04 – Kreado

Jen estas la sanktaj vortoj de la Ĉiopova Dio.
Ni ne interesiĝas pri la vortoj de homoj.
Por ĉiu, kiu amas Dion... jen kion Dio diras. Kreado.

Supraj 3 Plej Signifaj Versoj

Genezo 1:1

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.

1 Korintanoj 15:38-39

sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon. Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj.

Romanoj 1:20

Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;

Ĉiu Verso En Biblia Ordo - 104 pasaĵoj

Genezo 1:1-5

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

Genezo 1:6-8

Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

Genezo 1:9-13

Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

Genezo 1:14-19

Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn. Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

Genezo 1:20-23

Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

Genezo 1:24-25

Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.

Genezo 1:26-31

Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Genezo 2:1-3

Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

Genezo 2:4-8

Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon. Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

Genezo 5:1-3

Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio; kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo. Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.

Eliro 20:11

ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.

Eliro 31:17

Inter Mi kaj la Izraelidoj ĝi estu signo por ĉiam; ĉar dum ses tagoj la Eternulo faris la ĉielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li ĉesis kaj ripozis.

Nombroj 14:21

sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta tero,

Readmono 4:32

Ĉar demandu la tempojn antaŭajn, kiuj estis antaŭ vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la ĉielo ĝis la alia rando: Ĉu estis io, kiel ĉi tiu granda afero, aŭ ĉu oni aŭdis pri io simila?

Readmono 10:14

Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi;

1 Samuel 2:8

Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

2 Samuel 22:16

Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.

2 Regoj 19:15

Kaj Ĥizkija ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;

1 Kroniko 29:11

Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj.

Nehemja 9:6

Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la ĉielon, la ĉielon de ĉieloj, kaj ĝian tutan armeon, la teron, kaj ĉion, kio estas sur ĝi, la marojn, kaj ĉion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al ĉio, kaj la armeo de la ĉielo adorkliniĝas antaŭ Vi.

Ijob 9:6-10

Li skuas la teron de ĝia loko, Ke ĝiaj kolonoj tremas; Li diras al la suno, kaj ĝi ne leviĝas, Kaj la stelojn Li sigelfermas; Li sola etendas la ĉielon, Kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro; Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo; Li faras neesploreblajn grandaĵojn, Kaj nekalkuleblajn mirindaĵojn.

Ijob 12:7-10

Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi; Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro. Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris, De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta Kaj la spirito de ĉiu homa karno?

Ijob 26:7-11

Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio. Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio. Li kovras la tronon Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon. Li faris limon sur la akvo, Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo. La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas Kaj tremas de Lia krio.

Ijob 33:4

La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

Ijob 38:1-11

La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris: Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj? Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi. Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion. Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron? Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon, Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio? Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino; Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj, Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn, Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?

Ijob 40:15-17

Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo. Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj, Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro. Ĝi streĉas sian voston kiel cedron, La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.

Psalmo 8:3

Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

Psalmo 18:15

Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.

Psalmo 19:1

Al la ĥorestro. Psalmo de David. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

Psalmo 19:4

Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.

Psalmo 24:1-2

Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj. Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.

Psalmo 33:6

Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.

Psalmo 89:11-12

Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis. La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.

Psalmo 90:2

Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.

Psalmo 95:5-6

Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis. Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Psalmo 102:25-26

En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj. Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.

Psalmo 104:1-5

Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita; Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon; Kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento; Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj; Kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, Ke ĝi neniam ŝanceliĝos.

Psalmo 104:24-25

Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo; La tero estas plena de Viaj faritaĵoj. Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampaĵoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj;

Psalmo 111:2

Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.

Psalmo 115:15-16

Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron. La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.

Psalmo 118:24

Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.

Psalmo 121:2

Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Psalmo 124:8

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Psalmo 135:6

Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.

Psalmo 136:5-9

Kiu saĝege kreis la ĉielon, Ĉar eterna estas Lia boneco; Kiu etendis la teron super la akvo, Ĉar eterna estas Lia boneco; Kiu kreis grandajn lumojn, Ĉar eterna estas Lia boneco; La sunon, por regi en la tago, Ĉar eterna estas Lia boneco; La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, Ĉar eterna estas Lia boneco;

Psalmo 139:13-14

Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino. Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

Psalmo 146:6

Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

Psalmo 147:4

Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.

Sentencoj 3:19

La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.

Sentencoj 8:22-31

La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve. Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero. Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon. Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita; Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo. Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo, Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo, Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe. Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj.

Sentencoj 20:12

Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.

Jesaja 6:3

Kaj unu vokadis al alia, kaj diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

Jesaja 11:9

Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

Jesaja 29:16

Ho, via perverseco! Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? ĉu faritaĵo diras pri sia farinto: Li min ne faris? kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta?

Jesaja 37:16

Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;

Jesaja 40:12

Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la ĉielon per la manlarĝo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?

Jesaja 40:21-22

Ĉu vi ne scias? ĉu vi ne aŭdis? ĉu ne estis dirite al vi antaŭlonge? ĉu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero? Li sidas super la rondo de la tero, kaj ĝiaj loĝantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la ĉielon kiel maldikan teksaĵon kaj distiras ĝin kiel tendon por loĝado;

Jesaja 40:26

Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn taĉmentojn laŭ kalkulo, kiu ilin ĉiujn vokas laŭ la nomo; antaŭ la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kaŝiĝos.

Jesaja 40:28

Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla.

Jesaja 42:5

Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj etendis ĝin, kiu disvastigis la teron kaj ĝiajn produktojn, kiu donis animon sur ĝiaj loĝantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur ĝi:

Jesaja 43:7

ĉiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis.

Jesaja 44:24

Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskiĝo: Mi estas la Eternulo, kiu ĉion faras, kiu sola etendis la ĉielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

Jesaja 45:11-12

Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto: Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritaĵo de Miaj manoj lasu al Mi. Mi faris la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.

Jesaja 45:18

Ĉar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la ĉielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li ĝin aranĝis; Li kreis ĝin, ne por ke ĝi estu malplena; Li faris ĝin, por ke ĝi estu loĝata: Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.

Jesaja 48:12-13

Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael: tio estas Mi; Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta. Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la ĉielon; se Mi vokos ilin, ili stariĝos kune.

Jesaja 51:13

kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la ĉielon kaj fondis la teron; kaj konstante, ĉiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto?

Jesaja 64:8

Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni ĉiuj estas la produkto de Via mano.

Jesaja 66:1-2

Tiele diras la Eternulo: La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo? Ĉion tion faris ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas: humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

Jeremia 10:10-12

Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Reĝo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon. Diru do al ili: La dioj, kiuj ne kreis la ĉielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la ĉielo. Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon.

Jeremia 27:5

Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu plaĉas al Mi.

Jeremia 32:17

Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la ĉielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;

Jeremia 51:15

Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon.

Amos 5:8

Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

Amos 9:6

Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

Jona 1:9

Kaj li respondis al ili: Mi estas Hebreo: mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron.

Habakuk 2:14

Ĉar la tero pleniĝos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

Zeharja 12:1

Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la ĉielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:

Marko 10:6

Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina.

Luko 3:38

de Enoŝ, de Set, de Adam, de Dio.

Joano 1:1-3

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.

Joano 1:10

Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.

Joano 2:9-10

Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun.

Agoj 7:49

La ĉielo estas Mia trono, Kaj la tero estas Mia piedbenketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?

Agoj 14:15

kaj dirante: Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaŭ estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de ĉi tiuj vantaĵoj al la vivanta Dio, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron kaj ĉion en ili;

Agoj 17:24-28

La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj; kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj; por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro.

Romanoj 1:20

Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;

Romanoj 4:17

(kiel estas skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus.

Romanoj 5:12

Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis;

Romanoj 8:19-22

Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.

Romanoj 11:36

Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.

1 Korintanoj 8:6

tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.

1 Korintanoj 15:38-39

sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon. Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj.

1 Korintanoj 15:45-48

Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito. Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita. La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo. Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj.

2 Korintanoj 4:6

Ĉar Dio, kiu diris: El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizaĝo de Jesuo Kristo.

Efesanoj 3:9

kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion;

Koloseanoj 1:15-17

li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.

Hebreoj 1:2-3

en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn, kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj;

Hebreoj 1:10

Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.

Hebreoj 3:4

Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio.

Hebreoj 11:3

Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj.

2 Petro 3:3-8

unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj propraj voluptoj, kaj dirante: Kie estas la anonco de lia alveno? ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post la komenco de la kreo. Ĉar ili volonte forgesas, ke ĉielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laŭ la vorto de Dio; per kio la tiama mondo, diluvite, pereis; sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj. Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.

Apokalipso 4:11

Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.

Apokalipso 10:6

kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos;

Apokalipso 14:6-7

Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon, kaj dirantan per granda voĉo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

Esperanto - Esperanto - EO

ESP - La Sankta Biblio - 1926

Public Domain OPEN
https://find.bible/bibles/EPOLDN/
Languages are made available to you by www.ipedge.net