32 – Martireco

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Martireco.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

Joano 12:24-26

Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

Joano 16:2-4

Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, ĉar mi estis kun vi.

Apokalipso 6:9-11

Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis; kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Ĝis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne juĝas kaj ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la tero? Kaj estis donita al ĉiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraŭ kelkan tempon, ĝis ankaŭ iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumiĝos.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 322 pasaĵoj

Genezo 4:3-10

Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo. Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis. Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo? Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi. Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin. Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato? Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.

Genezo 22:1-13

Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas. Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi. Kaj Abraham leviĝis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj leviĝis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio. En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime. Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu ĉi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorkliniĝos kaj revenos al vi. Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis ĝin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la tranĉilon; kaj ili iris ambaŭ kune. Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero? Kaj Abraham diris: Dio antaŭvidos al Si la ŝafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaŭ kune. Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno. Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon. Kaj ekvokis al li anĝelo de la Eternulo el la ĉielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas. Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan. Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo.

Eliro 12:5

La ŝafido estu sendifekta, virseksa, havanta la aĝon de unu jaro; el la ŝafoj aŭ el la kaproj vi povas preni.

Eliro 20:13

Ne mortigu.

Josuo 1:9

Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.

1 Samuel 22:17-19

Kaj la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li: Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, ĉar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la reĝo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo. Tiam la reĝo diris al Doeg: Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn. Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akraĵo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj ŝafojn, ĉion per la akraĵo de la glavo.

1 Regoj 18:4

kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kaŝis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)

1 Regoj 19:10

Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.

1 Kroniko 16:11

Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.

2 Kroniko 24:20-21

La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis. Ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo sur la korto de la domo de la Eternulo.

Nehemja 9:26

Kaj ili fariĝis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj ĵetis Vian instruon malantaŭ sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

Ijob 1:20-21

Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis; kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Ijob 13:15

Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.

Ijob 19:25-27

Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo. Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion; Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.

Ijob 23:10-11

Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro. Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.

Psalmo 2:1-4

Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon? Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

Psalmo 5:11

Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.

Psalmo 16:8-11

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge. Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalmo 17:15

Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

Psalmo 23:3-4

Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo. Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.

Psalmo 27:1-5

De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos. Se elpaŝos kontraŭ min armeo, Mia koro ne ektimos; Se leviĝos kontraŭ min milito, Ankaŭ tiam mi havos fidon. Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon. Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.

Psalmo 32:11

Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

Psalmo 37:12-15

Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj. Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago. Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon. Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.

Psalmo 44:22

Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.

Psalmo 46:1-2

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata. Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

Psalmo 48:14

Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto.

Psalmo 55:22

Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.

Psalmo 59:8-10

Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn. Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo. Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.

Psalmo 63:6-9

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi. Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano. Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.

Psalmo 68:3-4

Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege. Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li.

Psalmo 73:23-26

Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano. Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro. Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Psalmo 89:15-16

Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas; Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.

Psalmo 91:1

Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

Psalmo 108:5

Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.

Psalmo 116:6-9

La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis. Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, Ĉar la Eternulo faris al vi bonon. Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpuŝiĝo. Mi irados antaŭ la Eternulo En la lando de la vivo.

Psalmo 116:15

Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj.

Psalmo 149:5

La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Sentencoj 3:5

Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.

Predikanto 7:1

Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo.

Jesaja 25:8

Li neniigos la morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.

Jesaja 26:19

Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn.

Jesaja 35:10

Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.

Jesaja 49:13

Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

Jesaja 50:6-7

Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado. Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizaĝon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata.

Jesaja 51:11

Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.

Jesaja 53:3-12

Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron. Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis. Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj. Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon. De malliberigo kaj de juĝo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita. Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo. Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elaĉetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano. La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si. Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Jesaja 55:12

Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj.

Jesaja 57:1-2

La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo. Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.

Jesaja 61:3

por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.

Jesaja 61:10

Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn.

Jesaja 63:9

En ĉiuj iliaj suferoj Li ankaŭ suferis, kaj anĝelo de ĉe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en ĉiuj tempoj de la antikveco.

Daniel 3:12-15

Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis. Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la reĝo. Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili: Ĉu intence vi, ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun mi starigis? De nun, kiam vi ekaŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorkliniĝi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorkliniĝos, tiam vi tuj estos ĵetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?

Daniel 3:16-18

Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la reĝo: Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio. Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaŭ savi nin el via mano, ho reĝo. Kaj se Li eĉ tion ne faros, vi tamen sciu, ho reĝo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorkliniĝos.

Daniel 3:19-23

Tiam Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare. Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon, kaj ĵeti ilin en la ardantan fornon. Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni ĵetis ilin en la ardantan fornon. Kaj ĉar la ordono de la reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro. Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.

Daniel 3:24-28

Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo. Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj. Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro. Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili. Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio.

Daniel 6:10-15

Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaŭ la fenestroj de sia ĉambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antaŭe. Tiam tiuj homoj ĉirkaŭis Danielon, kaj trovis lin preĝanta kaj petanta favorkorecon antaŭ sia Dio. Kaj ili iris, kaj diris al la reĝo koncerne la reĝan dekreton: Ĉu vi ne ordonis per dekreto, ke ĉiun homon, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj? La reĝo respondis kaj diris: Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla leĝo de Medujo kaj Persujo. Tiam ili respondis kaj diris al la reĝo: Jen Daniel, kiu estas el la transloĝigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho reĝo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn ĉiutage li preĝas siajn preĝojn. Aŭdinte tion, la reĝo forte afliktiĝis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis ĝis la subiro de la suno, por liberigi lin. Sed tiuj homoj ĉirkaŭis la reĝon, kaj diris al li: Sciu, ho reĝo, ke laŭ la leĝoj de Medujo kaj Persujo ĉiu malpermeso aŭ ordono, konfirmita de la reĝo, devas resti neŝanĝebla.

Daniel 6:16-23

Tiam la reĝo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj ĵetis lin en kavon de leonoj. Sed la reĝo diris al Daniel: Via Dio, al kiu vi senĉese servas, savu vin! Kaj oni alportis ŝtonon kaj metis ĝin sur la aperturon de la kavo; kaj la reĝo sigelis ĝin per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne fariĝu ia ŝanĝo koncerne Danielon. Poste la reĝo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne povis. Matene la reĝo leviĝis ĉe la tagiĝo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj. Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malĝoja voĉo Danielon; kaj ekparolinte, la reĝo diris al Daniel: Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! ĉu via Dio, al kiu vi senĉese servas, povis savi vin de la leonoj? Tiam Daniel respondis al la reĝo: Ho reĝo, vivu eterne! Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita pura antaŭ Li; kaj ankaŭ antaŭ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon. Tiam la reĝo tre ekĝojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montriĝis sur li; ĉar li kredis al sia Dio.

Daniel 7:25

Li blasfemos kontraŭ la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn kaj leĝojn. Ili estos transdonitaj en lian manon ĝis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.

Daniel 12:1-3

En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro. Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto. Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj eterne.

Nahum 1:7

La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.

Habakuk 3:18

Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.

Mateo 5:10-12

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

Mateo 5:44

sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj;

Mateo 6:19-20

Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas;

Mateo 10:17-20

Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos; kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj. Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos; ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos. Ĉar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi.

Mateo 10:21-23

Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin. Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; ĉar vere mi diras al vi: Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaŭ ol venos la Filo de homo.

Mateo 10:28

Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

Mateo 10:38-39

Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi. Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu ĝin trovos.

Mateo 11:28-30

Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

Mateo 12:14

Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiliĝis kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.

Mateo 13:20-21

Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas.

Mateo 13:44-46

La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon. Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.

Mateo 14:2-12

kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li. Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo. Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin. Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto. Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo. Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos. Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin; kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo. Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino. Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.

Mateo 16:21

De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.

Mateo 16:24-25

Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min; ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.

Mateo 19:27

Tiam Petro responde diris al li: Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?

Mateo 20:18-19

Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos.

Mateo 21:33-39

Aŭskultu alian parabolon: Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian. Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same. Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon. Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon. Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin.

Mateo 23:34-35

Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja, filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro.

Mateo 24:9-10

Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo. Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.

Mateo 24:13

Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

Mateo 24:21-22

ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

Mateo 26:4

kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin.

Mateo 26:35

Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.

Mateo 26:59

Kaj la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis malveran ateston kontraŭ Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;

Mateo 26:67

Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,

Mateo 27:1-2

Kaj kiam venis la mateno, ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo konsiliĝis kontraŭ Jesuo, por mortigi lin; kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.

Mateo 27:26

Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.

Mateo 27:30-31

Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon. Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.

Mateo 27:35

Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn;

Marko 4:16-17

Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas.

Marko 6:14-29

Kaj la reĝo Herodo aŭdis pri tio, ĉar lia nomo jam konatiĝis; kaj li diris: Johano, la Baptisto, leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li. Sed aliaj diris: Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris: Tiu estas profeto, kvazaŭ unu el la profetoj. Sed, tion aŭdinte, Herodo diris: Johano, kiun mi senkapigis, leviĝis. Ĉar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, ĉar li estis edziĝinta kun ŝi. Ĉar Johano diris al Herodo: Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato. Kaj Herodias klopodis kontraŭ li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis; ĉar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj aŭskultante lin, li embarasiĝis, kaj aŭskultis lin volonte. Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo, eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino: Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi. Kaj li ĵuris al ŝi: Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia regno. Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino: Kion mi petu? Kaj tiu diris: La kapon de Johano, la Baptisto. Kaj ŝi tuj eniris rapide al la reĝo, kaj petis, dirante: Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al ŝi. Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo, kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino. Kaj kiam liaj disĉiploj aŭdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis ĝin en tombon.

Marko 8:31

Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi.

Marko 8:34-35

Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos.

Marko 9:31

Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri tagoj.

Marko 10:33-34

Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj; kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos.

Marko 12:1-8

Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris. Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn. Li havis ankoraŭ unu amatan filon: li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon. Sed tiuj kultivistoj diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia. Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon.

Marko 13:9-13

Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili. Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj. Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito. Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin. Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

Marko 14:1

Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la ĉefpastroj kaj skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi;

Marko 14:31

Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj.

Marko 14:55

Sed la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis ateston kontraŭ Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis.

Marko 14:64-65

Vi aŭdis la blasfemon: kion vi opinias? Kaj ili ĉiuj juĝis lin kondamninda al morto. Kaj iuj komencis kraĉi sur lin, kaj ĉirkaŭkovri lian vizaĝon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li: Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

Marko 15:13-15

Kaj ili denove ekkriis: Krucumu lin. Kaj Pilato diris al ili: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis: Krucumu lin. Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

Marko 15:20

Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.

Marko 15:24-25

Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu. Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.

Marko 15:37

Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton.

Luko 1:47

Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

Luko 6:22-23

Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj.

Luko 6:27-28

Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.

Luko 6:35

Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

Luko 9:7-9

Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj; kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiajn aferojn? Kaj li deziris vidi lin.

Luko 9:22

dirante: La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.

Luko 9:23-24

Kaj li diris al ĉiuj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin savos.

Luko 11:47-51

Ve al vi! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis. Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; ĉar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn. Tial ankaŭ diris la saĝo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos; por ke la sango de ĉiuj profetoj, kiu estis elverŝita de post la komenco de la mondo, estu postulita el ĉi tiu generacio, de la sango de Habel ĝis la sango de Zeĥarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi: Ĝi estos postulita el ĉi tiu generacio.

Luko 12:4-5

Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu. Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas aŭtoritaton enĵeti en Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu.

Luko 12:32-33

Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon. Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas.

Luko 14:26-27

Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo. Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo.

Luko 14:33

Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo.

Luko 17:33

Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva.

Luko 18:32-33

Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita; kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.

Luko 20:9-15

Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo. Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis. Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante: Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia. Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?

Luko 20:35-36

sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo.

Luko 21:12-17

Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo. Tio fariĝos por vi atesto. Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo; ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri. Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.

Luko 21:19

Per via pacienco vi akiros viajn animojn.

Luko 22:2

Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.

Luko 22:28

Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;

Luko 22:33

Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto.

Luko 22:63-64

Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis?

Luko 23:21-23

sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin. Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos. Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.

Luko 23:33-34

Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.

Luko 23:43

Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.

Luko 23:46

Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.

Luko 24:20

kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.

Joano 5:24-25

Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon. Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos.

Joano 5:28-29

Ne miru pro tio; ĉar venas horo, en kiu ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon, kaj eliros; la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.

Joano 6:50-51

Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

Joano 7:19

Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min?

Joano 8:51

Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.

Joano 10:11

Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.

Joano 10:15-18

tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj. Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu. Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

Joano 11:25-26

Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?

Joano 11:53

De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi.

Joano 12:10

Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron;

Joano 12:24-26

Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

Joano 13:37

Petro diris al li: Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon.

Joano 15:13

Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.

Joano 15:18-21

Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue, ol vin. Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. Memoru la vorton, kiun mi diris al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaŭ vian ili observos. Sed ĉion ĉi tion ili faros al vi pro mia nomo, ĉar ili ne konas Tiun, kiu min sendis.

Joano 16:2-4

Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, ĉar mi estis kun vi.

Joano 16:22

Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon.

Joano 16:33

Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.

Joano 17:14

Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.

Joano 19:1-3

Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis. Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo; kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.

Joano 19:6

Kiam do la ĉefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis: Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li nenian kulpon.

Joano 19:11

Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.

Joano 19:15-18

Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro. Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita. Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota; tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.

Joano 19:30

Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

Joano 21:18-19

Vere, vere, mi diras al vi: Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li: Sekvu min.

Joano 21:22-23

Jesuo diris al li: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min. Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi?

Agoj 2:23-24

lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis; lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi.

Agoj 5:18

kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.

Agoj 5:33

Kaj ili, aŭdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiliĝis, por pereigi ilin.

Agoj 5:40-41

Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin. Sed ili foriris de antaŭ la sinedrio, ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.

Agoj 7:51-56

Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi. Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj; vi, kiuj ricevis la leĝon, kiel anoncitan per anĝeloj, sed ĝin ne observis. Kaj aŭdante tion, ili koleriĝis en la koro, kaj grincigis kontraŭ li siajn dentojn. Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio, kaj diris: Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.

Agoj 7:57-60

Sed ili ekkriis per laŭta voĉo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime, kaj elpelis lin el la urbo, kaj ĵetis sur lin ŝtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo. Kaj ili ŝtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton. Kaj li genuiĝis, kaj kriis per laŭta voĉo: Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormiĝis.

Agoj 8:1-3

Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro. Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron. Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.

Agoj 8:32-33

La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon; En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.

Agoj 9:1-5

Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro, kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo; kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;

Agoj 9:23-24

Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis, por lin mortigi; sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;

Agoj 9:29

kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.

Agoj 12:1-4

Kaj ĉirkaŭ tiu tempo la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj. Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano. Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo.

Agoj 14:5-6

Kaj kiam fariĝis atenco de la nacianoj kaj ankaŭ de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj ŝtonmortigi ilin, sciiĝinte pri ĝi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio-Listran kaj Derben kaj la ĉirkaŭaĵon;

Agoj 14:22

firmigante la animojn de la disĉiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.

Agoj 15:26

homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Agoj 16:22-24

Kaj la popolo amase sin kolektis kontraŭ ili; kaj la urbestroj, forŝirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin. Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili ĵetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin; kaj li, ricevinte tiun ordonon, ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon.

Agoj 17:26-28

kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj; por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro.

Agoj 20:22-24

Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie, krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

Agoj 21:13-14

Sed Paŭlo respondis: Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? ĉar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaŭ morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo. Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante: Plenumiĝu la volo de la Sinjoro.

Agoj 21:31

Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la ĉefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.

Agoj 22:4-5

Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn. Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por puniĝi.

Agoj 22:19-20

Kaj mi diris: Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en ĉiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi; kaj kiam estis verŝata la sango de via martiro Stefano, mi ankaŭ staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.

Agoj 23:12-15

Kaj je la tagiĝo la Judoj konspiris, kaj per solena ĵuro sin ligis, dirante, ke ili nek manĝos nek trinkos, ĝis ili mortigos Paŭlon. Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj. Kaj ili venis al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, kaj diris: Ni per solena ĵuro ligis nin gustumi nenion, ĝis ni mortigos Paŭlon. Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la ĉefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaŭ vi volus juĝi pri la afero pli precize; kaj ni, antaŭ ol li alproksimiĝos, estos pretaj pereigi lin.

Agoj 26:9-11

Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano. Kaj tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton, kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis. Kaj punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj.

Agoj 26:21

Pro ĉi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min.

Romanoj 2:7

al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;

Romanoj 5:3

Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;

Romanoj 5:6-10

Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj. Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti. Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

Romanoj 6:3-7

Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo. Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo, sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.

Romanoj 6:8-11

Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio. Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

Romanoj 8:13-14

ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos. Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.

Romanoj 8:17-18

kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li. Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.

Romanoj 8:22-23

Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun. Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo.

Romanoj 8:28-30

Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono. Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.

Romanoj 8:31-32

Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li?

Romanoj 8:35-39

Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo? Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Romanoj 11:3-5

Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni serĉas mian animon. Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal. Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco.

Romanoj 12:1-2

Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo. Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Romanoj 12:12-14

en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj; kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon. Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.

Romanoj 12:18-20

Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj. Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro. Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.

Romanoj 13:1-4

Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon. Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon; ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon.

Romanoj 14:8-9

Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas. Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.

1 Korintanoj 2:7-9

sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro; sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

1 Korintanoj 3:16

Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio?

1 Korintanoj 4:9

Ĉar ŝajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; ĉar ni fariĝis spektaklo al la mondo kaj al anĝeloj kaj al homoj.

1 Korintanoj 4:11-13

Eĉ ĝis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj; kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas; kalumniate, ni petegas; ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio, eĉ ĝis nun.

1 Korintanoj 6:19-20

Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

1 Korintanoj 11:26

Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos.

1 Korintanoj 13:3-7

Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

1 Korintanoj 15:20

Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj.

1 Korintanoj 15:26

La lasta neniigota malamiko estas la morto.

1 Korintanoj 15:31

Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage.

1 Korintanoj 15:36

Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos;

1 Korintanoj 15:42-44

Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco; ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco; ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo.

1 Korintanoj 15:53-55

Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon. Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?

2 Korintanoj 1:3-7

Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio. Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo. Sed se ni afliktiĝas, tio estas por via konsolo kaj saviĝo; aŭ se ni konsoliĝas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaŭ suferadas; kaj nia espero pri vi estas firma, ĉar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaŭ vi estas partoprenantoj en la konsolo.

2 Korintanoj 1:8-10

Ĉar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, eĉ pri la vivo; ni ja ricevis la aljuĝon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn, kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraŭ plu nin forsavos;

2 Korintanoj 4:7-12

Sed ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem; ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo. Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia morta karno. La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.

2 Korintanoj 4:16-18

Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.

2 Korintanoj 5:1-5

Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo; se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj. Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo. Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito.

2 Korintanoj 5:6-9

Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro (ĉar ni iradas fide, ne vide); ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro. Tial ankaŭ ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe li.

2 Korintanoj 5:14-15

Ĉar la amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas jene, ke ĉar unu mortis pro ĉiuj, tial ĉiuj mortis; kaj li mortis pro ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis.

2 Korintanoj 5:16-17

Tial ni de nun konas neniun laŭkarne; eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas. Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj.

2 Korintanoj 6:3-10

ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon; sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre, per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.

2 Korintanoj 7:3-4

Ne por vin kondamni mi tion diras; ĉar mi antaŭe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti. Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi: mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la ĝojo meze de nia tuta aflikto.

2 Korintanoj 8:2

nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco.

2 Korintanoj 11:23-28

Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte. De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu. Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro; en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj; en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco. Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj.

2 Korintanoj 12:7-10

Kaj pro la treega grandeco de la malkaŝoj-por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altiĝu. Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke ĝi foriru de mi. Kaj li diris al mi: Mia graco sufiĉas por vi, ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco. Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. Mi do plezuron havas en malfortaĵoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; ĉar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Galatoj 1:13

Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis;

Galatoj 2:20

Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Galatoj 4:29

Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe.

Galatoj 5:24

Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.

Galatoj 6:8

Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

Galatoj 6:14

Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.

Efesanoj 3:1

Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,

Efesanoj 3:13-14

Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro. Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro,

Efesanoj 4:1-2

Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,

Efesanoj 5:2

kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.

Filipianoj 1:12-14

Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio, tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke; kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj fariĝinte sentimaj, supermezure kuraĝas persiste elparoladi la vorton de Dio.

Filipianoj 1:20

laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.

Filipianoj 1:21-23

Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. Ĉar ambaŭflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;

Filipianoj 1:28-29

kaj neniel timigitaj de la kontraŭuloj: kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via saviĝo; ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li;

Filipianoj 2:8

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco.

Filipianoj 2:17

Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj;

Filipianoj 2:30

ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.

Filipianoj 3:3

ĉar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;

Filipianoj 3:7-11

Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto, se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj.

Filipianoj 3:20-21

Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

Filipianoj 4:4

Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju.

Filipianoj 4:6-7

Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Koloseanoj 1:24

Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;

Koloseanoj 3:1-5

Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro. Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

Koloseanoj 3:24

sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.

1 Tesalonikanoj 1:6

Kaj vi fariĝis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun ĝojo de la Sankta Spirito;

1 Tesalonikanoj 2:15

kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj;

1 Tesalonikanoj 3:3-4

por ke neniu estu ŝancelita de tiuj afliktoj; ĉar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto. Ĉar kiam ni estis ĉe vi, ni antaŭdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias.

1 Tesalonikanoj 4:13-15

Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li. Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj.

1 Tesalonikanoj 5:10

kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos.

1 Tesalonikanoj 5:16-18

Ĝoju ĉiam; preĝu senĉese; pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

2 Tesalonikanoj 1:4-10

tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas; tio estas evidenta signo de la justa juĝo de Dio; por ke vi montriĝu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaŭ suferas; ĉar estas justaĵo ĉe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas, kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco, en flamanta fajro, por venigi venĝon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo; kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco, kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis (ĉar nia atestado ĉe vi estis kredata) en tiu tago.

1 Timoteo 6:19

provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.

2 Timoteo 1:7-10

Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado. Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio, kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj, sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,

2 Timoteo 1:12

Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.

2 Timoteo 2:3-4

Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto.

2 Timoteo 2:8-12

Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio; en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li; se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos;

2 Timoteo 3:10-12

Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon, persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antioĥia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el ĉio tio la Sinjoro min savis. Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.

2 Timoteo 4:5-8

Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon. Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro. Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon.

Filemon 1:1

Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,

Filemon 1:9

tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo;

Hebreoj 2:9-10

Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu. Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo.

Hebreoj 2:14-15

Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.

Hebreoj 4:9-11

Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio. Ĉar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaŭ mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj. Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laŭ la sama ekzemplo de malobeo.

Hebreoj 5:7-9

En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj;

Hebreoj 10:32-35

Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj; unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis. Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon. Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.

Hebreoj 11:13-16

Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. Ĉar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas. Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri. Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.

Hebreoj 11:25-27

plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko, taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco. Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.

Hebreoj 11:32-38

Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj; kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj, estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj. Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan releviĝon; kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo; ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero.

Hebreoj 12:1

Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan,

Hebreoj 12:2-4

direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio. Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj. Vi ankoraŭ ne kontraŭstaris ĝis sango, batalante kontraŭ peko;

Hebreoj 13:12-14

Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis. Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon. Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas.

Jakobo 1:2-4

Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn, sciante, ke la provado de via fido faras paciencon. Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.

Jakobo 1:12

Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

Jakobo 5:10-11

Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro. Jen ni nomas feliĉaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi aŭdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

1 Petro 1:4-5

en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la ĉielo por vi, kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo.

1 Petro 2:4-5

al kiu alvenante, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

1 Petro 2:21-23

Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo; insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste juĝanta;

1 Petro 3:14

Sed se vi eĉ suferus pro justeco, feliĉegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviliĝu;

1 Petro 3:18

Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

1 Petro 4:12-14

Amataj, ne surpriziĝu pri la fajrego ĉe vi okazanta por provi vin, kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi; sed laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege. Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas; ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.

1 Petro 4:16

sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.

1 Petro 4:19

Tial ankaŭ tiuj, kiuj suferas laŭ la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.

1 Petro 5:4

Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

1 Petro 5:6-10

Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe; surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi. Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumiĝas en via frataro en la mondo. Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.

1 Johano 3:12

ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? Ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.

1 Johano 3:13-16

Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas. Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto. Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.

1 Johano 4:4

Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.

1 Johano 5:4-5

Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?

Apokalipso 1:7-8

Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen. Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

Apokalipso 1:18

kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.

Apokalipso 2:7

Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Apokalipso 2:8-10

Kaj al la anĝelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu fariĝis senviva kaj vivis: Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano. Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.

Apokalipso 2:11

Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto.

Apokalipso 2:13

Mi scias, kie vi loĝas: tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, eĉ en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie loĝas Satano.

Apokalipso 2:17

Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

Apokalipso 2:26-29

Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj; kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro; kaj mi donos al li la matenan stelon. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 3:5-6

La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 3:12-13

La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 3:21-22

Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono. Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Apokalipso 6:9-11

Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis; kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Ĝis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne juĝas kaj ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la tero? Kaj estis donita al ĉiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraŭ kelkan tempon, ĝis ankaŭ iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumiĝos.

Apokalipso 7:9

Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;

Apokalipso 7:13-17

Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi: Kiuj estas ĉi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis? Kaj mi diris al li: Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido. Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon. Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.

Apokalipso 11:18

Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.

Apokalipso 12:11

Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem.

Apokalipso 12:17

Kaj la drako furiozis kontraŭ la virino, kaj foriris, por fari militon kontraŭ la restintojn de ŝia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

Apokalipso 13:7

Kaj estis donite al ĝi fari militon kontraŭ la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato sur ĉiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.

Apokalipso 13:15-18

Kaj estis donite, ke ĝi donu spiron al la bildo de la besto, por ke eĉ parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke ĉiuj, kiuj ne volas adorkliniĝi al la bildo de la besto, estu mortigitaj. Kaj ĝi devigas ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la riĉajn kaj la malriĉajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aŭ sur la frunto; por ke neniu povu aĉeti aŭ vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aŭ la numeron de ĝia nomo. Ĉi tie estas saĝeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; ĉar ĝi estas la numero de homo; kaj ĝia numero estas sescent sesdek ses.

Apokalipso 14:12-13

Ĉi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo. Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Skribu: Feliĉaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; ĉar iliaj faroj sekvas kun ili.

Apokalipso 17:6

Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte ŝin, mi miris per granda miro.

Apokalipso 18:23-24

kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj voĉo de fianĉo kaj fianĉino jam ne plu aŭdiĝos en vi; ĉar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; ĉar per via sorĉado ĉiuj nacioj trompiĝis. Kaj en ŝi troviĝis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de ĉiuj mortigitoj sur la tero.

Apokalipso 19:13-14

Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas: La Vorto de Dio. Kaj la armeoj en la ĉielo sekvis lin sur blankaj ĉevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.

Apokalipso 20:4-6

Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn. La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo. Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn.

Apokalipso 21:4-6

kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis. Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj. Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Apokalipso 21:7

La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.

Apokalipso 22:12-13

Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net