01 – La Sankta Biblio

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. La Sankta Biblio.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

2 Timoteo 3:16

Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;

Mateo 5:18

Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos.

Joano 12:48

Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago.

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 343 pasaĵoj

Genezo 1:4

Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.

Genezo 3:1

Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno?

Genezo 6:5

Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo;

Eliro 15:3

La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.

Eliro 24:3-4

Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu voĉo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros. Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael.

Nombroj 23:19

Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?

Readmono 4:2

Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.

Readmono 4:5-6

Rigardu, mi instruis al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin. Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros: Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo.

Readmono 4:10

pri la tago, en kiu vi staris antaŭ la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb, kiam la Eternulo diris al mi: Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.

Readmono 4:24

Ĉar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.

Readmono 5:32

Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankiĝu dekstren, nek maldekstren.

Readmono 6:5-9

Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas; kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

Readmono 8:3

Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi.

Readmono 8:6

Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.

Readmono 9:13

Kaj la Eternulo diris al mi jene: Mi vidas ĉi tiun popolon, Mi vidas, ke ĝi estas popolo malmolnuka;

Readmono 10:12-13

Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo; ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi.

Readmono 11:1

Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo.

Readmono 11:18-20

Metu do ĉi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj. Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos; kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;

Readmono 11:26-28

Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ; kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.

Readmono 12:32

Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Readmono 13:1-4

Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon, kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili: tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo. La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu.

Readmono 17:19

kaj ĝi estu ĉe li, kaj li legadu en ĝi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo kaj ĉi tiujn leĝojn, por plenumi ilin;

Readmono 26:16

En la hodiaŭa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi ĉi tiujn leĝojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Readmono 27:26

Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

Readmono 28:1

Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero.

Readmono 28:15

Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin.

Readmono 29:29

La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

Readmono 30:10

se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Readmono 30:19

Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,

Readmono 31:12

Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

Readmono 31:26-27

Prenu ĉi tiun libron de la instruo, kaj kuŝigu ĝin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke ĝi estu tie atesto kontraŭ vi; ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo: kio do estos post mia morto?

Josuo 1:8

Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.

1 Samuel 12:24

Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.

1 Samuel 15:22-24

Sed Samuel diris: Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj. Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo. Tiam Saul diris al Samuel: Mi pekis, ĉar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis ĝian voĉon.

2 Samuel 22:22-23

Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio. Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.

2 Regoj 17:14

Sed ili ne aŭskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;

2 Kroniko 34:21

Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro.

2 Kroniko 36:16

Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla.

Ezra 7:10

Ĉar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi ĝin, kaj por instrui en Izrael leĝojn kaj ordonojn.

Ezra 9:4

Kaj kolektiĝis al mi ĉiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero.

Ijob 21:14

Kaj tamen ili diras al Dio: Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;

Ijob 23:12

Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.

Ijob 38:1-4

La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris: Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj? Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi. Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.

Psalmo 1:2

Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.

Psalmo 12:6-7

La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita. Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.

Psalmo 18:21

Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.

Psalmo 18:30

La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.

Psalmo 19:7-11

La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon. La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj. La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne; La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj. Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj. Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

Psalmo 26:3

Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero.

Psalmo 29:4

La voĉo de la Eternulo iras kun forto, La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.

Psalmo 31:5

En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

Psalmo 32:8-9

Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon. Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco, Alie ili ne venos al vi.

Psalmo 33:8

Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.

Psalmo 33:11

La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.

Psalmo 34:11

Venu, infanoj, aŭskultu min; Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.

Psalmo 40:7-10

Tiam mi diris: Jen mi venas; En la skribrulaĵo estas skribite pri mi. Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro. Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias. Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno.

Psalmo 50:16-17

Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj Kaj portas Mian interligon en via buŝo, Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?

Psalmo 51:10

Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Psalmo 68:11

Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.

Psalmo 78:10

Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;

Psalmo 81:11-15

Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min. Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj. Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj! Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon. La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.

Psalmo 86:11

Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.

Psalmo 89:7

Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.

Psalmo 105:28

Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.

Psalmo 107:11-12

Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo. Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.

Psalmo 107:20

Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.

Psalmo 111:7-8

La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj; Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.

Psalmo 111:10

Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.

Psalmo 112:1

Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.

Psalmo 118:8-9

Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon. Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.

Psalmo 119:1

ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.

Psalmo 119:6

Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn.

Psalmo 119:9

BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laŭ Viaj vortoj.

Psalmo 119:10

Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.

Psalmo 119:11

En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaŭ Vi.

Psalmo 119:13

Per miaj lipoj mi rakontas Ĉiujn decidojn de Via buŝo.

Psalmo 119:18

Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.

Psalmo 119:20

Elturmentiĝis mia animo De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj.

Psalmo 119:21

Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.

Psalmo 119:29

La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.

Psalmo 119:30

La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj leĝoj.

Psalmo 119:34

Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.

Psalmo 119:44

Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.

Psalmo 119:47

Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.

Psalmo 119:53

Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian leĝon.

Psalmo 119:60

Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.

Psalmo 119:71

Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn.

Psalmo 119:72

Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.

Psalmo 119:89

LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo.

Psalmo 119:97

MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.

Psalmo 119:103

Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!

Psalmo 119:104

De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.

Psalmo 119:105

NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.

Psalmo 119:112

Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.

Psalmo 119:115

Foriĝu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.

Psalmo 119:118

Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.

Psalmo 119:126

Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian leĝon.

Psalmo 119:136

Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.

Psalmo 119:139

Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.

Psalmo 119:141

Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.

Psalmo 119:142

Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.

Psalmo 119:148

Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto.

Psalmo 119:160

La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.

Psalmo 119:161

ŜIN. Princoj persekutas min senkaŭze; Sed Vian vorton timas mia koro.

Psalmo 119:162

Mi ĝojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.

Psalmo 119:174

Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.

Psalmo 138:2

Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.

Sentencoj 1:7

La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.

Sentencoj 1:22

Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?

Sentencoj 1:29-31

Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi, Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn: Ili manĝu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.

Sentencoj 2:2-5

Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian voĉon al la saĝo: Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron: Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.

Sentencoj 3:3

Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.

Sentencoj 3:5

Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.

Sentencoj 4:5-6

Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo. Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.

Sentencoj 4:20-21

Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj. Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.

Sentencoj 4:25-27

Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen. Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj. Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.

Sentencoj 6:23

Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,

Sentencoj 8:13

Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas.

Sentencoj 9:8

Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos.

Sentencoj 9:10

La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.

Sentencoj 14:27

La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.

Sentencoj 16:16

Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.

Sentencoj 23:9

En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj.

Sentencoj 28:9

Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo, Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.

Sentencoj 30:5-6

Ĉiu diro de Dio estas pura; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj Lin fidas. Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.

Predikanto 12:13

Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo.

Jesaja 5:24

Pro tio, kiel la lango de fajro formanĝas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko fariĝos nutraĵo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; ĉar ili malŝatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.

Jesaja 6:9

Tiam Li diris: Iru kaj diru al tiu popolo: Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.

Jesaja 8:20

tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.

Jesaja 30:8-13

Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por ĉiam, por eterne. Ĉar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas aŭskulti instruon de la Eternulo. Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon; flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael. Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael: Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj trompon kaj apogas vin sur ĉi tio: tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.

Jesaja 40:8

Sekiĝas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.

Jesaja 53:1

Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?

Jesaja 55:8-9

Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

Jesaja 55:11

tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis.

Jesaja 57:13

Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.

Jesaja 59:21

Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo: Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian buŝon, ne foriĝos de via buŝo nek de la buŝo de viaj infanoj nek de la buŝo de via plua idaro, de nun ĝis eterne, diras la Eternulo.

Jesaja 66:2

Ĉion tion faris ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas: humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

Jesaja 66:4-5

tiel ankaŭ Mi elektos por ili petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; ĉar Mi vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne aŭskultis; sed ili faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi. Aŭskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon: Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpuŝas pro Mia nomo, diras: La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian ĝojon! Sed ili estos hontigitaj.

Jeremia 5:3-4

Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaŭ pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizaĝon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertiĝi. Mi diris al mi: Eble ili estas malriĉuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de sia Dio;

Jeremia 6:19

Aŭskultu, ho tero! jen Mi venigas malfeliĉon sur ĉi tiun popolon, frukton de iliaj pensoj; ĉar ili ne atentis Miajn vortojn, kaj Mian instruon ili forpuŝis.

Jeremia 7:23-24

nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone. Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laŭ siaj propraj pensoj, laŭ la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantaŭen, ne antaŭen.

Jeremia 8:9

Per honto kovris sin la saĝuloj, konfuziĝis kaj implikiĝis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do saĝecon ili havas?

Jeremia 13:17

Se vi ne aŭskultos, tiam mia animo kaŝe ploros pro via fiero, ĝi ploros maldolĉe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, ĉar kaptita estos la paŝtataro de la Eternulo.

Jeremia 15:16

Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj gajeco de mia koro; ĉar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.

Jeremia 17:5

Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.

Jeremia 17:23

Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne aŭskulti kaj por ne akcepti moralinstruon.

Jeremia 19:15

Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun urbon kaj sur ĉiujn ĝiajn vilaĝojn la tutan malfeliĉon, kiun Mi eldiris pri ĝi; ĉar ili obstinigis sian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.

Jeremia 23:16

Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Eternulo.

Jeremia 23:29

Ĉu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?

Jeremia 25:4

La Eternulo sendis al vi ĉiujn Siajn servantojn, la profetojn; ĉiutage Li sendadis; sed vi ne aŭskultis, vi ne alklinis vian orelon, por aŭskulti.

Jeremia 26:4-6

Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Se vi ne obeos Min, por agadi laŭ Mia instruo, kiun Mi donis al vi, por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne aŭskultis: tiam Mi agos kun ĉi tiu domo kiel kun Ŝilo, kaj ĉi tiun urbon Mi faros malbeno por ĉiuj popoloj de la tero.

Jeremia 26:13

Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la voĉon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi.

Jeremia 29:8-9

Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas; ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.

Jeremia 31:31-34

Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo; sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Jehezkel 18:25

Vi diros: Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta.

Jehezkel 44:23

Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo.

Hosea 4:6

Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn.

Hosea 7:13

Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn.

Amos 8:11

Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la vortoj de la Eternulo.

Zeharja 7:11-13

Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili ŝtopis, por ne aŭdi. Sian koron ili faris kiel diamanta ŝtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antaŭaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot. Kaj ĉar Li vokis, kaj ili ne aŭskultis, tial ankaŭ Mi ne aŭskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot.

Mateo 4:4

Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio.

Mateo 5:17-19

Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo.

Mateo 6:24

Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Mateo 7:13-14

Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.

Mateo 7:21-23

Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco.

Mateo 7:24-27

Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko. Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.

Mateo 10:14-15

Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj. Vere mi diras al vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo.

Mateo 10:32-33

Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

Mateo 10:37-40

Kiu amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi. Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi. Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu ĝin trovos. Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.

Mateo 13:11

Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite.

Mateo 13:13-23

Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne aŭdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertiĝu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin. Sed feliĉaj estas viaj okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj, ĉar ili aŭdas. Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis. Vi do aŭdu la parabolon de la semisto. Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo. Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas. Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

Mateo 15:13

Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita.

Mateo 22:29

Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.

Mateo 22:37-40

Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.

Mateo 24:14

Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.

Mateo 24:35

La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Mateo 28:18

Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero.

Marko 1:14-15

Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

Marko 4:11-20

Kaj li diris al ili: Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj; por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu. Kaj li diris al ili: Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni ĉiujn parabolojn? La semisto semas la vorton. Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan. Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas. Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.

Marko 5:36

Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu.

Marko 7:13

vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.

Marko 8:34-38

Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Ĉar kion homo donu interŝanĝe por sia animo? Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj.

Marko 12:24

Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?

Marko 13:10

Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj.

Marko 13:31

La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Marko 16:15-16

Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

Marko 16:20

Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.

Luko 2:35

kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu.

Luko 4:4

Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo.

Luko 4:32

kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto.

Luko 6:46-49

Kaj kial vi min vokas: Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras? Pri ĉiu, kiu venas al mi, kaj aŭdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas: li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin ĵetis kontraŭ tiun domon, kaj ne povis ĝin ŝanceli; ĉar ĝi estis bone konstruita. Sed tiu, kiu aŭdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraŭ kiun la rivero sin ĵetis, kaj ĝi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.

Luko 8:10-15

Kaj li diris: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj aŭdante, ili ne komprenu. La parabolo estas jena: La semo estas la vorto de Dio. Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj aŭdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj. Kaj la falintaj sur la ŝtonan lokon estas tiuj, kiuj, aŭdinte, kun ĝojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas. Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj aŭdis, kaj dum sia irado sufokiĝas per zorgoj kaj riĉo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton. Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, aŭdinte la vorton, konservas ĝin, kaj kun pacienco donas frukton.

Luko 8:21

Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.

Luko 9:23-26

Kaj li diris al ĉiuj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin savos. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aŭ pereigus? Ĉar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj.

Luko 9:59-62

Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. Kaj ankoraŭ alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.

Luko 11:28

Sed li diris: Sed pli ĝuste, feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin.

Luko 13:23-24

Kaj iu diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili: Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos.

Luko 14:26-27

Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo. Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo.

Luko 16:16-17

La leĝo kaj la profetoj estis ĝis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj ĉiu al ĝi sin perforte aligas. Sed estas pli facile por la ĉielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la leĝo fali.

Luko 16:29-31

Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.

Luko 21:33

La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

Luko 24:25

Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis!

Luko 24:27

Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Luko 24:44-45

Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;

Joano 1:1

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.

Joano 1:17

Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.

Joano 2:22

Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.

Joano 3:12

Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn?

Joano 3:16-18

Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.

Joano 3:34

Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.

Joano 3:36

Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

Joano 4:24

Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero.

Joano 5:24-25

Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon. Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos.

Joano 5:38-39

Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, ĉar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis. Vi esploras la Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi;

Joano 6:63

La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.

Joano 8:24

Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; ĉar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj.

Joano 8:31-32

Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

Joano 8:43-47

Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas aŭdi mian vorton. Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, ĉar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de ĝi. Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi. Kiu el vi pruvas kontraŭ mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi? Kiu estas de Dio, tiu aŭskultas la vortojn de Dio; vi ne aŭskultas, ĉar vi ne estas el Dio.

Joano 8:51

Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.

Joano 10:26-27

Sed vi ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj. Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;

Joano 10:35

Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita),

Joano 12:25-26

Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

Joano 12:37-43

Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li; por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo? Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue: Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertiĝu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu. Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li. Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo; ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.

Joano 12:48

Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago.

Joano 12:49-50

Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

Joano 14:6

Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

Joano 14:15

Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

Joano 14:21

Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.

Joano 14:23-24

Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li. Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

Joano 15:7

Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.

Joano 16:13

Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

Joano 17:14

Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.

Joano 17:17

Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.

Joano 18:37

Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon.

Agoj 5:29

Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol homojn.

Agoj 13:46

Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.

Agoj 17:11

Kaj ĉi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, ĉar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj.

Agoj 19:9

Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn, kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos.

Agoj 20:29-31

Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta; kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn. Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj.

Agoj 28:26-27

dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne aŭdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertiĝu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.

Romanoj 1:1-2

Paŭlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio, kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,

Romanoj 1:16-22

Ĉar mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj. Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. Ĉar la kolero de Dio malkaŝiĝas el la ĉielo kontraŭ ĉia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco; ĉar la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili. Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro mallumiĝis. Pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis,

Romanoj 3:1-4

Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido? Multa en ĉiu rilato: unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio. Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio? Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.

Romanoj 3:10-11

kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu; Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;

Romanoj 3:31

Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon.

Romanoj 7:6

Sed ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.

Romanoj 7:12

Tiel la leĝo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.

Romanoj 7:25

Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la leĝo de Dio, sed per la karno al la leĝo de peko.

Romanoj 8:7

ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei;

Romanoj 10:15-17

kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono! Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo.

Romanoj 11:8

kiel estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis la nuna tago.

Romanoj 15:4

Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.

Romanoj 16:17-18

Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili. Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

1 Korintanoj 1:18

Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio.

1 Korintanoj 2:6-7

Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado;

1 Korintanoj 2:13-15

Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj. Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite. Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu.

1 Korintanoj 7:19

Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.

1 Korintanoj 15:1-2

Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane.

1 Korintanoj 16:22

Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.

2 Korintanoj 2:15-16

Ĉar ni estas al Dio dolĉa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj; al ĉi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas taŭga por ĉi tio?

2 Korintanoj 3:6-9

kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas. Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj enĉizita sur ŝtonoj, estiĝis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizaĝon de Moseo pro lia vizaĝa brileco, jam tamen malpliiĝanta, kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro? Ĉar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro.

2 Korintanoj 4:2-4

sed ni formetis la kaŝitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies konscienco antaŭ Dio. Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.

2 Korintanoj 11:3

Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo.

2 Korintanoj 11:13-14

Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo. Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo.

2 Korintanoj 13:8

Ĉar ni ne povas fari ion kontraŭ la vero, sed nur por la vero.

Galatoj 1:6-9

Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.

Galatoj 2:5

al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.

Galatoj 3:10

Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin.

Galatoj 3:13-14

Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo; por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

Galatoj 3:16

Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo.

Galatoj 3:24

Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido.

Galatoj 4:16

Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko?

Efesanoj 1:17-18

por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de saĝeco kaj malkaŝo en la konado de Li; dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj,

Efesanoj 4:14

por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo;

Efesanoj 5:26

por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto,

Efesanoj 6:17

Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;

Filipianoj 1:9-10

Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo,

Filipianoj 2:16

forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.

Koloseanoj 1:23

se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi aŭdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj kies diakono mi, Paŭlo, fariĝis.

Koloseanoj 2:8

Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo;

Koloseanoj 4:3

preĝante samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ enkatenita;

1 Tesalonikanoj 1:6

Kaj vi fariĝis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun ĝojo de la Sankta Spirito;

1 Tesalonikanoj 2:2

sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.

1 Tesalonikanoj 2:13

Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas.

2 Tesalonikanoj 1:7-9

kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco, en flamanta fajro, por venigi venĝon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo; kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,

2 Tesalonikanoj 2:8-12

Kaj tiam malkaŝiĝos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia buŝo kaj neniigos per la apero de sia alveno; tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj, kaj kun ĉia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

1 Timoteo 1:8-11

Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas, sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino; laŭ la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.

1 Timoteo 2:3-4

Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto, kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.

1 Timoteo 3:15

sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.

1 Timoteo 4:1

Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,

1 Timoteo 4:6

Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis;

1 Timoteo 4:13

Ĝis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon.

1 Timoteo 4:16

Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.

2 Timoteo 1:8

Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio,

2 Timoteo 2:12

se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos;

2 Timoteo 2:15

Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero.

2 Timoteo 2:24-25

Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema, en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,

2 Timoteo 3:7

ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.

2 Timoteo 3:15-17

kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.

2 Timoteo 4:2-4

prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado. Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj; kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.

Tito 1:9

tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.

Tito 1:13

Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,

Tito 2:1

Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino:

Hebreoj 2:1-3

Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu. Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj;

Hebreoj 3:7-12

Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto, Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn. Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon. Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;

Hebreoj 4:2-3

Ĉar al ni ankaŭ estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj. Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo.

Hebreoj 4:12-13

Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Hebreoj 6:4-6

Ĉar ĉe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la ĉielan donon kaj fariĝis partoprenantoj en la Sankta Spirito, kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo, kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraŭ al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro.

Hebreoj 8:10

Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.

Hebreoj 10:16

Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaŭ diras:

Hebreoj 10:26-29

Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj, sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn. Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj; kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?

Hebreoj 11:6

kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas.

Hebreoj 12:25

Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo,

Hebreoj 12:29

ĉar nia Dio estas fajro konsumanta.

Jakobo 1:5

Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.

Jakobo 1:21-24

Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn. Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem. Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo; ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.

Jakobo 4:4-10

Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, fariĝas malamiko de Dio. Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme? Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite: Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi. Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj. Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon. Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

1 Petro 1:22-25

Ĉastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore; renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta. Ĉar: Ĉiu karno estas herbo, Kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto. Sekiĝas herbo, velkas floreto; Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.

1 Petro 2:2

kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,

1 Petro 2:7-8

Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula; kaj: Ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo; ili falpuŝiĝas pro la vorto, malobeante, por kio ankaŭ ili estas difinitaj.

1 Petro 4:17

Ĉar jam venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?

2 Petro 1:18-21

kaj tiun voĉon, alportitan el la ĉielo, ni mem aŭdis, kunestante kun li sur la sankta monto. Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaŭ lampon lumantan en malhela loko, ĝis ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos en viaj koroj; antaŭ ĉio sciante, ke neniu profetaĵo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. Ĉar neniam profetaĵo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio.

2 Petro 2:1-3

Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

2 Petro 3:16-17

kiel ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo. Vi do, amataj, ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco.

1 Johano 2:3-6

Kaj per ĉi tio ni scias, ke ni konas lin: se ni observas liajn ordonojn. Kiu diras: Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li; sed en ĉiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektiĝis la amo al Dio. Per ĉi tio ni scias, ke ni estas en li: kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.

1 Johano 4:1

Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.

1 Johano 4:6

Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.

1 Johano 5:2

Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.

1 Johano 5:10

Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.

2 Johano 1:6

Kaj jen estas la amo: ke ni iradu laŭ Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi aŭdis de la komenco, ke vi iradu en ĝi.

2 Johano 1:9-11

Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.

Judas 1:5

Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciiĝis pri ĉio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn.

Apokalipso 1:16

Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.

Apokalipso 2:2

Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;

Apokalipso 2:16

Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraŭ ili per la glavo de mia buŝo.

Apokalipso 3:16-17

Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo. Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda;

Apokalipso 12:17

Kaj la drako furiozis kontraŭ la virino, kaj foriris, por fari militon kontraŭ la restintojn de ŝia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

Apokalipso 14:6-7

Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon, kaj dirantan per granda voĉo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

Apokalipso 15:4

Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? ĉar Vi sola estas sankta; ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis.

Apokalipso 19:12-13

Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem. Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas: La Vorto de Dio.

Apokalipso 19:15

Kaj el lia buŝo eliras akra glavo, por ke li per ĝi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca.

Apokalipso 19:21

kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la ĉevalo, la glavo, kiu eliris el lia buŝo; kaj ĉiuj birdoj satiĝis per ilia karno.

Apokalipso 22:18-19

Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro: Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en ĉi tiu libro; kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net