia juneco. Kiu elmalamis ŝin kaj forpuŝas ŝin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortaĵo, diras la Eternulo Cebaot: estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.
”kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.
”La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham. Al Abraham naskiĝis Isaak, kaj al Isaak naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jehuda kaj liaj fratoj, kaj al Jehuda naskiĝis Perec kaj Zeraĥ el Tamar, kaj al Perec naskiĝis Ĥecron, kaj al Ĥecron naskiĝis Ram, kaj al Ram naskiĝis Aminadab, kaj al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, kaj al Naĥŝon naskiĝis Salma, kaj al Salma naskiĝis Boaz el Raĥab, kaj al Boaz naskiĝis Obed el Rut, kaj al Obed naskiĝis Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David, la reĝo. Kaj al David naskiĝis Salomono el la edzino de Urija, kaj al Salomono naskiĝis Reĥabeam, kaj al Reĥabeam naskiĝis Abija, kaj al Abija naskiĝis Asa, kaj al Asa naskiĝis Jehoŝafat, kaj al Jehoŝafat naskiĝis Joram, kaj al Joram naskiĝis Uzija, kaj al Uzija naskiĝis Jotam, kaj al Jotam naskiĝis Aĥaz, kaj al Aĥaz naskiĝis Ĥizkija, kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija, kaj al Joŝija naskiĝis Jeĥonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon. Kaj post la transloĝiĝo en Babelon, al Jeĥonja naskiĝis Ŝealtiel, kaj al Ŝealtiel naskiĝis Zerubabel, kaj al Zerubabel naskiĝis Abiud, kaj al Abiud naskiĝis Eljakim, kaj al Eljakim naskiĝis Azor, kaj al Azor naskiĝis Cadok, kaj al Cadok naskiĝis Aĥim, kaj al Aĥim naskiĝis Eliud, kaj al Eliud naskiĝis Eleazar, kaj al Eleazar naskiĝis Mattan, kaj al Mattan naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.
”Tial ĉiuj generacioj de Abraham ĝis David estas dek kvar generacioj, kaj de David ĝis la transloĝiĝo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la transloĝiĝo en Babelon ĝis la Kristo dek kvar generacioj.
”Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito. Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi. Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito. Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni. Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon; kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.
”Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon.
”sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.
”Estas ankaŭ dirite: Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al ŝi eksedzigan leteron; sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malĉasteco, igas ŝin adulti; kaj kiu edziĝos kun forsenditino, tiu adultas.
”Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?
”Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon. Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon; kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj. Kiu amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi.
”Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados;
”Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li. Kaj iu diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi. Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj? Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
”Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas? Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.
”Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.
”Kaj alvokinte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili, kaj diris: Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo. Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min; sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.
”Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
”Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton.
”Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj? Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj.
”Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo? Kaj responde li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina, kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno? Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin? Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco. Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas. La disĉiploj diris al li: Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi.
”Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj preĝu; kaj la disĉiploj admonis ilin. Sed Jesuo diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.
”Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon.
”kaj diris al li: Ĉu vi aŭdas, kion ĉi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili: Jes; ĉu vi neniam legis: El la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi perfektigis laŭdon?
”La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni. Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo.
”Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj. Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston; kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis.
”En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato. Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato; tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa. Kaj post ĉiuj la virino mortis. En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis. Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio. Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
”Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro.
”Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,
”Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo.
”kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;
”Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari.
”Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj? Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
”Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉi tie ĉe ni? Kaj ili ofendiĝis pro li. Kaj Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.
”Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi, vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino; vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
”Kaj preninte infanon, li starigis ĝin meze de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris al ili: Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.
”Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron.
”Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon? Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis al vi? Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin. Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon. Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina. Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. Kaj en la domo la disĉiploj denove demandis lin pri la afero. Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi; kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas.
”Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin. Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin. Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.
”Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
”Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio, kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.
”Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron; kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same; kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis. En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon. Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?
”Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.
”Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo. Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.
”Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.
”Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro.
”Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda. Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo. Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.
”Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro. Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo;
”Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili. Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro.
”Kaj Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli, de Mattat, de Levi, de Melĥi, de Janaj, de Jozef, de Matatias, de Amos, de Naĥum, de Esli, de Nagaj, de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda, de Joĥanan, de Resa, de Zerubabel, de Ŝealtiel, de Neri, de Melĥi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er, de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi, de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim, de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David, de Jiŝaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Naĥŝon, de Aminadab, de Ram, de Ĥecron, de Perec, de Jehuda, de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Teraĥ, de Naĥor, de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de Ŝelaĥ, de Kenan, de Arpaĥŝad, de Ŝem, de Noa, de Lemeĥ, de Metuŝelaĥ, de Ĥanoĥ, de Jared, de Mahalalel, de Kenan, de Enoŝ, de Set, de Adam, de Dio.
”Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso. Kaj oni sciigis lin: Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi. Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.
”Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li ŝtonon? aŭ se li petas fiŝon, ĉu li anstataŭ fiŝo donos al li serpenton? Aŭ se li petos ovon, ĉu li donos al li skorpion? Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.
”Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino.
”Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo. Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo.
”Kaj li diris: Unu viro havis du filojn; kaj la pli juna diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado. Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon. Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti porkojn. Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu donis al li. Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato! Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.
”Ĉiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edziĝas kun alia, adultas; kaj kiu edziĝas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.
”Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin. Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.
”Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin. Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio. Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
”Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.
”Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana; ankaŭ la dua; kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis. Laste mortis ankaŭ la virino. En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon. Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas;
”Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
”La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie;
”Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis. Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.
”Jesuo diris al ŝi: Foriru, voku vian edzon, kaj revenu ĉi tien. La virino respondis kaj diris al li: Mi ne havas edzon. Jesuo diris al ŝi: Vi prave diris: Mi ne havas edzon; ĉar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; ĉi tion vi diris vere.
”Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.
”Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo?
”Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda? Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
”Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.
”Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon.
”Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon.
”Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.
”Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;
”Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.
”viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis al Dio konstante.
”kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos.
”Kaj kiam ŝi estis baptita, kun sia familio, ŝi nin petegis, dirante: Se vi juĝas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj loĝu en mia domo. Kaj ŝi devigis nin.
”Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio. Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al ĉiuj en lia domo. Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptiĝis senprokraste li kaj ĉiuj liaj domanoj. Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj aranĝis por ili manĝotablon, kaj tre ĝojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.
”Ĉar la edzinigita virino estas leĝe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, ŝi liberiĝas el la leĝo de la edzo. Se do, dum la edzo vivas, ŝi kuniĝas kun alia viro, ŝi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera de la leĝo, kaj ne estas adultulino, kvankam kuniĝinte kun alia viro.
”Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro. La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio; kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.
”Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.
”Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion, tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia.
”Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por viro, ne tuŝi virinon. Sed pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon. La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo. Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado. Sed tion mi diras kiel permeson, ne kiel ordonon. Sed mi volus, ke ĉiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen ĉiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie.
”Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj: Estas bone por ili resti kiel mi. Sed se ili ne povas sin deteni, ili edziĝu; ĉar estas pli bone edziĝi, ol bruladi. Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro): Ke edzino ne foriĝu de sia edzo (tamen, se ŝi foriĝas, ŝi restu senedza, aŭ denove konsentiĝu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon.
”Sed al la ceteraj diras mi, ne la Sinjoro: Se iu frato havas nekredantan edzinon, kaj ŝi konsentas loĝadi kun li, li ne forigu ŝin. Kaj se virino havas nekredantan edzon, kaj li konsentas loĝadi kun ŝi, ŝi ne forlasu sian edzon. Ĉar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj. Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru: la frato aŭ la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco. Ĉar kiel vi scias, ho edzino, ĉu vi savos vian edzon? aŭ kiel vi scias, ho edzo, ĉu vi savos vian edzinon?
”Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela. Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti. Ĉu vi estas ligita kun edzino? ne serĉu malligon. Ĉu vi estas malligita je edzino? ne serĉu edzinon. Sed se vi edziĝas, vi ne pekas; kaj se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin. Sed la jenon mi diras, fratoj: La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaŭ ili ne havus;
”Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needziĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos plaĉi al la Sinjoro; sed la edziĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos plaĉi al sia edzino. Kaj estas diferenco ankaŭ inter edzino kaj virgulino. La needziniĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edziniĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere ŝi povos plaĉi al sia edzo. Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por ĵeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite.
”Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraŭ sia virgulino, se ŝi preteriras sian aĝfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedziĝu. Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone. Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edziniĝi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas ŝin edziniĝi, faros pli bone. Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas ŝia edzo; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera edziniĝi kun iu, kun kiu ŝi volas; nur en la Sinjoro. Sed laŭ mia opinio ŝi estas pli feliĉa, se ŝi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaŭ havas la Spiriton de Dio.
”Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio. Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon. Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita. Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita. Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro. Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro; ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro; pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj. Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro. Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio. Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite? Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro? Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo. Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.
”Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
”Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.
”La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo. Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio. Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj? Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro. Sed se iu ne scias, li ne sciu.
”Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo? Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto? Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tuŝu malpuraĵon; Kaj Mi vin akceptos, Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.
”Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo.
”Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio; sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro.
”Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.
”por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo;
”Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio. Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis, por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto, por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta. Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion; ĉar ni estas membroj de lia korpo. Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.
”Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso), por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero. Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.
”Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili. Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro. Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.
”Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn;
”kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante,
”Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj; sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj. Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon; sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.
”Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto; reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);
”Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio. La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn.
”Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn; la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco. Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj. Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio.
”Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.
”Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro, estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon. Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo, ili deziras edziniĝi, meritante kondamnon, ĉar ili vantigis sian unuan fidon. Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn. Mi volas do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio; ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano. Se iu kredantino havas vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.
”Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certiĝis, sciante, de kiu vi ĝin lernis, kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.
”se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj.
”por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;
”tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;
”Per la fido Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido.
”kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li; Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas. Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas? Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj. Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?
”Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos.
”Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.
”Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo, kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
”Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, eĉ se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, rigardante vian konduton kun timo ĉastan. Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aŭ la surmetado de vestoj; sed la kaŝita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaŭ Dio. Ĉar tiel same ankaŭ, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi fariĝis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro. Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaŭ kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj preĝoj ne malhelpiĝu. Fine, estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj;
”Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliaĝuloj. Tial ankaŭ vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.
”Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto. Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?
”Mi treege ĝojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.
”Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.
”Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj; kaj estante graveda, ŝi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski. Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon. Kaj ŝi naskis filon, viran infanon, kiu regos ĉiujn naciojn per fera sceptro; kaj ŝia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono. Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie ŝi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.
”Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis. Kaj estis donite al ŝi, ke ŝi sin vestu per bisino luma kaj pura; ĉar la bisino estas la justaĵoj de la sanktuloj. Kaj li diris al mi: Skribu: Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido. Kaj li diris al mi: Tio estas la veraj vortoj de Dio.
”Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.
”Kaj venis unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la Ŝafido.
”Kaj la Spirito kaj la fianĉino diras: Venu. Kaj la aŭdanto diru: Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.
”