25 – Mono

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Mono.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

Mateo 6:19-21

Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

1 Timoteo 6:6-10

Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo; ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti; sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj. Tamen tiuj, kiuj volas riĉiĝi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsaĝajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo. Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.

Marko 10:23-27

Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita? Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 384 pasaĵoj

Genezo 4:3-5

Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo. Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.

Genezo 13:2

Kaj Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.

Genezo 13:6

Kaj ne sufiĉis por ili la tero, ke ili loĝu kune, ĉar ilia havo estis granda kaj ili ne povis loĝi kune.

Genezo 14:20

kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio.

Genezo 24:35

Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron, kaj li fariĝis granda; kaj Li donis al li ŝafojn kaj bovojn kaj arĝenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj azenojn.

Genezo 24:53

Kaj la sklavo elprenis arĝentaĵojn kaj oraĵojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al ŝia frato kaj al ŝia patrino.

Genezo 26:12-14

Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis. Kaj tiu homo grandiĝis kaj ĉiam pli kaj pli grandiĝadis, ĝis li fariĝis tre granda. Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filiŝtoj enviis lin.

Genezo 28:22

tiam ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de ĉio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.

Genezo 41:49

Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, ĝis li ĉesis kalkuli, ĉar oni ne plu povis kalkuli.

Genezo 41:56-57

La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis ĉiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando. Kaj el ĉiuj landoj oni venadis Egiptujon, por aĉeti de Jozef, ĉar la malsato estis tre granda en ĉiuj landoj.

Genezo 47:12

Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laŭ la nombro de la infanoj.

Genezo 47:13-21

Ne estis pano sur la tuta tero, ĉar la malsato estis tre forta; kaj senfortiĝis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana. Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu troviĝis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni aĉetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono. Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, ĉiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaŭ vi pro tio, ke ni jam ne havas monon? Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon. Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro ĉevaloj, ŝafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro ĉiuj iliaj brutoj en tiu jaro. Kiam finiĝis tiu jaro, ili venis al li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kaŝos antaŭ nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas ĉe nia sinjoro; nenio restis antaŭ nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia tero; kial ni pereu antaŭ viaj okuloj, ni kaj nia tero? aĉetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertiĝu. Kaj Jozef aĉetis la tutan Egiptan teron por Faraono; ĉar la Egiptoj vendis ĉiu sian kampon, ĉar forte premis ilin la malsato. Kaj la tero fariĝis propraĵo de Faraono. Kaj la popolon li transirigis en la urbojn, de unu fino de Egiptujo ĝis la alia.

Eliro 3:22

Ĉiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.

Eliro 16:4-5

Tiam la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu ĉiutage tiom, kiom ĝi bezonas por la tago, por ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon aŭ ne. Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas ĉiutage.

Eliro 16:19-20

Kaj Moseo diris al ili: Neniu restigu iom el ĝi ĝis la mateno. Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el ĝi ĝis la mateno; kaj aperis en ĝi vermoj, kaj ĝi malbonodoriĝis; kaj Moseo ekkoleris ilin.

Eliro 20:15

Ne ŝtelu.

Eliro 20:17

Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Eliro 20:23

Ne faru antaŭ Mi diojn arĝentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.

Eliro 21:16

Kaj se iu ŝtelas homon por vendi lin, aŭ oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.

Eliro 22:7-8

Se iu donos al sia proksimulo monon aŭ uzataĵojn, por konservi, kaj ili estos ŝtelitaj el la domo de tiu homo, tiam, se la ŝtelinto estos trovita, li kompensu duoble. Se la ŝtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la potenculoj, kaj ĵuru, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo.

Eliro 22:25

Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn.

Eliro 25:2

Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de ĉiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.

Eliro 35:5

Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo: ĉiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo: oron kaj arĝenton kaj kupron,

Eliro 35:22

Kaj venis la viroj kaj la virinoj; ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj ĉiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.

Eliro 36:5-7

Kaj ili diris al Moseo jene: La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari. Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene: Neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo ĉesis alporti. Kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua.

Levidoj 6:2-3

Se iu pekos kaj krimos antaŭ la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditaĵon aŭ deponitaĵon aŭ rabitaĵon, aŭ se li trompe forprenos ion de sia proksimulo, aŭ se li trovos perditaĵon kaj neos tion, aŭ se li ĵuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas:

Levidoj 19:9-11

Kaj kiam vi rikoltos rikoltaĵon de via tero, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo, kaj la restaĵon de via rikoltaĵo ne forkolektu. Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo restigu ilin: Mi estas la Eternulo, via Dio. Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.

Levidoj 19:13

Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu ĉe vi ĝis mateno.

Levidoj 19:35-36

Ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso. Pesilo ĝusta, peziloj ĝustaj, efo ĝusta, kaj hino ĝusta estu ĉe vi: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

Levidoj 23:22

Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestaĵon de via rikolto ne kolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo lasu tion: Mi estas la Eternulo, via Dio.

Levidoj 25:3-5

Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritranĉu vian vinberĝardenon kaj kolektu iliajn produktaĵojn; sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo: vian kampon ne prisemu kaj vian vinberĝardenon ne pritranĉu. Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritranĉitaj branĉoj ne deprenu: tio estu jaro de ripozo por la tero.

Levidoj 25:8-12

Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naŭ jarojn. Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando. Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio. Jubileo ĝi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritranĉitaj vinberbranĉoj. Ĉar jubileo ĝi estas, sankta ĝi estu por vi; de la kampo manĝu ĝiajn produktaĵojn.

Levidoj 25:35

Se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos apud vi, tiam subtenu lin; ĉu li estas fremdulo, ĉu pasloĝanto, li vivu kun vi.

Levidoj 25:36-37

Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi. Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li manĝaĵon, ne postulu ĝian pligrandigon.

Levidoj 27:30

Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo de la Eternulo.

Nombroj 18:20-21

Kaj la Eternulo diris al Aaron: En ilia tero vi ne havos heredaĵon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredaĵo meze de la Izraelidoj. Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredaĵon dekonaĵon de ĉio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.

Nombroj 18:25-29

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili: Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonaĵon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedaĵon, tiam levu el ĝi oferdonon por la Eternulo, dekonaĵon el la dekonaĵo. Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundaĵo el la vinpremejo. Tiamaniere vi ankaŭ alportos oferdonon al la Eternulo el ĉiuj viaj dekonaĵoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron. El ĉiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el ĉio plej bona en ĝi ĝian parton konsekritan.

Nombroj 27:4-11

Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon? Donu al ni posedaĵon inter la fratoj de nia patro. Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaŭ la Eternulon. Kaj la Eternulo diris al Moseo jene: Prave parolas la filinoj de Celofĥad; efektive donu al ili heredan posedaĵon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedaĵon de ilia patro al ili. Kaj al la Izraelidoj diru jene: Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedaĵon al lia filino; kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedaĵon al liaj fratoj; kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al la fratoj de lia patro; kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu ĝin. Kaj tio estu por la Izraelidoj leĝa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Nombroj 31:50

tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion ĉiu el ni trovis, orajn vazojn, ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaŭ la Eternulo.

Nombroj 36:9

kaj por ke posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo.

Readmono 5:19

Kaj ne ŝtelu.

Readmono 5:21

Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Readmono 8:9

en landon, en kiu vi manĝos panon sen neceso de ŝparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies ŝtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.

Readmono 8:12-18

kiam vi manĝos kaj satiĝos kaj konstruos bonajn domojn kaj enloĝiĝos, kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multiĝos kaj vi havos multe da arĝento kaj oro kaj via tuta havo grandiĝos, tiam ne altiĝu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco; kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko; kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta. Ne diru en via koro: Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon; sed memoru la Eternulon, vian Dion, ĉar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.

Readmono 10:17-18

Ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton, kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.

Readmono 12:6

kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn kaj viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitaĵojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.

Readmono 12:11

tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, tien alportu ĉion, kion mi ordonas al vi: viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn, viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj ĉion elektitan laŭ viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;

Readmono 12:17

Vi ne devas manĝi en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;

Readmono 14:22-23

Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare. Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon, dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion.

Readmono 15:1-3

Post paso de sep jaroj faru forlason. Jen estas la esenco de la forlaso: ĉiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aŭ de sia frato; ĉar estas proklamita forlaso pro la Eternulo. De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos ĉe via frato, tion via mano forlasu.

Readmono 15:6

Ĉar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris al vi; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super vi ili ne regos.

Readmono 15:7-8

Se estos inter vi malriĉulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaŭ via frato, la malriĉulo; sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li laŭmezure de lia manko, kio mankos al li.

Readmono 15:9-11

Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso: Alproksimiĝas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo fariĝos malfavora kontraŭ via malriĉa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi. Donu al li, kaj ne ĉagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; ĉar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj faroj kaj en ĉiu entrepreno de via mano. Ĉar ne mankos malriĉuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene: malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malriĉulo en via lando.

Readmono 16:10

Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio.

Readmono 16:17

ĉiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

Readmono 17:17

Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro multigu al si.

Readmono 18:2

Heredaĵon ili ne havos inter siaj fratoj: la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili.

Readmono 19:14

Ne forŝovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antaŭuloj en via posedaĵo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.

Readmono 23:19-20

Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige. Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi ĝin.

Readmono 24:7

Se oni trovos iun, kiu ŝtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu ŝtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

Readmono 24:21

Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon post vi: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.

Readmono 26:9-11

kaj Li venigis nin al ĉi tiu loko kaj donis al ni ĉi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo; kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaŭ la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorkliniĝos antaŭ la Eternulo, via Dio. Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu loĝas inter vi.

Readmono 26:12-13

Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu: tiam diru antaŭ la Eternulo, via Dio: Mi forigis la sanktigitaĵon el la domo, kaj mi donis ĝin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laŭ Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpaŝis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis;

Readmono 28:11-12

Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi. La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la ĉielon, por doni al via tero la pluvon en la ĝusta tempo kaj por beni ĉiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.

Josuo 6:19

Kaj la tuta arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.

Josuo 13:33

Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedaĵon: la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.

1 Samuel 2:7-8

La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, Malaltigas kaj altigas. Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

2 Samuel 12:1-6

Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj ĉi tiu venis al li, kaj diris al li: En unu urbo estis du viroj, unu riĉulo kaj la dua malriĉulo; la riĉulo havis tre multe da ŝafoj kaj da bovoj; kaj la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, kaj ĝi elkreskis ĉe li kaj ĉe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco ĝi manĝadis, el lia kaliko ĝi trinkadis, kaj sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li kiel filino. Sed venis gasto al la riĉa homo, kaj ĉi tiu domaĝis preni el siaj ŝafoj aŭ el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la ŝafeton de la viro malriĉa, kaj preparis ĝin por la homo, kiu venis al li. Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraŭ tiu homo, kaj li diris al Natan: Mi ĵuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris; kaj pro la ŝafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.

2 Samuel 24:24-25

Tamen la reĝo diris al Aravna: Ne; mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David aĉetis la draŝejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento. Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repaciĝis kun la lando; kaj ĉesiĝis la pesto inter la Izraelidoj.

1 Regoj 6:21-22

Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo kaj tegis ĝin per oro. Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro.

1 Regoj 6:30

Ankaŭ la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.

1 Regoj 7:48-50

Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo: la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono; kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaŭ la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro; kaj la tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la maŝojn ĉe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, ĉe la pordo de la templa domo, el oro.

1 Regoj 10:14

La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;

1 Regoj 10:21-23

Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el arĝento; en la tempo de Salomono ĝi estis rigardata kiel senvalora. Ĉar Tarŝiŝan ŝiparon la reĝo havis sur la maro kun la ŝiparo de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarŝiŝa ŝiparo, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn. Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj per saĝeco.

1 Regoj 17:11-16

Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj. Sed ŝi respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos. Kaj Elija diris al ŝi: Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste. Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron. Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo. La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.

2 Regoj 4:2-7

Kaj Eliŝa diris al ŝi: Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? Ŝi respondis: Via servantino havas en la domo nenion, krom kruĉeto kun oleo. Tiam li diris: Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte. Kaj venu kaj ŝlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enverŝu en ĉiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin. Kaj ŝi iris de li kaj ŝlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al ŝi, kaj ŝi verŝadis. Kiam la vazoj estis plenaj, ŝi diris al sia filo: Alportu al mi ankoraŭ vazon. Sed li diris al ŝi: Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis. Kaj ŝi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al ŝi: Iru, vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo.

2 Regoj 18:15-16

Kaj Ĥizkija fordonis la tutan arĝenton, kiu troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo. En tiu tempo Ĥizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn Ĥizkija, reĝo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la reĝo de Asirio.

2 Regoj 24:13-14

Kaj li elprenis el tie ĉiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo. Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando.

1 Kroniko 4:10

Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante: Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.

1 Kroniko 12:40

ankaŭ tiuj, kiuj estis proksime de ili, ĝis Isaĥar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj manĝaĵon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj ŝafojn en granda kvanto; ĉar estis ĝojo en Izrael.

1 Kroniko 22:14

Jen mi en mia malriĉeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da arĝento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, ĉar estas multe da ĝi; ankaŭ lignon kaj ŝtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.

1 Kroniko 29:2-3

Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigitajn, ŝtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj ĉiaspecajn ŝtonojn multekostajn, kaj multe da ŝtonoj marmoraj. Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj arĝento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:

1 Kroniko 29:7-9

kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da arĝento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero. Kaj tiuj, ĉe kiuj troviĝis multekostaj ŝtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jeĥiel, la Gerŝonido. Kaj la popolo ĝojis pro tiu oferado, ĉar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaŭ la reĝo David ĝojis tre forte.

1 Kroniko 29:12

Riĉeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super ĉio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas ĉion grandigi kaj fortikigi.

1 Kroniko 29:14

Ĉar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas ĉio, kaj el Via mano ni donis al Vi.

1 Kroniko 29:16

Ho Eternulo, nia Dio! ĉi tiu tuta abundaĵo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi ĉio apartenas.

2 Kroniko 1:11-12

Tiam Dio diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio estis en via koro, kaj vi ne petis riĉecon, nek havaĵojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj eĉ longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi saĝecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin reĝo: pro tio saĝeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaŭ riĉecon, havaĵojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la reĝoj antaŭ vi, kaj ankaŭ post vi oni tion ne havos.

2 Kroniko 1:15

Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento kaj oro estis en Jerusalem kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.

2 Kroniko 31:4-5

Kaj li ordonis al la popolo, kiu loĝis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo. Kiam ĉi tiu ordono disvastiĝis, la Izraelidoj alportis multe da unuaaĵoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktaĵojn, kaj ankaŭ dekonaĵojn el ĉio ili multe alportis.

Nehemja 5:1-13

Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraŭ siaj fratoj, la Judoj. Estis tiaj, kiuj parolis: Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj manĝu, por ke ni vivu. Aliaj parolis: Niajn kampojn, niajn vinberĝardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraŭ malsato. Aliaj parolis: Ni pruntas monon por impostoj por la reĝo, donante garantiaĵe niajn kampojn kaj vinberĝardenojn; sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinberĝardenoj apartenas al aliaj. Kaj tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn. Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riproĉon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili: Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraŭ ili grandan kunvenon. Kaj mi diris al ili: Ni elaĉetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi. Kaj mi diris: Ne bona estas tio, kion vi faras. Ĉu vi ne devas konduti kun timo antaŭ nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj? Ankaŭ mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malŝuldigu al ili tiun ŝuldon. Redonu do al ili hodiaŭ iliajn kampojn, vinberĝardenojn, olivĝardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili. Kaj ili diris: Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili ĵuron, ke ili tiel agos. Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris: Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritaĵo ĉiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris: Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.

Nehemja 10:34-39

Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laŭ niaj patrodomoj, ĉiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo. Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaaĵojn de nia tero kaj la unuaaĵojn de ĉiuj fruktoj de ĉiu arbo ĉiujare en la domon de la Eternulo; ankaŭ la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj ŝafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio. Kaj la unuaaĵon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de ĉiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la ĉambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonaĵon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonaĵon en ĉiuj urboj, kie ni prilaboras la teron. Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonaĵon; kaj la Levidoj venigos dekonaĵon el la dekonaĵo en la domon de nia Dio, en la ĉambrojn de la provizejo. Ĉar en tiujn ĉambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie troviĝas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

Nehemja 13:5

aranĝis por li grandan ĉambron, en kiu oni antaŭe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonaĵon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.

Nehemja 13:12

Kaj ĉiuj Judoj alportadis dekonaĵon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.

Ijob 1:3-4

Lia brutaro konsistis el sep mil ŝafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento. Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de ĉiu el ili, ĉiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por manĝi kaj trinki kun ili.

Ijob 1:21

kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Ijob 20:15

Li englutis havaĵon, sed li ĝin elvomos; El lia ventro Dio ĝin elpelos.

Ijob 20:19

Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.

Ijob 21:13

Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente.

Ijob 22:6-7

Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane, De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn; Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;

Ijob 22:25

Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;

Ijob 24:2-10

Oni forŝovas la limojn; Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin. Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino. Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi. Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj. Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn. Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri. De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas, Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon. Oni forŝiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malriĉulon. Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;

Ijob 31:23-25

Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni. Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido? Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?

Ijob 34:19

Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj.

Ijob 42:10

Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe.

Ijob 42:15

Kaj en la tuta lando ne troviĝis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedaĵon inter iliaj fratoj.

Psalmo 2:8

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.

Psalmo 9:18

Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.

Psalmo 10:3

Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.

Psalmo 15:5

Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

Psalmo 16:5-6

La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton. Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo.

Psalmo 23:1

Psalmo de David. La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.

Psalmo 34:9

Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

Psalmo 35:10

Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?

Psalmo 37:3-4

Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon. Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

Psalmo 37:25-26

Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon. Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.

Psalmo 37:29

La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne.

Psalmo 40:17

Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.

Psalmo 41:1-2

Al la ĥorestro. Psalmo de David. Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo. La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos feliĉa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

Psalmo 49:6-8

Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco? Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),

Psalmo 52:7

Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.

Psalmo 62:10

Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.

Psalmo 72:12-13

Ĉar li savos ploregantan malriĉulon Kaj senhelpan mizerulon. Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.

Psalmo 82:3-4

Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

Psalmo 84:11

Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

Psalmo 102:17

Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj, Kaj ne forpuŝis ilian petegon.

Psalmo 112:3

Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.

Psalmo 112:5

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.

Psalmo 113:7-8

Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon, Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

Psalmo 115:4

Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.

Psalmo 115:14-15

La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn. Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron.

Psalmo 116:12

Kion mi redonu al la Eternulo Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

Psalmo 145:15-16

Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo. Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore ĉion vivantan.

Sentencoj 1:19

Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.

Sentencoj 2:4-5

Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron: Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.

Sentencoj 3:9-10

Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj: Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

Sentencoj 3:13-15

Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton; Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro. Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.

Sentencoj 3:27-28

Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari. Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos.

Sentencoj 6:1-5

Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo, Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo, Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo. Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon; Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti; Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

Sentencoj 6:30-31

Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas; Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.

Sentencoj 8:18-21

Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo. Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento. Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo; Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.

Sentencoj 10:2-5

Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto. La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas. Maldiligenta mano malriĉigas; Sed mano de diligentuloj riĉigas. Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.

Sentencoj 10:15

La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo.

Sentencoj 10:20-22

La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio. La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo. La beno de la Eternulo riĉigas, Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi.

Sentencoj 11:1

Malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed plena pezo plaĉas al Li.

Sentencoj 11:15-16

Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero. Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon.

Sentencoj 11:24-28

Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas. Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki. Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas. Kiu celas bonon, tiu atingos plaĉon; Sed kiu serĉas malbonon, tiun ĝi trafos. Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.

Sentencoj 13:4

La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.

Sentencoj 13:7-8

Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon. Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.

Sentencoj 13:11

Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.

Sentencoj 13:22

Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.

Sentencoj 14:20-23

Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj. Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa. Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn. De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.

Sentencoj 14:31

Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.

Sentencoj 15:6

En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.

Sentencoj 15:16-17

Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi. Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.

Sentencoj 15:27

Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.

Sentencoj 16:8

Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.

Sentencoj 16:16

Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.

Sentencoj 17:1-3

Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco. Saĝa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj. Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.

Sentencoj 17:18

Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.

Sentencoj 18:23

Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante.

Sentencoj 19:17

Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.

Sentencoj 20:4

En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos.

Sentencoj 20:10

Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.

Sentencoj 20:17

Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj.

Sentencoj 20:21

Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.

Sentencoj 21:5-6

La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko. Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.

Sentencoj 21:13

Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.

Sentencoj 21:17-20

Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa. La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj. Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino. Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.

Sentencoj 21:25-26

La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori. Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.

Sentencoj 22:1-2

Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro. Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.

Sentencoj 22:7-9

Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto. Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos. Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.

Sentencoj 22:16

Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu.

Sentencoj 22:22-23

Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego; Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.

Sentencoj 22:26-27

Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por ŝuldoj. Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi.

Sentencoj 23:4-5

Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon. Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.

Sentencoj 23:21

Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn.

Sentencoj 24:3-4

Per saĝo konstruiĝas domo, Kaj per prudento ĝi fortikiĝas; Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla.

Sentencoj 24:33-34

Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado; Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

Sentencoj 25:11

Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.

Sentencoj 25:21-22

Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.

Sentencoj 27:24

Ĉar riĉeco ne daŭras eterne, Kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj.

Sentencoj 28:6-8

Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa. Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron. Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj.

Sentencoj 28:11

Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj; Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas.

Sentencoj 28:19-24

Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon. Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno. Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus. Homo enviema rapidas al riĉeco, Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas. Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango. Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.

Sentencoj 28:27

Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.

Sentencoj 29:7

Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.

Sentencoj 29:24

Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon; Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras.

Sentencoj 30:8-9

Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi; Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas. Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus: Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.

Sentencoj 31:9-10

Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon. Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj.

Sentencoj 31:20

Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.

Predikanto 2:4-11

Mi entreprenis grandajn farojn: mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn; mi aranĝis al mi ĝardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili ĉiafruktajn arbojn; mi aranĝis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn; mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaŭ da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem; mi kolektis al mi ankaŭ arĝenton kaj oron, kaj juvelojn de reĝoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn. Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis ĉion pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem, kaj mia saĝeco restis kun mi. Kaj ĉion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia ĝojo, ĉar mia koro ĝojis pri ĉiuj miaj laboroj; kaj ĉi tio estis mia rekompenco por ĉiuj miaj laboroj. Kaj mi ekrigardis ĉiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj ĉiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin: kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.

Predikanto 5:10

Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.

Predikanto 5:15

Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.

Predikanto 5:19

Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, ĉi tio estas dono de Dio.

Predikanto 6:2

se al iu homo Dio donas riĉecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi ĝin, nur fremda homo ĝin konsumas-ĉi tio estas vantaĵo kaj malfacila doloro.

Predikanto 10:19

Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio.

Predikanto 11:6

Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ egale estos bonaj.

Jesaja 2:7-8

Kaj ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando pleniĝis de ĉevaloj, kaj sennombraj estas iliaj ĉaroj. Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.

Jesaja 10:2

por forpuŝi malriĉulojn de la leĝo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj fariĝu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn!

Jesaja 32:8

Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.

Jesaja 55:1-2

Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, aĉetu, kaj manĝu; iru, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton. Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? aŭskultu do Min, kaj manĝu bonaĵon, kaj via animo ĝuu grasaĵon.

Jesaja 58:7

se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.

Jesaja 58:10

kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;

Jesaja 60:5-6

Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi. Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo.

Jesaja 60:17

Anstataŭ kupro Mi alportos oron, kaj anstataŭ fero Mi alportos arĝenton, anstataŭ ligno kupron, kaj anstataŭ ŝtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.

Jeremia 4:30

Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Eĉ se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi ruĝe kolorigos vian vizaĝon, vi ornamos vin vane: viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi.

Jeremia 15:13

Vian riĉaĵon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro ĉiuj viaj pekoj en ĉiuj viaj limoj.

Jeremia 51:13

Ho vi, kiu loĝas ĉe granda akvo kaj havas grandajn trezorojn! venis via fino, finiĝis via avideco.

Lamentado 1:11

Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon, Ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo, por revigligi sian animon: Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi fariĝis!

Jehezkel 7:19

Sian arĝenton ili ĵetos sur la stratojn, kaj ilia oro fariĝos malpuraĵo; ilia arĝento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internaĵon; ĉar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.

Jehezkel 16:49-50

Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis. Kaj ili fieriĝis kaj faris abomenindaĵon antaŭ Mi, kaj Mi forpuŝis ilin, kiam Mi tion vidis.

Jehezkel 18:7-9

neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto; ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan; sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Jehezkel 18:12-13

perfortas malriĉulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon; donas kontraŭ procentegoj, prenas troprofiton: ĉu tia povas vivi? li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

Jehezkel 22:12

Subaĉeton oni prenis ĉe vi, por verŝi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Jehezkel 22:29-30

La popolo de la lando faras perfortaĵojn, senĉese rabas, premas malriĉulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco. Mi serĉis inter ili homon, kiu aranĝus barilon kaj stariĝus antaŭ Mi ĉe la breĉo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu ĝin; sed Mi ne trovis.

Jehezkel 28:4-7

kvazaŭ per via saĝeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj arĝenton en vian trezorejon; kvazaŭ per via granda saĝeco en via komercado vi grandigus vian riĉecon, kaj via koro fieriĝis pro via riĉeco: pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi rigardas vian koron kiel koron de dio, tial jen Mi venigos kontraŭ vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ la belaĵojn de via saĝeco kaj malaperigos vian brilon.

Jehezkel 38:11-13

Kaj vi diros: Mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn; por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptaĵon, kaj metu la manon sur la denove loĝatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj loĝas sur la centro de la tero. Ŝeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarŝiŝ, kaj ĉiuj ĝiaj potenculoj diros al vi: Ĉu ne por fari rabadon vi venis? ĉu ne por kapti kaptaĵon vi kolektis vian homomulton, por forporti arĝenton kaj oron, por preni brutojn kaj havaĵojn, por fari grandan rabadon?

Daniel 5:2-4

Fariĝinte ebria, Belŝacar ordonis alporti la orajn kaj arĝentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj. Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj. Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj arĝentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn.

Hosea 4:7

Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.

Hosea 12:7-8

Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi; kaj Efraim diras: Mi riĉiĝis, mi akiris al mi havaĵon, sed en ĉiuj miaj laboroj oni ne trovos ĉe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.

Joel 2:25-26

Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam ĉion formanĝis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj raŭpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin. Kaj vi povos manĝi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

Amos 5:11-12

Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi ne loĝos en ili; vi plantos ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon. Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego.

Amos 8:4-6

Aŭskultu ĉi tion, vi, kiuj penas engluti la malriĉulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero, kaj kiuj diras: Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo; ni aĉetos senhavulojn per mono kaj malriĉulon per paro da ŝuoj, kaj grenventumaĵon ni vendos kun la greno.

Miha 2:2

Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon.

Habakuk 2:6-7

Sed ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros: Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdaĵon sen fino kaj metas sur sin tro grandan ŝarĝon de ŝuldoj! Subite ja leviĝos viaj pikontoj kaj vekiĝos viaj puŝontoj, kaj vi fariĝos ilia rabataĵo.

Cefanja 1:13

Ilia havaĵo fariĝos rabaĵo, kaj iliaj domoj fariĝos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne loĝos en ili, ili plantos vinberĝardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.

Cefanja 1:18

Nek ilia arĝento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; ĉar rapidan ekstermon Li faros al ĉiuj loĝantoj de la lando.

Hagaj 2:8

Al Mi apartenas la arĝento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot.

Zeharja 11:12-13

Kaj mi diris al ili: Se plaĉas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn. Kaj la Eternulo diris al mi: Ĵetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek arĝentajn monerojn kaj ĵetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo.

Malahi 3:8-10

Ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? tamen vi ruzas kontraŭ Mi. Vi diras: En kio ni ruzas kontraŭ Vi? En la dekonaĵo kaj la oferdonoj. Sub la malbeno vi ruiniĝas, sed kontraŭ Mi vi ruzas, la tuta popolo. Alportu la tutan dekonaĵon en la provizejon, por ke estu manĝaĵo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, ĉu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la ĉielo kaj ĉu Mi ne verŝos sur vin benon abundan.

Mateo 2:11

Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon.

Mateo 5:3

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Mateo 5:6

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Mateo 5:40-42

Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

Mateo 6:1-4

Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo. Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

Mateo 6:11-12

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Mateo 6:19-21

Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

Mateo 6:24

Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Mateo 6:25-34

Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj? Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.

Mateo 7:7-8

Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.

Mateo 7:11

Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?

Mateo 8:20

Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon.

Mateo 10:9-10

Ne provizu oron nek arĝenton nek kupron en viajn zonojn, nek saketon por vojaĝo, nek du tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon.

Mateo 10:42

Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el ĉi tiuj malgranduloj en la nomo de disĉiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

Mateo 13:8

kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

Mateo 13:22-23

Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

Mateo 13:44-46

La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon. Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.

Mateo 16:26

Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo?

Mateo 17:24-27

Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris: Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn? Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj? Kaj kiam li diris: De la fremduloj; Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj. Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.

Mateo 18:23-35

Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj. Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago. Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante: Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion. Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon. Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas. Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi. Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata. Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis. Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min; ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan. Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.

Mateo 19:21-22

Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. Sed aŭdinte tiun diron, la junulo foriris malĝoja, ĉar li havis multajn posedaĵojn.

Mateo 19:23-26

Kaj Jesuo diris al siaj disĉiploj: Vere mi diras al vi: Malfacile riĉulo eniros en la regnon de la ĉielo. Kaj cetere mi diras al vi: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. Kiam la disĉiploj tion aŭdis, ili forte miregis, dirante: Kiu do povas esti savita? Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla.

Mateo 19:27-29

Tiam Petro responde diris al li: Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos? Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael. Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon.

Mateo 20:1-16

Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno. Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon. Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo; kaj li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris. Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile. Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili: Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon? Ili diris al li: Ĉar neniu nin dungis. Li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon. Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto: Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj. Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro. Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro. Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro, dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon. Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro? Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi. Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.

Mateo 21:12-13

Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj, kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj li diris al ili: Estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

Mateo 22:17-21

Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj? Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.

Mateo 23:23

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi.

Mateo 25:14-30

Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn. Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du. Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro. Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon. Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn. Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn. Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis; kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero; jen vi havas vian propraĵon. Sed lia sinjoro responde diris al li: Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis; pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon kun procento. Forprenu de li do la talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn. Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita. Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

Mateo 25:34-40

Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Mateo 25:41-45

Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.

Mateo 26:7-11

venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta ŝmiraĵo, kaj ŝi verŝis ĝin sur lian kapon, dum li sidis ĉe manĝo. Sed kiam la disĉiploj tion vidis, ili indignis, dirante: Por kio estas ĉi tiu malŝparo? Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malriĉuloj. Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili: Kial vi ĝenas la virinon? ŝi faris bonan faron al mi. Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.

Mateo 26:15-16

kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn. Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin.

Mateo 27:3-10

Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, dirante: Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris: Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio. Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin. Kaj la ĉefpastroj prenis la arĝentajn monerojn, kaj diris: Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, ĉar tio estas prezo de sango. Kaj ili konsiliĝis, kaj aĉetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn. Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraŭ ĝis hodiaŭ. Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Kaj ili prenis la tridek arĝentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis; kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.

Marko 4:8

Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.

Marko 4:18-20

Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.

Marko 6:37-44

Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li: Ĉu ni iru kaj aĉetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili manĝi? Kaj li diris al ili: Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciiĝinte, ili diris: Kvin, kaj du fiŝojn. Kaj li ordonis al ili, ke ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo. Kaj ili sidiĝis en aroj, centope kaj kvindekope. Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ ilin; kaj li dividis la du fiŝojn inter ĉiuj. Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis. Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaŭ el la fiŝoj. Kaj tiuj, kiuj manĝis la panojn, estis kvin mil viroj.

Marko 7:22-23

ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco; ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

Marko 8:35-37

Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Ĉar kion homo donu interŝanĝe por sia animo?

Marko 10:21-22

Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn.

Marko 10:23-27

Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita? Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio.

Marko 10:28-30

Petro ekparolis al li: Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis. Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio, kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.

Marko 11:15-17

Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

Marko 12:14-17

Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu. Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De Cezaro. Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li.

Marko 12:41-44

Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton. Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston; ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon.

Marko 14:3-7

Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis ĉe manĝo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda ŝmiraĵo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, ŝi surverŝis lian kapon. Kaj iuj indignis inter si, dirante: Por kio fariĝis ĉi tiu malŝparo de la ŝmiraĵo? Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malriĉuloj. Kaj ili murmuris kontraŭ ŝi. Kaj Jesuo diris: Lasu ŝin; kial vi ĝenas ŝin? ŝi faris bonan faron al mi. Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne ĉiam havas.

Marko 14:11

Kaj aŭdinte, ili ĝojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li serĉis, kiamaniere oportune transdoni lin.

Luko 3:11

Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same.

Luko 3:12-14

Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite. Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.

Luko 6:20-21

Kaj li levis siajn okulojn al siaj disĉiploj, kaj diris: Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos.

Luko 6:24-25

Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon. Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros.

Luko 6:29-30

Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin.

Luko 6:32-33

Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras.

Luko 6:34-35

Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

Luko 6:38

donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

Luko 10:30

Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.

Luko 10:35

Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.

Luko 11:3

Donu al ni tagon post tago nian ĉiutagan panon.

Luko 11:13

Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.

Luko 11:41-42

Tamen, uzu por almozo la internaĵojn, kaj jen ĉio estas al vi pura. Sed ve al vi, Fariseoj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj ruto kaj ĉiu vegetaĵo, kaj preterlasas juĝon kaj amon al Dio; ĉi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.

Luko 12:13-15

Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon. Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton? Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj.

Luko 12:16-21

Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde; kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn. Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion.

Luko 12:22-31

Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo. Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? Se do vi ne povas fari eĉ la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi: Eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu hodiaŭ ekzistas, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj! Kaj ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj. Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas. Sed celu Lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.

Luko 12:33

Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas.

Luko 12:34

Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

Luko 14:12-14

Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.

Luko 14:33

Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo.

Luko 15:8-10

Kiu virino, havante dek draĥmojn, se ŝi perdis unu draĥmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj serĉas diligente, ĝis ŝi ĝin trovos? Kaj trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis la draĥmon, kiun mi perdis. Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

Luko 15:11-24

Kaj li diris: Unu viro havis du filojn; kaj la pli juna diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado. Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon. Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti porkojn. Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu donis al li. Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato! Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.

Luko 16:1-9

Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon. Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi. Tiam la administranto diris en si: Kion mi faru? ĉar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon. Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico. Kaj alvokinte al si ĉiun el la ŝuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua: Kiom vi ŝuldas al mia sinjoro? Kaj li diris: Cent bat'ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidiĝu kaj skribu kvindek. Tiam li diris al alia: Kaj kiom vi ŝuldas? Kaj li diris: Cent kor'ojn da tritiko. Li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek. Kaj tiu sinjoro laŭdis la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo. Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn.

Luko 16:10-12

Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaŭ maljusta en multo. Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran riĉon? Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?

Luko 16:13-14

Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! Kaj la Fariseoj ankaŭ, kiuj estis monavidaj, aŭdis ĉion tion, kaj ili lin mokis.

Luko 16:19-31

Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo. Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.

Luko 17:33

Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva.

Luko 18:12

Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras.

Luko 18:22-23

Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa.

Luko 18:24-27

Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita? Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.

Luko 18:28-30

Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.

Luko 19:8

Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.

Luko 19:12-26

Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni. Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min'ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos. Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni. Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado. Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min'o produktis dek min'ojn. Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj. Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min'o faris kvin min'ojn. Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj. Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min'o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko; ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis. Li diris al li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis; kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento? Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min'on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min'ojn. (Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min'ojn.) Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.

Luko 19:45-46

Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn, dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

Luko 20:22-25

Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne? Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili: Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro. Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.

Luko 21:1-4

Kaj ekrigardante, li vidis riĉulojn enĵetantajn siajn donacojn en la monkeston. Kaj li vidis unu malriĉan vidvinon enĵetantan tien du leptojn. Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj; ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis.

Joano 2:14-17

Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn; kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn; kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis.

Joano 6:27

Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis.

Joano 6:35

Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

Joano 10:10-11

La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.

Joano 12:4-8

Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta: Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj? Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin. Sed Jesuo diris: Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo. Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.

Joano 16:23-24

Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo. Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.

Agoj 2:44-46

Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono. Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro,

Agoj 3:6

Kaj Petro diris: Nek arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.

Agoj 4:32-35

Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna. Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj. Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.

Agoj 4:36-37

Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laŭ sia naskiĝo, posedante kampon, vendis ĝin, kaj alportis la prezon kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj.

Agoj 5:1-4

Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedaĵon, kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaŭ la piedoj de la apostoloj. Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno? Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.

Agoj 8:18-20

Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon, kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton. Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.

Agoj 11:29

Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo;

Agoj 20:33-35

Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron. Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj. En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.

Romanoj 2:21

vi, kiu instruas alian, ĉu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas: Ne ŝtelu; ĉu vi ŝtelas?

Romanoj 12:20

Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.

Romanoj 13:6-9

Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem. Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro. Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem.

1 Korintanoj 6:9-10

Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj, nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

1 Korintanoj 13:3

Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

1 Korintanoj 16:1-2

Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru. La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.

2 Korintanoj 4:7

Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;

2 Korintanoj 4:18

dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.

2 Korintanoj 5:1

Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj.

2 Korintanoj 8:3-5

Ĉar mi konstatas, ke laŭ sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole, petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj; kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.

2 Korintanoj 8:9

Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.

2 Korintanoj 8:12-15

Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo. Ĉar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj, sed laŭ egaleco: via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, por ke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco; kiel estas skribite: Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

2 Korintanoj 9:5

Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antaŭe iru al vi, kaj antaŭe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.

2 Korintanoj 9:6-9

Sed jen: Tiu, kiu semas ŝpare, ankaŭ rikoltos ŝpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaŭ rikoltos malavare. Ĉiu faru laŭ tio, kion li intencas en la koro, ne domaĝante, nek pro neceseco; ĉar Dio amas donacanton ĝojan. Kaj Dio povas abundigi ĉe vi ĉian gracon, por ke vi, havante ĉiam en ĉio ĉian sufiĉecon, abunde rilatu al ĉia bona faro; kiel estas skribite: Li ŝutis kaj donis al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne.

2 Korintanoj 9:10-13

Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutraĵo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco; dum vi pliriĉiĝos en ĉio al ĉia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio. Ĉar la administrado de ĉi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaŭ abundas per multaj dankoj al Dio; ĉar provinte vin per ĉi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al ĉiuj;

Galatoj 2:10

kondiĉe nur, ke ni memoru la malriĉulojn, kion ja mi klopodis jam fari.

Galatoj 5:14

Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Galatoj 6:7-10

Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos. Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

Efesanoj 3:8

Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo;

Efesanoj 4:28

Ŝtelinto ne plu ŝtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.

Filipianoj 2:4

ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Filipianoj 3:7-8

Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston,

Filipianoj 4:11-19

Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas. Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado. Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj; ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono. Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito. Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio. Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo.

Koloseanoj 3:2

Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.

1 Tesalonikanoj 5:16-18

Ĝoju ĉiam; preĝu senĉese; pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

2 Tesalonikanoj 3:10

Ĉar eĉ kiam ni estis ĉe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu.

1 Timoteo 2:9

Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj;

1 Timoteo 5:8

Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

1 Timoteo 6:6-10

Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo; ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti; sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj. Tamen tiuj, kiuj volas riĉiĝi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsaĝajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo. Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.

1 Timoteo 6:17

Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado;

2 Timoteo 3:2

Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,

Tito 1:7

Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;

Hebreoj 7:1-10

Ĉar tiu Melkicedek, reĝo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis, kaj al kiu ankaŭ Abraham donis dekonon el ĉio (unue laŭ interpreto reĝo de justeco, kaj poste reĝo de Salem, tio estas reĝo de paco; senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por ĉiam. Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj. Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham; sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonaĵon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn. Sed ekster ĉia kontraŭparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda. Kaj ĉi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonaĵojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas. Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaŭ Levi, la ricevanto de dekonaĵoj, donis dekonaĵon; ĉar li estis ankoraŭ en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.

Hebreoj 11:24-26

Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko, taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.

Hebreoj 13:5

Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

Hebreoj 13:16

Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio.

Jakobo 1:9-11

Sed la malaltranga frato ĝoju pri sia alteco; kaj la riĉulo pri sia humiliĝo; ĉar kiel floro de herbo li forpasos. Ĉar la suno leviĝas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj ĝia floro falas, kaj la gracio de ĝia formo pereas; tiel ankaŭ la riĉulo velkos en siaj vojoj.

Jakobo 1:17

Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado.

Jakobo 2:2-7

Ĉar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaŭ malriĉulo en malpura vestaro; kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras: Sidiĝu ĉi tie en bona loko; kaj diras al la malriĉulo: Staru tie, aŭ sidiĝu sube apud mia piedbenketo; ĉu vi ne diferencigas en vi mem, kaj fariĝas juĝistoj malbone pensantaj? Aŭskultu, miaj amataj fratoj; ĉu Dio ne elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas? Sed vi malhonoradis la malriĉulon. Ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin antaŭ la tribunalojn? Ĉu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

Jakobo 2:8

Tamen, se vi plenumas la reĝan leĝon laŭ la Skribo: Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone;

Jakobo 2:14-17

Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? ĉu tiu fido povas lin savi? Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo, kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.

Jakobo 4:3

Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.

Jakobo 4:13-15

Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiaŭ aŭ morgaŭ ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos; kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas. Anstataŭ diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion.

Jakobo 5:1-3

Atentu nun, riĉuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj. Via riĉo putriĝis, kaj viaj vestoj konsumiĝas de tineoj. Via oro kaj via arĝento rustiĝis; kaj ilia rusto atestos kontraŭ vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.

Jakobo 5:4-5

Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falĉis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. Vi luksadis sur la tero, kaj diboĉadis; vi nutradis viajn korojn en tago de buĉado.

1 Petro 1:7

por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, troviĝu efika por laŭdo kaj gloro kaj honoro en la malkaŝo de Jesuo Kristo;

1 Petro 1:18

sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;

1 Petro 3:3-4

Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aŭ la surmetado de vestoj; sed la kaŝita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaŭ Dio.

1 Johano 2:15-17

Ne amu la mondon, nek la mondaĵojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li. Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.

1 Johano 3:17-18

Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li? Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero.

Apokalipso 3:16-18

Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo. Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda; mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.

Apokalipso 6:6

Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon, meze de la kvar kreitaĵoj, dirantan: Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.

Apokalipso 6:15-16

Kaj la reĝoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la riĉuloj kaj la fortuloj kaj ĉiu sklavo kaj ĉiu liberulo sin kaŝis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj; kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj: Falu sur nin, kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la Ŝafido;

Apokalipso 13:16-17

Kaj ĝi devigas ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la riĉajn kaj la malriĉajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aŭ sur la frunto; por ke neniu povu aĉeti aŭ vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aŭ la numeron de ĝia nomo.

Apokalipso 18:11-14

Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri ŝi, ĉar jam neniu aĉetas ilian komercaĵon; komercaĵon el oro kaj arĝento kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj ĉia parfuma ligno kaj ĉia vazo ebura kaj ĉia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro, kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj ŝmiraĵo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj ŝafoj, kaj el ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj. Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj ĉio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.

Apokalipso 18:15-17

La negocintoj de tiuj komercaĵoj, kiuj riĉiĝis per ŝi, malproksime staros pro la timo de ŝia turmento, plorante kaj lamentante, kaj dirante: Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj! ĉar en unu horo pereis tiom da riĉeco. Kaj ĉiu ŝipestro, kaj ĉiu ien ŝipe veturanta, kaj maristoj, kaj ĉiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,

Apokalipso 21:6

Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Apokalipso 22:17

Kaj la Spirito kaj la fianĉino diras: Venu. Kaj la aŭdanto diru: Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net