27 – Sufero

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Sufero.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

Ijob 2:9-10

Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu. Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

2 Korintanoj 4:8-12

ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo. Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia morta karno. La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.

2 Korintanoj 4:16-18

Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 544 pasaĵoj

Genezo 2:17

sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.

Genezo 3:16-19

Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo. Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi manĝados herbojn de la kampo. En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo.

Eliro 3:7-9

Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn. Kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi ĝin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj. Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.

Eliro 14:14

La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

Eliro 15:26

Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

Eliro 22:23

Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi aŭdos ilian krion;

Eliro 23:25

Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.

Levidoj 25:35

Se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos apud vi, tiam subtenu lin; ĉu li estas fremdulo, ĉu pasloĝanto, li vivu kun vi.

Levidoj 26:6

Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kuŝos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.

Levidoj 26:15-17

kaj se vi malestimos Miajn leĝojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos ĉiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon: tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin manĝos viaj malamikoj. Kaj Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin, kaj vi falos antaŭ viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.

Readmono 4:30-31

Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon; ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li ĵuris al ili.

Readmono 7:15

Kaj la Eternulo forturnos de vi ĉian malsanon, kaj ĉiun malbonan epidemiaĵon de Egiptujo, kiun vi konas; Li ne metos ilin sur vin, sed Li metos ilin sur ĉiujn viajn malamantojn.

Readmono 8:4-6

Via vesto ne sentaŭgiĝis sur vi kaj via piedo ne ŝvelis dum ĉiuj kvardek jaroj. Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin. Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.

Readmono 10:18

kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.

Readmono 11:26-28

Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ; kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.

Readmono 20:1

Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

Readmono 28:1

Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero.

Readmono 30:19-20

Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro, amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.

Readmono 31:6

Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

Readmono 31:8

Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.

Readmono 32:39

Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.

Josuo 1:9

Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.

Josuo 10:25

Kaj Josuo diris al ili: Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuraĝaj; ĉar tiel la Eternulo faros al ĉiuj viaj malamikoj, kontraŭ kiuj vi militas.

1 Samuel 2:6-8

La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas. La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, Malaltigas kaj altigas. Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

2 Samuel 24:25

Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repaciĝis kun la lando; kaj ĉesiĝis la pesto inter la Izraelidoj.

2 Regoj 20:1-6

En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos. Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo, dirante: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris. Kiam Jesaja ankoraŭ ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene: Reiru, kaj diru al Ĥizkija, la estro de Mia popolo: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo. Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David.

1 Kroniko 16:10-12

Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon. Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon. Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;

2 Kroniko 7:14-15

sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon. Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al preĝo sur ĉi tiu loko.

2 Kroniko 32:8

kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigliĝis de la vortoj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.

Ijob 1:14-20

venis sendito al Ijob, kaj diris: Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis paŝtiĝantaj apud ili, superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. Kiam ankoraŭ tiu parolis, venis alia, kaj diris: Fajro de Dio falis el la ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. Kiam tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: La Ĥaldeoj aranĝis tri taĉmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. Dum tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: Viaj filoj kaj viaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato; kaj jen granda vento leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis;

Ijob 1:21

kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Ijob 2:4-8

Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo. Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu. Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto. Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro.

Ijob 2:9-10

Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu. Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

Ijob 2:11-13

Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin. Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo. Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

Ijob 5:17-18

Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu; Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas; Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas.

Ijob 6:10-11

Tio estus ankoraŭ konsolo por mi; Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus, Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo. Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

Ijob 6:14

Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.

Ijob 7:5

Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras.

Ijob 8:21

Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.

Ijob 10:1

Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.

Ijob 11:16-19

Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon. Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo, La mallumo fariĝos kiel mateno. Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero; Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco. Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj serĉos vian favoron.

Ijob 13:4

Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.

Ijob 13:15

Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.

Ijob 13:28

Dum mi ja disfalas kiel putraĵo, Kiel vesto dismanĝita de tineoj.

Ijob 14:22

Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.

Ijob 19:20

Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj.

Ijob 19:25-26

Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo. Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;

Ijob 30:16-17

Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero. En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.

Ijob 30:27-30

Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero. Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias. Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj. Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego.

Ijob 33:19-22

Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj. Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo. Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj. Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

Ijob 34:31-32

Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon; Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros.

Ijob 42:10-11

Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe. Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo.

Psalmo 2:2-4

Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

Psalmo 3:3-6

Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo. Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela. Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas. Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.

Psalmo 4:8

Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.

Psalmo 6:2-4

Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj. Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

Psalmo 9:9-10

Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero. Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.

Psalmo 9:13

Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

Psalmo 10:14

Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto. Al Vi fordonas sin malriĉulo; Por orfo Vi estas helpanto.

Psalmo 13:2-3

Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage? Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi? Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;

Psalmo 16:8-11

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge. Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalmo 17:8-9

Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.

Psalmo 18:1-6

Al la ĥorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de ĉi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco! La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo. Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj. Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris; La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis. En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.

Psalmo 22:24

Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.

Psalmo 23:1-6

Psalmo de David. La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo. Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Psalmo 25:16-18

Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Ĉar mi estas soleca kaj mizera. La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min. Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.

Psalmo 27:1-5

De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos. Se elpaŝos kontraŭ min armeo, Mia koro ne ektimos; Se leviĝos kontraŭ min milito, Ankaŭ tiam mi havos fidon. Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon. Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.

Psalmo 27:10

Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.

Psalmo 28:7

La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.

Psalmo 30:2-5

Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis. Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon. Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.

Psalmo 30:9-12

Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron? Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi. Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

Psalmo 31:2-3

Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min. Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

Psalmo 31:9-12

Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas; Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo. Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis. Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi. Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi fariĝis kiel rompita vazo.

Psalmo 31:15

En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

Psalmo 32:3-4

Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado. Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.

Psalmo 33:18-19

Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron, Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

Psalmo 34:7

Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.

Psalmo 34:15-20

La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj. La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili. Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas. Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas. Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas. Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos.

Psalmo 35:13-14

Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem. Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.

Psalmo 36:7-9

Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj. Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas. Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Psalmo 37:13-15

Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago. Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon. Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.

Psalmo 37:37

Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;

Psalmo 38:3-10

Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko. Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi. Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsaĝeco. Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, La tutan tagon mi iras malgaja. Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo. Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro. Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi. Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.

Psalmo 39:10-12

Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas. Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj. Nur vantaĵo estas ĉiu homo. Sela. Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; Ĉar migranto mi estas ĉe Vi, Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.

Psalmo 40:2-3

Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn. Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.

Psalmo 40:11

Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

Psalmo 41:3-4

La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano. Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Psalmo 42:5-6

Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. Malĝojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon, Sur la monto Micar.

Psalmo 43:4-5

Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio. Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

Psalmo 46:1-2

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata. Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

Psalmo 46:10-11

Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero. La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Psalmo 48:14

Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto.

Psalmo 50:15

Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.

Psalmo 51:8

Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.

Psalmo 51:17

Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas.

Psalmo 52:6-7

Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante: Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.

Psalmo 55:18

Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.

Psalmo 55:22

Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.

Psalmo 56:3-6

En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin. Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi? Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; Ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono. Ili kolektiĝas, embuskas, observas miajn paŝojn, Penante kapti mian animon.

Psalmo 56:8

Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.

Psalmo 56:11-13

Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo? Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn. Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo, Por ke mi iradu antaŭ Dio En la lumo de la vivo.

Psalmo 57:1

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.

Psalmo 59:8-9

Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn. Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo.

Psalmo 59:16-17

Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo. Ho mia forto, al Vi mi kantos; Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.

Psalmo 61:1-4

Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David. Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon. De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko. Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.

Psalmo 62:1-2

Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo. Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne tute renversiĝos.

Psalmo 62:5-8

Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero. Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos. En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio. Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

Psalmo 63:1-8

Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva. Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron. Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras. Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo. Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi. Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.

Psalmo 68:5-6

Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo. Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.

Psalmo 71:18-23

Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al ĉiuj venontoj. Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas? Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis. Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas. Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael! Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.

Psalmo 73:23-26

Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano. Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro. Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Psalmo 82:3

Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.

Psalmo 84:2-4

Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio. Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio. Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.

Psalmo 86:7

En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi aŭskultu min.

Psalmo 86:13

Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.

Psalmo 89:47-48

Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn. Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela.

Psalmo 90:1

Preĝo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio.

Psalmo 91:1-7

Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas. Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto. Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso. Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage, Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze. Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.

Psalmo 91:9-16

Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon. Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon. Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj. Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo. Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon. Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon. Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos. Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.

Psalmo 94:19

Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

Psalmo 94:22

Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.

Psalmo 100:1-5

Psalmo de dankado. Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! Servu al la Eternulo kun ĝojo, Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto. Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun laŭdado. Gloru Lin, benu Lian nomon; Ĉar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

Psalmo 102:1-5

Preĝo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elverŝas antaŭ la Eternulo sian malĝojon. Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; Kaj mia krio venu al Vi. Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min. Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno. Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro, Ĉar mi forgesis manĝi mian panon. De la voĉo de mia plorado Algluiĝis miaj ostoj al mia karno.

Psalmo 102:11-12

Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekiĝas kiel herbo. Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.

Psalmo 103:1-4

De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn; Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

Psalmo 103:14-17

Ĉar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo. La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas. Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,

Psalmo 106:43-46

Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco. Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li aŭdis ilian kriadon; Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco; Kaj Li aperigis kompaton por ili Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.

Psalmo 107:5-6

Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortiĝis. Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

Psalmo 107:9-14

Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo. Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero; Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo. Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis. Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.

Psalmo 107:17-20

La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj; Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto. Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.

Psalmo 116:7-9

Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, Ĉar la Eternulo faris al vi bonon. Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpuŝiĝo. Mi irados antaŭ la Eternulo En la lando de la vivo.

Psalmo 116:15

Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj.

Psalmo 118:5-6

El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo. La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?

Psalmo 118:8-9

Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon. Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.

Psalmo 118:17

Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

Psalmo 118:18

Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.

Psalmo 119:25

DALET. Mia animo algluiĝis al la polvo; Vivigu min laŭ Via vorto.

Psalmo 119:28

Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; Restarigu min laŭ Via vorto.

Psalmo 119:50

Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.

Psalmo 119:67

Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.

Psalmo 119:71

Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn.

Psalmo 119:75-77

Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis. Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo. Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; Ĉar Via instruo estas mia plezuro.

Psalmo 119:92-93

Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero. Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.

Psalmo 119:107

Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.

Psalmo 119:143

Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.

Psalmo 121:2

Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Psalmo 121:7-8

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon. La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

Psalmo 126:5-6

Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

Psalmo 130:5-6

Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis. Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.

Psalmo 140:1-3

Al la ĥorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraŭ perfortulo; Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, Ĉiutage kaŭzas militojn; Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.

Psalmo 140:12

Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj.

Psalmo 142:1-7

Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo. Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo. Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas. Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi. Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni; Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo. Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo, Mia parto en la lando de la vivantoj. Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis; Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

Psalmo 143:6-7

Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela. Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas; Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.

Psalmo 145:18-21

Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere. La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin. La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn, Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas. La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.

Psalmo 146:7-9

Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn; La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn; La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

Psalmo 147:3

Li sanigas la korprematojn Kaj bandaĝas iliajn vundojn.

Sentencoj 3:5-8

Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon. Ne opiniu vin saĝa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono. Ĉi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

Sentencoj 12:25

Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas.

Sentencoj 15:13

Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.

Sentencoj 17:22

Ĝoja koro estas saniga; Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn.

Sentencoj 18:10

La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.

Sentencoj 18:14

La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?

Sentencoj 18:21

Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.

Sentencoj 24:10-11

Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda. Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.

Sentencoj 31:6-8

Donu ebriigaĵon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon. Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon. Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj.

Predikanto 3:1-4

Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno; estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon; estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui; estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci;

Predikanto 7:1-4

Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo. Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro. Pli bona estas plendo, ol rido; ĉar ĉe malĝojo de la vizaĝo pliboniĝas la koro. La koro de saĝuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo.

Predikanto 7:14

En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.

Jesaja 1:5-6

Kion oni ankoraŭ batu en vi, kiuj daŭrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta. De la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo.

Jesaja 14:7

Ekripozis, trankviliĝis la tuta tero, ĝojkrias, kantante.

Jesaja 19:22

La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li aŭskultos ilian peton kaj resanigos ilin.

Jesaja 21:3

Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordiĝis, kiam mi aŭdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.

Jesaja 24:4-6

Funebras kaj velkas la lando, senfortiĝas kaj velkas la mondo, senfortiĝas la eminentuloj de la popolo de la lando. Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon. Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.

Jesaja 25:4

Ĉar Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron.

Jesaja 25:8

Li neniigos la morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.

Jesaja 26:3-4

Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; ĉar Vin li fidas. Fidu la Eternulon por ĉiam; ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.

Jesaja 26:12

Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni.

Jesaja 30:18-21

Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi. Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn. Kaj kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.

Jesaja 35:3-6

Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn. Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin. Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos. Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.

Jesaja 35:8-10

Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur ĝi, ĉar nur al ili ĝi apartenas; irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros. Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur ĝi, ne troviĝos tie; iros nur savitoj. Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.

Jesaja 40:1-2

Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj.

Jesaja 40:11

Kiel paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li kondukos.

Jesaja 40:28-31

Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla. Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas; sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.

Jesaja 41:10

ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Jesaja 41:17

La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.

Jesaja 43:1-2

Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos.

Jesaja 45:7

kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.

Jesaja 46:4

Ankaŭ ĝis via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi savos.

Jesaja 48:10

Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis arĝento; Mi elprovis vin en la forno de mizero.

Jesaja 49:10

Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; ĉar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.

Jesaja 49:13

Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

Jesaja 49:16

Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas ĉiam antaŭ Mi.

Jesaja 51:3

Ĉar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos ĉiujn ĝiajn ruinojn, kaj ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo; ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi, dankado kaj laŭta kantado.

Jesaja 51:11-12

Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado. Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo;

Jesaja 53:1-12

Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo? Ĉar li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni. Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron. Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis. Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj. Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon. De malliberigo kaj de juĝo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita. Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo. Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elaĉetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano. La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si. Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Jesaja 54:4

Ne timu, ĉar vi ne estos malhonorata; ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne estos hontigata, kaj ĉar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.

Jesaja 54:14

Per vero vi fortikiĝos; estu malproksima de premiteco, ĉar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, ĉar ĝi ne alproksimiĝos al vi.

Jesaja 54:17

Nenia ilo, kreita kontraŭ vi, havos sukceson; kaj ĉiun langon, kiu batalos kontraŭ vi en la juĝo, vi malpravigos. Tio estas la heredaĵo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaŭ Mi, diras la Eternulo.

Jesaja 55:12

Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj.

Jesaja 57:2

Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.

Jesaja 57:15

Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

Jesaja 57:18-19

Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj. Mi kreos diron de la buŝo: Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.

Jesaja 58:5-7

Ĉu tia estas fasto, kiu plaĉas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakaĵon kaj cindron? ĉu tion vi nomas fasto kaj tago plaĉanta al la Eternulo? Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos ĉian jugon; se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.

Jesaja 58:8-11

Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe. Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan, kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo; kaj la Eternulo kondukos vin ĉiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel ĝardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.

Jesaja 61:1-3

La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj, por proklami favorjaron de la Eternulo kaj venĝotagon de nia Dio, por konsoli ĉiujn malĝojulojn, por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.

Jesaja 63:9

En ĉiuj iliaj suferoj Li ankaŭ suferis, kaj anĝelo de ĉe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en ĉiuj tempoj de la antikveco.

Jesaja 65:17-19

Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi. Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos; ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco. Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo.

Jesaja 66:13

Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj.

Jeremia 17:7-8

Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. Li estos kiel arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; ĝi ne timas, kiam venas varmego; ĝiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn.

Jeremia 17:14

Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; ĉar Vi estas mia gloro.

Jeremia 29:11-13

Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin. Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro.

Jeremia 30:17

Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; ĉar ili nomis vin forpuŝitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.

Jeremia 31:25-26

Ĉar Mi sensoifigos animon lacan, kaj ĉiun animon malĝojan Mi satigos. Ĉe tio mi vekiĝis kaj ekrigardis, kaj mia sonĝo estis agrabla por mi.

Jeremia 33:6

Jen Mi redonos al ĝi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero.

Lamentado 3:19-20

La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo. Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.

Lamentado 3:22-26

Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis, Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li. La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin. Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.

Lamentado 3:32-33

Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco; Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.

Lamentado 3:57-58

Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu. Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.

Lamentado 5:10

Nia haŭto varmegiĝis kiel forno, Por la kruela malsato.

Jehezkel 34:14-16

Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia loĝloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj paŝtiĝos sur grasa paŝtejo, sur la montoj de Izrael. Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo. La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi paŝtos kun justeco.

Daniel 3:28

Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio.

Daniel 6:22-23

Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita pura antaŭ Li; kaj ankaŭ antaŭ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon. Tiam la reĝo tre ekĝojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montriĝis sur li; ĉar li kredis al sia Dio.

Daniel 6:27

Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la ĉielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraŭ leonoj.

Hosea 6:1-2

Ni iru, ni revenu al la Eternulo; ĉar Li disŝiris, sed Li ankaŭ resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaŭ bandaĝos niajn vundojn. Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaŭ Li.

Hosea 13:14

El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj.

Joel 2:25-26

Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam ĉion formanĝis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj raŭpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin. Kaj vi povos manĝi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

Jona 2:2

Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de Ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon.

Cefanja 3:17

La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.

Malahi 4:2

Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.

Mateo 2:16-18

Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj. Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Voĉo estas aŭdita en Rama, Ĝemado kaj maldolĉa plorado, Raĥel priploras siajn infanojn, Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.

Mateo 4:23-24

Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo. Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.

Mateo 5:3-4

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

Mateo 5:10-12

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

Mateo 5:44

sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj;

Mateo 6:25-34

Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj? Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.

Mateo 7:7-8

Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.

Mateo 8:2-3

Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.

Mateo 8:5-13

Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin, kaj dirante: Sinjoro, mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas. Kaj li diris al li: Mi venos, kaj sanigos lin. Kaj la centestro responde diris: Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos. Ĉar mi ankaŭ estas homo sub aŭtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras. Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj: Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido. Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo; sed la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. Kaj Jesuo diris al la centestro: Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo saniĝis en tiu sama horo.

Mateo 8:14-15

Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kuŝanta, malsana de febro. Kaj li tuŝis ŝian manon, kaj la febro forlasis ŝin; kaj ŝi leviĝis kaj servis al li.

Mateo 8:16-17

Kaj kiam vesperiĝis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis ĉiujn malsanulojn; por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn.

Mateo 8:24-26

Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis. Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante: Sinjoro, savu; ni pereas. Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno.

Mateo 8:28-32

Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo. Kaj jen ili kriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? ĉu vi venis ĉi tien, por turmenti nin antaŭ la tempo? Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj tie. Kaj la demonoj petegis lin, dirante: Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj. Kaj li diris al ili: Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutaĵo en la maron, kaj pereis en la akvoj.

Mateo 9:2-7

Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj. Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas. Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn - tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.

Mateo 9:12

Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

Mateo 9:20-22

Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo; ĉar ŝi diris en si: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris: Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis.

Mateo 9:23-25

Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn, diris: Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin. Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis.

Mateo 9:27-30

Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David. Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li: Jes, Sinjoro. Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante: Estu al vi laŭ via fido. Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu.

Mateo 9:32-33

Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton. Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael.

Mateo 9:35

Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

Mateo 10:1

Kaj li alvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

Mateo 10:8

Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu.

Mateo 10:28-31

Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena. Ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro; sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Tial ne timu; vi valoras pli, ol multaj paseroj.

Mateo 10:39

Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu ĝin trovos.

Mateo 11:5

blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata.

Mateo 11:28-30

Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

Mateo 12:10-13

kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante: Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi. Kaj li diris al ili: Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin? Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato. Tiam li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia.

Mateo 12:15

Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin ĉiujn,

Mateo 12:22

Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.

Mateo 13:20-21

Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas.

Mateo 14:14

Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.

Mateo 14:35-36

Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn; kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.

Mateo 15:22-28

Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni. Kaj li responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael. Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, helpu min. Sed li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. Sed ŝi diris: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj. Tiam responde Jesuo diris al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.

Mateo 15:30-31

Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin; tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.

Mateo 17:14-18

Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante: Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon. Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi. Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien. Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.

Mateo 17:20

Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi.

Mateo 18:8-9

Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan fajron. Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro.

Mateo 18:14

Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.

Mateo 20:30-34

Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante: Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Ili diris al li: Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj. Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.

Mateo 21:14

Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin.

Mateo 21:21-22

Kaj Jesuo responde diris al ili: Vere mi diras al vi: Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed eĉ se vi diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron; tio plenumiĝos. Kaj ĉion, kion vi petos per preĝado, kredante, vi ricevos.

Mateo 24:9-13

Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo. Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

Mateo 24:21-22

ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

Mateo 25:36

nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.

Mateo 26:35

Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.

Mateo 26:37-39

Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malĝoji kaj maltrankviliĝi. Tiam li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu kun mi. Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.

Mateo 27:26

Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.

Mateo 27:35

Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn;

Mateo 27:46

Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

Marko 1:23-26

Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.

Marko 1:30-31

Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi; kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.

Marko 1:32-34

Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj. Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo. Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.

Marko 1:39-42

Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn. Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi. Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura.

Marko 2:3-12

Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj. Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo. Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj. Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj: Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj? Kio estas pli facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru? Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn - li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.

Marko 2:17

Kaj aŭdinte tion, Jesuo diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj: mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

Marko 3:1-5

Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo. Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis. Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.

Marko 3:10-11

ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin. Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio.

Marko 3:14-15

Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn:

Marko 4:16-17

Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas.

Marko 4:37-40

Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta. Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas? Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno. Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?

Marko 5:2-13

Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno; ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin. Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj. Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li; kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro. Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj. Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj. Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro.

Marko 5:25-29

Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.

Marko 5:35-42

Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu. Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.

Marko 6:5

Kaj li povis tie fari nenian potencaĵon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.

Marko 6:13

Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.

Marko 6:55-56

kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis ĉirkaŭporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili aŭdis, ke li estas. Kaj kien ajn li eniris, en vilaĝojn aŭ en urbojn aŭ sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tuŝu nur la randon de lia vesto; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, resaniĝis.

Marko 7:25-30

Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj. Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino. Kaj li diris al ŝi: Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. Sed ŝi respondis kaj diris al li: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj. Kaj li diris al ŝi: Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino. Kaj kiam ŝi iris en sian domon, ŝi trovis la infaninon kuŝigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.

Marko 7:32-37

Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin. Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kraĉinte, li tuŝis lian langon; kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li: Efata, tio estas: Malfermiĝu. Kaj liaj oreloj malfermiĝis, kaj la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare. Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili ĉie sciigis ĝin. Kaj supermezure ili miregis, dirante: Li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli.

Marko 8:22-25

Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin. Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin: Ĉu vi vidas ion? Kaj li ekrigardis, kaj diris: Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn. Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare.

Marko 9:17-27

Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton; kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis. Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta. Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto. Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon. Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis. Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.

Marko 9:43-48

Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron, kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. Kaj se via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en Gehenan, kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan, kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.

Marko 10:46-52

Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min. Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min! Kaj Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li: Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas. Kaj li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo. Kaj Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. Kaj Jesuo diris al li: Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

Marko 11:22-24

Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio. Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos. Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.

Marko 13:9-13

Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili. Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj. Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito. Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin. Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

Marko 14:31

Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj.

Marko 14:33-36

Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsterniĝi kaj maltrankviliĝi. Kaj li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu. Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li. Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.

Marko 15:15

Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

Marko 15:24-25

Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu. Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.

Marko 15:34

Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

Marko 16:17-18

Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj; ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.

Luko 4:18

La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

Luko 4:33-36

Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo, dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio. Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin. Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.

Luko 4:38-39

Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi. Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.

Luko 4:40

Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.

Luko 5:12-13

Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizaĝon kaj petegis lin, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.

Luko 5:15

Sed la famo pri li des pli multe disvastiĝis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por aŭskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj.

Luko 5:17-25

Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj ĉeestis Fariseoj kaj leĝinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el ĉiu vilaĝo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin. Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaŭ li. Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaŭ Jesuo. Kaj vidante ilian fidon, li diris: Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj. Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante: Kiu estas ĉi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola? Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili: Kial vi diskutas en viaj koroj? Kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo. Kaj tuj li leviĝis antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.

Luko 5:31-32

Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.

Luko 6:6-10

Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta. Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, ĉu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi. Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan: Leviĝu, kaj stariĝu en la mezo. Kaj li leviĝis kaj stariĝis. Kaj Jesuo diris al ili: Mi vin demandas: ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? Savi vivon, al ĝin pereigi? Kaj ĉirkaŭrigardinte ĉiujn, li diris al li: Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resaniĝis.

Luko 6:17-19

Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj disĉiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por aŭskulti lin kaj saniĝi je siaj malsanoj; kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj. Kaj la tuta homamaso volis tuŝi lin, ĉar potenco eliris el li kaj sanigis ĉiujn.

Luko 6:21-23

Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos. Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj.

Luko 7:2-10

Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaŭ mortanta. Kaj aŭdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliaĝulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon. Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante: Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon; ĉar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon. Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li: Sinjoro, ne ĝenu vin; ĉar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos. Ĉar mi ankaŭ estas homo metita sub aŭtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras. Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta: Mi diras al vi: Eĉ en Izrael mi ne trovis tiom da fido. Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.

Luko 7:12-15

Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi. Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi: Ne ploru. Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Leviĝu. Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.

Luko 7:21-22

En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon. Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis: blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, al malriĉuloj evangelio estas predikata.

Luko 8:2

kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,

Luko 8:23-25

Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero. Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante: Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno. Kaj li diris al ili: Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.

Luko 8:26-33

Kaj ili ŝipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraŭ Galileo. Kaj kiam li surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj loĝis ne en domo, sed en la tomboj. Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaŭ li, kaj laŭtvoĉe diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min. Ĉar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. Ĉar ĝi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per ĉenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn. Kaj Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li diris: Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin. Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon. Kaj estis tie granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili. Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutaĵo en la lagon, kaj sufokiĝis.

Luko 8:43-44

Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu, venis malantaŭ lin, kaj tuŝis la randon de lia vestaĵo; kaj tuj ŝia sangofluo ĉesiĝis.

Luko 8:49-55

Dum li ankoraŭ parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino jam mortis; ne ĝenu la instruiston. Sed Jesuo, aŭdinte tion, respondis al li: Ne timu; nur kredu, kaj ŝi estos savita. Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino. Kaj ĉiuj ploris kaj ĝemis pro ŝi; sed li diris: Ne ploru; ĉar ŝi ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin, sciante, ke ŝi mortis. Sed li, preninte ŝian manon, vokis ŝin, dirante: Knabino, leviĝu. Kaj ŝia spirito revenis, kaj ŝi tuj stariĝis; kaj li ordonis, ke oni donu al ŝi manĝi.

Luko 9:1-2

Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn. Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn.

Luko 9:6

Kaj ili, foririnte, trairis la vilaĝojn, ĉie predikante la evangelion kaj sanigante.

Luko 9:11

Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis.

Luko 9:38-42

Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante: Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, ĉar li estas mia sola infano; kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin. Kaj mi petis viajn disĉiplojn, ke ili elpelu ĝin; sed ili ne povis. Kaj Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon. Kaj dum li venis, la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.

Luko 10:9

kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de Dio alproksimiĝis al vi.

Luko 10:19

Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.

Luko 10:30-34

Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.

Luko 11:14

Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis.

Luko 12:6-7

Ĉu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj eĉ unu el ili ne estas forgesita antaŭ Dio. Sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj.

Luko 12:22-32

Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo. Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? Se do vi ne povas fari eĉ la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi: Eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu hodiaŭ ekzistas, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj! Kaj ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj. Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas. Sed celu Lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon.

Luko 12:33-34

Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas. Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

Luko 13:11-13

Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi. Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion.

Luko 13:16

Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago?

Luko 13:32

Kaj li diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita.

Luko 14:2-4

Kaj jen antaŭ li estis unu hidropsulo. Kaj respondante, Jesuo parolis al la leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris: Ĉu estas permesate sanigi en sabato, aŭ ne? Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin.

Luko 14:13

Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;

Luko 16:19-31

Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo. Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.

Luko 17:12-15

Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin. Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj. Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo,

Luko 17:33

Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva.

Luko 18:35-43

Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn; kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio. Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras. Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min. Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min! Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon. Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis. Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.

Luko 19:10

Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

Luko 20:36

ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo.

Luko 21:12-18

Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo. Tio fariĝos por vi atesto. Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo; ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri. Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos.

Luko 22:28

Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;

Luko 22:31-33

Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon; sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto.

Luko 22:44

Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.

Luko 23:33-34

Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.

Luko 23:43

Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.

Luko 23:46

Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.

Joano 3:16

Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

Joano 4:46-53

Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum. Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis. Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos. La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos. Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas. Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li: Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis. Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.

Joano 5:3-9

En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis. Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: Ĉu vi volas fariĝi sana? La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi. Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru. Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.

Joano 5:14

Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.

Joano 6:2

Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj.

Joano 6:35-37

Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas. Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos.

Joano 8:12

Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.

Joano 9:1-7

Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda? Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo. Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo, kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.

Joano 9:32

De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda.

Joano 10:10-11

La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.

Joano 10:28-29

kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.

Joano 11:25-26

Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?

Joano 11:32-36

Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis, kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu. Jesuo larmis. La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis!

Joano 11:39-44

Jesuo diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn. Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis. Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis. Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu. Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.

Joano 14:1-2

Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.

Joano 14:13-14

Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.

Joano 14:27

Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu.

Joano 15:7-8

Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.

Joano 15:11

Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena.

Joano 16:22-24

Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon. Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo. Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.

Joano 16:33

Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.

Joano 19:1

Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis.

Joano 19:16-18

Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita. Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota; tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.

Joano 19:30

Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

Joano 19:37

Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.

Agoj 2:21

Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.

Agoj 2:26-28

Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango, Eĉ mia karno ripozas en espero; Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.

Agoj 3:6-9

Kaj Petro diris: Nek arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru. Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortiĝis. Kaj li suprensalte stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj laŭdante Dion. Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion;

Agoj 5:15-16

tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili. Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.

Agoj 5:17-20

Sed stariĝis la ĉefpastro, kaj ĉiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili pleniĝis de ĵaluzo, kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon. Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris: Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo.

Agoj 5:41

Sed ili foriris de antaŭ la sinedrio, ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.

Agoj 8:3-4

Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon. Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton.

Agoj 8:6-8

Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris. Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis. Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.

Agoj 10:38

Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li.

Agoj 12:4-10

Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo. Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon. Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min. Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li.

Agoj 14:22

firmigante la animojn de la disĉiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.

Agoj 16:22-23

Kaj la popolo amase sin kolektis kontraŭ ili; kaj la urbestroj, forŝirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin. Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili ĵetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin;

Agoj 16:24-30

kaj li, ricevinte tiun ordonon, ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon. Sed ĉirkaŭ la noktomezo Paŭlo kaj Silas preĝis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj aŭskultis ilin; kaj subite fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis; kaj tuj ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj ĉies katenoj falis. Kaj la malliberejestro, vekiĝinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris. Sed Paŭlo vokis per laŭta voĉo, dirante: Nenian malbonon faru al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie. Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, kliniĝis antaŭ Paŭlo kaj Silas, kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris: Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?

Agoj 19:11-12

Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn; tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.

Agoj 20:19

servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;

Agoj 20:22-24

Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie, krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

Agoj 20:35

En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.

Agoj 21:13-14

Sed Paŭlo respondis: Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? ĉar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaŭ morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo. Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante: Plenumiĝu la volo de la Sinjoro.

Agoj 28:8-9

Kaj la patro de Publio kuŝis malsana de febro kaj disenterio; al li Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin. Kaj post tiu faro, ankaŭ ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj;

Romanoj 5:3-5

Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

Romanoj 5:8-11

Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo; kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.

Romanoj 5:12

Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis;

Romanoj 6:3-7

Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo. Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo, sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.

Romanoj 6:8-13

Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio. Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo. Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj deziroj; ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.

Romanoj 6:21-22

Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? ĉar la fino de tio estas morto. Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon.

Romanoj 6:23

Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Romanoj 7:24

Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?

Romanoj 8:1-8

Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo. Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto. Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno; por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito. Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito. Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco; ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei; kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio.

Romanoj 8:9-11

Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia. Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco. Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi.

Romanoj 8:12-17

Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno; ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos. Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro. La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio; kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

Romanoj 8:18-25

Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni. Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun. Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo. Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.

Romanoj 8:26-27

Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj; kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.

Romanoj 8:28-30

Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono. Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.

Romanoj 8:31-34

Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li? Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto; kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni.

Romanoj 8:35-36

Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo? Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.

Romanoj 8:37-39

Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Romanoj 9:1-3

Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito, ke mi havas grandan malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro. Ĉar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno;

Romanoj 9:33

kiel estas skribite: Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de alfrapiĝo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

Romanoj 10:11-13

Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita. Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas; ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.

Romanoj 12:1

Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo.

Romanoj 12:12-15

en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj; kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon. Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj.

Romanoj 14:8-9

Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas. Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.

Romanoj 15:13

Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.

1 Korintanoj 9:22

Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.

1 Korintanoj 11:32

Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.

1 Korintanoj 12:25-26

por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.

1 Korintanoj 14:33

ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj.

1 Korintanoj 15:22

Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.

1 Korintanoj 15:26

La lasta neniigota malamiko estas la morto.

1 Korintanoj 15:53-55

Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon. Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?

2 Korintanoj 1:3-7

Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio. Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo. Sed se ni afliktiĝas, tio estas por via konsolo kaj saviĝo; aŭ se ni konsoliĝas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaŭ suferadas; kaj nia espero pri vi estas firma, ĉar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaŭ vi estas partoprenantoj en la konsolo.

2 Korintanoj 1:8-10

Ĉar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, eĉ pri la vivo; ni ja ricevis la aljuĝon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn, kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraŭ plu nin forsavos;

2 Korintanoj 4:7-12

Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem; ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo. Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia morta karno. La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.

2 Korintanoj 4:16-18

Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.

2 Korintanoj 5:1-2

Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo;

2 Korintanoj 5:6-8

Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro (ĉar ni iradas fide, ne vide); ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro.

2 Korintanoj 5:14-16

Ĉar la amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas jene, ke ĉar unu mortis pro ĉiuj, tial ĉiuj mortis; kaj li mortis pro ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis. Tial ni de nun konas neniun laŭkarne; eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.

2 Korintanoj 5:17

Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj.

2 Korintanoj 6:4-6

sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,

2 Korintanoj 6:9-10

kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.

2 Korintanoj 7:3-4

Ne por vin kondamni mi tion diras; ĉar mi antaŭe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti. Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi: mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la ĝojo meze de nia tuta aflikto.

2 Korintanoj 7:5-6

Ĉar eĉ kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis; ekstere estis bataloj, interne timoj. Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito;

2 Korintanoj 7:10-11

Ĉar la malĝojo laŭ Dio elfaras penton ĝis savo, ne bedaŭrindan; sed la malĝojo de la mondo elfaras morton. Ĉar jen kian zorgemon tiu sama malĝojo laŭ Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian venĝon! En ĉio vi elmontris vin puraj pri la afero.

2 Korintanoj 8:2

nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco.

2 Korintanoj 9:8-11

Kaj Dio povas abundigi ĉe vi ĉian gracon, por ke vi, havante ĉiam en ĉio ĉian sufiĉecon, abunde rilatu al ĉia bona faro; kiel estas skribite: Li ŝutis kaj donis al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne. Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutraĵo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco; dum vi pliriĉiĝos en ĉio al ĉia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.

2 Korintanoj 11:23-30

Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte. De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu. Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro; en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj; en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco. Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj. Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas? Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.

2 Korintanoj 12:5

Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortaĵoj.

2 Korintanoj 12:7-10

Kaj pro la treega grandeco de la malkaŝoj-por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altiĝu. Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke ĝi foriru de mi. Kaj li diris al mi: Mia graco sufiĉas por vi, ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco. Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. Mi do plezuron havas en malfortaĵoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; ĉar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Galatoj 3:28-29

Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.

Galatoj 5:22

Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,

Galatoj 6:2

Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.

Efesanoj 2:6

kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo;

Efesanoj 3:1

Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,

Efesanoj 4:1-2

Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,

Efesanoj 6:12-13

Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari.

Efesanoj 6:18-20

per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj, kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio, pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli.

Filipianoj 1:21-23

Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. Ĉar ambaŭflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;

Filipianoj 1:29

ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li;

Filipianoj 2:27

ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo.

Filipianoj 3:3

ĉar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;

Filipianoj 3:10

por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto,

Filipianoj 3:20-21

Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

Filipianoj 4:4-7

Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. Via mildeco estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima. Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Filipianoj 4:12-14

Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas. Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.

Filipianoj 4:19

Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo.

Koloseanoj 1:11-13

fortigitaj per ĉia forto laŭ la potenco de Lia gloro, por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo; dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo, kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;

Koloseanoj 1:24

Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;

Koloseanoj 3:1-4

Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.

Koloseanoj 3:15

Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.

1 Tesalonikanoj 2:2

sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.

1 Tesalonikanoj 3:3-5

por ke neniu estu ŝancelita de tiuj afliktoj; ĉar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto. Ĉar kiam ni estis ĉe vi, ni antaŭdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias. Pro tio mi ankaŭ, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certiĝu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro fariĝos senutila.

1 Tesalonikanoj 4:13-15

Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li. Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj.

1 Tesalonikanoj 5:16-18

Ĝoju ĉiam; preĝu senĉese; pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

1 Tesalonikanoj 5:23-24

Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.

2 Tesalonikanoj 1:4-7

tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas; tio estas evidenta signo de la justa juĝo de Dio; por ke vi montriĝu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaŭ suferas; ĉar estas justaĵo ĉe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas, kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco,

2 Tesalonikanoj 2:16-17

Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por ĉia bona faro kaj vorto.

2 Tesalonikanoj 3:16

La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon ĉiutempe kaj ĉiumaniere. La Sinjoro estu kun vi ĉiuj.

1 Timoteo 5:23

Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.

1 Timoteo 6:7-8

ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti; sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.

2 Timoteo 1:7

Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

2 Timoteo 1:8-12

Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio, kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj, sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio, al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto. Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.

2 Timoteo 2:9-12

en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li; se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos;

2 Timoteo 3:10-12

Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon, persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antioĥia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el ĉio tio la Sinjoro min savis. Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.

2 Timoteo 4:5

Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.

2 Timoteo 4:6-8

Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro. Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon.

2 Timoteo 4:16-18

Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili. Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono. La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

Tito 1:2

kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj,

Filemon 1:1

Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,

Filemon 1:9

tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo;

Hebreoj 2:14-15

Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.

Hebreoj 2:18

Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.

Hebreoj 4:1-9

Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble ŝajne malatingos ĝin. Ĉar al ni ankaŭ estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj. Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo. Ĉar Li diris ie pri la sepa tago jene: Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro; kaj ankaŭ jene: Ili ne venos en Mian ripozejon. Ĉar restas do por iuj veni en ĝin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo, denove Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaŭ, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron. Ĉar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago. Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio.

Hebreoj 4:15-16

Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko. Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.

Hebreoj 5:7-8

En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;

Hebreoj 10:32-38

Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj; unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis. Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon. Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan. Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson. Ĉar ankoraŭ iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos. Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li.

Hebreoj 11:12

sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.

Hebreoj 11:13

Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.

Hebreoj 11:24-27

Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko, taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco. Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.

Hebreoj 11:32-40

Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj; kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj, estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj. Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan releviĝon; kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo; ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero. Kaj ĉiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson, ĉar Dio antaŭvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.

Hebreoj 12:1-3

Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan, direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio. Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj.

Hebreoj 12:4-11

Vi ankoraŭ ne kontraŭstaris ĝis sango, batalante kontraŭ peko; kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li; Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas. Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas? Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj. Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu? Ĉar ili ja dum kelke da tagoj laŭ sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco. Ĉiu puno portempe ŝajnas esti ne ĝoja, sed malĝoja; sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per ĝi estas ekzercitaj.

Hebreoj 12:12-13

Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn; kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturniĝu, sed prefere resaniĝu.

Hebreoj 13:3

Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo.

Hebreoj 13:5-6

Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. Tial ni kuraĝas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

Hebreoj 13:12-14

Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis. Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon. Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas.

Hebreoj 13:15-16

Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo. Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio.

Jakobo 1:2-4

Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn, sciante, ke la provado de via fido faras paciencon. Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.

Jakobo 1:12

Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

Jakobo 5:10-11

Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro. Jen ni nomas feliĉaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi aŭdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

Jakobo 5:13-16

Ĉu iu el vi suferas? li preĝu. Ĉu iu estas gaja? li psalme kantu. Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li. Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

1 Petro 1:6-7

En tio vi ĝojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malĝojigite en diversaj tentoj, por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, troviĝu efika por laŭdo kaj gloro kaj honoro en la malkaŝo de Jesuo Kristo;

1 Petro 2:19-24

Ĉar tio estas laŭdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malĝojon, suferante maljuste. Ĉar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas laŭdinda antaŭ Dio. Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo; insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste juĝanta; li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resaniĝis.

1 Petro 3:14

Sed se vi eĉ suferus pro justeco, feliĉegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviliĝu;

1 Petro 3:17-18

Ĉar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado. Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

1 Petro 4:1

Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj;

1 Petro 4:12-16

Amataj, ne surpriziĝu pri la fajrego ĉe vi okazanta por provi vin, kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi; sed laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege. Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas; ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi. Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto, aŭ kiel sintrudanto en malpropraj aferoj; sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.

1 Petro 4:19

Tial ankaŭ tiuj, kiuj suferas laŭ la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.

1 Petro 5:1

La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro:

1 Petro 5:6-10

Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe; surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi. Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumiĝas en via frataro en la mondo. Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.

2 Petro 1:3

pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni ĉion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;

2 Petro 2:9

la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo;

2 Petro 3:8-9

Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.

1 Johano 4:4

Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.

1 Johano 4:16-18

Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo. Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo.

1 Johano 5:4-5

Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?

1 Johano 5:14-15

Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li: ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas; kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.

3 Johano 1:2

Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

Apokalipso 1:18

kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.

Apokalipso 2:7

Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Apokalipso 2:8-10

Kaj al la anĝelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu fariĝis senviva kaj vivis: Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano. Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.

Apokalipso 2:11

Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto.

Apokalipso 2:17

Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

Apokalipso 2:26-29

Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj; kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro; kaj mi donos al li la matenan stelon. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 3:5-6

La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 3:12-13

La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 3:21-22

Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 7:14-17

Kaj mi diris al li: Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido. Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon. Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.

Apokalipso 12:11

Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem.

Apokalipso 14:12-13

Ĉi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo. Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Skribu: Feliĉaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; ĉar iliaj faroj sekvas kun ili.

Apokalipso 18:24

Kaj en ŝi troviĝis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de ĉiuj mortigitoj sur la tero.

Apokalipso 20:4

Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn.

Apokalipso 21:4-7

kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis. Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj. Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo. La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net